Group: Unu Mondo


Tutmonda financa kompenso (por eliri el la ŝulda krizo)


Ulrich Matthias
November  6, 2011 - 347 visits

Ĉi tie kaj sub la sekva ligilo vi trovas proponon de gazetara komuniko de UM-Germanio. Reagoj estas bonvenaj.

www.eineweltpartei.de/entwurf_finanzausgleich.pdf

Amike
Ulrich

Propono de gazetara komuniko:

Partio Unu Mondo por tutmonda financa kompenso

Por eliri el la ŝulda krizo, Eine-Welt-Partei (Partio Unu Mondo) proponas sistemon de financa kompenso en Eŭropa Unio kaj tutmonde. En la epoko de la tutmondiĝo ne sufiĉas mildigi diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj preskaŭ nur ene de unuopaj landoj, emfazas Ulrich Matthias, gazetara parolisto de la partio. Tamen necesas formi la kompenson tiel, ke oni premias diligentecon kaj ŝpareman, efikan ekonomiadon.

Rigarde al la eŭro-landoj la partio oponias sencohave klpopodi pli forte pri harmoniigo de la ekonomia, imposta kaj sociala politiko. Tiun politikon tamen dominu ne unuopaj estroj de ŝtatoj aŭ registaroj, sed estu metata sur pli vasta demokratia bazo, ekzemple lige kun fortigo de la Eŭropa Parlamento.

Laŭ supozo de Matthias, la germana kaj eŭropa civitanoj ja pretas pli disdividi impostajn enspezojn kun aliaj landoj, se tio helpas garantii stabilecon kaj ekonomian bonfarton. La nuntempan eŭropan politikon li opinias kontraŭdira: Oni ja transprenis la regulon de nesubteno („no bail out“) el la traktato de Maastricht al tiu de Lisbono, tamen oni pli kaj pli preteratentas ĝin, ekzemple per aĉeto de pruntaĵoj de krizaj eŭro-landoj per la eŭropa centra banko, kaj laste per la greka ŝuldoreduktado. Gravas konvinki la civitanojn, ke populismaj postuloj kiel „neniu cendo por la grekoj“ fine damaĝos al ĉiuj homoj. Ekonomiaj avantaĝoj de unuopaj landoj ja pravigas financan kompenson, kiu superu la ĝisnunan kompenson pere de la sociala aŭ regiona fondusoj de EU. Tio devus esti akceptebla, ĉar ĝuste landoj kun altaj plusoj en sia pagobilanco devus ankaŭ en kazo de bankrotiĝo de aliaj landoj transpreni grandan parton de la kostoj. La germana ŝtato profitas danke al la ŝulda krizo de la fakto, ke ĝiaj pruntaĵoj estas tre serĉataj malgraŭ malataj interezoj. Tiun ĉi avantaĝon ĝi pludonu ne per malpliigo de impostoj, sed prefere per transpagoj al aliaj landoj kaj pliigo de la elspezoj por evolua kunlaboro.

Krom la aktuala problemo pri la ŝulda krizo en la eŭrozono oni ankaŭ neniam preteratentu la mizeron de multaj homoj en la plej malriĉaj landoj de la mondo. La Partio Unu Mondo subtenas la postulon la la movado Tutmonda Marshall Plano pri tutmonda financa kompenso, kiu povus esti financata krom per imposto pri financaj transagoj ankaŭ per komerco pri emisirajtoj de karbondioksido aŭ impostoj por internacia aertrafiko.

Simile al la juro kaze de privata nesolventeco, necesas krei ankaŭ por ebla bankrotiĝo de ŝtatoj justan kaj travideblan arbitracian proceson, sendepende de tio, ĉu temas pri industriaj aŭ evoluaj landoj. Gravas krome, ke malaperu komplikaj aŭ dubindaj financaj instrumentoj, kiel ekzemple vetoj je la bankrotiĝo de ŝtato. Enspezata mono unuavice rekte reenfluu en la ekonomian cirkuladon kaj en la produktadon de utilaj varoj kaj servoj. La Partio Unu Mondo sekve mem dekomence malfermis sian ĝirkonton ĉe banko, kiu donas siajn kreditojn travideble al ekologiaj kaj socialaj produktoj. Por malpliigi riskojn per impostaj oazoj kaj netracideblaj financaj negocoj, la partio deziras fortigi aŭ nove enkonduki demokratiajn strukturojn sur tutmonda nivelo, ekzemple per parlamento ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Tiamaniere la ŝtatpoj povus ankaŭ iom post im redukti siajn elspezojn por armiloj, ĉar en federacia mondo oni ne plu bezonus areojn aŭ soldatojn, sed nur policistojn.

La Partio Unu Mondo krome deziras fortigi la senton de komuneco inter la homoj en la tuta mondo. La partion iniciatis anoj de la Esperanto-movado, kiu engaĝiĝas de preskaŭ 125 jaroj por paca kunvivado de ĉiuj popoloj. „Se ni sentas nin mondcivitanoj, ni pli facile povas konsenti pri tutmonda financa kompenso“, emfazas Matthias. „Tio similus al la financa kompenso inter la germanaj fereraciaj landoj kun transpagoj de 7 mrd. € jare: Oni ja foje kritikas ĝiajn detalojn, sed nur malmultaj pridubas ĝian principan utilon.“

Ulrich Matthias, 2011-11-06

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Unu Mondo