Latest discussions
new Kopirajto rilate fotojn de pentraĵoj
Updated 5 hours ago
2 replies
new Elŝutado de foto, dokumento kaj muziko
Updated 2 days ago
1 reply
new Aliĝo
Updated 3 days ago
1 reply
rumanaj kaj nederlandaj kristnaskaj kantoj
Konfuza surprizo
Updated 5 weeks ago
5 replies
Albumoj
Updated 2 months ago
3 replies
reto
Updated 2 months ago
2 replies
Kial mi rajtas publikigi nur miajn proprajn verkojn?
Updated 2 months ago
4 replies
Demando pri babilejo
Updated 2 months ago
5 replies
blokita konto
Updated 2 months ago
2 replies
... view all the discussions

rumanaj kaj nederlandaj kristnaskaj kantoj

posted by Joan Inglada
Posted on Saturday November 14, 2009 at 12:40. 28 visits. ( permalink )
En la lernejo de mia nepo oni decidis ke la gelernantoj lernu popolan karolon el la diversaj lingvoj de la gelernantoj, tio estas, nederlanda, germana, rumana, hispana kaj kataluna kaj krome esperanta pro tio ke pro diversaj kialoj geinstruistoj kaj gelernantoj konas iomete la ekziston de la internacia lingvo.

Mi bezonas kontakti kun rumanaj esperantistoj por demandi pri karolo kiun la patrino de lernanto donis manskribite sed ŝi ne havas la muziknotojn kio faciligos la instruadon al la gelernantoj. Jen la teksto:

scoală buna din pătuţ
de mii da un covriguţ
de mii da de nu mi da
la fereasta nu foi sta
că-mi îngeaţa bundişca
şi mă tem coi îngheţa

Mi profitas la okazon por demandi al vi pri popola nederlanda kristnaska karolo ĉar la patrino de la nederland-katalunaj geknaboj diras ke en Nederlando ne ekzistas amuzaj karoloj. Ĉu iu povas rekomendi amuzan nederlandan karolon?

Kiamaniere mi povas trovi rumanajn kaj nederlandajn esperantistojn en Ipernity?

Amike,

Joan Inglada

This topic has been edited by Paŭl Peeraerts 8 days ago.

2 Replies

A Paŭl Peeraerts pro says:
Mi subite pensis pri metodo, kiu jam grandparte povas helpi vin. Iru al tiu ĉi mapo de la Esperanto-parolantoj http://www.ipernity.com/user/28850/network/map kaj zomu al la regiono de Nederlando kaj poste de Rumanujo.

Tiu ĉi metodo tamen nur parte solvas la problemon, ĉar estas membroj de ipernity, kiuj kaŝas sian loĝlokon, kaj aliaj donas malĝustan loĝlokon por resti anonimaj ...
Posted 8 days ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Dankon Paŭl, mi trovis du esperantistojn. Morgaŭ mi demandos al ili. Ne estas multo, tamen nur unu sufiĉas se konas la aferon.
Posted 7 days ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...