Group: Esperanto-Forumo Z


Intencita rezolucio pri vortelementoj en esprimoj de scienco k tekniko (EFZ-2011-0004) ne plu estas bezonata


Esperanto Forumo Z
August 21, 2011 - 2 comments - 498 visits

Karaj!

Dankon por via okupighado pri la supre menciita temo. Estighis nova situacio:

La intencita rezolucio ne plu estas bezonata, char la Akademio publikigis raporton, kiu pritraktas la koncernan aferon:
http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf .

Okaze de pria rezolucio de EFZ trafus do § 1 (3) de nia statut-malneto: "Rezolucio estas rigardata kiel automate nuligita tiam, kiam pri la koncerna afero estas oficiala decido au oficiala rekomendo au io simila fare de la Akademio de Esperanto."

La dirita Akademia raporto estas rigardebla kiel almenau io simila al oficiala rekomendo fare de la Akademio.

Amike

Andreas
Comments
Andreas Kueck
Andreas Kueck
Jen mia chi-rilata raporto:
http://www.ipernity.com/blog/55667/342565 .
6 years ago.
Esperanto Forumo Z
Esperanto Forumo Z
Cetere:

La "Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto" ne trovighas en la listo "Oficialaj informoj"
( h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/index.html ),
sed en la retlisto "AdE - Oficialaj Informoj", nome kiel
"OFICIALAJ INFORMOJ Numero 16 -- 2011 04 17 Raporto de la Sekcio pri Faka Lingvo rilate al kontrolita manuskripto"
( groups.google.com/group/AdE-Oficialaj-Informoj/msg/2bf9549485133750 ).
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Esperanto-Forumo Z