Latest discussions
Konfuza surprizo
Updated 4 weeks ago
5 replies
Albumoj
Updated 7 weeks ago
3 replies
reto
Updated 2 months ago
2 replies
Kial mi rajtas publikigi nur miajn proprajn verkojn?
Updated 2 months ago
4 replies
Demando pri babilejo
Updated 2 months ago
5 replies
blokita konto
Updated 2 months ago
2 replies
Demando al Paŭl!
Updated 3 months ago
3 replies
ETIKEDO
Updated 3 months ago
2 replies
LA BLUA VORTO
Updated 3 months ago
6 replies
Konstanta ligilo
Updated 3 months ago
2 replies
... view all the discussions

Ekde nun iksu senprobleme en ipernity!

posted by A Paŭl Peeraerts
Posted on Friday May 16, 2008 at 03:41. 3 564 visits. ( permalink )
Tiuj inter vi, kiuj uzas komputilon, kiu ne facile ebligas la tajpadon de la Esperanto-supersignoj, ekde nun vidos, ke ilia vivo multe faciliĝis! Ekde nun vi povas simple tajpi ikse en blogoj, artikoloj, grupoj, komentoj, iperPoŝto kaj etikedoj.

Post kiam vi estas preta, vi alklaku la butonon "Antaŭrigardu" kaj tuj vi vidos la ĝustajn supersignojn. Vi povas kompreneble ankaŭ tuj alklaki "Sendi" aŭ "Publikigi" depende de la loko kie vi estas en ipernity.

Post kelkaj tagoj iksado estos ebla ankaŭ en dokumentoj, albumoj kaj notoj.

Notu, ke tiu eblo funkcios nur por novaj tekstoj entajpitaj ekde nun, kaj ke ĝi funkcios nur kiam vi uzas la Esperanto-interfacon. Jen plia kialo por uzi ĝin!

Mi proponas, ke vi tajpu malgrandan dankvorton en la gastolibro de la ipernity-skipo (www.ipernity.com/home/team), aŭ sub tiu ĉi artikolo, kiu certe estos legata i.a. de Tristan, la programisto, kiu realigis tion ĉi. Koran dankon, Tristan!

This topic has been edited by Paŭl Peeraerts 17 months ago.

41 Replies

Lars Sözüer pro says:
eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
ĈEĤA ŜAŬMMANĜAĴO
Aha, post majuskloj devas esti minuskla x!
Linux en La-Chaux-de-Fonds
Kaj dufoje x malŝaltas la funkcion. Bonege!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lodchjo replies:
samtempe mi vidas belan pangramon - almenaŭ rilate supersignojn... :D
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Tio memorigas al mi ke mi foje sendu kelkajn komentojn pri la bela vortludo-broŝuro kiun vi donis al mi.
Posted 17 months ago. ( permalink )
David S pro says:
Dankon Paŭl pro la sciigo.
Mi ankaŭ dankas al Tristan pro lia grava laboro kiu faciligos la skribado de Esperanto-supersignoj.
Posted 17 months ago. ( permalink )
David S edited this reply 17 months ago.
Yves Nevelsteen says:
Bonege! Gratulojn!

Mi informos la membrojn de E@I pri tiu ĉi atingo per novaĵletero kiun mi sendos ĉi-vespere.

Amike,

Yves
Posted 17 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
Bonege dankon!
Ipernity fariĝas ĉiam pli bona
Posted 17 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Ĉu mi nun mi povas viŝi mian artikolon pri la x-sistemo? Mi tre ĝojas pri la evoluigo, dankegon!
Kiam sekvos la ilo por korekti insistajn akuzativfuŝaĵojn? ;-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Mi ne kredas, ke necesas viŝi ĝin. Restas la problemo, ke ekzistas pluraj malnovaj blogaĵoj kun iksoj. La nova sistemo ja funkcias nur por tekstoj kreitaj ekde nun. Mi rekomendas, ke ĉiuj, kiuj havas ankoraŭ iksajn tekstojn, alklaku la ligilon "modifi" kaj denove "konservi". Tiam per du alklakoj ĉiuj iksoj estos for!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Manolo pro says:
Gratulon pro la atingo! Sendube vi havas ian respondecon pri tio, ĉu ne? Almenaŭ la instigo...
Posted 17 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Ne, la iniciato ne venis de mi, Manolo. Mi ne scias, kiu proponis ĝin al ipernity.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Joan Inglada replies:
Pasintan 30-an de decembro 2007 responde al alia mesaĝo pri iu ĝenerala afero mi komentis al Christian CONTI de suport@ipernity.com tion:
Mi skribas al vi por demandi pri speciala afero. Mi estas membro de la subkomunumo Esperanto de Ipernity. Kiel vi povas konstati se vi vizitas iujn ajn el niaj paĝoj la lingvo Esperanto havas ses leterojn kun akcento, jen: ĉĝĥĵŝŭ kaj ĈĜĤĴŜŬ, sed vi povas ankaŭ vidi en iuj paĝoj ke ni uzas surogatojn, t.e. ni uzas la parojn ĉ,ĝ,ĥ,ĵ,ŝ,ŭ por anstataŭi la suprajn menciitajn akcentitajn leterojn; aliaj personoj uzas aliajn parojn kiel ch,gh,... aliaj uzas c',g',... aŭ 'c,'g, kaj tiel plu.
Mi skribas al vi ĉar la esperantistaro jam havas solvon kiu verŝajne povas esti facile efektivigita en Ipernity. La solvo estas la javascript-programo uzita en la TTT www.lingvo.org/traduku. Vi povas uzi ĝin libere eĉ ne petinte permeson, sed ne forigu la tekston en la komenco de la dosiero eotajpu.js.

Nur antaŭ 6 tagoj mi ricevis mesaĝon de Christian CONTI kiu komunikis min ke la afero jam funkciis. Mi provis ĝin sed mi rimarkis la problemon kiun hieraŭ priskribis Simono en mia blogo: www.ipernity.com/blog/29416/64940/comment/2102976#comment2102976. Mi interŝanĝis kelkajn mesaĝojn kun Christian kaj hieraŭ Tristan diris al mi ke la afero jam funkcias.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this reply 17 months ago.
Venti - 文缇 pro says:
Ĉu iam eblos iksu ankaŭ en la serĉaj kampoj? Ŝajne la serĉilo malatentas la supersignojn. Ekzemple:
www.ipernity.com/search/doc?w=30263&q=capelo =
www.ipernity.com/search/doc?w=30263&q=ĉapelo
www.ipernity.com/search/doc?w=30263&q=cxapelo
Posted 16 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇 edited this reply 16 months ago.
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Sekve al via peto, ekde nun eblas iksi ankaŭ en la serĉaj kampoj! Ĵus Christian Conti informis min pri tio.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇 pro replies:
Bonege! Tiu ĉi retejo estas pli kaj pli bona!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
Dankegon! Ne ekzistas multe da retpaĝaroj kies farantoj iom ajn zorgas pri tio. Tamen, ĉu mi rajtas interŝovi mian propran artikolon pri la klavado-aranĝo en Vindozo: www.ipernity.com/blog/43512/68379

Amike :)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this reply 16 months ago.
Arnold Victor says:
Mi ankaŭ povas tie enmeti ĉapelitajn literojn per rekta tajpado laŭ makintoŝa maniero, t. e., sen iksoj, per senpaŝaj klavoj ("6" por cirkumflekso, "b" por brevo).
Posted 16 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts edited this reply 15 months ago.
Kalle Kniivilä pro says:
Tamen tiu iksumado ŝajnas ne funkcii en la titoloj kaj klarigoj de fotoj, ĉu? Vidu ekzemple jen:

www.ipernity.com/doc/birke/2335518

Ĉu eblos tion ŝanĝi?
Posted 16 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Tio signifas, ke ŝi ne uzas la esperantlingvan interfacon. Se oni uzas ekzemple la germanlingvan, tio ne funkcias.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä pro replies:
Ne ĉe mi! Funkcias bone en komentoj, ne funkcias en la klarigoj de fotoj kaj en titoloj, nek en etikedoj. Kaj mi uzas la esperantlingvan interfacon, evidente.
Posted 16 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Dudek du dronintajn didojn! Tio ja funkciis ĝis nun. Mi tuj skribos al la programistoj. Dankon pro la averto!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä pro says:
Alia demando: ial la RSS-fluo de Ipernity estas "anglalingva", kvankam mi elektis Esperanton kiel mian preferatan lingvon en la retejo de Ipernity. Kune kun la finnlingva interfaco de Google Reader tio rezultas en kurioza koktelo... jene:

Esperanto en konferenco pri "vehiklaj lingvoj"
linkistä Discussions of group: Lingvo kaj socio kirjoittanut Joŭko
Joŭko has started a topic:...


Tamen, oni povas eble iel agordi ankaŭ la lingvon de la RSS-fluo? Sed ĝi devus ja aŭtomate sekvi mian jam indikitan preferon.
Posted 16 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Jes, oni povas agordi la lingvon de la fluo per la fama sufikso lg=eo. Do por tiu ĉi grupo anstataŭ uzi la kodon www.ipernity.com/feed/topic?group_id=37673 vi uzu la kodon www.ipernity.com/feed/topic?group_id=37673&lg=eo
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lejla says:
Gekaraj, mi nur nun rimarkis la grandan ŝangon ĉe ipernity, pri supersignoj, kaj mi tre-eeeege ĝojas!!!
Mi elkore dankas vian laboron, hejme ĝis nun mi uzis la programeton "Ek!", sed en la komputilo de iu alia, mi ne povis uzi ĝin...

Mi dankas al Tristan, kaj mi dankas al vi, Paŭl, pro la tradukado al la organizantoj de ipernity! :-)

HUUUURRRRAAAA!!!
Supersignoj ĉe ipernity!!!
Tiu ĉi retejo estas ELSTARA, UNIKA, SENSACIA!!!

Amike:
Lejla
Posted 15 months ago. ( permalink )
Pierre Levy says:
Certe la plenumintoj de tiuj plibonigoj meritas dankegon.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Raj says:
Hieraŭ ne funkciis x-ado por dokumentoj ( ĝiaj nomoj ) kaj hodiaŭ ne....
Posted 15 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Dankon pro la averto. Mi jam informis la teknikistojn.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Ailanto says:
Ĉu ĝi funkcias?...
Jes ja!
Bonege!!!
Koran dankon al vi, Tristan!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä pro says:
Daŭre ne funkcias iksoj en la nomoj kaj klarigoj de fotoj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
La teknikistoj sciigis al mi, ke ili troviĝas antaŭ enigmo. Iam tio funkciis, kaj nun ne plu. Ili suspektis, ke tio okazas nur ĉe personoj kiuj alŝutas uzante nacilingvan interfacon, kaj poste transiras al la esperanta, sed tiel ŝajne ne estas.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Fakte ne, Paŭl. Ankaŭ mi rimarkis tion, kion Kalle informis, ĉe miaj fotoj. Kaj mi uzas nur la enesperantan version.

Por la kampoj TITOLO kaj PRISKRIBO mi do daŭre uzas Ek!. Mi rimarkis tiun nefunkciadon jam de Junio.

Ni tamen atendas pacience kaj kredante la sperton de nia simpatia teamo! :-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇 pro replies:
Vi rimarkis tion jam de junio: eble la cimo rilatas kun la iksado en la serĉaj kampoj, kiu iĝis ebla je junio?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Riŝo says:
Demando : kiamaniere procedi por ke la x post u konserviĝu, ekzemple en franclingvaj loknomoj kiel La Chau x-de-Fonds (La Chaŭ-de-Fonds) ? - Fine mi vidas ke oni jam respondis dirante ke du sinsekvaj tajpoj de x konservas ĝin : La Chauxx = La Chaux.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Riŝo edited this reply 14 months ago.
Lars Sözüer pro replies:
Jes, kaj se oni uzas Ek! en la esperantlingva interfaco, tiam necesas tajpi xxx ;-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
cx gx hx restas senŝanĝaj je "Preview" :-(
Do ĉi tiu estas testo ĉu la traduko funkcias Je "POST"

Atentu, mi alvokas la ĝustajn literojn per aparta klavaprogramo, kiun disponigas Mikrosoft al tiu kiu uzsas la operaciumon VISTA.
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Se vi vidas la vorton "Preview" , tiam vi uzas la anglan interfacon, kaj ne la esperantan. Kaj tie la interŝanĝo de cx al ĉ ja ne okazas. Elektu la esperantlingvan interfacon, kaj tiam ĝi ja funkcios, eĉ dum la antaŭrigardado.
Posted 14 months ago. ( permalink )
KaGu:-} says:
Nun mi kompreans KIAL, sed bedaŭrinde mi ne scias KIEL ŝanĝi al esperanta interfaco. Mi serĉas kaj serĉas sed tute vane :-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
KaGu:-} edited this reply 14 months ago.
KaGu:-} says:
finfine mi eĉ trovis respondon al la demando KIEL. Ĉu mi do serĉis malvane? ĝ,ĥ,ĵ,ŭ, Yes: Antaŭvido donas al mi la respondon,ke jes :-ö
Posted 14 months ago. ( permalink )
KaGu:-} edited this reply 14 months ago.
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Mi estis ferianta, kaj tial ne povis respondi. Sed mi miras, ke neniu respondis. Aŭ ĉu ĉiu feriis?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
En mia grupopaĝo mi kontrolas regule kio novas en miaj grupo, sed se temas nur pri kontribuo al jam ekzistanta fadeno, tiam mi ne vidas tion en tiu paĝo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Por mi ankaŭ ne funkcias iksoj en la nomoj kaj klarigoj de fotoj :-(. Mi en Ipernity ĉiam uzas nur Esperanto.
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Paŭl Peeraerts pro replies:
Efektive, tio funkcias ĉe neniu. La ipernity-programisto ankoraŭ ne eksciis, kie estas la problemo.
Posted 14 months ago. ( permalink )

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...