KONGRESO DE EŬROPAJ ESPERANTISTOJ EN 2009

posted by A Zlatko Tišljar - Pajo
Posted on Wednesday December 5, 2007 at 15:54. 148 visits. ( permalink )

Dum pentekosto 2009 Internacia Centro herzberg (ICH) organizos la EEU-kongreson en Herzberg - la Esperanto-urbo (Germanio).
Ni parolis kun la direktoto de la loka gimnazio kaj urbaj autoritatoj. Ili permesis kaj deziras la kongreson en la Esperanto-urbo.
Estos favorprezaj kondiĉoj, ĉar ni povos utiligi la belan lokan gimnazion, kun klasĉambroj, prelegsalono kaj kun granda aŭlo.
Junuloj povos tranokti en apuda gimnastikhalo.
Ili organizos favorprezajn kaj bongustajn manĝaĵojn. Dommastron oni jam devigis por ordgado, purigado, manĝaĵdisdonado.
Momente la gimnazio devos antaŭkalkuli la kostojn. Nia urbestro nepre volas havi la EEU-kongreson. En la lernejo estas nun nova juna Esperanto-instruisto kaj en kelkaj gimnaziaj grupoj ni instruas Esperanton.
La gimanzio vere subtenas Esperanton.
Amike salutas
Petro Zilvar Marika Frense Zsofia Korody kaj la ICH-teamo

p.s.
La grandprojekto Esperanto-urbo Herzberg (kiel modelo por la tuta Esperanto-movado) estas en konstanta evoluado!

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.