Pri la tria personpronomo

posted by Mielo
Posted on Friday February 29, 2008 at 10:21. 244 visits. ( permalink )
Mi havas problemon (ankaux) pro uzo de la tria personpronomo. Por mi ne estas tute klara.

ekz.

Peter havas auxtomobilon.
La auxtomobilo estas de Peter.

La auxtomobilo estas sia.... aux lia ????? Mi ne komprenas, kial mi devas uzi la personpronomon "sia"-n aux "lia"-n, "sxia"-n.

Gxi estas sia.
Gxi estas lia.

Kio estas la diferenco ? Se mi ne konas la personon rekte ? Mi estas iom konfuzita.

16 Replies

A Peter Bowing says:
Peter havas aǔtomobilon. (eble ĝi ne estas la lia)
La aǔtomobilo de Peter (ĝi estas la lia).

Oni uzas ‘sia, si…’ nur se la subjekto estas la triapersono en la sama frazo, kaj oni parolas pri la sama(j) persono(j).

Ekz.

Peter vidis sian aǔtomobilo. (aǔtomobilo de Peter)
Sian aǔtomobilo vidis Peter. (aǔtomobilo de Peter)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Huhh ! Dankon ! Sed mi devas paroladi ankoraux :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer replies:
Ne malesperu, kara Mielo. Preskaŭ ĉiu homo faras erarojn, eĉ en sia gepatra lingvo. Eble vi scias, ke en germana lingvo ĉiu vorto havas gramatikon genron, ekzemple tablo estas maskulina, pordo feminina ktp. Kiam viro sidas ĉe la tablo, en germana lingvo LI sidas ĉe LI; kiam virino fermas pordon, ŜI fermas ŜIN. Kredu min, okazas multaj miskomprenoj pro tia gramatiko kiam oni uzas pronomojn. Kaj tiu esperanto-pronomo SI kelkfoje konfuzas ankaŭ min. Do: Ni klopodu kaj perfektiĝu!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk pro says:
Petro havas aŭtomobilon, do la aŭtomobilo estas lia. Petro stiras sian aŭtomobilon, haltas kaj eniras vendejon. Ŝtelisto prenas lian aŭtomobilon kaj forveturas. Ĵus eliranta Petro vidas sian aŭtomobilon kaj vokas proksiman policanon. Tiu atingas la ŝteliston kaj redonas al Petro lian aŭtomobilon ( certe ne sian, policanan). Ĉu mi iomete helpis al vi?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk edited this reply 4 months ago.
Flandra Esperanto-Ligo pro replies:
Bona ekzemplo!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Vi tovos kelkajn eble utilajn modelfrazojn cxe: www.ipernity.com/blog/35820/48839
Posted 4 months ago. ( permalink )
Getuls Francisko says:
Mi komprenas ke la pronomo "li" estas pronomo problema cxar:

"Sxi" estas tute ina pronomo, sed
"Li" NE estas tute vira pronomo, tiel

oni uzas la pronomon "li" por indiki:

1) Virecon
2) Ke oni ne konas la sekson de la persono aux besto (ekzemple:"iru al la kuracisto kaj diru al li" kial li?!!!)
3) Por paroli pri Dio, kiu evidente ne estas pli vira ol ina

Multfoje oni uzas la esprimon li/sxi, sed kiel legi cxi tion?. Mi provis uzi la resumon sxli por eviti la problemon.

Alia problemo estas la vorto "virino" kiu estas miaopinie la plej terura vorto kiu povus ekzisti cxar...

...vorto kie aperas samtempe prefikso VIR kaj sufikso IN estas kontrauxdira kaj malbela vorto. Gxi, laux la spertuloj pri lingva programado, certe okazigas mensan konfuzon kun gravaj konsekvencoj. Mi trovis la bonan solvon, mi kredas, uzante neniam la vorton "virino" kaj uzante cxiam anstatauxe la vorton "homino".
Posted 4 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Tiu problemo estas unu el la ĝisnun nesolvitaj heredaĵoj disde Zamenhof.

La uzo de "li" kiel neŭtra sekso estas memdecida kutimo. Se oni jam decidis propra-prudente doni apartajn signifojn por certaj vortoj, tiukaze pli bone estus repensi kelkajn finiĝojn:

En Ido tiu problem jam solviĝis: -ul signifas konkrete viran, -in signifas konkrete malviran finiĝon. Kaj manko de -ul kaj -in signifas nedifinitan sekson.
Jam eĉ ĝis nun Esperanto transprenis sufiĉe multajn utilaĵojn elde Ido, kial ne transpreni ankaŭ pluajn? Lerni lertaĵojn ne estas honte, eĉ se ili devenas disde iu "porĉiama malamiko". Orgojlo ne devas superi raciecon.
Se la faka vortostoko "rajtas" pliriĉiĝi, la nefaka kial ne? Kial ne uzi apartajn vortojn por viro, knabo, filo, fianĉo, edzo, kaj apartajn por iliaj maloj? Tio ne signifus forĵeti la brilajn seksfiniĝojn por malpli oftaj vortoj.
Kial ne uzi apartajn vortojn anstataŭ la plej ofte uzataj "mal" vortoj? Tio ne signifus forĵeti la genian formativon "mal-" por maloftaj vortoj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Aleksandro Horváth replies:
Mi estas pensiulo. Ankaux mia edzino estas pensiulo. Mi povas dir ankaux: pensiulino, sed nur se mi volas aux devas emfazi sxian sekson. Aux mi povus eble diri: pensiino?
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Peter Bowing replies:
Mi legis, ke Lanti sugestas la mankon de ‘ul’ en ‘ulin’

Ekz. junulino fariĝas junino

Kompreneble supeflua estas la ul, ĉar ĉiu ‘in’ estas ‘ul’

Tamen mi ne scias, ĉu tia mallongaĵo estas korekta Esperanto.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Kiel mi menciis, en Ido oni atribuis por "ul" viran, dume por "in" virinan genron.
Sed en Ido anstataŭ la estaĵiga "ul" uzatas substantivo:
"Mia karulo" en Ido estas: "Mea karo"
"Miaj karuloj" -/- "Mea kari" (-i por pluralo, tial infinitivo finiĝas per "-ar")

Se en Esperanto oni atribuus al "ul" ekskluzivan viran signifon, tiukaze necesus iel solvi la problemon pri estaĵigo. Tion eblas solvi aŭ per iu plua finiĝo (ekz.: "ud"), aŭ per alia solvo.

Do, la koncerna problemo estas unue tio, ke "ul" funkcias kiel estaĵiga formativo ĉe iu epiteto, kaj due, ke la nov-kreita "estaĵo" montras baze viran genron.
Laŭ ĝisnuna koncepto "ul" ne estas superflua, ĉar "in" povas virinigi *nur* estaĵon. Do, unue necesas fari estaĵon el epiteto, kaj poste transformi ĝin al virina genro:
El "kara" necesas fari on "karulo", kaj poste se necese, el "karulo" on "karulino".
Posted 2 months ago. ( permalink )
rughulo says:
la sufikso "ul" ne estas vira , ekzemple " verdulo" povus esti homo au arbo - " trimastulo" shipo sed eble ankau homo kiu hazarde portas tri mastojn. ( bv. el regulo vi ne formu regululon) kaj nepre ne ululi
estajho povus esti homo au senviva objekto - ( sed lau konvencio ghi estas tamen io vivanta . Tial estus preferinda "vivajho -ajho vivanta" au vivulo , iu kiu vivas. sed la plej bona solvo estus scii la nomon de besto au homo.
lau konvencio chiu homo estas " li" sed ankau uzeblas tabelvortoj ekz. "tiu" Shliumantoj ankau ekzistas, same kiel la lantiismo ishli . logike ankau ekzistu mshi vli nshi ( tiaj ekzistas sur insularo pacifika) La AdE respondis. se e-istaro trovas neceson enkonduki novajn pronomojn - ghi ne malpermesos!
kaj vi rajtas diri malviro, se ne plachas al vi ino!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Mi ripetas mian alparolon el "Ĉu oni diru "ulino" aŭ "nur ino"?"

Nu, la formativo "ul" indikas personon, sed ne arbon, ŝtonon, ktp. Laŭ la zamenhofa koncepto, ĉiu persono estas baze vira (rusa influo). Foje en literaturo verkistoj personigas ekz. bestojn, kaj uzas figurasence tiun formativon:
ekz. on "plumulo" por personigita kolombo. Sed tio estas alia afero.
Eblas ŝanĝi la signifon de "ul", sed tiukaze necesas anonci pri tiu ŝanĝo ĉiujn lingvouzantojn, kiuj ellernis ĝian ĝisnunan sencon el Fundamento.
Posted 2 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Trimastulo, chielskrapulo. certe ne estas personoj
ke persono estas baze vira- estas influo ne nur rusa, sed eble hebrea au aramea.
tial "dio" estas mistradukita vira persono.
Ankau francoj erare diras "koko" anstatau virkoko- chu pro influo de latinida lingvo?

Vi bv. citi el la fundamento .

Sufichas diri " ino"
"Ul" havas sencon pejorativan lau lingvo uzo
Posted 2 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Tiu mencio referencas al la 11-a regulo en Fundamento, konkrete al ĝia dua frazo:
" - Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. "

Konklude, ja sufiĉas "ino" anstataŭ "virino". Sed la finiĝo "-ul" signifas personon (prave, iom pejorative), kaj ĉiuj personoj estas baze viraj, kaj por doni al ili virinan genron, postmetatas "-in". En beletristiko oni kutimas "personigi" ion ajn, eĉ bestojn kaj ŝtonojn! :-) - sed tio ne ŝanĝas la bazan komprenon de la finiĝo "-ul".

Ekz. en Ido "ulino" estas sensencaĵo, ĉar ĝi signifas on "virovirino"! :-) En Ido ne ekzistas tia formativo por krei personon el io ajn. "ul" montras konkrete viron (do, ne estaĵon, sed viron), dume "in" montras konkrete virinon. Por personigi ion ajn, uzatas "O" vorto. Sed Esperanto ne tiel funkcias.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH edited this reply 2 months ago.
rughulo says:
Al Jomo.

ne ekzistas maskulina, sed maskla - kaj ne feminina sed femala ( en nPIV ankau ekzistas femina )

" Si" estas refleksiva pronomo aplikebla nur al li, shi , ghi, ili .

chu ankau oni diras : oni sin enuas pro komplikaj gramatikajhoj ?
Posted 2 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.