| Latest discussions |
|---|
|
Schengen-kontra kto estis farite por entreprenoj eble, sed ne nepre por personaj vojaĝoj translimaj
Updated 3 months ago |
|
Eŭropo, vi baldaŭ mortos!
Updated 5 months ago |
|
KONGRESO DE EŬROPAJ ESPERANTISTOJ EN 2009
Updated 5 months ago |
|
SLOVENIO PREZIDOS EŬROPUNION EN UNUA DUONO DE 2008
Updated 5 months ago |
|
DOKUMENTOJ PRI ESPERANTO KAJ EŬROPA UNIO
Updated 5 months ago |
| → GRAVEGE! EU-KOMISIONANO ORBAN STARTIGIS VERE PLURLINGVAN OFICIALAN RET-FORUMON! Mi invitas vin ĉiujn partopreni en ĝi... |
|
GRAVEGE! EU-KOMISIONANO ORBAN STARTIGIS VERE PLURLINGVAN OFICIALAN RET-FORUMON! Mi invitas vin ĉiujn partopreni en ĝi...posted by Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)Posted on Tuesday December 4, 2007 at 10:06. 130 visits. ( permalink ) |
GRAVEGE! EU-KOMISIONANO ORBAN STARTIGIS VERE PLURLINGVAN OFICIALAN RET-FORUMON!
Karegaj samideanoj,
la Eŭropunia Komisionano Leonard Orban, kiu respondecas, ĉe la Eŭropa Komisiono, pri Multlingvismo, startigis la unuan (kaj gxisnune ununuran) publikan oficialan institucian EU-an ret-forumon VERE PLURLINGVAN!
Ĝis nun, aliaj Komisionanoj startigis oficialajn blogojn (retajn taglibrojn) kaj forumojn, sed ili uzis perskaux nur la anglan por verki siajn artikolojn/tekstojn. Ĝuste pro tio, volontula tradukgrupo nune kunordigata far Leo de Cooman elektis, antaŭ pli ol unu jaro, la plej gravan el tiuj forumoj (la forumo de la Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Margot Wallstrom, kiu respodencas pri Komunikado kaj Instituciaj Rilatoj) por aldoni en ĝin, krom la anglan, la plejeble grandan nombron da oficialaj EU-aj lingvoj, pere de tradukoj volontule faritaj per Esperanto kiel pont-lingvo (pli da informoj pri la projekto legeblas ĉe users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm )
Do tre gravas, ke nun la Komsionano pri Multlingvismo Leonard Orban startgis novan oficialan forumon, kiu jam dekomence estas VERE MULTLINGVA!
Enirante en ĝin pere de la retadreso:
forums.ec.europa.eu/multilingualism
vi povos elekti VIAN DENASKAN (!!!) oficialan EU-an lingvon, kaj sekve legi la artikolojn/tekstojn de Orban skribitajn per tiu lingvo!
Sub la tekstoj de Orban (skribitaj per via denaska oficiala EU-a lingvo), vi povos legi komentojn de aliaj vizitantoj de la retejo, skribitajn per ĉiuj EU-aj lingvoj.
Ĉu eble la nova retejo de Orban estas la tre ŝatata kaj longe atendata respondo de la Eŭropa Komisiono al la daŭra kaj persista agado de la grupo de Leo de Cooman, ĉe la blogo de la S-ino Wallstrom?
Eble jes
Eble ne
La gravega fakto estas ke, ekde nun, la Eŭropuniaj esperantistoj havas PLIAN bonegan ŝancon (krom tiu ankoraŭ nun daŭre liverata far la tradukgrupo kiu laboras por mult-lingv-igi la blogon de Margot Wallstrom) por KONKRETE MONTRI al la ne-esperantistoj la utilecon kaj la efikecon de Esperanto kiel VERE INTERNACIA, NEŬTRALA KAJ “LINGVRAJTE JUSTA” HELPLINGVO.
Kiel tio fareblas?
1) Se vi volas paroli pri ĝeneralaj politikaj temoj, kiuj rilatas la Eŭropan Union, ekspluatu la konsilojn (kaj, se vi deziras, la senpagan tradukservon) liveratajn de la grupo de Leo de Cooman ĉe la reta taglibro de la Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono MARGOT WALLSTROM (bv legi users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm )
2) Se vi volas paroli pri multlingvismo, lingvoj en la EU, kaj pri la lingvaj problemoj, eniru (per la retadreso forums.ec.europa.eu/multilingualism ) en la VERE PLURLINGVAN retan forumon de la EU-a Komisionano pri Multlingvismo, LEONARD ORBAN, legu liajn artikolojn per via propra nacilingvo kaj - GRAVEGE - rekte partoprenu la debaton, aldonante viajn komentojn DULINGVE: kaj per ESPERANTO, kaj per VIA DENASKA OFICIALA EU-A LINGVO (do, bonvolu NE UZI la anglan - krom se la angla estas via DENASKA lingvo, KOMPRENEBLE!).
Per tiaj agadoj, vi propagandos Esperanton (kaj la temon de lingva demokratio) per KONKRETA MONTRADO de ĝia utileco, kaj tio estas tre rimarkinde pli efika ol propagando bazita NURNURE (ĵus inventita neologismo!) sur teoriaj argumentoj.
Fakte, la ideo kiu inspiris la laboron de la tradukgrupo, kiu volontule laboras ĉe la reta taglibro de Wallstrom, jenas: niaj esperantistaj opinioj ja estas pridubeblaj (kiel ĉiuj opinioj!), sed niaj “faktoj” ne... Angloj prave kutimas diri: “You can’t fight against facts: they don’t mind at all!” [“Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!”]
Amike salutas ĉiujn el Italio,
Anĉjo Pac-Horano
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Latest comments
–
Subscribe to the comment feed for this topic.