|
|
posted by Raŝi - AudinoPosted on Wednesday May 2, 2012 at 19:46. 462 visits. ( permalink ) |
Jeraŭ (mardo) estis feritago en mia lando (ĉu ĝi estas universala?) kaj por multaj personoj LUNDO ankaŭ ne estis labortago. Multaj profitas tiujn 4 tagojn por vojaĝi al la plaĝo, ktp. Ĉar LUNDO ne estis feritago, oni ĝin nomigas, tiakaze, "EMENDA" ĉar ĝi estas tiel kiel ponto inter finsemajno kaj feritago.
KIEL ONI DIRUS ĜIN EN ESPERANTO?
ETENDA-TAGO?? PONTO-TAGO??
KIEL ONI DIRUS ĜIN EN ESPERANTO?
ETENDA-TAGO?? PONTO-TAGO??
28 Replies
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Harri Laine says:
Riŝo says:
Michael Lennartz says:
Ni certe komprenas "etenda tago" laŭ la kunteksto. Ni povas havi du aŭ tri tradukojn por unu nocio.
PS: Modifita laŭ la komento de Pierre.
Michael Lennartz edited this reply 12 months ago.
Pierre Levy says:
urbo". En la franca oni simple nomas pontotagon "pont" (ponto).
KaGu:-} says:
Je rekta traduko de la sveda nomo "klämdag" oni probable tradukos per "premtago" aŭ eble "priemiĝtago". Kelkaj (ekz. mi) opinias, ke temas pri "premia" tago, ĉar oni plej ofte estas liberigita de la devo labori dum tiaj tagoj. ;-)
Raŝi - Audino says:
rughulo says:
kroma feritago .
Mi rememorigas la konssilon de Z. : nia lingvo estu plej klara kaj komprenebla.
Ne helpas al tia celo: la sveda, portugala, germana, aŭ ajna krokodila lingvo
Riŝo says:
Pierre Levy replies:
eksterteranoj.
Harri Laine says:
Mi neniam renkontis tian vortumon, kaj sen klarigo pensus, ke temas pri speciala festotago de iu historia ponto aŭ de kunveno de pontokonstruaj inĝenieroj aŭ io simila. Ja eblas, per ofta utiligo, krei konvencion pri signifo ferio-rilata. Antaŭ stabiliĝo de tia tradicio, mi verŝajne estos kontenta pri longaj semajnfinoj, interferiaj tagoj, duonferioj, apudferioj kaj aliaj pli senpere kompreneblaj esprimoj. Por mi, la sekva interferia tago (intertago) estos la 18-a de Majo. Ĝi ebligos al iuj kvartagan semajnfinon..
Pierre Levy says:
dependas de kunteksto, kies interpreto ne estas nepre facile
komprenebla por ĉiuj, sed ne mirinde estus, se ĝi iam estus vortare
registrita. Intertempe, ĉiuj proponoj estas ekzamenindaj. "Pontumi"
nur diferencas de "ponti" per tio, ke la sufikso "um" atentigas, ke
ne temas pri "ponti" en ordinara senco. "Longaj semajnfinoj" kaj
"interferiaj tagoj" ne nepre estas feriaj. Ĉu "duonferioj" ne estas
"duonaj labortagoj"? "Apudferioj" eble estas "ferioj, kiuj okazas apude".
Kion pri "[interferia] kromferio"?
Harri Laine says:
Pierre Levy says:
parolis pri lundo, kiu situas inter dimanĉo kaj feria mardo. Kvankam tia tago ne
estas mem ferio, ĝi tamen ne estis labortago, ebligante ekzemple eventualan
kvartagan plezurvojaĝon. Oni povus bezoni esprimon similan al "interferia
tago" por precizigi, ĉu tia tago estas traktita kiel ordinara labortago aŭ kiel
ferio. La 30-a de aprilo 2012 estis do "interferia tago", kiu eble estis interferia
labortago por iuj, sed kvazaŭferio aŭ kromferio por aliaj.
Tjeri says:
Raŝi - Audino says:
Michael Lennartz says:
Pontotago signifas, ke mi uzas tiun interferian tagon por resti hejme pro forpermeso de la laboro. Pontotago laŭ la demando de Raŝi enhavas la ideon, ke oni havas forpermeson de laboro kaj tial longigitan (etenditan) semajnfinon de sabato ĝis mardo.
Pierre Levy says:
de la 1-a de majo, se estas nur unu feria pontotago kaj oni ne laboras sabate, nur
povas esti lundo aŭ vendredo.
Michael Lennartz says:
Harri Laine says:
– Saluton, kion vi faros la proksiman lundon?
– Mi havos pontotagon (aŭ mi pontos aŭ mi pontumos)
kaj la respondo tiam signifas mi ferios kaj krome subkomprenigas, ke la lundo fakte estas labortago inter du feriaj tagoj.
Ĉu mi nun ĝuste komprenas, kion oni serĉas? Mi pensis, ke la bezonata vorto signifu simple interferia tago.
Ĉi tio memorigas al mi la verkon, kies Angla originalo havas la nomon The Meaning of Liff (verkis Douglas Adams kaj John Lloyd). Mi legis la Finnan version ("traduko" estas ne tre taŭga esprimo ĉi tie), kaj scias, ke ekzistas ankaŭ almenaŭ Germana kaj Sveda versioj. Ĝi estas vortaro pri vaste konatatj fenomenoj, kiuj ne havas nomon. (humura, mi avertas!) Mi avertu, ke la verko estas humura kaj eble tro angleca por esti ĉie komprenata. Mi tre ŝatis ĝin.
La pontado nepre apartenu al la Esperanta versio de tiu verko. Eble la vorto por ĝi estu "bruĝo" kaj "bruĝi", se oni ne konsideros ĝin sufiĉe grava por esprimiĝo per la radiko "bjalistok",
Tjeri says:
-Ĉu vi laboros venontan lundon?
-Ne, mi transpontas ĝin.
Harri Laine replies:
Tjeri says:
Sed vi pravas, fakte temas pri adapti la lingvon al latinidaj kutimoj.
Michael Lennartz says:
KaGu:-} says:
Eble iom ekster la aktuala temo, tamen vidu mian blogon ĉe: www.ipernity.com/blog/kgesperanto/389546
Harri Laine says:
KaGu:-} replies:
JavierValli says:
rughulo says:
"jeraŭ" ne estas Esperanta vorto