Group: Urboj de la mondo


Priskribu la fotojn!


Reto
By A Reto
October 31, 2007 - 10 comments - 3 149 visits

Mi petas de ĉiuj geamikoj kiuj sendas fotojn al la grupo fari ankaŭ priskribojn eĉ kelkajn vortojn pri la koncernaj fotoj.
Dankon pro via atento!
Reza
10 comments - The latest ones
Roland Platteau
Roland Platteau
Jes ! prave! ankaŭ mi opinias, ke iom da priskribo de la fotoj (almenaŭ determino de la loko) estus tre utilaj. Ĉi-tie bildoj estos viditaj de homaj de la tuta mondo, kiu ne nepre rekonos la lokojn! kaj bezonas iom da geografia informo, cetere se oni interesiĝas pri la enteno de la foto (!) estas ofte interesa scii aferojn pri ĝi.
Ĉar miaj ĝisnun malmultaj fotoj havas ĉiuj "historiecon" ili havas priskribon.
9 years ago.
Liette Lela
Liette Lela
Dankon pro via invito. Ankoraŭ mi ne bone scias kiel funkcias Ipernity. Ĉu mi devas sendi la fotojn al vi? Amike, Liette.


Make your own clipart like this @ www.TXT2PIC.com
9 years ago.
Ricky KARIN
Ricky KARIN
Saluton !
Min ankaux pensas ke preskribi la fotojn permesas ke ni konas kie ili venas...
Bonvolu ekskuzi miaj erarojn, mi lernas ankoraux la lingvon...
Elkore via,
Ricky
9 years ago.
Minosun
Minosun
Antaŭ ĉio mi kore dankas amikon Reza, kiu intivis min al nia grupo. Estas laŭdinda la homo, kiu iniciatis la grupon. Mi tre ĝojas, ke la grupo helpas min koni urbojn kaj ties karakteraĵojn tra la mondo. Tre bona ideo!
9 years ago.
Witold
Witold
Kara Reza, mi tre dankas al vi, ke vi invitis min al la grupo. Mi ankoraŭ ne estas sufiĉe sperta pri Ipernity,do mi ne scias kiel sendi la materialoj al la grupo,ĉu ĉi-tie estas alia limigo ol en persona spaco? Mi pardonpetas vin ĉiujn se mi pro tio uzas vian tempon,sed mi pensas ke same aliaj komencantoj havas similajn demandoj. Amike,Witold
9 years ago.
Lars Sözüer has replied to Witold
9 years ago.
Betty Chatterjee
Betty Chatterjee
Kara Reza,
Koran dankon pro la invito, kiun mi ĵus ricevis. Mi trovos kelkajn fotojn de Kopenhago kaj skribos mallongajn tekstojn informante pri ili.
Amike
Betty
8 years ago.
Reto has replied to Betty Chatterjee
Bonvenas viaj fotoj.
Spektante la fotojn de la diversaj mondpartoj kvazaŭ oni vojaĝas tien! :)
8 years ago.
Razeno
Razeno
Mi estas stultulo. Mi ne scias kiel enmeti fotojn. Mi volonte donos kelke da fotoj de Katmando, mia urbo en Nepalo.
8 years ago.
Reto has replied to Razeno
La afero estas relative simpla:
1-malfermu en via fotaro la foton kiun vi intencas sendi al la grupo
2- je la supro de la foto estas signo (tria je maldekstre) "aldoni al grupo"
3- klaku sur ĝi
4- elektu la deziratan grupon
5- la elektita foto aperos en la dezirata grupo

Sukceson!
8 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Urboj de la mondo