|
Kial mi rajtas publikigi nur miajn proprajn verkojn?
Posted on Monday May 12, 2008 at 13:42.
300 visits. (
permalink
)
|
Membrino Raj el Litovio skribis al mi, kaj demandis, kial en sia retpaĝo ŝi ne rajtas publikigi verkojn de aliaj (ekzemple muzikon) sen ilia konsento.
Mi ne estas juristo, sed mi tamen provis iom kompreni la problemaron, ne nur rilate miajn proprajn fotojn, sed ankaŭ profesicele. En la magazino Monato por kiu mi laboras, ĉiiumonate aperas dekoj da fotoj kaj tekstoj, kaj ankaŭ tiujn ni povas publikigi nur kun la konsento de la fotisto, respektive verkisto.
La kialo estas la tiel nomataj leĝoj pri aŭtoroj rajtoj, kiuj estis oficialigitaj internacie en la tiel nomata Konvencio de Berno pri la protektado de literaturoj kaj artismaj verkoj, mallonge la "Konvencio de Berno". Tiu konvencio datumas de 1886 sed estis amendita plurfoje, lastfoje en 1979. La konvencio mallonge dirite preskribas, ke nur la aŭtoro povas kopii sian propran verkon. Preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo ratifis tiun Konvencion kaj kreis enlandaj leĝoj surbaze de ĝi.
Imagu, ke vi metas muzikon de The Beatles en via retejo. La posedantoj de la rajtoj de The Beatles tiam povas kontakti Ipernity (vin ne, ĉar via adreso ja ne estas publika) kaj postuli punpagon. Kial? Ĉar Ipernity troviĝas en franca teritorio, kaj Francio ratifis tiun Konvencion de Berno. Mallonge dirite Francio deklaris, ke ĝi protektos la rajtojn de la aŭtoroj. Do se ipernity permesus, ke ĝiaj membroj publikigas protektitajn verkojn, ĝi agus kontraŭleĝe. Kaj ĝi ja ne permesas tion: en la regularo ja klare troviĝas, ke oni ne rajtas. Do se vi tamen publikigis protektitan verkon, ipernity povas pluŝovi la respondecon al vi, ĉar vi ja agis kontraŭ la regularo.
Poste la posedantoj de la rajtoj de The Beatles povos do procezi kontraŭ vi. Sed jen venas la tikla demando: ĉu vi krimis "en franca teritorio" aŭ "en litova teritorio"? Laŭ mia scio (sed mi ne estas juristo, nur amatoro kiu interesiĝas pri la temo), la juristoj ankoraŭ ne estas unuanimaj pri tiu problemo. Kiel ajn, vi estas malbonŝanca, ĉar ankaŭ Litovio ratifis la Konvencion de Berno. Do ĉiel vi povos esti kulpigita kaj devi pagi punon, se la juristoj de The Beatles rimarkus, kion vi faris.
Ĝis tie la teorio. Ĉu ankaŭ praktike vi havas la riskon esti punata? Certe jes. La plej freneza kazo estis antaŭ nelonge la publikigo de foto de Atomiumo (iu monumento en Bruselo) en Interreto. La posteuloj de la arkitekto venigis antaŭ la tribunalo personojn, kiuj fotis ĝin kaj publikigis ĝin en Interreto. La punoj estis altegaj ... Atomiumo ja estas "artisma" verko, kaj sekve en la 70 jaroj post la morto de la arkitekto oni ne rajtas kopii ĝin sen permeso de (kaj pago al) liaj posteuloj. Tiu ĉi regulo superas la pli ĝeneralan regulon, ke oni rajtas foti ĉion, kio estas videbla en publikaj lokoj.
Krom la jura flanko ekzistas ankaŭ la morala flanko. Ekzemplo: ekzistas la entrepreneto Vinilkosmo, kiu publikigas diskojn kun esperantlingva muziko. Se ĉiu kopius tiujn diskojn, kaj metus la muzikon en ipernity aŭ kie ajn en Interreto, neniu ja aĉetus la diskojn, Vinilkosmo ne plu vendus kaj bankrotus, kaj la kantistoj kaj muzikistoj ja ne ricevus kompenson pro sia laboro.
Ĉu do sekve mi tute ne povas plibeligi miajn albumojn per muziko? Jes ja. Unue vi povas uzi muzikon, kies aŭtoro mortis antaŭ pli ol 70 jaroj. Muzikon de Ludwig van Beethoven vi rajtas aldoni. Due ekzistas junaj vivantaj muzikistoj kiuj donas permeson uzi sian muzikon. Tian muzikon vi trovos en Interreto, se vi guglos per la vortoj "creative commons". Kaj trie, vi povas peti permeson de la muzikistoj aŭ de iliaj eldonejoj. Mi mem ekzemple petis tiun de Vinilkosmo kaj ricevis la permeson publikigi la unuan muzikaĵon de ĉiu disko, kondiĉe ke la membroj povas nur aŭdi ĝin (do ne povas kopii al propra komputilo aŭ alimaniere distribui).
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Venti - 文缇 pro says:
Venti - 文缇 edited this reply 18 months ago.
Venti - 文缇 pro says:
Do la rimedo estas imeem.
Manolo pro says: