Group: Muziko


Detrua fajro ĉe Vinilkosmo


Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
September 19, 2011 - 290 visits

Ŝokiga informo!!!

Mi kopias la artikolon el Libera Folio (www.liberafolio.org/2011/detrua-fajro-ce-vinilkosmo), kiu tre trafe mencias inviton al la esperantistoj, ne esti indiferentaj kaj laŭeble helpi.

Brakumon al Flo!

Anĉjo

PS: jen kio skribis al mi Flo, respondinte mian demandon "Diru al ni kiel ni povas helpi...":

"Nun la plej bona maniero helpi nin atendate la rezultojn de la asekurkompanioj estas subteni nin aĉetante diskojn ĉe www.vinilkosmo.com kaj elŝuti albumojn en nia elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com"


Mi rimarkigas ke estas malmulte da espero, ke la asekurkompanioj rehavigos al VK ĉion perditan; cetere, jen kio skribis al mi Flo: "La valoro de ĉio kio estis tie estas ege granda". Do helpo de esperantistoj vere estas nepra. VK estas trezoro de la tuta movado... Indiferentemo estus kultura delikto.

Anĉjo



Detrua fajro ĉe Vinilkosmo
by Redakcio — Laste modifita: 2011-09-19 22:06
— filed under: aktuale


En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro okazis granda incendio en la ejo de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo kaj vendejo de Esperanto-muziko, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Estis detruita granda parto de la stoko de sondiskoj kaj la sonsistemo de Vinilkosmo. Laŭ unuaj informoj, la tuta neeldonita sonmaterialo de Vinilkosmo estis detruita.

La ĉefrespondeculo de Vinilkosmo, Floréal Martorell, rakontis pri la okazaĵo en retletero, publikigita lunde ĉe La Ondo de Esperanto:

La ekzercejo 7, kie ekzercis tri rokaj bandoj, kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA (kie estis la sonsistemo, materialo por la studio, kaj la plej granda parto de la stoko de la K-diskoj de Vinilkosmo) estis detruitaj pro incendio.

Unu el la bandoj ekzercis tie ĝis la 22a horo, kaj verŝajne la incendio komenciĝis post ilia foriro. Iom post la noktomezo malŝaltiĝis la elektro, kaj tiam mi ekserĉis la kialon. Subite mi kaj mia frato konstatis la fajron, sed la tegmento jam brulis, kaj ne eblis ion fari. Ni tuj vokis la fajro-brigadon, kiu venis post 15 minutoj kaj laboris ĝis la 4a kaj duono.

Eble cigaredo estis malbone aŭ ili ne malŝaltis la elektron forirante – mi ne scias, la asekurkompanio faros enketon.

Estas vera katastrofo por Vinilkosmo kaj EUROKKA kaj por la Studio de La Trappe, ĉar ni perdis grandan parton de nia sonmaterialo kaj la diskostokon… La fajro-brigadistoj provis savi kion ili povis, kelkaj centoj da diskoj estis savitaj, sed mi ne scias en kia stato estas tiuj kiuj saviĝis .. mi devos ĉion kontroli ĉar ili varmiĝis kaj poste malsekiĝis pro la amaso da akvo… la tuta sonmaterialo estas detruita.

La fajro-brigadistoj faris ĉion, por ke la apuda registrejo kaj ripozejo ne ekbrulo. Feliĉe, ili sukcesis kaj la studio estis savita, sed la perdita materialo kruele mankos… Ekzemple mi, ne plu povos sonreĝisori por koncertoj, kiel mi faris en Festo kaj aliloke, forbrulis ankaŭ la nova materialo, kiun mi aĉetis por lasta FESTO en Greziljono.

Feliĉe neniu persono estis vundita.

Post kiam la informo pri la incendio disvastiĝis, ekaperis bedaŭraj kaj kuraĝigaj komentoj en la Facebook-paĝo de Floréal Martorell:

- Kara amiko, mi ne povas ĝuste esprimi mian malĝojon. Mi deziras ĉiun eblan forton kaj apogon por helpi vin tra la malfacilaĵoj.

- Mi deziras al vi kuraĝon fronte al la malfacilaĵoj!

- Forton kaj kuraĝon al vi, kara Flo!

En la retlisto de iberiaj esperantistoj, aperis alvoko, sendita nome de Kantabria Esperanto-Asocio:

"Esperantistoj ja ne povas resti indiferentaj. KantEA jam de longe aĉetas ĉiujn diskojn eldonitajn de Vinilkosmo kun la celo apogi tiel kuraĝan kaj necesan poresperantan agadon. Oni devas nepre vizitadi la retpaĝojn de Vinilkosmo por aĉeti kiel eble plej multe da diskoj. Multaj el ili estas bonegaj! Ni devas eviti la malaperon de Vinilkosmo. Floreal, mastro de la entrepreno, devas tuj senti la senkondiĉan apogon de ĉiuj esperantistoj. Memoru: www.vinilkosmo.com"

Libera Folio turnis sin rekte al Floreal Martorell por ricevi pliajn informojn.

The topic of this discussion has been edited by Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) 6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Muziko