Group: Skajpesperantujo


Saluton al ĉiuj membroj de la grupo Skajpesperantujo


Claude LABETAA
March 17, 2011 - 1 comment - 336 visits

Mi ankoraŭ ne tre ofte uzas Skajpon kaj Ipernity-on sed de kelkaj monatoj intencas fari tion. Venontan dimanĉon, 20an de marto 2011, de la 10a ĝis la 16a (franca horo), mi gvidos atelierojn pri "Komputiko servanta Esperanton" en Châteauroux, kie oni invitis min. Inter diversaj agadoj mi intencas provi Skajpon. Ĉu iu(j) inter vi estus libera(j) momenton dum tiu periodo por komuniki kun grupo testante Skajpon?
Bonvolu respondi al mia retadreso labetaa.claude@wanadoo.fr
Amike.

Claude Labetaa, prezidanto de la Perigorda Esperantista Grupo
17 lotissement de l'aérodrome
24330 BASSILLAC
Francujo

PS: bonvolu pardoni kelkajn lingverarojn; mia esperanto ankoraŭ ne estas perfekta.
Comments
Song Ho
Song Ho
kara Claude~

mi estas korea Esperantisto, pentristo Song Ho(en skajpo, ipernity, facebook ktp.).
mia skajp-nomo estas songho823. tamen mi nur lastatempe komencis gxui skajpo-babiladon internacie kaj en Koreio.
bonan aktivadon~!

kun amikaj salutoj
HO Song, hosong53@hanmail.net
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Skajpesperantujo