Group: Dio benu!


“Nin unuigos la kredo…”


rev. Serhij Prudko
September  9, 2011 - 170 visits

Lia Patriarka Moŝto Svjatoslav Ŝevĉuk respondis je la demandoj de Marina Koĉelisova, ĉefredaktorino de la urba gazeto “Viŝhorod”.
-Diversaj politikistoj pli kaj pli ofte parolas pri disiĝo de Ukrainio. Via Patriarka Moŝto, kio unuigos nin?
- Nin unuigos la kredo je unu Dio, Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kaj preteco de la komunumo al bonaj faroj. Ekumenismo ne estas supereco de iu konfesio, sed sincera deziro kune preĝi kaj agi.
Kia devas esti nacia ideo de la ŝtato, kie vivas reprezantantoj de diversaj religioj?
Amo al la Patrujo, al la gepatra tero, kiu estas kara por homoj de diversaj nacioj kaj religioj. ------Bona volo pli proksime reciproke rekoni sin. Kaj la ŝtataj interesoj devas sin bazi sur la estimo al la homo.
- Kio estas la unua: ĉu la kredo, ĉu la eklezio (la paroko, la komunumo)?
- Memkompreneble, la kredo, la koro, malfermita al Dio. Kaj Eklezio estas la pulmoj de la popola spirit pere de kiuj Patro, Filo kaj Sankta Spirito helpas al homo spiri per amo.
- Civitana pozicio de Eklezio (inkluzive Ukrainan Greko-Katolikan Eklezion): ĉu preĝi aŭ deputatiĝi, aŭ aktivi en diversaj civitanaj organizaĵoj?
- Unuavice kaj ĉiam – preĝi. Kaj kun Dia helpo aktivaj honestaj politikistoj kaj popolaj aktivuloj per sia laboro plibonigos la kvaliton de vivo de la komunumo.
- Tre ofte Vi respondas je ajna demando tuj. Ŝajnas, ke Vi havas la imagojn kaj ideojn praktike pri ĉio. Je kiu demando Vi ne scias la respondon?
- Je la demando pri estonteco de Ukrainio post 5, 10 aŭ50 jaroj. Nur Sinjoro scias tion.
- Kiun demandon Vi volus ekaŭdi?
- Kio signifas ami Dion.
- Kaj kia estas la respondo?
- Senavare doni al Dio ĉion, kion oni havas: la sciojn, la esperojn, la scipovojn, la tempon.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Dio benu!