Group: Dio benu!


Aŭdio/Biblio en Esperanto


gero
By gero
September  3, 2011 - 4 comments - 381 visits

Karaj geamikoj kaj gefratoj!
Dum la KELI-kongreso en Podeprady ( 2a aŭgusto ĝis 9a aŭgusto 2011) mi varbis por la projekto de la usona esperantisto Ken Caviness, krei Aŭdio-Biblion en Esperanto. La teksto de la Biblio estas jam aŭdebla en multaj diversaj lingvoj, sed ĝis nun mankis version en la lingvo Esperanto.
Ekde kvaronjaro mi mem partoprenis al tiu projekto kaj ricevis per mia kunlaboro ĝojon kaj benon kaj volas nun instigi kaj kuraĝigi aliajn kristanojn helpu nin. Ĝis nun ni estas ses legantoj kaj certe nia ĝisnuna laboro ne estas tute perfekta. Do, ni atendas vian helpon. Eble vi fariĝos leganto. Aŭ vi varbos pro la projekto en Esperantujo. Aŭ vi helpos per bonaj konsiloj aŭ per kritiko de nia agado. Aŭ vi preĝos, ke Dio subtenu nian klopodon. Antaŭ kelkaj tagoj Ken Caviness verkis tre detalan kaj profundan paĝon en la interreto por tiuj, kiuj interesiĝas pri la projekto.
Vi mem povas legi ĝin: http://personal.southern.edu/~caviness/Audebla Biblio - Kion fari.htm
Se vi havas demandojn relate al nia projekto, bonvolu skribi al mi aŭ al Ken Caviness. Dio benu vin kaj nian agadon por la disvastigo de la Evangelio.
Estas granda ĝojo por mi, ke mia varbado por la projekto ne estis vana, ĉar troviĝas kara esperantistino el Francio, kiu nun fariĝis kunlaboranto. Ŝi antaŭ tri tagoj komencis legi la Sentencojn de Salomono. (http://www.audioboo.fm/hanjo) Mi intertempe finlegis la Psalmaron kaj antaŭ kelkaj tagoj komencis la Evangelio de Luko. (http://www.audioboo.fm/gero)

The topic of this discussion has been edited by gero 6 years ago.

Comments
rev. Serhij Prudko
rev. Serhij Prudko
Kara Gero! Lauhdinda estas via iniciato. Dume mi ne kuraghas proponi min kiel leganto, sed certigas pri chiutaga pregho ghis sukcesa plenumo de la projekto.
p. Serhij Prudko
6 years ago.
rev. Serhij Prudko
rev. Serhij Prudko
Ho ve, mia komputilo ial ne povas trovi la paghon
personal.southern.edu/~caviness/Audebla
6 years ago.
gero
gero
Dankon, kara rev. Serhij Prudko, ke vi intencas subteni nian projekton per viaj ĉiutagaj preĝoj.
Mi denove sendos la kompleta adreson de la paĝo de informo pri la projekto, kies iniciato estas Ken Caviness.
personal.southern.edu/~caviness/Audebla Biblio - Kion fari.htm)

La aktualan liston de la legantoj mi elprenis el letero de Ken Caviness
audioboo.fm/keneto
audioboo.fm/Dachjo
audioboo.fm/Marko_it
audioboo.fm/gero
audioboo.fm/zmjb1
audioboo.fm/Hanjo
audioboo.fm/Larisa
audioboo.fm/Rokyusan
audioboo.fm/novkreitajxo

Dio benu.
6 years ago.
Keneto
Keneto
Mi klopodos reafiŝi la ligilon pri kiel helpi kun la projekto "Aŭdebla Biblio":

personal.southern.edu/%7Ecaviness/Audebla%20Biblio%20-%20Kion%20fari.htm
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Dio benu!