Group: Eŭropunio


Eŭropo, vi baldaŭ mortos!


Zlatko Tišljar - Pajo
December 17, 2007 - 1 comment - 571 visits

Originala verko en Esperanto:
Zlatko Tišljar: Eŭropo vi baldaŭ mortos
Redaktis: Zlatko Tišljar
Titolpaĝo: Danka Tišljar
Lingve kontrolis: Roger Imbert
Eldonis: Inter-kulturo, d.o.o. Maribor 2005
ISBN 961-6075-24-1



CIP – Kataložni zapis o publikaciji
Univerzitetna knjižnica Maribor
327:341.18(4)

Tišljar, Zlatko
Europo vi baldau mortos / Zlatko Tišljar-Pajo.
- Maribor : Inter-kulturo, 2005
ISBN 961-6075-24-1

COBISS.SI-ID 55726337



ENHAVO:
Anstataŭ antaŭparolo

UNUA PARTO: DANĜEROJ PRO LA NUNA EŬROPA LINGVA POLITIKO
1. EU - danĝero por malgrandaj nacioj
2. La nuna lingva politiko kondukas al disŝiro de kontaktoj inter generacioj
3. Libere loĝi ĉie en Eŭropo
4. Religioj kaj lingvoj

DUA PARTO: LERNI EL HISTORIO
1. EU lernu pri lingvoj el Jugoslavia kazo
2. Lingva evoluo sur teritorio de iama Jugoslavio post ties disfalo
3. Kiel oni elektas lingvojn por komuna uzo en multnaciaj kaj multlingvaj ŝtatoj?
4. Liberiĝu de iluzio ke la eŭropan vizion eblas realigi per la simbolo de brita imperio!

TRIA PARTO: LA FUTURO
1. Ĉu Eŭropo supervivos kaze de grava krizo?
2. Ssubsidiareco en strukturado de lingva kaj kultura suvereneco
3. Lingva situacio en la mondo post cent jaroj
4. Se Esperanto fariĝus eŭropa ŝtata lingvo

KVARA PARTO: KLARIGOJ
1. Kio estas lingvo?
2. Lingvoj ekestas kaj malaperas
3. Pri la aŭtoro


ANSTATAŬ ANTAŬPAROLO

EŬROPO, HOMON VI PERFIDIS

En Bosnio ŝrumpis Eŭropo,
ĉar homon ĝi tie perfidis.
En Bosnio tri religioj kaj tri popoloj
alkutimiĝis apudi kaj kunĝui la diferencojn.
Kaj kiam la monstro sendis krimulajn taĉmentojn
por moke disŝiri la toleron,
Eŭropo fermis la okulojn.
Kiam la monstro el Blankurbo
tiun urbon al nigra vilaĝo transformis
kaj la Serpojn falĉi la homojn sendis,
unua milito norde sesdek homojn forglutis,
dua milito pli sude ses mil homojn ensorbis,
tria milito ankoraŭ pli sude sescent mil homojn enfaŭkigis
kaj la kvara milito pri sesdek milionoj ekmalsatis.
Vekiĝu, Eŭropo,
la monstro jam tro gravediĝis
kaj kapablas leontode disŝuti semojn de malamo
ĉie tra viaj kampoj.
Pensante ke tio ne koncernas vin,
vi baldaŭ pentos ne nur pro mortaj infanaj okuloj sur Balkano
sed ankaŭ pro hororkrioj de viaj patrinoj.
La kancertumoro sarkasma-ride
antaŭĝojas pri viaj histoj.

Decembro 1992 (Aperis en »Etnismo« 1993)




UNUA PARTO:

DANĜEROJ PRO LA NUNA EŬROPA LINGVA POLITIKO






1. EU - DANĜERO POR MALGRANDAJ NACIOJ

En la novaj EU-landoj ofte oni ne komprenas Eŭropan Union kiel ion, en kio ni kunpartoprenas ambaŭflanke: ni antaŭvidas utilojn sed ni ankaŭ kontribuas al la tuto, kiu devus prezenti por ni tegmenton, kiu sekurigas nin ĉiujn. Nekompreno de tia EU, EU kiu apartenas al ni, montriĝas foje eĉ kiel rekta malamikeco kaj rekta subteno de USONAJ interesoj kontraŭaj al la eŭropaj.
Do necesas subteni Eŭropan Union kaj kompreni, ke estas multe pli da bono en la komuneco ol da malbono. Tamen unu grava aspekto, kiun EU ne solvis, ankoraŭ elstaras. La egalrajteco de malgrandaj kaj grandaj nacioj ne estas certigita, ĉar ekzistas multaj indicoj pri tendencoj kiuj povus konduki al mortigo de etaj lingvoj kaj per tio de etaj kulturoj.
En EU oni proklamis egalrajtecon de lingvoj kaj oni rekomendas plurlingvecon (ĉiu eŭropano devus scii minimume du fremdajn lingvojn: unu »grandan« kaj unu »malgrandan«). En praktiko pro elspezaj kaŭzoj ĉiam pli oni uzas nur la anglan aŭ fojfoje iun laborlingvan rolon transprenas ankaŭ la franca aŭ la germana. En la evoluanta Eŭropo la ĉefaj celoj estas laŭeble libera trafluo de kapitalo, laborfortoj, varoj kaj servoj. Eŭropo fariĝu iom post iom la ŝtato de siaj ŝtatanoj, kiuj povos libere vojaĝi kaj elekti sian labor- kaj vivlokon. Tio signifas, ke estos ĉiam pli da neslovenoj en Slovenio kaj ĉiam pli da slovenoj loĝos ekster Slovenio.
Estas klare ke slovenoj en Vieno aŭ Berlino sen pripenso lernos la germanan, sed germanoj en Slovenio nur esceptokaze lernos la slovenan – ĉar ja neniam apartenantoj al grandaj popoloj lernis lingvojn de la malgrandaj. Kien tio kondukas? Por ĉiu logike pensanta homo al la stato, en kiu ekzistos en Slovenio ĉiam malpli da slovenoj kaj ĉiam pli da diversaj lingvoj. Sed tiu problemo ne estas nur slovena. Tio estas problemo de ĉiuj malpli grandaj eŭropaj popoloj. Ni povas jam nun kun granda verŝajneco aserti ke post 100 jaroj apenaŭ plu ekzistos la slovena, latva, malta, litova, estona… lingvoj. Ĉar tiuj popoloj estas malgrandaj kaj ĉar ili havas malaltan naskokvanton. Ĉu ekzistas maniero por haltigi tiun proceson? Kompreneble jes. Sed la politikistoj ne volas ĝin vidi, ĉar kontraŭas ĝin la plej fortaj - Usono, Britio kaj elitoj de aliaj popoloj kiuj jam scias la anglan. La nura solvo estas akcepti komunan eŭropan neŭtralan lingvon, kiu metos en reciproke egalrajtan pozicion la ekzistantajn naciajn lingvojn kaj ebligos normalan lingvan funkciadon de EU kiel tuto. Tiu neŭtrala lingvo kiun ĉiuj devus lerni, same la angloj kiel la slovenoj kaj tiusence unuj kaj la aliaj estus en egala pozicio. Per tio ĝi transprenus ne nur la komunikan, sed ankaŭ la identecan funkcion por eŭropanoj. Ĉiu en lernejo lernus du siajn identecajn lingvojn: la nacian kaj la komunan kaj al ambaŭ la homoj estus ligitaj emocie, per amo. Krome ĉiu ja parolus ankaŭ sia(j)n dialekto(j)n kiel identecajn lingvojn de loka kaj regiona signifo. Tiu, kiu deziras, povas lerni ankaŭ aliajn naciajn lingvojn – sed libervole, samkiel nun faras tion britoj. Tiamaniere neniu havus lingvajn problemojn kie ajn en EU, ne devus lerni multajn fremdlingvojn kaj pro tio perdi multegan tempon, kiun ekzemple usonanoj ne perdas, sed tiun tempon uzas por lerni ion pli utilan. La malgrandajn lingvojn ne endanĝerigus la multaj novinvadantaj lingvoj, ĉar ĉiu fremdulo, kiu venus al Slovenio parolus tiun komunan lingvon kaj povus komuniki kun ĉiu sloveno. Kaj la slovenoj konservus la slovenan lingvon per tiom da mono, kiom ili deziras investi en sian kulturon, historion, literaturon, monumentojn kaj la lingvon mem. Certe ili tiam havus multe pli da mono por tio kaj multe pli da amo, ĉar neniu daŭre ironius pri ili asertante: kial diable vi insistas pri tiu eta kaj senperspektiva lingvo?
Bedaŭrinde la »reala« politiko ne kapablas ŝanĝi sian marŝdirekton. La »realan« politikon direktas la koncepto de potenco. Tial Eŭropo blinde sekvos la vojon trudi la usonan lingvon al eŭropanoj kaj premi la malgrandajn popolojn ĝis ilia malapero.






2. LA NUNA LINGVA POLITIKO KONDUKAS AL DISŜIRO DE KONTAKTOJ INTER GENERACIOJ

EU ne parolas en sia konstitucia propono pri la lingva demando. La vorto LINGVO aperas en tiu teksto nur 10 fojojn kaj nur en ĝeneralaj deklaroj. La artikolo IV-10 diras, ke la konstitucio estas skribita en… kaj ĝi nomas 20 lingvojn. Nur en la artikolo 190 de la Aldono oni mencias ion pli konkretan »La ministeria konsilio reguligas la lingvan demandon de la uniaj organoj…«.

EU estas ŝtato, kiu stimulas liberan fluon de la laborfortoj. Tio signifas, ke baldaŭ multaj homoj vivos kaj laboros en iu alia lando (ne tiu en kiu ili naskiĝis). Multaj geedziĝos en alia lando kaj laboros en iu tria. Gefiloj de slovena patro kaj finna patrino, kiuj laboras en Portugalio parolos la portugalan kaj eventuale la anglan. Tre malofte ankaŭ la slovenan kaj la finnan. Tiuj infanoj en la plimulto da la kazoj ne povos komuniki kun siaj geavoj. Ĉiu kiu postlasis iom da skribitaj spuroj post si (leterojn, artikolojn, poemojn, librojn…) ne transdonos tion al siaj genepoj.

La nuna lingva politiko de EU parolas pri la bezono koni plurajn lingvojn kaj formale proklamas ĉiujn (nun 21) lingvojn egalrajtaj. Por unuopulo tio eble estas solvo. La patro sloveno kaj la patrino finnino interparolos en duonfuŝa angla lingvo kaj lernos eble ankoraŭ iun lingvon. Kio pri la infanoj? Ili parolos la lingvon de la ĉirkaŭaĵo. Sed ankaŭ ili povas transloĝiĝi al iu alia lando kaj iliaj infanoj bezonos iujn tute aliajn lingvojn. Tiu politiko disŝiras ĉiujn kontaktojn inter generacioj kaj malebligas ke la postaj generacioj scios ion ajn pri siaj antaŭuloj. Tre rapide ni atingos la fazon en kiu malaperados la pli malgrandaj lingvoj, kulturoj kaj popoloj. Sen klare difinita lingva politiko oni rekte stimulas la uzon de unu lingvo, lingvo kiun ni ne elektis: la anglan.

Se ni ne deziras interrompi la kontaktojn inter generacioj en Eŭropo, ni devas komenci paroli pri komuna eŭropa neŭtrala lingvo, kiun ni ĉiuj akceptos apud la propra nacia. Nur tia sistemo garantias facilajn kontaktojn en la multnacia Eŭropo, konservas kontaktojn inter generacioj, evoluigas komunan eŭropan identecon kaj samtempe metas en egalrajtan pozicion ĉiujn naciajn lingvojn, restantaj ĉefaj sur teritorioj de la nunaj naciaj ŝtatoj.




3. LIBERE LOĜI ĈIE EN EŬROPO

La ĉefa celo de EU estas fariĝi pli konkurenckapabla sur la monda merkato. Por atingi tion, ĝi devus atingi maksimuman moveblon de kapitalo, varoj, servoj kaj personoj, similan al tiu en Usono. Tio signifas ke homoj, kiuj ne trovas laboron en la lando de sia naskiĝo povas libere iri kien ajn kaj serĉi laboron en iu tute alia parto de Eŭropo. Sekve, post nelonga tempo Eŭropanoj iros loĝi tien kie ili trovos laboron, do okazos amasaj migradoj. Kaj subite urboj en kiuj nun loĝas personoj de unu nacio fariĝos multnaciaj. Jam nun ekz. en Paderborn vivas apartenantoj al pli ol 100 nacioj!
Portugaloj, grekoj kaj svedoj en Bratislavo estos samrajtaj civitanoj kun la aŭtoktonaj slovakoj. Sed ili ne venis por resti ĉi tie dum la tuta vivo. Eble jam post kelkaj jaroj ili denove devos serĉi laboron aliloke. Ĉu pro tio ili lernu malfacilegan slavan lingvon? Kion faru la urbaj administracioj kiam tiuj egalrajtaj civitanoj postulos siajn paperojn, kion faros la juĝejoj kiam ili havos procesojn, kion faros kuracistoj kaj flegistoj kiam grekaj infanoj kaj portugalaj edzinoj petos helpon en siaj lingvoj? En kiu lingvo policistoj kverelos kun siaj alilingvaj civitanoj, kiuj tro rapide ŝoforis aŭ iom tro trinkis? Ankaŭ ili ne povas koni 21 lingvojn!
Ĉu ĉiu tribunalo devos disponi pri plurdeko da tradukistoj, ĉu ĉiu urbestraro devos havi ĉiujn formularojn en 21 lingvoj, ĉu en ĉiu lernejo geinstruistoj devos havi apartajn klasojn en kiuj oni instruos en multaj lingvoj?
Ĉu oni devigos ĉiun lerni la lokan lingvon, eĉ se tiu ne planas restadi longan tempon tie aŭ fine oni ĉie enkondukos la anglan? Unue en la universitatoj, poste en mezaj lernejoj, hospitaloj, administradoj, tribunaloj… Jam nun en Bruselo la diversaj politikistoj fanfaronas ke ja oni jam uzas la tiel nomatan bruselan anglan… Oni ja komencas kutimigi nin al tiu ideo!
Kaj jen la perspektivo de EU: slovenoj ne plu povos defendi sin antaŭ tribunalo en Ljubljana en sia gepatra lingvo, ĉar la advokatoj kaj juĝistoj studintaj en eŭropaj universitatoj ne konos fakajn vortojn en la gepatra. La infanoj lernos en lernejoj en la angla kaj eventuale konos nur ĉiutagan bazan gepatran. Ĉion pri supera fiziko, biologio kaj kemio oni scios nur en la angla. (Tiel jam certagrade estas en Malto kaj Norvegio, kie la universitataj studoj okazas preskaŭ ekskluzive en la angla.) Kaj kiu decidis ke tiel okazu? Ĉu la popoloj per referendumoj? Kiu permesis tian evoluon sen efektiva diskuto pri la problemaro?
Se tamen tio ne okazos, sed la naciaj ŝtatoj insistos ke ĉiu novalvenanto devas lerni la lokan nacian lingvon kaj povas rilati al la instancoj nur en ĝi – la dezirata migrado de la homoj ne okazos. Oni pli volonte restos senlabora en sia vilaĝo, kie oni ĉiun komprenas, ol migri al regiono kun terure komplika nacia lingvo kiun homo pli ol 20-jara simple ne povas lerni ĝis kontentiga grado.
Sed ekzistas ankaŭ situacioj en kiuj neniel helpas eĉ la decido, ke ĉiuj lernu la anglan.
Se granda domego kun plurcent aŭ plurmil loĝejoj, en kiu loĝas familioj el dek aŭ pli da nacioj ekbrulas, en kiu lingvo fajrobrigadistoj transdonos informojn gravajn por la vivo? La turkaj virinoj kaj etinfanoj en Germanio eĉ la germanan ne konas, kiel ili povus koni la anglan? Oni informos germanlingve? Tiuj kiuj komprenos, saviĝos. Kio pri aliaj? Simile en alispecaj katastrofoj: inundoj, tertremoj. Ne estos tempo por lerni fremdajn lingvojn!
Cetere, ĉu vi scias ke ĉirkau 10% de ĉiuj aviadilkatastrofoj estas kaŭzitaj pro miskomprenoj, ĉar la angla pro siaj multaj vokaloj kaj amaso da idiomaj esprimoj estas lingvo tute ne konvena por internacia uzo. Tro multaj ebloj de pluraj signifoj kaj miskomprenoj, tro multaj ebloj ke nedenaskaj anglalingvanoj pro misprononco kaŭzas miskomprenon! Uzado de la angla en ĉiam pli da oficialaj lokoj en landoj kie ĝi ne estas denaska daŭre multiplikados la nombron de miskomprenoj je ĉiuj niveloj. En latva traduko de la nova eŭropa konstitucia propono, kiun faris profesiuloj, oni trovis pli ol 500 mistradukojn (laŭ aserto de la latva instruministrino dum Nitobe-simpozio en Vilno 2005).
Gvidantoj de EU, kiuj eventuale iom pensis pri ĉi tiu problemo, ne vidas respondon al tiu demando kaj intence ne volas okupiĝi pri ĝi. Ili lasas la hazardon kaj la »merkaton« agi. Ili subiĝas al interesoj de la nunaj lobioj tradukistaj kaj lingvoinstruistaj, ili subiĝas al sia propra intereso ne devi lerni pliajn lingvojn opiniante ke sufiĉas ilia »bona« kono de la angla. Tial ili preferas malakcepti ĉiun diskuton pri alternativaj proponoj.





4. RELIGIOJ KAJ LINGVOJ

En estonta Eŭropo kun libera migrado de laborfortoj verŝajne homoj senlaboraj serĉos laboron ekster sia baza lando. Ĉar la plej alta senlaboreco estas ĝuste inter neaŭtoktonaj enmigrintoj, estus logike ke ili ankaŭ plej multe vojaĝos kaj serĉos laboron diversloke en la komuna ŝtato. Muzulmanoj el Francio parolantaj la francan kaj el Nederlando parolantaj la nederlandan aŭ el Hispanio parolantaj la hispanan transloĝiĝos al Svedio, Estonio aŭ Finnlando. Subite en Tallin multaj muzulmanoj postulos havi moskeojn, kio kaŭzos sufiĉe gravajn rasismajn manifestadojn de la hejmanoj. Jam nun ni havas en Ljubljana tiun problemon pro la postulo de bosniaj muzulmanoj loĝantaj tie.
Sed la muzulmanoj devenos el pluraj landoj kaj ne komprenos unu la alian. La plej multaj ne scios la araban. Kultura kunlaboro inter diversdevenaj muzulmanoj ne estos ebla. Ili amikos kaj kunvenos grupigitaj laŭ siaj lingvoj. Nederlandaj muzulmanoj unuloke, francaj aliloke kaj la hispanaj en la tria loko. Se ĉiuj povus kunlabori, krei komune eduksistemon religian kaj komunkulturan, en granda amaso ĉiuj influus unu la alian kaj iliaj centraj gvidantoj scius kio okazas. Praktike ne estus eblaj ekstremismoj. En malgrandaj dissplititaj grupoj, neniu havos superan aŭtoritaton kaj supervidon kaj la verŝajneco de ekstremismoj estos pli granda.
Simile okazos pri hindaj religioj, pri diversaj branĉoj de kristanismo (katolikoj, ortodoksoj, protestantoj….). Ankaŭ ili ĉiam malpli povos kompreni unuj la aliajn. La nunaj ortodoksoj en Tallin estas rusoj kaj ili havas komunan rusortodoksan identecon kaj identiĝas per la rusa lingvo. Sed poste aliĝos al ili ortodoksaj serboj, bulgaroj, grekoj kaj kvankam ili renkontiĝos ĉiuj en la sama ortodoksa preĝejo de Tallin por ĉeesti la dimanĉan meson, la popo parolos la rusan, kiun malmultaj komprenos. Rezulte de tio, la grekoj volos havi sian ortodoksan preĝejon, la bulgaroj la sian. Anstataŭ ke la religio kunligu la homojn, ĝi disigos ilin.
Ni havos multajn novajn Bjalistokojn kun multe pli da disigitaj religiaj grupoj ol estas nun, kiam religioj ĉefe estas naciaj. Diseco kondukas al miskomprenoj kaj malamoj. Vastiĝos la kampo de bataloj por supereco kaj influoj, por religipolitika povo.
Anstataŭ senti komunan Eŭropon, oni sentos diversajn formojn de malegaleco. Kreskos ĉiuspecaj malfidoj kaj maltoleroj.
Ne nur muzulmanoj havos ekstremistojn sed ankaŭ aliaj religiaj grupoj.













DUA PARTO:



LERNI EL HISTORIO









1. EU LERNU PRI LINGVOJ EL JUGOSLAVIA KAZO

Socialisma (2-a) Jugoslavio (1945-1991) havis formale tre bonan lingvan reguligon en multnacia lando kaj tre similan al tiu, kiun nun proklamas EU.
a) Ne ekzistis oficiala tutŝtata lingvo.
b) Ĉiuj lingvoj estis egalrajtaj kaj oficialaj sur certaj teritorioj.
c) Oni lasis al la merkato decidi pri lingva praktikado en situacioj, kie necesis komunikado inter diverslingvanoj: en oficejoj de la federacio la praktiko kondukis al la uzo de la plej forta lingvo (serba varianto de la kroatserba lingvo), same en armeo.
d) En televido kaj radio ĉiuj respublikoj uzis siajn respublikajn ĉeflingvojn. Unufoje semajne oni interŝanĝis tagĵurnalojn (foje ĉiuj sur la teritorio de la kroatserba lingvo rigardis la serban tagĵurnalon, foje la kroatan, foje la bosnian…).
e) En lernejoj oni uzis respublikajn lingvojn (kroatan varianton de la kroatserba en Kroatio, serban varianton en Serbio, bosnian varianton en Bosnio kaj Hercegovino, la slovenan lingvon en Slovenio, la makedonan lingvon en Makedonio).
f) En lernejoj oni uzis en aŭtonomia regiono Kosovo kaj la serban kaj la albanan, en aŭtonomia regiono Vojvodino apud la serba ankaŭ la hungaran kaj en certaj lernejoj ankaŭ kelkajn aliajn lingvojn.
g) Minoritatoj (itala, rumana, ĉeha, slovaka, romaa…) havis malsame distribuitajn rajtojn, foje radio kaj televidelsendojn, foje kompletajn radio-staciojn, foje partan uzon en lernejoj, gazetojn, kultursocietojn, festivalojn, eldonagadon…
h) En universitatoj oni ankaŭ uzis la respublikajn lingvojn (slovenan en sloveniaj universitatoj, makedonan en la makedoniaj, la albanan kune kun la serba en Kosovo, la hungaran kune kun la serba en Vojvodino…)
i) En lernejoj oni lernis plurajn fremdajn lingvojn: en la lasta jardeko (1980-1990) plej amase la anglan, sed en sufiĉe granda skalo ankaŭ la germanan kaj la francan. Malmultaj (eble 1%) povis lerni ankaŭ la rusan, italan kaj hispanan. En gimnazioj oni lernis dum du jaroj la latinan kaj nur en specialaj klasikaj gimnazioj ankaŭ la malnovgrekan. Esperanto havis diversajn poziciojn. Ĝi estis libere elektebla lernobjekto kaj volontule lernebla en preskaŭ ĉiuj lernejoj. En Kroatio ekz. Kroatia Esperanto-Ligo havis statuson de socie utila neregistara organizaĵo kaj per tio regulan leĝan financadon kaj je komunuma nivelo kaj je tutrespublika (inter 1983 kaj 1990).
j) En la jugoslavia parlamento oni povis paroli en kiu ajn el la respublikaj lingvoj kaj kiam oni ne parolis en la kroatserba, estis tradukoj. Sed tion slovenoj, makedonoj aŭ albanoj tre malofte uzis. Kutime ili parolis la lernitan lingvon de la plimulto (serban varianton de la kroatserba). La parolantoj de la kroatserba lingvo kutime koleris, se sloveno aŭ albano parolis en la propra lingvo „ĉar ja ili bone konas la kroatserban“.
k) Ĉiu nacio havis en sia lingvo profesiajn teatrojn kaj eĉ la romaoj havis sian teatron en Skopje.
l) En urbetoj, en kiuj vivis iom pli granda kvanto da minoritatanoj, ili havis radio-elsendojn kaj gazetojn en siaj lingvoj.
m) En regionoj kie vivis itala kaj hungara minoritatoj en Slovenio ekzistis leĝo laŭ kiu ankaŭ la majoritataj slovenlingvaj infanoj devis lerni la minoritatan lingvon (la italan, resp. la hungaran).
n) Federaciaj organoj konsciis ke ili devas evoluigi komunan ideologion pri jugoslaveco, eduki junajn generaciojn en lernejoj por jugoslava aparteno per komunaj studobjektoj pri kulturo, literaturo kaj historio, sed ili ne konsciis ke la ĉefa ekstera signo por evoluigo de la tutjugoslava identeco devus esti komuna kaj neŭtrala tutjugoslavia lingvo.

Dum 45 jaroj de socialisma Jugoslavio esence ne ekzistis gravaj konfliktoj baze de lingva diskriminacio. La unua lingva konflikto okazis en la jaro 1967, kiam ekestis Deklaracio pri kroata lingvo en kiu kroatoj kontraŭstaris al klopodo nuligi la du variantojn de la kroatserba lingvo (kroata kaj serba) per unuecigo de ili. Tiu konflikto montriĝis kiel komenco de posta politika konflikto inter Kroatio kaj la Federacio (tiel nomata kroata printempo inter 1969 kaj 1971). La sekva lingva rezisto okazis en la komenco de okdekaj jaroj en Kosovo, kie la albanoj komencis postuli pli da rajtoj por sia lingvo (ekz. ke la ŝtataj oficistoj en Kosovo devu scii ambaŭ lingvojn: la albanan kaj la serban, ĉar tiam multaj oficistoj, policistoj ktp. serbdevenaj ne sciis la albanan, kvankam tion preskribis la leĝoj en Kosovo). Tiu lingva konfliko estis komenco de posta politika rezisto kaj la kulmino okazis en la fino de la okdekaj jaroj. La lasta lingva konflikto estis la slovena rezisto en la fino de okdekaj jaroj. Slovenoj kontraŭstaris la ideon de la federacio enkonduki lernejan reformon, laŭ kiu ĉiuj jugoslaviaj lernejoj devus havi komunan lernmaterialon pri la jugoslavia literatura verkado, kio signifus ke tiu lernprogramo devus enhavi po kelkajn literaturistojn el ĉiuj respublikoj kaj malgrandigus la ŝancon ke ekz. slovenoj pli detale studu siajn slovenajn verkistojn. Tiu rezisto estis enkonduko en la postan politikan kaj ideologian konflikton inter Slovenio kaj la Federacio, kiu kulminis per la slovena proklamo de sendependeco.

El ĉio tio oni povas konkludi la jenon:
1. Jugoslaviaj lingvaj, naciaj kaj minoritataj rajtoj kaj leĝe kaj praktike plurmaniere superis tiujn, kiujn oni havas nun en multaj landoj de EU. Ekz. la slovena leĝo pri minoritatoj (supre sub m) aŭ la romaa pozicio en Makedonio kun teatro, lingva akademio ktp (sub k) ne konas similan en la nuna EU.
2. Ĉiuj tri grandaj lingvaj konfliktoj inter unuflanke la Federacio kaj aliflanke Kroatio, Kosovo kaj Slovenio estis efektive simptomoj de politik-ideologia konflikto inter unuopaj regionoj kaj la centro. La kroata, albana kaj slovena elitoj estis nekontentaj pri siaj politikaj pozicioj en la federacio kaj eluzis la naciajn sentojn por ribeli. Komenca aspekto de tiu ribelo estis lingva konflikto, per kiu la regionaj elitoj elvokis ĉe siaj popoloj senton pri malegaleco kaj maljusteco kaj provis montrante la maljuston trudatan al la lingvo pruvi la danĝeron por la nacio.
3. La vera politika problemo de Jugoslavio kiel federacia ŝtato kunmetita el 6 respublikoj kaj du aŭtonomiaj regionoj ene de respubliko Serbio estis, ke ekde kiam fortiĝis pli riĉa popoltavolo posedanta kapitalon (elito baze de financoj), tiu estis malkontenta pri sia pozicio en politika povo. La komunisma partio (elito baze de politika pozicio) gvidis ekonomian politikon, kiu malebligis investadon de la kapitalo kaj altigadon de la riĉeco. Ne povante ŝanĝi tiun politikekonomian sistemon, kiun defendis la politika elito, la financa elito kreskigis la naciismojn. La unua fazo de la naciismo estis lingvaj konfliktoj.
4. En alta, graveda fazo de la politika konflikto la politika elito de la Federacio en kies prem-organo (la jugoslavia armeo) plimulto da oficiroj estis serboj, la serbaj elituloj transprenis la rolon defendi la Federacion per forto. Ili ne kapablis kompreni, ke verŝajne la konflikto povus esti solvita per enkonduko de plurpartia sistemo en kiu egalrajtan politikan ŝancon ricevus ankaŭ la financa elito. En tiu fazo gravegan rolon ludis la fakto ke efektive oni ne sukcesis evoluigi la tutjugoslavian identecon ĉefe pro tio, ke mankis komuna neŭtrala lingvo. Tiam montriĝis ke preskaŭ neniu ekster Serbio estis preta defendi Jugoslavion. Inter pli ol 20 milionoj de jugoslaviaj civitanoj laŭ la lasta popolnombrado (1991) estis nur iom pli ol 2 milionoj da tiuj, kiuj deklaris sin jugoslavoj. Ĉiuj aliaj deklaris sin ekskluzive laŭ la naciaj kriterioj (serboj, kroatoj, slovenoj...). Serboj reage al fortiĝado de la albana naciismo evoluigis fortegan serban naciismon kaj la politika elito decidis uzi tiun naciismon por perforte detrui la konstituciajn rajtojn de la aŭtonomiaj regionoj uzante la jugoslavian armeon kontraŭ la ribelantaj albanoj. La kreskeganta serba naciismo kaj la kontraukonstitucia nuligo de aŭtonomioj de Kosovo kaj Vojvodino kreskigis la timojn de kroatoj kaj slovenoj kaj rapide fortiĝis ankaŭ iliaj naciismoj. La milita konflikto ne plu estis evitebla.

Ĉu EU povus ion lerni el tiu jugoslavia kazo?
a) En multnaciaj, sekve multlingvaj ŝtatunuiĝoj ia ajn politika aŭ ekonomia krizo unue montriĝas kiel lingva konflikto. Sento de lingva malegaleco estas enkonduko en fortiĝadon de naciismo, kiu klopodas liberigi certan regionon el la premo de la centro kaj se la veraj kaŭzoj de la politikekonomia krizo ne povas esti solvitaj, la rezulto nepre estas disfalo de la ŝtatunuiĝo.
b) Lingvoj mem ne estas eroj de naciaj identecoj, sed ili estas la ĉefaj signoj de grupidenteco. Se oni volas havi novan grupon (novan ŝtaton, ĉu baze de unuigo de pluraj ĉu baze de disfalo de iu pli granda ŝtato) oni devas signi tiun grupon per aparta lingvo, kiu distingos ĝin de aliaj. En jugoslavia kazo estas bela ekzemplo la fakto, ke post formiĝo de tri ŝtatoj sur la teritorio, kie oni uzis efektive unusaman lingvon – la kroatserban - , ĉiuj tri klopodis tuj enkonduki ŝanĝojn en la lingvon de sia teritorio, kiuj klare montros, ke ne plu temas pri unu ŝtato. Ĉiu nova ŝtato nepre devis esti signita per aparta lingvo. En la kazo de nova ŝtato ekestanta baze de unuiĝo de pluraj, la komunan tutfederacian identecon devas signi komuna, nova, neŭtrala lingvo. Sen ĝi la tutŝtata federacia identeco ne povas esti evoluigata.
c) Pro manko de tutjugoslavia neŭtrala lingvo malgraŭ la edukaj klopodoj en la lernejoj per komuna ideologio evoluigi la tutjugoslavian identecon, tiu klopodo restis komplete senrezulta post preskaŭ 50 jaroj. Simile okazis en Sovetunio kaj Ĉehoslovakio. Kiam proksimiĝis politika kaj ekonomia krizo la ŝtatoj disfalis kiel domo el ludkartoj. Mankis la kohezio de la komuna identeco. La nuraj en Jugoslavio kiuj akceptis la jugoslavecon estis homoj en miksitaj geedzecoj, sed estis nur 10% da tiaj.
d) Lingvo havis gravan rolon ankaŭ en tiu genocideca milita politiko. Ŝovinistaj hordoj de Miloŝeviĉ-trupoj ofte decidadis mortigi homojn nekonatajn laŭ tio, ĉu ili parolis tiun au alian dialekton – ĉar ne eblis laŭ vizaĝo aŭ familia nomo scii ĉu iu estas serbo, kroato au islambosniano.
Por certigi pli sekuran kaj longan ekziston Eŭropa Unio devas interalie krei komunan eŭropan identecon. Usono estas bona ekzemplo de forta ŝtato, kiu – kvankam federacia – unuagrade evoluigis la tutfederacian identecon, bazitan je komuna tutusona varianto de la angla lingvo.
Sen ekzisto de forta sento de eŭropaneco EU disfalos okaze de grava politikekonomia krizo. Unuaj simptomoj de danĝera malsano estos lingvaj malkontentoj.
Tiu disfalo povus esti katastrofa – ĉar pro la multaj ekonomiaj interesoj ene de la nuna EU ĝi povus krevi per milita konflikto kiu kreskus al monda milito.
La nuna eŭropa lingva politiko simple ripetas la erarojn de eksa Jugoslavio.






2. LINGVA EVOLUO SUR LA TERITORIO DE IAMA JUGOSLAVIO POST TIES DISFALO

La identeca funkcio de lingvo, kiam la komunika kaj identeca konfliktas, fariĝas pli grava ol la komunika. En la eksjugoslava situacio tio estis tre bele videbla. Kiam Kroatio sendependiĝis en 1991 tuj komenciĝis ŝanĝoj en la lingvo. La politikistoj kaj ĵurnalistoj komencis forte influi al publikrimedoj, ĉefe televido, radio kaj gazetaro. Oni enkondukadis malnovajn vortojn el prakroata, jam longe neuzatajn kaj nekonatajn de la nunaj kroataj civitanoj. Oni komencis enkonduki novajn kunmetaĵojn ankaŭ kun nekonata signifo, tiel ke la lingvo subite ekestis sufiĉe nekomprenebla, sed ege diferenca ol tiu antaŭa. La kroata varianto de la serbkroata estis ĉiam iom alia ol la serba, sed dum la jugoslavia periodo la tendenco estis pliproksimigi tiujn variantojn. Nun rapidegis inversa proceso. Estis diversaj provoj kaj proponoj eĉ pri ekstremaj reformoj de ortografio, kiuj feliĉe ne sukcesis*. Tamen la lingvo nun tiom diferencas de la serba, ke praktike post du au tri frazoj oni trovas almenaŭ minimuman signon de diferenco kun la serba.
Tiu tendenco ŝajnis al mi malsaĝa el vidpunkto racia, ĉar ja estis klare, ke ankaŭ post la milito serba, bosnia kaj kroata ŝtatoj restos najbaroj kaj ke pro ekonomiaj kaŭzoj estus multe pli saĝe, ke la lingvo restu la sama. Tiukaze ne necesos fari multajn tradukojn, kiuj kostas. Ŝajnis al mi, ke la lingvajn ŝanĝojn iniciatas kaj stimulas politikistoj pro iuj politikaj kaŭzoj, verŝajne ĉar ili penas ankaŭ tiel plifortigi sian potencon. Sed, kiam la sama proceso komenciĝis ankaŭ en Bosnio/Hercegovino, nome ke tie ili intense enkondukis en oficialan lingvon multajn turkismojn kaj tradiciajn malnovajn vortojn, kiujn la kroatoj kaj serboj ne konas kaj ne komprenas kaj iom pli poste la samo okazis en Serbio mem, kiu daŭre asertis, ke ĝi volas konservi Jugoslavion, mi konstatis, ke ne temas pri iu kaprico de politikistoj, sed pri lingvo-sociologia leĝo.
Evidentis, ke post ĉiu socia ŝanĝo okazas nepre ankaŭ lingvaj ŝanĝoj, kiuj montras novajn grupidentecojn. Lingvo devas montri, ke ekestis nova grupo, kiu nun ne plu estas parto de la antaŭa. El tiu teritorio de Jugoslavio, en kiu antaue oni parolis la saman lingvon (kroatserban), ekestis tri ŝtatoj kaj ĉiu el ili faris rapidajn lingvajn ŝanĝojn por sufiĉe diferencigi sian lingvon de la aliaj du. La samo okazis pri la aŭstra post la unua kaj dua mondmilitoj. Ne gravas, ke tiuj ŝanĝoj estu grandaj. Sufiĉas, ke oni rapide – post kelkaj frazoj - rekonas la homon laŭ lia aparteno. Ankaŭ nun la kroata, serba kaj bosnia varianto (laste ekestas ankaŭ la montenegra) estas reciproke bone kompreneblaj kaj la homoj normale povas komuniki inter si – sed nun sufiĉas maksimume du-tri frazoj, ke tuj videblu, al kiu la parolanto apartenas.
Sekve, la komunika rolo nun estas malfaciligita. Ekz. nun vendante medikamenton el Kroatio al Bosnio oni devas priskribi la uzmanieron en ambaŭ lingvaj versioj. Kaj tio multe kostas. Sed la kosto en tiu kazo ne gravas. Multe pli grava estas la identeca lingva funkcio, kiu signu la apartenojn.


* Estis proponoj sekvi la ekzemplon de la slovena, kiu havas ortografion genezan (oni skribas derivitajn vortojn laŭ la baza formo) dum la nuna kroata kaj serba ortografie estas fonetikaj lingvoj (oni skribas tiel kiel oni parolas). Ekz. La vorto »muziko« en la slovena estas »glasba« (ĉar la vorto devenas de »glas = voĉo«). En la kroata »glas« estas same »voĉo«, sed »muziko« estas »glazba« (ĉar pro la voĉa B la antaŭa senvoĉa S estas elparolata kiel voĉa Z. La fonetika skribo estas multe pli facila por la ĝenerala popolo, kiu skribas tiel kiel ĝi aŭdas ne konante lingvan historion kaj multajn lingvajn fonetikajn leĝojn.










3. KIEL ONI ELEKTAS LINGVON POR KOMUNA UZO EN MULTNACIAJ KAJ MULTLINGVAJ ŜTATOJ?

La historio montras, ke grandaj ŝtatoj ĉefe ekestis per konkeroj. La plej forta popolo konkeris mapli fortajn en sia ĉirkaŭaĵo, vastigis la teritorion kaj devigis la konkeritajn popolojn akcepti leĝojn truditajn de la konkerintoj. Tial en tiaj grandaj ŝtatoj la administra kaj lerneja lingvo fariĝis lingvo de la konkeranto: la rusa en la rusa imperio (poste Sovetio), la germana en la aŭstria imperio, la angla kaj la franca en iliaj kolonioj...
Sed en pli nova historio ĉefe de la 20a jarcento kelkfoje ekestis multnaciaj ŝtatoj pro politika interkonsento.
La plej interesa kaj la plej granda tiaspeca kazo estas la kazo de indonezia ŝtato. Kiam konstruiĝis la ŝtato Indonezio post la dua mondmilito kaj post foriro de kelkaj koloniistoj ekestis ŝtato el pli ol 15.000 insuloj sur kiuj loĝas plurmil popoletoj kun ege multaj lingvoj. Kiel krei komunan identecon por tia ŝtato? Esenca simbolo por tio kaj gravega ligilo, rimedo por komunikado, komuna ilo por lerneja eduko, estas iu komuna lingvo. Kaj kvankam la malaja lingvo estis la plej forta lingvo, oni decidis ion nekutiman, kio kaŭzis ke vere evoluis la komuna identeco kaj la ŝtato ne havis multajn naciajn konfliktojn ĝis nun – oni decidis konstrui novan, neŭtralan lingvon por ĉiuj baze de iu tre eta malajparenca java lingvo, kiun parolis nur 20.000 personoj. La insulaj lingvoj de Pacifiko ĝenerale estas karakterizataj de tre simpla kaj sufiĉe regula gramatiko. La lingvistoj ankoraŭ pli simpligis la prenitan lingvon por ke ĝi estu facile lernebla por ĉiuj kaj enmetis multajn novajn vortojn, kiujn granda nacia lingvo bezonas, sed kiun la eta lingvo ne havis. Tiuj novaj vortoj devenis el tre diversaj lingvoj kiuj havis influon en tiu regiono, el la malaja, sanskrita, araba, ĉina, angla, nederlanda. Kaj ekestis »artefarite« unu el la plej grandaj lingvoj de la mondo. Nun la indonezian parolas ĉu kiel unuan lingvon, ĉu kiel duan 230 milionoj da homoj (preskaŭ la duono de ĉiuj eŭropanoj!).
Similmaniere ekestis suahilia lingvo en Afriko kaj pluraj lingvoj en pacifikaj ŝtatoj.
Ĉu tio ne estas ekzemplo por Eŭropo?
La plej eta kaj gramatike la plej regula lingvo, krome bazita je komuna eŭropa vorttrezoro estas Esperanto. Kial oni ne decidus same kiel indoneziaj politikistoj? Prenu la plej etan lingvon, kompletigu ĝin per necesaj terminoj kiuj en ĝi ankoraŭ mankas kaj EK! La eŭropa lingvo povus fari similan ege pozitivan rolon por EU kiel faris tion la indonezia por Indonezio!








4. LIBERIĜU DE ILUZIO KE LA EŬROPAN VIZION EBLAS REALIGI PER LA SIMBOLO DE BRITA IMPERIO!

En la nuna EU regas opinio, ke la diverseco per si mem estas io tre bona, ke belan, harmonian tuton eblas produkti el tre diversaj elementoj, ke mozaiko konsistas el diversaj mozaikeroj. Ĉu estas tiel?
La diversecoj per si mem prezentas kaoson, ĝangalon en kiu regas konkurenco, batalo, malamo. Diversaj religioj neniel toleras unu la alian, diversaj nacioj apenaŭ kunekzistas. Ekzisto de diversaj suverenaj ŝtatoj per si mem ne faciligas harmonian kunlaboron.
Kontraŭe, ĉiu el ili klopodas fariĝi pli forta per konkero de najbaroj por certigi pli longdaŭran propran ekziston en la mondo de konstantaj bataloj inter la najbaroj.
Sub kiu kondiĉo povus tamen la diversecoj esti pozitivaĵoj?
Nur sub la kondiĉo, ke ekzistas komuna vizio, komuna celo, komunaj magnetlinioj, kiuj tiel interaranĝas la mozaikerojn, ke ĉiu el ili fariĝas funkcia elemento en la tuto kaj la tuto ekkonscias, ke sen iu ajn el ili ĝi mem ne povas bone funkcii. Tio signifas, ke devas esti supera regnivelo, kiu malebligas luktojn inter unuopaj elementoj.
Tiel en la epoko de ekesto de la naciaj ŝtatoj nur la vizio de komuna tuto ĉe italoj ekzemple ebligis kunmetigi ĉiujn multajn dissplitigitajn kaj interbatalantajn ŝtatetojn de Apenina duoninsulo. Kompreneble, la vizion subtenis ankaŭ bastono de fortulo, kiu tiun vizion volis realigi. Same okazis pri germanoj kaj pli-malpli simile pri aliaj grandaj nacioj.
Kio tamen ebligis, ke la realigo de tiuj naciaj vizioj okazis sen tro multa perforto? Tio estis la baza simbolo de komuneco – la komuna lingvo! Tiun simbolon jam sufiĉe pli frue kreis edukita elito sur teritorioj, kie oni parolis diversajn, sed parencajn lingvojn. Edukitaj tavoloj – sciencistoj, regantoj, religigvidantoj bezonis pli evoluintan lingvon kaj ekde renesanco ebligis kreskon de tiaj lingvoj kiel novkreaĵoj bazitaj je idiomoj de ekonomie pli evoluintaj regionoj. Tamen tiujn lingvojn (la Dantean italan, la Goethe-Schilleran germanan…) neniu parolis hejme. Hejme oni parolis la lok-regionajn lingvojn, poste nomatajn dialektoj. Kaj kiam Garibaldi decidis unuigi Italion, li jam havis simbolon, per kiu li povis realigi sian vizion kaj »pruvi« ke ĉiuj estas italoj – la evoluintan komunan lingvon de Apeninaj edukitoj – la neŭtralan tutitalan lingvon. Neŭtralan tial – ĉar ĝi estis nenies hejma lingvo kaj ĉiuj egale, ĉu Romanoj, ĉu Torinanoj, ĉu Venecianoj devas lerni ĝin en lernejoj. Tial ĝi metis ĉiujn regionojn lingve en egalrajtan reciprokan pozicion sub la komuna vizio de Itala popolo kun komuna tutitala lingvo. Same okazis pri la germana, pri la angla, franca, hispana, dum pli aŭ malpli longa historia periodo.
Sed la nuna EU vivas en la iluzio, ke eblas krei novan tutecan ŝtaton baze de nova komuna vizio sen havi ĉefan simbolan rimedon por tio! Uzante efektive sub la slogano de multlingveco la simbolon de brita imperio – forpuŝante el la komuna uzo ĉiam pli rapide ĉiujn lingvojn krom la angla. EU ne lernis lecionon de la sama politiko en eksa Sovetunio kaj Jugoslavio – kiuj same proklamis multlingvecon kaj egalrajtecon de ĉiuj siaj lingvoj, sed efektive preferis la uzon de unu el ili. Pro tio neniam en tiuj landoj evoluis la sento de forta komuna identeco kaj en krizo ili rapide disfalis.
Kia estas tamen esenca diferenco inter ekesto de EU kaj fortaj naciaj ŝtatoj?
La viziojn por la naciaj ŝtatoj realigis regionaj fortuloj perforte. La vizion de EU komencis realigi kelkaj fortuloj interkonsente kaj alvokante aliajn al propravola aliĝo. Tio estas grava diferenco!
Sed kompletigi la vizion de EU eblas nur, se al la ekonomiaj kaj teritoriaj komponentoj aldoniĝos la ĉefa, la simbola komponento – komuna lingvo.
Por la naciaj vizioj antaŭe jam ekzistis simbolaj naciaj neŭtralaj lingvoj, kiujn regionanoj de la novkonstruitaj nacioj akceptis, ĉar ili metis ĉiujn regionojn en egalan pozicion, devigis ĉiujn lerni tiun de neniu hejme uzatan lingvon. Tiel la naciaj neŭtralaj lingvoj subtenis la vizion de la tuto.
Ĉu ekzistas tia simbola komuna lingvo por EU? JES, ĝi ekzistas!
Jam antaŭ 120 jaroj ekevoluis neŭtrala novlatina lingvo sub la vizio de internacia komunumo. Dum 120 jaroj evoluigis tiun lingvon centmiloj da homoj, ĉefe eŭropaj, kiuj konsciis kaj akceptis tiun vizion de internacia egalrajteco ene de iu estonta komuna federacio. Tiu lingvo nun havas riĉan literaturon, sciencan materialon, filozofion kaj kulturon. Kaj ĝi estas neŭtrala, ĉar uzas ĝin nur tiuj, kiuj propravole decidis lerni ĝin kaj aliĝi al la komuna vizio de la internacia tuto.
EU devas finfine liberiĝi de la iluzio, ke la eŭropan vizion eblas realigi per la simbolo de la brita imperio – per la angla lingvo, lingvo de la nuna monda fortulo.
Eŭropo bezonegas Esperanton!
Kaj same kiel neniu nacia lingvo sukcesis detrui regionajn kaj lokajn lingvojn (nun nomatajn dialektoj, slangoj ktp) tiel same komuna neŭtrala eŭropa lingvo neniel povas detrui la naciajn lingvojn, sed povas nur sub la komuna vizio ordigi ilin tute egalrajte brili kiel mozaikeroj de diverskolora bildo.
Kaj samkiel politike EU ne ekestis perforte, ĝi ankaŭ ne trudu la anglan lingvon al la popoloj sen demandi ilin! Eŭropo demandu la popolojn, ĉu ili volas interkompreniĝi per neŭtrala Esperanto aŭ iu ne-neŭtrala nacia lingvo!






TRIA PARTO:

LA FUTURO

















1. ĈU EŬROPO SUPERVIVOS KAZE DE GRAVA KRIZO?

La sento de identeco aperas nur kondiĉe, ke alia(j) en grupo estas endanĝerigitaj. Do tiu sento reale ne ekzistas konstante. En malgrandaj grupetoj, kie ĉiuj reciproke sin reale konas, oni eksentas realan identecon, se la endanĝerigita persono aŭ personoj esprimas sincere sian grandan suferon, tiel ke oni vere ekkredas, ke tiu danĝero estas reala. Se iu sincere ploras aŭ tre sincere rakontas pri sia problemo oni kunsentas kun tiu persono. Eĉ se temas pri homoj ĝis nun ne apartenantaj al via grupo. La fakto mem, ke vi estas ege endanĝerigita signifas, ke vi ne povas esti danĝera por mi, do mi kunsentas (kompatas).
Pro tio ankaŭ artaĵoj kiel filmo, literaturaĵo aŭ teatraĵo, en kiuj oni rigardas la sorton de iuj homoj kunkompatigas nin malgraŭ tio, ke ni scias, ke tie estas nur aktoroj aŭ temas nur pri priskribo. La situacioj estas tre artisme, do proksime al la vero, sincere priskribitaj.
Sekve, la kompato aperas, se alia persono havas similan valorsistemon kiel mi (ekz. en filmo oni montras historion de iu situacio en kiu ni familiariĝas pri la celoj kaj valorsistemo de la protagonistoj kaj identiĝas kun ili ) kaj se la protagonistoj sincere montras sian suferon.
Ekz. mi havis nevinon, kun kiu mi ne havis multon komunan, tamen ni estis konatoj, kiuj intervidiĝis dekon da fojoj jare. La valorsistemo de ŝiaj gepatroj estis malsamaj kun la miaj kaj tial ankaŭ ŝin mi metis en la »skatolon« kun la gepatroj (ŝi estis tro dorlotita kaj nepreta agi tiel kiel mi konsideris, ke ŝi devus). Kiam ŝi 16-jara malsaniĝis pro kancero, mi racie teruriĝis, sed tio esence ne tuŝis mian koron, ĉar ja ŝi ne apartenis al mia valorsistemo, do mi efektive ne konsideris ŝin apartenanto de mia grupo. Mi ja ne povas kunsenti pro ĉiuj kancermalsanuloj en la mondo.
Kiam en ŝia 19-a jaro ŝi atingis la lastan fazon de ŝia suferplena vivo, mi legis ŝian helpokrion en ttt-ejo, kiun ŝi mem kreis. Estis necese aĉeti iun tre multekostan medikamenton por kemoterapio, ĉar ĝin ne volis pagi la asekuro. Ŝi priskribis la suferojn de ŝiaj tri lastaj jaroj kaj almetis la frazon, ke ŝi ĝis nun neniam petis helpon. Vidinte, ke en tiuj teruraj jaroj ŝi sukcesis ellerni tre bone la anglan, ke ŝi kreis ege valoran TTT-ejon, do ke ŝi kreskis al persono, kiun mi devis estimi pro kuraĝo kaj modesto, komplete ŝanĝiĝis mia emocia rilato al ŝi. Mi komprenis, ke ŝi forte apartenas al mia valorsistemo, ke ŝi estas mia. Mi ploris kelkajn horojn, mi tuj decidis fordoni mian tutan ŝparaĵon por ŝia medikamento. Mi ne plu rezonis racie. Mi sciis, ke estas preskaŭ neniu ŝanco, ke tiu medikamento helpu al ŝi. Sekve racie mi forĵetas mian monon. Sed en tiu momento miaj emocioj simple forigis mian racion kaj mia identecsento komplete elstaris. Mi pretis sindone agadi por ŝi. Fordoni min.

La samo validas pri apartenoj al pli vastaj grupoj kiel la nacia, religia ktp. Se Eŭropo ne komprenos, ke ĝia estonto dependas de eŭropa ideologio pri tuteŭropa valorsistemo, kiu evoluigos emociajn rilatojn al ĝi, ĝi disfalos kaze de krizo. Kaze de krizo ĉe la homoj ne evoluos fortaj emociaj pretecoj sin doni por savi ĝin, sed la racie pensantaj eŭropanoj klopodos mem savi sin (forportos siajn kapitalojn ekster Eŭropo kaj foriros, samkiel mi faris kiam disfalis Jugoslavio).
La identeco ne sentiĝas, kiam la grupo ne estas en danĝero. Tial la nunaj gvidantoj de Eŭropo ne komprenas la neceson de emocia rilato al la tuto kaj komplete negative traktas la nocion de ideologio .
Per edukado pri eŭropa ideologio (idearo kiu klarigas kial EU estas speciale valora, alia ol aliaj mondopartoj kaj per kio ĝi povas helpi plibonigi la mondon, idearo pri la kaŭzoj kial unuopulo en Eŭropo devas esti fiera pri ĝi) oni povas atingi la kredon ĉe eŭropanoj, kiu elvokas fortajn emociojn kaj malracian pretecon sin doni por ĝi en situacio de krizo. Sen tiu ideologio, kiu ebligos la identiĝon de unuopulo kun aliaj eŭropanoj pro tio, ke li kredas, ke ili havas la saman valorsistemon, la sincera sindonemo, la emocia rilato al Eŭropo en kriza situacio ne eblas.
Do, se Eŭropo havos grandan ekonomian krizon aŭ estos serioze endanĝerigita pro ekstera malamiko kaj la gvidantoj sincere krios pri helpo, tio ne elvokos la kompaton kaj emociojn de eŭropanoj. Ili simple pakos siajn valoraĵojn kaj forportos sian monon.
Se tamen oni evoluigos en ni ĉiuj la kredon, ke esti Eŭropano estas io grava kaj la kredon, ke ĉiuj eŭropanoj (pro la samtipa eduko) havas la saman valorsistemon, en kazo de krizo ni ne agos racie, sed emocie. Ni pretos fordoni nian monon kaj ne timos la suferojn restante en ĝi, senkonsidere pri tio, ke racie ni scias, ke ni perdos multon. Nia racio tiukaze ne venkos, venkos la emocioj.
Komparu la reagon de Usono en la dua mondmilito. Ĝi estis endanĝerigita, sed Usonanoj ne forkuris kaj portis la monon al Svisio. La preteco sindone agi por sia patrujo estis konsekvenco de la usona ideologio, idearo kiun per eduko oni enkonstruis en la mondkonceptan komprenon de ĉiu usonano: ni usonanoj estas la plej potencaj kaj niaj valoroj estas la plej bonaj. Ni ne kapablas vivi sen ili.

Kaj kio pri tutmondeco? Ĉu tio, kion mi skribas ne estas kontraŭ la humanismo? Teorie jes, sed ĉu la vera humanismo (samforta emocia rilato kaj sindonemo por ĉiuj homoj en la mondo) estas ebla? Tiuj kiuj kredas tion, sciu, ke ili same havas nepruveblan kredon. Se ni kapablus emocie egalforte ami ĉiujn, ni ne povus vivi, ĉar daŭre en la mondo okazas maljustaĵoj al sennombraj homoj kaj ni devus ĉiam nur kompati kaj plori aŭ nur helpadi. Kelkaj ja sin dediĉas al helpo (patrino Tereza), sed ankaŭ ili povas atingi nur certajn homojn. La sincera emocia sindediĉo estas ebla nur por homoj, kiuj apartenas al »mia«j »grupo«j. Al »nia« grupo ni akceptas ankaŭ endanĝerigitan nekonaton, se tiu estas nedanĝera por ni (infano, maljunulo, vundito…) kaj oni povas sincere kunsenti kun li. Sed samfervore helpi al ĉiuj simple ne eblas. Estu sincera al vi mem kaj konfesu, ke estas tiel. Esperantisto kompatos ĉinan esperantiston kaj klopodos helpi lin (ĉar li estas esperantisto kaj ne ĉar li estas homo). Ne eblas helpi ĉiujn suferantajn ĉinojn.








2. SUBSIDIARECO EN STRUKTURADO DE LINGVA KAJ KULTURA SUVERENECO

Subsidiareco estas principo akceptita kiel baza principo de funkciado de Eŭropa Unio rilate la administradon politikan kaj ekonomian. Sekve la politika kaj ekonomia suvereneco funkcias laŭ sistemo, kiu estas kontraŭa al centrismo. Se ni komprenas la centrismon kiel sistemon en kiu la rajto decidi apartenas al centra organo aŭ persono kiu decidas kiom da suvereneco ĝi donos al subigitaj organoj aŭ homoj, kaj tiuj denove decidas kiom ili donos al siaj subuloj, tiam la subsidiareco estas sistemo en kiu la plej suba socia unuo havas la fontrajton decidi kaj ĝi transdonas parton de sia suvereneco al pli supra organo interkonsente kun aliaj subaj unuoj kaj tiel okazu je ĉiam pli supera nivelo. Ĉiu organo havas sekve nur tiom da suvereneco, kiom ĝi ricevis de la pli subaj organizaj strukturoj.


Eŭropa Unio tiusence kiel elirpunkton havas la regionojn, kiel komencajn, la plej subajn unuojn, kiuj havas regionan komitaton en EU-parlamento. Regionoj per sia decido baze de interkonsentado inter regionoj de unu nacia ŝtato transdonas parton de sia suvereneco al la organoj de la ŝtato sub la kondiĉoj kiujn fiksas la regionoj kaj ili kontrolas tiujn kondiĉojn tra regionaj organoj en la ŝtataj-naciaj instancoj kaj tra la regiona komitato en EU-parlamento. Naciaj ŝtatoj unuiĝas en Eŭropan Union kaj stransdonas parton de sia suvereneco al eŭropaj organoj sub kondiĉoj kiujn fiksis naciaj ŝtatoj en proceso de unuiĝado. Ili kontrolas tiujn kondiĉojn tra organoj de EU en kiujn ili delegas siajn membrojn.


Sed tiu principo ne estas aplikata en demandoj de kultura kaj lingva politiko. Lingvo estas elementa rimedo por transporti kulturaĵojn kaj la ĉefa simbolo pri aparteno al iu socia grupo. Kiom da suvereneco havas iu grupo rilate la uzon de sia lingvo kaj kiaj estas la reguloj pri la lingva uzo ne aplikiĝas laŭ la subsidiareca sistemo. Tie ĉi validas kaosa stato kaj antaŭ ĉio leĝo de la pli forta, plej ofte baze de centrisma sistemo. Pro tio estas la lingva ordigado en unuopaj landoj ege kruda kaj pri tio decidas centraj organoj. Pro tio ili kutime malpermesas la uzon de lokaj kaj regionaj dialektoj en publikaj lokoj kaj lernejoj kaj dum naciismaj tempoj ankaŭ surstrate. Eĉ malpli bone estas pri minoritataj lingvoj, kiujn kutime oni deziras komplete malebligi per pli aŭ malpli da perforto.

Ĉiuj kiuj komprenas ke ne estos tolero al minoritatoj kaj regionoj antaŭ ol estas kontentige solvita la demando de regionaj lingvoj, dialektoj kaj minoritataj lingvoj, devus batali por apliko de subsidiareca principo rilate decidadon pri lingva kaj kultura suvereneco. Praktika efektivigo de tiu principo devus aspekti jene:

1. Ene de ĉiu regiono devus okazi intertraktadoj inter reprezentantoj de ĉiuj grupoj, kiuj postulas iun rolon por sia lingvo en tiu regiono. Ekz. en karintia regiono de Aŭstrio, kie vivas krom la plimultaj germanparolantaj aŭstroj ankaŭ slovenoj kaj romaoj, reprezentantoj de tiuj grupoj devus intertraktadi pri la rolo de ĉiu el tiuj lingvoj en Karintio. Tiuj traktadoj verŝajne longe daŭrus, sed nur post kiam ĉiuj interkonsentas, okazas subskribo pri interkonsento en kiu troviĝas ke la germanan lingvon ĉiuj devas scii, kiu estos lingvo de lernejoj, de publikaj medioj kaj ŝtataj servoj, ke la slovena lingvo estas lingvo de slovenoj en Karintio, ke oni devas ebligi partan instruadon en elementaj lernejoj en tiu lingvo, certagrada uzo en publikaj medioj kaj certagrada en jura sistemo. La samo estu fiksita por romaoj. Kiam ĉiuj subskribas la interkonsenton, tio aplikiĝas en la estonto. Ĉe tio neniu el la grupoj plu povas aserti, ke la sistemo estas altrudita kaj kontraŭ ties volo.


Post la ordigita stato en regionoj (post kelkjara intertraktado) sekvas la fazo de intertraktadoj de regionoj pri la situacio en la nacia ŝtato. Ĉiuj regionoj de Aŭstrio intertraktadas kian rolon havos la germana lingvo, kian la regionaj kaj minoritataj lingvoj (slovena, kroata, hungara, romaa…). Kiam je tiu nivelo okazas interkonsento, kiun subskribas ĉiuj regionoj (ekz. ke en Aŭstrio ĉiuj devas scii la germanan, kiun oni uzas en mezaj kaj altaj lernejoj, en publikaj medioj kaj ŝtataj institucioj, ke en unuopaj regionoj certaj aliaj lingvoj estas uzataj en interkonsentitaj lokoj kaj medioj), tiam komenciĝas la tria fazo. Verŝajne je la dua nivelo estos problemoj rilate la decidon pri ĉeflingvo ekz. en Hispanio (en Katalunio, Baskio…) en Francio (Korziko), en Belgio… sed en aliaj landoj kredeble oni facile interkonsentos pri la ĉefrolo de la nun ekzistanta ĉefa nacia lingvo. Sed ankaŭ en problemaj landoj ne necesas pensi, ke aliaj solvoj estas katastrofo. Se katalunoj decidas, ke ili ne deziras la hispanan kiel superan ŝtatan lingvon, la ŝtato devas en intertraktadoj trovi iun alian solvon, kiun ĉiuj akceptos. Se flandroj ne deziras akcepti la francan kiel ĉeflingvon de Belgio, necesas akcepti alian solvon.


1. Post tio sekvas intertraktadoj pri la lingvaj roloj je la nivelo de EU. La ŝtatoj membroj komencas traktadojn en kiuj ili devas trovi solvon por komuna lingvo, uzota je la nivelo de la tuta EU (instruata en lernejoj kaj devige uzata en instancoj de EU, laŭ libera elekto uzata en medioj kaj en entreprenoj). En la intertraktadoj necesas precize difini la kondiĉojn de la uzo de tiu lingvo kaj ĝian rilaton al la naciaj kaj regionaj lingvoj. Nur post kiam ĉiuj interkonsentos pri tiu solvo oni povas ekapliki ĝin.



Ĉar estas verŝajne, ke necesos interparoli pri neŭtrala eŭropa lingvo, necesos eksperimenti kaj pri tio informi la intertraktantajn teamojn. La esperantista movado tial devus evoluigi la jenon:

1. startigi movadon por subsidiareca solvado de lingva funkciado en EU
2. politike aktiviĝi en partioj por Esperanto (kia ekz. E-D-E.) kaj aperi en parlamentbalotoj de EU.
3. postuli de EU apliki eksperimentojn en malgrandaj regionoj kun miksita loĝantaro, en kiuj oni aplikus uzadon de komuna neŭtrala lingvo (ekz. uzi Esperanton en regiono de Bilbao apud la nun uzataj hispana kaj eŭska, en ŝtataj instancoj) kaj vidi la efektojn de tia apliko (kiel funkcias la afero, kiel la loĝantaro estas kontenta…).

















3. LINGVA SITUACIO EN LA MONDO POST CENT JAROJ

La teorio de esperantistoj pri Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj – do kiel helplingvo por la tuta mondo estas nek ekonomie nek lingvistike pravigebla. Por ke iu lingvo fariĝu dua por ĉiuj necesas unue jura decido. ĉiuj landoj devus kadre de UNO akcepti la decidon pri tiu lingvo. Se oni decidus kiel ĝis nun baze de potenco, estas klare ke politike oni ne povus decidi pri unu el la ekzistantaj naciaj lingvoj pro tio ke estas multaj fortaj lingvoj batalantaj por la pozicio de la ĉefa.
Se oni elektus inverse – prenante iun el la plej malfortaj lingvoj (do, lingvon, kiu ne povus kontraŭstari la ŝanĝon de ties rolo), tiu estus neŭtrala (ekz. Esperanto aŭ iu lingvo de eta homgrupo) sed oni devus multe agi por kompletigi ĝin per necesaj terminoj kaj vortoj. Kial elekti lingvon nekompletan, se ekzistas lingvoj kompletaj?
Se tamen tia decido okazus kaj ĉiuj komencus lerni tiun lingvon en lernejoj kaj uzi ĝin en internaciaj rilatoj, kion farus multnaciaj kompanioj? Televidoj, gazetaro, libroeldonistoj, sciencaj publikaĵoj? Ĉu ili plu aperus en naciaj lingvoj atingante nur etan parton de la monda loĝantaro? Estas klare, ke la ekonomio baldaŭ post tia decido transformus tiun komunan lingvon al la UNUA lingvo, ĉar ja oni povas multe pli enspezi atingante per ĝi la tutan homaron ol per lingvo per kiu eblas komerci nur kun tre limigita nombro da aĉetontoj.
Logika estus la jena evoluo posta: En regionoj, kie okazos teritoriaj integriĝadoj, kie pluraj ŝtatoj kreos ekonomiajn asociiĝojn kaj iom post iom pli vastajn federaciojn laŭ la ekzemplo de EU (en Afriko, Azio, Latinameriko…) oni elektos neŭtralajn komunajn lingvojn ĉefe laŭ la ekzemplo de Indonezio – baze de iu malgranda lingvo oni konstruos gramatike pli simplan kaj novan neŭtralan komunan lingvon de la koncerna teritorio aŭ federacia ŝtato. EU verŝajne agos same. Post 100 jaroj en la mondo konkurencos inter si kiel lingvoj regione fortaj la angla (reprezentante nordan Amerikon kaj Aŭstralion), la ĉina (reprezentante
Orientan Azion), la eŭropa (supozeble Esperanto), la indonezia, la araba, suahilia kaj iu plia nova afrika lingvo, verŝajne iu nova turktipa lingvo kiu ligus diversajn centroaziajn teritoriojn en sudo de eksa Sovetio kaj la hispana en Sudameriko. En Bharato la evoluo estas neklara. Povus esti disfalo de tiu lando kaj fortiĝo de kelkaj nunaj grandaj lingvoj de la hinda teritorio kaj kaze de ne-disfalo fortiĝo de la hinda angla. Depende de la ekonomia forto de la regionoj la rolon de internacia (dua) lingvo en la mondo dividos inter si la angla kaj la eŭropa. La plej grandaj perdontoj tiunivele estos la franca, la rusa, la portugala kaj la germana, kiuj perdos sian internacian rolon ankaŭ regionnivele.
Unu tutmonda lingvo kiel dua kaj helpa neniam realiĝos. Ekonomie tia lingvo transprenus la pozicion de unua lingvo kaj endanĝerigus la naciajn – kion oni ne permesos. Lingvistike ĝi ne estas ebla, ĉar lingvo estas kompleta nur se ĝi plenumas ambaŭ rolojn: la komunikan kaj la identecan. Tutmonda komuna lingvo ne havas identecan funkcion, ĉar se ĉiuj parolas unu lingvon, tia grupo ne havas komparan grupon de kiu ĝi diferencas.
Fortaj regionaj lingvoj kun certagrada regiona internacia rolo suferos de disdialektiĝo (kiel la usona, brita, aŭstralia, hindia, niĝeria, novzelanda kaj aliaj variantoj de la angla), same la eŭropa Esperanto havos memstaran evoluon en kelkaj neeŭropaj landoj, kiuj ĝin uzos. En scienco kaj internacia komerco ĉiuj devos scii Esperanton kaj la anglan kaj en unuopaj regionoj la regionan lingvon kiel la ĉina, araba…
Sekve, Esperanto ne povas fariĝi monda dua lingvo, sed ĝi havas realan ŝancon fariĝi la ĉefa (unua) lingvo de EU kaj tiel la konkurenca lingvo apud la angla je internacia merkato.
Tamen, se EU ne kapablos kompreni tion kaj elektos la vojon de eksa Sovetio, ĝi ne ekzistos post 100 jaroj kaj havos neniun rolon en la monda evoluo.














4. SE ESPERANTO FARIĜUS EŬROPA ŜTATA LINGVO

Se formiĝas ia ajn nova grupo, ĝi devas havi komunikan lingvon (kiu povas esti ankaŭ pruntita) sed ankaŭ la lingvo devas havi elementojn, kiuj signos la specialecon de tiu grupo, elementojn kiuj diferencigos ĝin de aliaj
grupoj. Kiam formiĝas grupo per unuiĝado, kutime okazas procedo de piĝiniĝo kia en multaj kazoj de pacifikaj insulgrupoj. En kazo de grupo kiu havas jam eron da identeco (kia la religia identeco de judoj au lingva identeco de romaoj) oni elektas lingvon pro ideologiaj kaŭzoj.

La identeco mem ekzistas simple pro defendo (aŭ potenco). Ĉiu grupo volas fortigi identecsentojn de siaj membroj por certigi ties firmecon kaj laŭeble ties longdaŭron - ĉu pro tio ke la grupo estu sufiĉe forta por povi sin defendi aŭ por ke ĝi kapablu venki aliajn kaj dikiĝante (traglutante aliajn) ankoraŭ plifortigi sin kaj longigi sian ekziston. Ĉiu grupo, inkluzive de esperantistoj, tendencas al fortiĝado kaj sekve al
"imperiismo". Por ke tamen ne okazu la totala imperiismigo de la mondo far de iu momenta fortulo (iam Napoleono, poste Hitlero, Stalino), la mondo ĉiam havas plurajn fortulojn. Por ebligi plurismon (kiu per si mem
estas nepra por funkciado de la mondo) necesas almenaŭ du (au pluraj) fortuloj tiel ke neniu el ili certu pri sia absoluta venko. Tial en tia neidealisma mondo ni estus tro naivaj kredante ke entute eblas iu "ideala" sistemo kiu garantias egalrajtecon kaj harmonion por ĉiam. Simple tio estas kontraŭa al la naturo, kies parto ni mem estas.
En la nuna mondo nepre estas necesa iu fortulo kiu estos kontraŭpezo al USONA danĝero devigi ĉiujn pensi laŭ ununura pensmaniero. Kaj vere en nuna historia momento nur EU estas tiu kiu kapablus fariĝi tia. Des pli
grave, ke ĝi ne havas absolute kontraŭan ideologian sistemon (kiel iam Sovetio) kaj do ne tendencas al totala kontraŭstaro, sed nur al la kapablo diri NE kiam Usono troigas.
Mi vidas tiun rolon de EU kaj subtenas ĝian kreskon kaj sekve ĝian certagradan imperiismiĝon. Nuntempe ne ekzistas alia mondoparto krom Eŭropo, en kiu okazas procezo de integriĝado de granda ŝtato, kiu jam merkate, grandparte mone kaj en pluraj aliaj aspektoj unuiĝis, sed kiu ne havas ankoraŭ komunan identecan lingvon - lingvon kiu signos ties identecon kaj diferencigos tiun lingvon de tiuj de kiuj Eŭropo devas diferenciĝi - antaŭ ĉio de USONO.

Kiel jam dirite plurfoje, tia komuna identeca lingvo devas esti neŭtrala rilate ĉiujn popolojn de EU kaj praktike estas nur du realaj kandidatoj por tio: la latina kaj Esperanto. Tiun situacion E-movado devas eluzi. Se Esperanto fariĝos EU-identeca (kaj aŭtomate ankaŭ komunika) lingvo, ĝi fariĝos sendube nacia lingvo de Eŭropo kaj reprezentanto de Eŭropa imperiismo. Tiukaze Esperanto fariĝos lingvo de 500 milionoj da homoj, do la dua plej forta lingvo laŭ la nombro post la ĉina kaj la ĉefa konkuranto en internacia rolo apud la angla. Tiam la
azianoj povus elekti por la komunika uzo internacia unu el la du. Verŝajne ili elektus la eŭropan Esperanton, ĉar per ĝi ili povus ricevi la samon (mondan merkaton, sciencan literaturon...) kaj tamen lernus ĝin multe pli facile. Do tiam la "nacia" eŭropa identeca lingvo en sia internacia komunika rolo rapide vastiĝadus en la monda uzo.
Ne ŝanĝante la regionajn internaciajn rolojn de pluraj aliaj lingvoj kia la angla en Nordameriko, partoj de Afriko kaj Azio, la hispana en Latinameriko, la franca en
certaj partoj de Afriko, la rusa en iama Soveta sfero, la ĉina en suda azio, la indonezia en indonezia insularo, la araba en arabaj landoj ktp. Aliflanke tiel Esperanto
kontribuos al plifortigo de tiu fragila konstruaĵo kia EU, kiu bezonas plifortiĝon. Mi timas, ke se pro iu krizo EU disfalus, ĝi disfalos kun eksplodo
Comments
HORVÁTH János András
HORVÁTH János András
Vi skribis gravajn konsilojn, abunde apogante kun argumentoj (jam en la jaro 2007) por realigi la Eŭropan komunumon. Bedaŭrinde trafis stopitajn orelojn. La krizo jam okazas, Shengen kontrakto ŝajnas al mi kolapsas, eĉ ankoraŭ neantaŭvideblaj estas la konsekvencoj. Mi ankaŭ lanĉis tie ĉi novan diskuton pri la tri ekzistantaj sortobatoj kiuj minacas tutan Eŭropon.
2 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Eŭropunio