SLOVENIO PREZIDOS EŬROPUNION EN UNUA DUONO DE 2008

posted by A Zlatko Tišljar - Pajo
Posted on Wednesday December 5, 2007 at 15:41. 124 visits. ( permalink )

Eŭropa Esperanto-Unio decidis montri al la slovenia registaro ke E-organizo povas helpi ĝin kaj ne nur ke ni postulas ion de ĝi. Ĉar la instancoj de Slo-registaro informados ĝeneralan publikon kaj politikan personaron en EU nur en la angla kaj la franca (krom en la slovena), ni decidis unufoje monate aperigi ankaŭ specialan bultenon pri aktivadoj rilatantaj la prezidadon en Esperanto kaj la germana. la redakcio, kiu prizorgos la bultenon, estos en Maribor kaj ni invitas personojn pretaj traduki tekstojn el Esperanto en la germanan helpi al ni en tiu agado. Poste ni uzos la fakton, ke ni per Esperanto informadis ankaŭ la germanlingvan publikon, por kontakti la registaron ankaŭ pri E-aferoj.
Se ekzistas interesitoj, kiuj tradukadus la bultenon ankaŭ al iu alia eŭropa lingvo, tio estus grandioza afero. La bultenon aperados ĉirkaŭ la mezo de ĉiu monato je prokksimume 10-paĝoj.

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.