Group: Unu Mondo


Tunizia ekzemplo


M. Strid #ЄЭ#
January 17, 2011 - 439 visits

Ni gratulas tunizianojn pro la revolucio de 14-a de januaro 2011. Mi esperas ke tiu kondukos en bonan direkton.

Tamen timas ke eble ne. Memorante pri okazoj en Irano kiam forfuĝis sinjoro Mohammed Reza Pahlavi kaj poste venis el Francujo sinjoro Khomeini, sufokigonta esperojn de demokratoj, muĝahedinoj kaj aliaj, mi nervozas pri Tunizia evoluo. Diktaturo ne edukas homojn al demokratio kaj mensa memstaro. Kaj la rolo de okcidentaj landoj, Tunizie, Irane kaj alikaze, estas hontinda.

Simile komentis Beĉjo kaj aliaj,
http://beĉjo.blogspot.com/2011/01/malgusta-komparo.html (en la retadreso ŝanĝu eventualan "ĉ" al "c x"),
http://www.ipernity.com/blog/62038/303426,

Kaj mi starigas al mi la demandon: Supozante ke UM estus pli forta, kaj volus agi en tiaj cirkonstancoj - Kiel devus ideale agi en Tunizio por ke tiu revolucio donu bonan rezulton? Kiel organizi, kiel propagandi, kiel apogi, kiel aktivigi, kiujn?

Multaj el miaj samlandanoj tuj diros: Aĥ, sed ne enmiksiĝu, tio ĉi estas ilia afero, ili aranĝu mem!

Problemo estas nur, ke kontraŭaj fortoj ne tiel rezonas. Avidaj moninteresoj de grandaj entreprenoj kaj financistoj agas laŭkapable, militismaj fremdaj potencoj pretas enmiksiĝi, maldemokratoj subfosas progreson - ni jam aŭdis raportojn pri aŭtoj rapidantaj tra la stratoj de Tunizo pafantaj al ajn direktoj, domoj kaj homoj, por malstabiligi. Ne mankas fiuloj kiuj demokratian disvolvon provas detrui.

Do, kiel ni eksterlandanoj povos helpi ke revolucio ne fiasku?

The topic of this discussion has been edited by M. Strid #ЄЭ# 7 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Unu Mondo