|
|
posted by Peter BowingPosted on Thursday May 3, 2012 at 07:51. 510 visits. ( permalink ) |
Oni volas alfiksi ion ekzemple breton almure. Oni boras truon sed antaǔ ol oni enŝraǔbas ŝraǔbon, oni devas meti en la truon tiun plastikan umon. Kio tio estas?
23 Replies
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Pierre Levy says:
nia lingvo pliriĉiĝis per dubelo.
rughulo says:
Sed dubelo ne nepre estas el plasto, sed ankaŭ el elasta ŝtalo ( PIV)
Michael Lennartz says:
PIV 1977 / vortaro.net nomas ĝin "dubelo" kaj proponas la transitivan verbon "dubeli". Tio estas stranga, ĉar mi ne povas formi frazon kun "dubeli" kaj objekto. Mi kutime dubelas. (Mi ne dubelas la muron, kaj tute ne la dubelon. "dubeli" enhavas la objekton en si mem, do estu netransitiva: Kion vi faras? vokis la edzino? Mi dubelas, respondis la edzo. Mi metas dubelon en la muron.)
Eo-vikipedio ne konas ĝin.
Laŭ la german vortaro de Krause:
dublo, dublumi (netransitiva), disetenda dublo (tiu, kiu dislarĝiĝas dum la ŝraŭbado)
Atentu: Ekzistas dua radiko: dubli (transitiva) kun la senco de anstataŭigo de parolo en filmo.
Michael Lennartz edited this reply 12 months ago.
Pierre Levy says:
ĉar mi firme dubelis ĝin (aŭ: mi firmigis ĝin per fortika
ŝraŭbinga najlo).
Michael Lennartz says:
Mii parolis ĵus 10 minutojn kun mia filino pri tio sen fina rezulto. Kredeble "dubeli" estas transitiva kun la signifo "fiksi ion per dubelo":
(1) Mi fiksis la breton per dubeloj al la muro. = Mi dubelis la breton al la muro.
Aŭ:
(2) Mi dubelis la muron. = Mi metis dubelon en la muron. - Kvankam tiu lasta frazo ŝajnas iom senc-torda.
Do (1) estas certa pruvo por la transitiveco de "dubli" (la breto estas dublita al la muro).
(2) estas tolerebla frazo, eble malbona stilo.
Tjeri says:
Michael Lennartz says:
Michael Lennartz says:
En la germana oni ne povas diri tion, sed en E-to - mi pensas, ke jes. Estas demando de komuna interkonsento.
Michael Lennartz says:
Ekzistas ligna dubelo, kiu fakte estas nur malgranda ligna stangeto. Oni ŝtopas ĝin en truon, kaj la kontraŭparto de alia tabuleto same havas truon. Tiel oni fiksas unu tabulon al alia.
Alia speco estas la disetendaj dubeloj el plastiko (por masonita muro) aŭ metalo (por gipsa kartono), kaj ... kaj ...
La plastikaj disetendaj dubeloj estas ŝtopitaj en truon, kiun oni antaŭe boris en muron. Tiu estas la kutima objekto, kiun oni nomas "dubelo", kaj, metinte kvar dubelojn, oni fiksas breton al la muro pere de dubeloj, en kiujn oni turnis ŝraŭbojn. Tion mi nomas "dubeli breton al la muro".
Mi ne devas "dubeli". Mi kredas, ke mi povas eviti la vorton "dubeli" kaj diri: Mi metas dubelon en muron." Sed mi ne povas rekomendi tion al aliaj homoj, ĉar tuj iu obĵetas mian opinion, uzante PIV-on, kiun oni batas sur mian kapon. La PIVa "dubeli=(tr) meti dubelon en ion" kondukas al "Mi dubelis la muron." Jen mi fartas kiel vi: Tiu frazo estas sensenca en la germana lingvo. Almenaŭ mi neniam aŭdis, ke iu diris "Ich habe die Wand gedübelt."
Jes, dubelo estas ne nur ŝtopilo, sed ilo por fiksi ion (bildon, breton) al muro, tabuleto, ...
Kp.: en.wikipedia.org/wiki/Wall_plug
kaj: en.wikipedia.org/wiki/Screw_anchor
Harri Laine says:
Permesu al mi unu rimarkon, ĉar la vorto jam kelkfoje ripetiĝis ĉi tie. La polimeraj materialoj estas plastoj, ne "plastikoj" (pri kio Rughulo jam rimarkigis).
Michael Lennartz says:
La ligna dubelo estas simila al stifto aŭ al ligna najlo. Vi povas konvinki min, ke lignaj dubeloj ne estas veraj dubeloj (mi ne insistas pri tio). Bedaŭrinde la e-ta vikipedio tute ne konas "dubelojn", kaj PIV donas nur mallongan respondon.
Pri plasto/plastiko vi pravas. Estas ridinda afero: En orienta Germanio ni nomis ĝin "Plaste" (do: plasto), en okcidenta Germanio ĝi nomiĝas "Plastik", kaj oni ekkonas orientgermanon, ĉar li diras "Plaste". Nu, mi kutimiĝis je la okcidentgermana nomo - kiu estas la malĝusta nomo por rememorigi la E-tan tradukon.
KaGu:-} says:
Laŭ mi, oni prefere uzu "dubelojn" je muntado de bretoj sur vandoj aŭ muroj. Mi apogas mian opinion je bildoj, kiuj montras metalajn objektojn nomataj "dubloj" .
Nu lignaj dubeloj ankaŭ povas ekzisti ;-)
Erarliterumado vere ne donas fidindecon al komento. Kompreneble mi celis dubelojn ne dublojn. Dankon Frank.
KaGu:-} edited this reply 12 months ago.
Frank Merla (esocom.de) replies:
dubl/i (tr)
1 (iun) Anstataŭi provizore iun pli gravan aktoron, ĉu pro ties malsaniĝo, ĉu por evitigi al tiu danĝerajn akrobataĵojn.
2 (ion/iun) Registri ĉe filmobendo novan sonstrion, prezentantan la parolojn en alia lingvo: dublita filmo.
3 Aldoni sonregistraĵon sinkrone al alia.
dublado. Operacio, per kiu oni dublas.
dublaĵo. Dublita filmo.
dublanto. Aktoro, kiu dublas alian.
dublo tie ne ekzistas!
Michael Lennartz replies:
Kaj la vortaro de Krause (1983, pĝ. 122) jes konas "dublo" en la senco de "Dübel". PIV havas certan norman karakteron, sed ĝi ne estas ne estas la sola fidinda (kaj normkrea) vortaro. Ĉu vortaro.net entute havos norman forton, tion pruvos la estonteco. Iel ĉxiu vortaro havas normigan karakteron.
Frank Merla (esocom.de) replies:
Riŝo says:
ŝraŭbi (tr.) : 1. turni ŝraŭbon; 2. fiksi per ŝraŭbo
dubeli (tr.) : 1. enmeti dubelon; 2. fiksi per dubelo
Michael Lennartz replies:
La difino dubeli (1) "Enmeti dubelon" estas laŭ mia kompreno netransitiva:
(1a) Mi dubelas en muron. aŭ: (1b) Mi dubelas la muron?
Pli bona kaj tute klare transitiva:
(2): Mi dubelas la breton sur la muro. = Mi fiksas la breton per dubelo sur la muro. La breto estas dubelata de mi sur la muro.
El (2) sekvas, ke (1b) signifas, ke mi fiksas la muron per dubelo ...
Por eviti problemojn, mi preferas la difinon (2): dubeli=fiksi ion per dubelo. Ekzempla frazo (kiu estas necesega ĉi tie:) Vd. supre.
Ŝajnas al mi, ke la PIVa difino estas nekompleta, nesufiĉa.
Riŝo replies:
Cetere multaj transitivaj verboj uziĝas ankaŭ absolute, tio estas sen rekta komplemento: "mi manĝas aŭskultante la radion" (absoluta uzo); "mi manĝas supon aŭskultante la radion" (supon = rekta komplemento por manĝi).
Ekzemple Krause indikas tion por manĝi kaj ankaŭ por dubeli: dubeli (transitiva kaj absoluta uzo), sed mi ne komprenas kial li preferas dubli al dubeli. Por PIV la uzo de dubeli jam fiksiĝis.
Frank Merla (esocom.de) says:
Michael Lennartz says:
Nia (aŭ almenaŭ mia) mallfacilaĵo estas, ke la PIVa "enmeti dubelon en la muron" ne estas frazo. Bv. skribi frazon kun "dubeli": Mi dubelas ... kion? Mi dubelas la breton? Mi dubelas la muron? Lingve ambaŭ frazoj estas egale ĝustaj (transitiva uzo de "dubeli", kaj ambaŭ frazoj havas objekton), kaj sekve ankaŭ "Mi dubelas breton al la muro." Ankaŭ logike mi ne trovas eraron.
Inversigo: La breto estas dubelita (de mi al la muro). / La muro estas dubelita (de mi).
Se vi diras, ke "Mi dubelas breton." estas fuŝa, (laŭ la PIVa difino ĝi estas fuŝa), kaj "Mi dubelas la muron." estas ĝusta, tiam estas via tasko skribi frazon, kiu bildigas al ni la agon, ke iu fiksas breton per dubelo sur la muro.
Mi pensas, ke la difino de PIV estas ne fuŝa, sed nekompleta. Sed ... kiu havas "rajton" prilabori PIV-on? Aŭ vortaron.net? Kiu estas la redakcio?
rughulo says:
la svisaj ministroj apenaŭ regas sian lingvon , nek vortare nek gramatike - sed ili kapablas plenumi siajn funkciojn.
Fakte ili estas redakcio - same fuŝa kiel vi kaj mi.
Mi volonte rememorigas la instruon de Zamenhof : la morfemo - as signifas " agi " " fari" . PIV malĝuste difinas ĝin " finaĵo " de verbo. "Stato" verbo ne ekzistas
"Dubeli " tial kaj sendube signifas " agi per dubelo ".
Eblas dubeli ĉion ajn - laŭ regulo de neceso kaj sufiĉo
Tjeri says:
Pierre Levy says:
Estas en Esperanto, kiel en ĉiuj lingvoj, multaj statoverboj.