Group: Unu Mondo


Profunda ekologio


M. Strid #ЄЭ#
June 14, 2011 - 1 comment - 446 visits

Manifesto de Profunda Ekologio

de Arne Naess kaj George Sessions.

Jena okpunkta Manifesto de Profunda Ekologio nune donas la unuigajn principojn de la profundekologia movado.

1. Bonfarto kaj prospero de homa kaj nehoma vivo sur Tero havas valoron en si mem (sinonimo: esencan valoron). Ĉi valoroj sendependas je la utilo de nehoma mondo por homaj celoj.

2. Riĉo kaj diverseco de vivspecoj kontribuas al realigo de ĉi valoroj kaj ankaŭ valoras en si mem.

3. Homoj ne rajtas malmultigi ĉi riĉon kaj diversecon krom por plenumi vivbezonon.

4. Nuntempa homa sintrudo al nehoma mondo troas kaj tiu situacio rapide plimalboniĝas.

5. Florado de homaj vivo kaj kulturoj kongruas kun granda malmultigo de homaro. Florado de nehoma vivo postulas tian malmultigon.

6. Politikoj tial ŝanĝendas. Tiuj ŝanĝoj politikaj trafas bazajn strukturojn ekonomiajn, teĥnikajn kaj ideologiajn. Rezulta stato de aferoj profunde malsamos de nuna.

7. La ideologia ŝanĝo temas precipe pri ŝati vivkvaliton (troviĝi en situacioj de esenca valoro) prefere ol aliĝi al ĉiam pli alta vivnivelo. Estos profunda konscio pri diferenco inter grandkvanta kaj grandvalora.

8. Tiuj kiuj subskribas ĉi antaŭajn punktojn havas devon rekte aŭ pere partopreni provojn efektivigi necesajn ŝanĝojn.


(El la angla tradukis M. Strid)

The topic of this discussion has been edited by M. Strid #ЄЭ# 6 years ago.

Comments
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ#
Kie staras, kaj kie staru, Unu Mondo en ĉi afero?
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Unu Mondo