Bonvenon al Nepalo

posted by Razeno
Posted on Sunday May 18, 2008 at 16:36. 29 visits. ( permalink )
Karaj/estimataj,
Mi salutas vin el Nepalo. Kvankam Esperanto venis en Nepalo antaux 50 jaroj, la movado tie cxi ne estas tiom forta. Ni atendas vian helpon/kunlaboron por pli stabiligi la movadon tie cxi.

Nun ni havas cxirkaux 50 geamikoj kvankam centoj da homoj jam lernis la internacian lingvon. Vi povas jene helpi nian movadon:

Vizitu al Nepalo. Vidi estas kredi. Mi invitas vin al Nepalo kiam ajn vi havas tempon. Vi povas tre malmultkoste vivi en nia malgranda kaj bela urbo. Kaj, kelke da amikoj (ankaux mi) povas oferti vin senpagan liton kaj mangxon dum kelke da tagoj. Cetere, mi invitas vin al Nepalo dum Internacia Himalaja Renkontigxo (okazos en februaro 2009).

Skribu al Nepalo. Estas dekoj da homoj kiuj povas korespondi kun vi. Viaj leteroj ecx kuragxigos komencantoj kiuj sxatus lerni Esperanton per korespondo. Mi petas vin skribi al niaj membroj. Jen mi donas al vi ligilon al mia hejmpagxo kie vi trovos nomon, adreson, retadreson ktp de niaj samideanoj:
razeno.googlepages.com/nespanoj.html

Vi povas ankaux koni aktualan Esperanto-movadon en Nepalo per mia blogo:
www.razeno.blogspot.com kaj lasi viajn komentojn sube.

Mi antauxdankas vin.
Razen Manandhar
www.razeno.net

You must be logged on to post a reply. Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the comment feed for this topic.