Group: Ipernity: demandoj kaj respondoj


Nigra filmo


Toeko
By Toeko
October 16, 2014 - 1 comment - 479 visits

Hodiaŭ fruposttagmeze mi afiŝis du "aŭtunajn" filmetojn. Ili estis normale rigardeblaj. Nun - pasis la 18-a horo - la filmeto kvazaŭ enŝarĝiĝas, sed montras sin kiel nigra ekrano. Kelkfoje la samo ripetiĝas, kun ambaŭ filmetoj.
Ho! nun mi vidas ke samo fariĝas kun miaj pli fruaj filmetoj! Almenaŭ 21!
6-a de novembro.
Pasis jam tri semajnoj. Je mia plendo respondis Lea, ke la fakuloj la aferon pristudis kaj forigos. Ĝis nun nek la eraro estas forigita, nek mi ricevis ian respondon.
Mi prove enmetis nur ligilojn al la filmetoj - tiele ili videblas. Sed - ja ne tiel devas la enŝutado funkcii.
Ĉu enpago de kluba kotizo malzorgigas la Redakcion?

The topic of this discussion has been edited by Toeko 3 years ago.

Comments
Toeko
Toeko
Post sekvontaj tri semajnoj, post mia plendo mi ricevis sufiĉe arogan respondon, ke ili ja ne kuŝas kun aperitivo sur la plaĝo.
Mi faris alian provon. Per alia kamerao mi faris kelksekundan filmeton; ĝin enmetis mi kaj mia filino sur sia paĝo. Same - post kelkaj minutoj ambaŭ nigriĝis. Do kaŭzo estas en la ipernitia programo.
Cetere - ĉu eĉ tion ĉi oni jam ne tralegas?
2 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Ipernity: demandoj kaj respondoj