Group: Unu Mondo


Nova ŝanco ekhavi esperantistan EU-deputiton


Ulrich Matthias
November  9, 2011 - 382 visits

Jen aktuala informo por esperantaj retejoj kaj gazetoj:

Laux hodiauxa decido de la Germana Konstitucia Tribunalo, malgrandaj partioj povos pli facile ekhavi deputiton en la Euxropa Parlamento. La tribunalo decidis, ke la 5-procenta sojlo estas kontrauxkonstitucia, tiel ke ekde la Euxropaj Balotoj de 2014 en Germanio jam cx. 1 % de la vocxoj suficxos por ekhavi deputiton.

Pri tiu cxi decido gxojas precipe la germana Partio Unu Mondo (Eine-Welt-Partei), kiu laux sia statuto kaj sia baza programo decide subtenas ankaux Esperanton. Gxi estas unu el la 112 germanaj partioj registritaj cxe la germana balotestrejo. Cxar tri kvaronoj de gxiaj membroj estas aktivaj esperantistoj, gxi supozeble havos esperantistajn kandidatojn sur la unuaj lokoj de sia listo por la Euxropaj Balotoj en 2014. Tamen la partio trovas ankaux suficxe da simpatio kaj parte ecx fortan subtenon de neesperantistoj, tiel ke gxi – kontrauxe al EDE, kies programo allogis en Germanio preskaux nur esperantistojn – principe povus iam esti simile sukcesa en balotoj kiel aliaj etaj partioj, ekzemple la bestoprotekta partio aux la familia partio, kiuj ofte gajnas cx. 1 % de la vocxoj en balotoj. Unu Mondo estigxis el la interna ideo de Esperanto kaj celas al justa tutmondigxo, aktivante i.a. por pli fortaj demokratiaj strukturoj sur tutmonda nivelo kaj por malpliigo de la abismo inter ricxaj kaj malricxaj landoj.

Ulrich Matthias

Ligiloj:

Artikoloj pri la tribunala decido:
de.reuters.com/article/domesticNews/idDEBEE7A80A720111109
www.focus.de/politik/weitere-meldungen/verfassungsgericht-ab-2014-keine-fuenf-prozent-huerde-mehr_aid_682747.html

Oficiala listo de la 112 germanaj partioj (kun „Eine-Welt-Partei“):
www.bundeswahlleiter.de/de/parteien/downloads/Anschriftenverzeichnis_Parteien.pdf

Retejoj de Unu Mondo: www.unu-mondo.org - www.eineweltpartei.de

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Unu Mondo