Group: Unu Mondo


Aliancoj en diversaj landoj


M. Strid #ЄЭ#
November 24, 2010 - 1 comment - 562 visits

Ekzistas politikaj movadoj en diversaj malriĉpopolaj* landoj, kies opinioj pli malpli kongruas kun tiuj de UM. Tiuj movadoj ofte estas solaj en internacia medio. Mi opinias ke ni kontaktu ilin kaj formu aliancojn.

Se ni resumas nian politikon en kelkaj mallongaj sed tre klare esprimitaj punktoj kaj prezentas al tiuj movadoj, ili povos diri se ankaŭ ili konsentas pri tiuj punktoj, kaj ni do formu aliancon. Estus bone formuli tiujn punktojn tiel ke, se ekzemple ni havas naŭ punktojn (mi ne scias kiom da punktoj ni bezonus), iu partio en Ikslando konsentas pri sep el ili, do estos "seppunkta alianculo", alia partio en ipsilonlando estos "okpunkta alianculo", alia movado en vavlando estos "sespunkta alianculo", ktp. Tio povus montri al ni prioritatojn kun kiuj labori kaj eble ankaŭ kunlabornivelon aŭ pretecon lasi nin influiĝi de tiu alianculo.

Sen sufiĉe bone koni la detalojn de politikoj de la koncernaj movadoj, mi povas mencii ruĝĉemizulojn en Tajlando, Movimiento al Socialismo (kaj eble aliaj?) en Bolivio, Chama cha Demokrasia na Maendeleo (Chadema) en Tanzanio kaj Gerakan Aceh Merdeka (GAM) en Indonezio (Sumatro) kiel konsiderindajn. Aliaj dezirindaj aliancoj estas kun iu demokratia branĉo de opozicio en Irano, etnaj pacemaj demokratiaj movadoj en Afriko kaj ĉe amerikaj indianoj (keĉŭoj en Peruo, mapuĉoj en Ĉilio, kakĉikeloj kaj aliaj en Guatemalo, ktp) kaj "hispanajn" demokratojn kiuj akceptas indiĝenajn rajtojn kaj memstaremojn.

Bezonata estos ia esploro, kiu(j) politika(j) movado(j) en ĉiu lando povos esti kandidato(j) por alianciĝi.

Kaj kial alianciĝi? Estas pluraj kaŭzoj kaj avantaĝoj, ambaŭflankaj. Ekzemple, foje okazas ia krizo en iu lando kaj tiu movado tiam bezonos apogon kaj helpon de eksterlando, ĉu ĝenerala opinio, ĉu novaĵdisigo, ĉu registaraj-diplomataj kontaktoj, ĉu ano fuĝu por savi sin, ĉu popolaj protestoj ĉe ambasadejoj en eksterlandoj, ĉu informhelpo, ĉu plendo ĉe internacia tribunalo, ĉu ia bojkoto, ĉu io alia. Tiam tiu aliancano en kriza lando havos amikojn eksterlande ĉe aliaj aliancanoj kaj UM. Tio povos influi kaj krizlandan registaron (fakte ambaŭdirekten - oni devas atenti!) kaj kuraĝon de krizlanda loĝantaro.

Alia grava alianculara tasko estas demokratiaj eduko kaj sinteno, eduko pri rajtoj homaj kaj etnaj, sinteno ekologia, daŭripovaj evoluo kaj teĥnikoj - kaj lingvo internacia.


* Oni ofte diras "malriĉaj landoj" kvankam la landoj povas esti riĉaj, nur la plej multaj homoj ne.

The topic of this discussion has been edited by M. Strid #ЄЭ# 8 years ago.

Comments
Siv Burell
Siv Burell
Ĉu vi iam havis kontakton kun PIP – Projekto Indiĝenaj Popoloj. Ĉi tiu esperanta organizo ja klopodas apogi ekz. indianojn kontraŭ la aŭtoritatoj. La iniciatinto (kune kun Renato Corsetti) Erik Felker aliĝis Iperniton, sed evidente li ne trovis ke ĝi bonus al liaj celoj. Sed laŭ via artikolo me konkludas ke vi ambaŭ havas similajn celojn.
8 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Unu Mondo