Group: Muziko


Fluto


Jean-Pierre Poulin
September 15, 2011 - 321 visits

Por pli da informoj kaj aŭdi mp3:
www.jeanpierrepoulin.com/Ringfluto.htm


Kvarringa fluto por programi 374 gamojn



Kiel naskiĝis la ideo

Estis adaptiĝo por fluto de la leviloj de la kelta harpo. La ringoj pligrandigas la eblojn de la sepnota fluto sen ŝanĝi ĝin en dekdunotan fluton, kaj ankaŭ sen ŝanĝi la fingradon de la flutist(in)o.

La ringa sistemo estas pli limigita ol la klava sistemo de Boehm, sed multe pli simpla kaj amuza!

Por fluto estas nun nova sistemo inter diatonismo kaj kromatismo, kiu rilatas pli al popola muziko ol al dokta klasika muziko.



Por kio utilas la ringoj

La ringoj celas restrukturi la sinsekvon de la tonoj kaj duontonoj por ebligi multajn ekzotajn kaj strangajn gamojn.

Laŭ mi celi uzi ringojn nur por transponi la Diatonan Skalon en la 12 tolalojn estas revula ideo.

Por ludi "Do Re Mi Fa Sol La Si Do" en ĉiuj tonaloj estas nur 2 solvoj:
① havi kromatan fluton
② havi 12 malsame dimensiitajn diatonajn flutojn.

Eĉ se ne multaj homoj komprenas tion, por ludi ĉiujn gamojn de la ringfluto en ĉiuj tonaloj ni ANKAŬ ĈI KAZE bezonus 12 malsame dimensiitajn ringflutojn!



Funkciado

Ĉiu ringo havas du malsamajn truojn, unu estas granda kaj la alia estas malgranda. Tamen la truoj de la ringoj estas pli malgrandaj ol tiuj de la fluto.

Se oni per glitado pozicias la malgrandan truon de iu ringo super iu truo de la fluto la noto estas duontone pli malakuta (kvarontone pli malakuta per la granda truo de la ringo).

Oni ja pozicias la ringojn ANTAŬ ekludi: dum ludado akrobataĵoj ne plu eblas :-)

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Muziko