Group: Esperanto-Forumo Z


EFZ-2010-0005 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri manieroj interpreti la tekstparton de Regulo 15 pri la plimulto de la lingvoj (stato: 9-a de Januaro 2011)


Esperanto Forumo Z
January  9, 2011 - 731 visits

Por pritaksi, chu vorto estas uzebla lau Regulo 15, ekzistas almenau jenaj manieroj interpreti ghian tekstparton "la plupart des langues", "the greater number of languages", "die Mehrheit der Sprachen" k. c. (Zamenhof 1991, 10a eldono: 56; 61; 67; 73; 78; en Esperanto: "la plimulto de la lingvoj"):

a) Lauvorta interpreto: Ghi postulas la esploradon de pluraj miloj da lingvoj lau tio, chu la plimulto el ili prenis koncernan vorton. Io tia tamen estas praktike ne-oportuna kaj kredeble ankau ne aplikita de Zamenhof.

b) Dua interpretmaniero estas donita de Neergaard (1933): Li deiris de la difino (lau li "ghenerale aprobita, pravigata per la tutmonda influo de la grekolatina civilizo"), ke vorto internacia estas "vorto komprenebla de la plimulto de la indoeuroplingvanoj".

c) Tria interpretmaniero estas rekomendata kaj detale pravigita en Velger (1994: 34-36); kerna specifo estas la subkompreno de tio, ke konsiderindaj estas la chefaj Europaj lingvoj, nome la hispana, angla, rusa, portugala, germana kaj franca, do: Se de la plimulto el la diritaj ses lingvoj koncerna vorto estas prenita, tiam ghi estas uzebla lau Regulo 15.

d) Kvara interpretmaniero estas donita en Kück (2009) kaj Kück (2010: 7); kerna specifo: Vorto estas rigardata kiel tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15, se oni konstatas tion: El unu fonto la vorton prenis kaj esence samsignife uzas tri lingvoj, el kiuj apartenas almenau unu al la okcidenta lingva kulturkomunumo, almenau unu al la islama, hinda au orientazia lingva kulturkomunumo kaj chiuj al malsamaj lingvosubfamilioj de kiuj ajn lingvofamilioj; kaj krome ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la supraj trajtoj. - La konsiderado de ankau ne-Europaj lingvoj estas pravigebla interalie per tio, ke ankau la Akademio en sia studado pri la internacieco de landnomoj (Albaut 1991: 61) konsideris "ne nur la Latinidajn, Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed ankau la Sanskritidajn kaj la Iranidajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn, kiel ekz-e la Indonezia".

La Esperanto-Forumo Z konstatas:

Por pritaksi la uzeblecon de vorto lau Regulo 15, sufichas apliki unu el la supre menciitaj interpretmanieroj. Oportuna povas esti ankau la aplikado de alia interpretmaniero, lau kiu simile, kiel che b ghis d, oni esploras racie konsistigitan specimenon de lingvoj pri tio, chu ili prenis la koncernan vorton. - Estas tolerinde, ke depende de la aplikita interpretmaniero okaze de unu sama vorto povas rezulti jen uzebleco jen ne-uzebleco lau Regulo 15.

Atentigoj:

A. Pri la uzebleco de vorto, kiu estas nek internacia nek Fundamenta nek oficiala nek (aprobita) formo nova, ekzemple la vorto "kurta" (signifo: "mallonga"), la Esperanto-Forumo Z resendas al la sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto (Zamenhof 1991, 10a eldono: 47).

B. La uzebleco de vorto lau Regulo 15 estas antaukondicho, por povi uzi la vorton, se al Fundamenta au oficiala formo ghi estas formo nova ne-aprobita de la Akademio de Esperanto. Tio sekvas el la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto (Zamenhof 1991, 10a eldono: 48) kaj la en Waringhien (2002, 6-a eldono: 38) redonita Zamenhofa Lingva Respondo 54 klariganta la vortfaradon: "Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro, estas leghdona por chiuj esperantistoj, kaj neniu [...] havas la rajton fari en tiuj vortoj ian shanghon [...] Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro." - Jen ekzemploj de formoj novaj: Al la Fundamenta radiko "hhemi'" la radiko "kemi'" estas formo nova, kiu estis oficialigita (Albaut 1976). Al la oficiala radiko "konversaci'" la radiko "konvers'" estas formo nova, pri kiu la Akademio de Esperanto deklaris toleron (Albaut 1976).

C. En la supre citita Zamenhofa lingva respondo la esprimo "vorto" celas ne kunmeton, kiel ekzemple "mal'long'a", sed unuradikajhon, kiel ekzemple "ship'". Tio chi sekvas el jena plia teksto de la supre menciita Zamenhofa lingva respondo: "Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ghin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas au tute ne eble, au tro neoportune, au teknike ne precize, - tiam tiun chi vorton chiu autoro povas mem krei lau sia bontrovo, tiel same kiel oni ghin faras en chiu alia lingvo."

D. Lau oficiala Akademia konstato Regulo 15 per si mem "ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio farighu baza en Esperanto, kaj kiun el la internaciaj signifoj ghi havu" (Wennergren, Mattos 2003).

Notoj:

(1) La Esperanto-Forumo Z estas grupo de esperantistoj, kies tasko estas prezenti en la formo de rezolucioj respondojn al tiaj lingvaj kaj prinormaj demandoj koncerne Esperanton, pri kiuj trafas jeno: Por ilin respondi evidentighas, ke ne sufichas simpla resendo al regulo, decido de la Akademio de Esperanto (au Lingva Komitato) au modelo trovebla en la por Esperanto valida normaro. Pli:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32420 .
(2) Tiu chi rezolucio estas rigardata kiel automate nuligita tiam, kiam pri la koncerna afero estas oficiala decido au oficiala rekomendo au io simila fare de la Akademio de Esperanto.
(3) La diskutado ene de la Esperanto-Forumo Z antau la pretigo de tiu chi rezolucio estas publikigita en
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33304 ,
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33580 kaj
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33854 .

Referencoj:

Albaut, André (1976): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974". Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press.
Albaut, André (1991): "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 11 – Aktoj de la Akademio III 1975-1991". Sablé-sur-Sarthe, Coconnier.
Kück, Andreas (2009): "Internacieco de vorto kaj ties uzebleco lau Regulo 15: rekomendata testo".
http://www.ipernity.com/blog/55667/177243 27-a de Novembro 2010.
Kück, Andreas (2010): "Praktisches Wörterbuch Esperanto Esperanto-Deutsch Deutsch-Esperanto". edition-winterwork, Borsdorf.
Neergaard, Paul (1933): "Fremdvortoj en Esperanto. 15a regulo de la fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko". Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Waringhien, Gaston (2002, 6a eldono): "Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto". Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj.
Velger, Helmuto (1994): "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj". Marburg, info-servo r. a.
Wennergren, Bertilo; Mattos, Geraldo (2003): Pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO. en: "Oficialaj informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 15".
http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/koreo_egipto.html
22-a de Decembro 2010
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1991, 10a eldono): "Fundamento de Esperanto". Pisa, Edistudio.

Membroj de la Esperanto-Forumo Z en la tempo de la aprobo de tiu chi rezolucio (9-a de Januaro 2011):
Andrea Fontana
Andreas Kueck
Bernardo
Cyril Brosch
Elma
Pierre Levy

This discussion has been closed by Esperanto Forumo Z.