Grupo: Ipernity: demandoj kaj respondoj


Bloki membron


Paŭl
De A Paŭl
21a de Novembro 2008 - 2 komentoj - 1 542 vizitoj

ipernity estis kreita por flegi amikecon inter la membroj. Mi tamen pli kaj pli ofte ricevas raportojn pri membroj, kiuj ŝajne ne bone komprenas la ideon, kaj dissendas malamikecon.

Kion vi povas fari?

Se persono sendas al vi malagrablajn leterojn aŭ se persono skribas malagrablajn komentojn sub viaj fotoj, en via blogo aŭ gastolibro, tiam vi povas bloki lin aŭ ŝin. Detalojn kiel fari tion vi trovos en la helpejo: www.ipernity.com/help/faq/network#190

Se persono malagrable skribas pri vi en sia blogo, tiam vi dekstre sube de tiu blogaĵo alklaku la ligilon "Ĉu tiu ĉi dokumento estas ofenda aŭ kontraŭleĝa". Stabano de ipernity tiam kontrolos la enhavon. Sed atentu, ke la ipernity-stabanoj ne parolas Esperanton. Ili tradukos la tekston per komputilo, kaj do eble ne komprenos ĉiujn nuancojn. Do indas en tiu okazo resume skribi (prefere france aŭ angle) kial vi sentas vin ofendita.

Mi tamen esperas, ke vi neniam devos uzi miajn ĉi-suprajn konsilojn ....
Komentoj
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä
Kiel ili tradukas la tekston per komputilo? Ĉu ne eblas uzi tiun komputilan tradukon pli vaste en Ipernity, tiel ke ankaŭ uzantoj de la esperanta interfaco havu eblon ricevi traduko de nekompreneblaĵo, kaj alilingvanoj povu traduki al sia lingvo esperantajn bildotekstojn?
antaŭ 9 jaroj.
Paŭl respondis al Kalle Kniivilä
Ili uzas traduku.net sed la posedanto/administranto laŭ mia kompreno ne povis aŭ volis liveri al ipernity la kodon por la interfaco, tiel ke ĉiu ipernity-uzanto aŭtomate povu uzi ĝin.
antaŭ 9 jaroj.

Vi devas esti membro de tiu ĉi grupo por respondi pri tiu ĉi temo.

» Aliĝi al Ipernity: demandoj kaj respondoj