Group: Urboj de la mondo


ne-dormema urbo


Matias nnss Palomec
July 11, 2008 - 3 comments - 976 visits

Saluton,

Mi loĝas en Bonaero, kiu estas granda urbo de Argentino. Speciale en la ĉefa parto de la urbo estas tre granda nokta movado. Vi povas manĝi (ĉefe internacia kuiro, sed ankaŭ Bonaero kuiro) ĝis la 6:00 AM, kaj aliaj aĵoj. Sed, vi ne povis aĉeti lakton. Aŭ, se vi povas aĉeti lakto, vi ne povas aĉeti domo aŭ ĉemizo.

Ĉu via urbo estas granda? Ĉu vi povas loĝi sama nokte aŭ tage?
Comments
Lars Sözüer
Lars Sözüer
Mia urbo Duisburg estas granda laŭ germanuja skalo. T.e., ĝi havas duonan milionon da loĝantoj. Tamen, dum la nokto ĝi dormas (se ni neglektas diskotekojn semajnfine).
9 years ago.
Paŭl
Paŭl
Ankaŭ en mia urbo Antverpeno oni povas manĝi kiam ajn en la nokto. La luksaj restoracioj fermiĝas iom antaŭ meznokto, sed multaj neluksaj estas malfermitaj ĉiam. Je la sesa matene povas esti, ke iu purigistino petas vin altigi la piedojn, por ke ŝi povu purigi sub via tablo, sed aparte de tio vi povos kviete plumanĝi.
Domon aŭ ĉemizon vi ankaŭ ĉe ni ne povas aĉeti dumnokte, sed ĉiajn manĝajojn jes. Ekzistas por tiu celo specialaj noktaj butikoj, kiuj malfermiĝas ekzemple je la deka vespere, kaj fermiĝas denove kiaj la aliaj tagaj butikoj malfermiĝas.
9 years ago.
Andrzej Szczudlo
Andrzej Szczudlo
Mi logxas en malgranda urbo, do urbeto, kiu nomigxas Wschowa. Gxi situas en okcidenta Pollando kaj enhavas 15 000 da logxantoj. Nokte preskaux cxio dormas, krom diskotekoj por junaj homoj, kiuj fermas pordojn cxirkaux 2-3 post meznokto. Plej ofte logxantoj de Wschowa mangxas hejme, do ne bezonas restauracion por nokta mangxado. Mi pensas, ke tio dependas de financa situacio de homoj.
9 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Urboj de la mondo