Group: Unu Mondo


Egipto, Ukraino kaj malforto de revolucioj


M. Strid #ЄЭ#
February 14, 2011 - 388 visits

Oni intervjuis Julian Timoŝenkon en sveda radjo, demandante kial malsukcesis ukraina revolucio, tiu oranĝa movado kiu esperplenigis nin antaŭ ses jaroj. Post repreno de potenco ab malnovaj registoj, demokratio kaj libero komencis retroiri. Ŝi komentis ke egiptanoj atentu ke ili ne perdu sian revolucion al kontraŭaj fortoj.

Ŝi konstatis ke grava danĝero por revolucia movado en delonga diktaturo estas manko de civila socio, manko de honestaj aŭtonomaj institutoj kaj civitanaj movadoj memstaraj.

Mi konkludas ke revolucia movado en sia plana fazo preparu sociajn institutojn kaj instancojn je loka nivelo, kiuj transprenos regadon kaj potencon. Per institutoj mi celas instituciojn, asociojn, ajn organizita agado pri regula ĉiutaga vivo, ekzemple vilaĝaj kaj kvartalaj konsilioj, lokaj respondeculoj pri publika ordo, paco kaj sekuro, provizo de manĝaĵoj kaj aliaj bezonaĵoj en tempo de krizo.

Oni devas ankaŭ zorgi por havi inter si funkciantan komunikan sistemon ankaŭ se registaro, kiel en Egipto, malfunkciigas la ekzistantajn informkanalojn. Kaj novaĵservon.

Entute la egipta revolucio ŝajne estis bone kaj lerte organizita. Restas vidi, ĉu ĝi kapablos konduki la demokratian ŝipon en sekuran havenon. Liberaj paroloj, bonaj informkanaloj, toleremo kaj malcentrigo de politikaj funkcioj estas ŝlosilaj ecoj de sukceso.

http://www.ipernity.com/blog/62038/309339

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Unu Mondo