Group: Esperanto-Forumo Z


EFZ-2011-0004-M01 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z Starpunkto de EFZ pri vortelementoj en esprimoj de scienco kaj tekniko (malneto M01; stato: 14-a de Augusto 2011)


Esperanto Forumo Z
August 14, 2011 - 62 comments - 1 193 visits

Kiselman (2011: 36-37) demandas: "bio/, chu akceptebla kiel prefikso? Kion pri biogaso, biomalkombinado, bionafto, bioritmo, biosfero, ... ?
eko/, chu akceptebla kiel prefikso? Kion pri ekobredado, ekologio, ekonomio, ekoturismo, ... ?", kaj skribas, ke "oni povas observi kombineblon de vortelementoj en la teknikaj
kaj sciencaj kampoj. Ekzemple NPIV listigas la jenajn afiksojn.
bio/ [...]
eko/ [...]
ekto- [...]
-gen/ [...]
homo/ [...]
infra/ [...]
-it/ [...]
-it/ [...]
-iz/ [...]
mikro/ [...]
-oz/ [...]
-skop/ [...]
tele/ [...]
ultra/ ..." (rimarko: NPIV estas Waringhien 2002).

Kiselman (2011: 51) mencias raporton verkitan de la Sekcio "Faka Lingvo" de la Akademio de Esperanto okaze de la kontrolado de libromanuskripto: "Unu sekciano verkis apartan opinion, kiu estas aldonita al la raporto. Temas i. a. pri la 'sciencaj afiksoj' de NPIV. Lau tiu aparta opinio estas 'malprudente en tia dokumento nomi la koncernajn vorterojn afiksoj'."

Kiselman (2011: 30) redonas la eldiron de alia sekciano. Lauopinie de tiu chi estas - pri internaciaj sciencaj vorteroj - "pli akcepteble vidi en ili parton de la radiko: ekz-e ekoturism/."

Pri la supraj demandoj kaj opinioj la Esperanto-Forumo Z alprenas jenan starpunkton:

La koncernaj vortelementoj estas rigardeblaj kaj a) kiel vortradikopartoj kaj b) kiel afiksoj, kaj ambau rigardmanieroj estas jene pravigeblaj per la por Esperanto valida normaro:

Pravigo por rigardmaniero a): Vortradikoj kun tiaj vortelementoj, kiel ekzemple "mikroskop'" kaj "televid'", estis oficialigitaj (okaze de la ekzemploj: en respektive Cart 1919 kaj Albault 1976a).

Pravigo por rigardmaniero b): La Akademio de Esperanto oficiale rekonis la ekziston de afiksoj nek Fundamentaj nek oficialaj per diskonigado de sia opinio pri "la okazo de la sufikso -io" (Albault 1976a). (Ne malvalidigas tiun chi pravigon tio, ke la sufikso fakte estas "-i'", komparu Wennergren 2009).

Rilate internaciecon de afiksoj la Esperanto-Forumo Z interpretas la por Esperanto validan normaron jene:

Ankau afikso, kiu ne kiel memstara vorto estas uzata en la plimulto de la ghin prenintaj lingvoj kaj/au la fonto, estas uzebla lau Regulo 15, do prave nomebla "internacia afikso", char:

(1) En la senco de la Fundamento (Zamenhof 1905, 10a eldono: 138) la esprimo "vorto" inkluzivas ankau afiksojn kaj vorterojn: "Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto `frat'in'o`, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj chiun oni devas serchi aparte."

(2) Kiel kondichon por sia apliko, Regulo 15 (Zamenhof 1905, 10a eldono: 56; 61; 67; 73; 78-79) ne determinas tion, ke vorto, kiun la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, en tiu fonto kaj/au la plimulto de la prenintaj lingvoj devas esti uzata kiel memstara vorto.

Atentigoj:

A. Pro Regulo 15 la uzado de internacia afikso sinonima al Fundamenta au oficiala formo ne kontrauas la por Esperanto validan normaron. Ekzemple la esprimon "ekonutrajho" (aperantan en Waringhien 2002: 271) oni povas rigardi kiel kunmeton el la internacia afikso "eko'", Fundamenta radiko "nutr'", Fundamenta afikso "-ajh'" kaj "-o"-finajho. Ech se al la oficiala formo "ekologi'" la internacia afikso "eko'" estas rigardata kiel sinonima*) formo nova, chi ties uzado ne postulas Akademian aprobon, char uzebleco lau Regulo 15 sufichas. Alternative oni povas rigardi la diritan esprimon kiel kunmeton el la nek Fundamenta nek oficiala radiko "ekonutr'", Fundamenta afikso "-ajh'" kaj "-o"-finajho.
*) Tiu sinonimeco cetere estas pridubinda, char "eko'" esprimas la ideon "konforma al ekologio au ekologiismo" (Waringhien 2002: 271), dum "ekologio" estis oficialigita kun jenaj difinoj: "1 Reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio. 2 Scienco pri ekologio 1" (Wennergren 2007).

B. Pri la kombinado de grekaj kaj latinaj afiksoj opinias Werner (2004: 73), ke ili "estu kombinataj prefere nur kun la internaciaj grek- kaj latin-devenaj vortoj". Kun tio chi akorda opinio trovighas en Kiselman (2011: 43): "Grava principo estas, lau la opinio de la Sekcio pri faka lingvo, ke oni ne kunmetu sciencajn vortelementojn (tele, mikro k. t. p.) kun elementoj el la chiutaga lingvajho." - Kvankam per la por Esperanto valida normaro deflankigho disde tiu chi limigo principe estas pravigebla, la Esperanto-Forumo Z opinias ghin konsiderinda por la lingvostilo.

C. Kiselman (2011: 36) prezentas jenon kiel pridiskuteblan: "planti, verbo en la Fundamento, nun planto en la senco de 'radikohava, plantebla vegetajho' au 'vegetajho' (NPIV); kreskajho en la Fundamento." Char la oficiala Akademia dokumento (Albaut 1976b) atribuas dukategoriecon al "plant'" ("Plant/ estas dukategoria: -o kaj -i"), la afero jam ne estas pridiskutinda, sed de longe solvita de la Akademio.

D. Kiselman (2011: 15) skribas, ke en sia prelego li "prilumos, surbaze de spertoj en la Sekcio pri faka lingvo de la Akademio de Esperanto, la strechitecon inter unuflanke la emo elcentre stiri kaj aliflanke chies emo evoluigi parolatan lingvon". Tia "strechiteco" tamen ne estas, char la emo evoluigi parolatan lingvon ne bezonas esti elcentre stirata, dum ghi ne deflankighas disde la por Esperanto valida normaro. Se entute estas ia "strechiteco", tiam ghi estas ene de la koncerna Akademia sekcio, kiu evidente ankorau ne estas alpreninta unuecan starpunkton pri tio, kiel kion rigardi la koncernajn vortelementojn. Prie alprenita starpunkto tamen estas la kondicho, por fidinde plenumi jenajn taskojn specifitajn en la statuto de la Akademio (Akademio de Esperanto 2009): "Ghi verkas teknikajn terminarojn, au kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj autoroj. Ghi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto."

Notoj:

(1) La Esperanto-Forumo Z estas grupo de esperantistoj, kies tasko estas prezenti en la formo de rezolucioj respondojn al tiaj lingvaj kaj prinormaj demandoj koncerne Esperanton, pri kiuj trafas jeno: Por ilin respondi evidentighas, ke ne sufichas simpla resendo al regulo, decido de la Akademio de Esperanto (au Lingva Komitato) au modelo trovebla en la por Esperanto valida normaro. Pli:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32420 .
(2) Tiu chi rezolucio estas rigardata kiel automate nuligita tiam, kiam pri la koncerna afero estas oficiala decido au oficiala rekomendo au io simila fare de la Akademio de Esperanto.
(3) La diskutado ene de la Esperanto-Forumo Z antau la pretigo de tiu chi rezolucio estas publikigita en
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/117549 kaj
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/119532 .

Referencoj:

Akademio de Esperanto (2009): "Statuto de la Akademio de Esperanto". http://h.akademio-de-esperanto.org/faktoj/statuto.html 13-a de Augusto 2011.
Albault, André (1976a): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974". Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press.
Albault, André (1976b): Baza Radikaro Oficiala. En: "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974". Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: "Esperantista Dokumentaro". Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Kiselman, Christer (2011): "Strechiteco inter planlingvo kaj chiutaga lingvo. Spertoj el la Sekcio pri faka lingvo de la Akademio de Esperanto". Prelego kadre de la Terminologia Forumo de la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago. http://www2.math.uu.se/~kiselman/strecxiteco.pdf 13-a de Augusto 2011.
Waringhien, Gaston (2002): "La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto". Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Wennergren, Bertilo (2007): Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: "Akademio de Esperanto - Oficialaj informoj Numero 8 - 2007 03 10. http://h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html 13-a de Augusto 2011.
Wennergren, Bertilo (2009): Listo de Rekomendataj Landnomoj. En: "Akademio de Esperanto - Oficialaj informoj Numero 12 - 2009 05 04. http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html 13-a de Augusto 2011.
Werner, Jan (2004): "Terminologiaj konsideroj". Dobrichovice, Kava-Pech.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1991, 10a eldono): "Fundamento de Esperanto". Pisa, Edistudio.

Membroj de la Esperanto-Forumo Z en la tempo de la aprobo de tiu chi rezolucio (14-a de Augusto 2011):
Andrea Fontana
Andreas Kueck
Bernardo
Cyril Brosch
Elma
Pierre Levy
62 comments - The latest ones
Esperanto Forumo Z
Esperanto Forumo Z
Karaj membroj de EFZ!

Bonvole vochdonu:
a) Aprobo
b) Malaprobo
c) Sindeteno

Alternative komentu kaj/au prezentu alian malneton.

Amike

Andreas
6 years ago.
Andreas Kueck has replied to Esperanto Forumo Z
Mi vochdonas por a).
6 years ago.
Bernardo
Bernardo
Mi nun ne tre emas okupiĝi pri la demando (ĉu ĝi estas pli ol teoria?). Krome viaj tekstoj estas ĉiam nur tiel pene legeblaj pro via h-manio, Andreas (laŭ mi malafablaĵo kontraŭ la leganto). Tri foje mi rezignis post tri frazoj.

Sed evidente: estas ankoraŭ pliaj tiaj elementoj, ekz. pan- (panslavismo, pangermanismo), mono- (monokroma, monokulturo ktp.) kiuj rekte kunpuŝiĝas kun fundamentaj radikoj.

Jes, la Akademio povas oficialigi ankaŭ afiksojn (ĝi faris pri -aĉ).

Jes, oni devus pli bone prepari ian tian studon, kiu ekzistas jam de jardekoj, vd. ekz-e

Quirke, D.J.F. (1972)
Neologismologio

BritE 784, 1972, p. 295

neologismoj;afiksoj;PIV;Helena

Kontraŭ la "pseŭdoradikoj", ekz. "bio", "endo", "eŭ", "kardi" en PIV

Piĉ, Karolo (1984)
Kioma ŝanco pro Esperanto-afiksoj en scienca terminologio?

AEST (Brno) 1984, p. 152-160

afiksoj + scienco

Werner, Jan (1984)
Antinomio de termina hejmeco kaj internacieco

SAEST Brno 1984, p.112-123; AkSt 1986, p. 131-137

terminologio; afiksoj

I.a. pri «greka-latinaj afiksoj», «terminoj el vivantaj lingvoj», «problemoj rilate la anglan» k.a.

Kavka, Josef (1984)
Kioma ŝanco por Esperanto-afiksoj en scienca terminologio?

SAEST Brno 1984, p. 140-151

terminologio; afiksoj; -io; -ik; -it;

Piĉ, Karolo (1984)
Principoj de Esperanto

SAEST Brno 1984, p.152-160

terminologio; afiksoj; morfologio; leksikologio

Kun glosaro p.157-160.

Kavka, Josef (1986)
Pri nove proponataj afiksoj el la vidpunkto taktika

ScRe 1986:37:2 (152), 43-49

afiksoj kemiaj; terminologio;

Anderson, W. (1994)
Fundamente
[reage al recenzo de Günkel pri Makkink: Nia Fundamento sub lupeo]
Gazeto 1994:9:5

Fundamento;ĉef-;pseŭdoafiksoj;recenzo

Vd. http://www.esperantoland.org/ebea

La plej detala studo pri la temo laŭ mia memoro estas de Halvelik en iu frua jar-eldono de Akademiaj Studoj (se tio estas interesa por iuj, mi povas serĉi ĝin).

Pri lia pozicio vd. jam

Halvelik, M. (1971)
Skatolo de Pandora kaj ĉevalo de Troje
[Pri Waringhien, G. (red.). PIV. Paris: SAT 1970]
ScRe 1971:22:3 (89), p. 97-99

propraj nomoj; PIV; Helena; Latina; recenzo; vortaro

Averto pri la multegaj Latinaj-Grekaj terminoj en PIV; ni bezonas leĝaron por asimili ilin.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Bernardo
Bernardo
P.S. Vd. ankaŭ:

Eichholz, Rüdiger (1986)
Ĉu ni daŭrigu la erar-vagadon en "graf-"lando?

AkSt 1986, p. 91-96

leksikologio; stilo; sufiksoj; -graf

Cetere - kaj trapasante la supran temon - la Akademio miaopinie eĉ povus enkonduki ne-internaciajn sufiksojn. La eble plej konata ekzemplo estas -ap, proponita de Rüdiger Eichholz en Pekoteko ktp., mallongigo de "aplika programo", do skribapo (komputila skrib-programo), printapo (komputila programo por printi, anstataŭ printilo, maŝineto por printi), kalkulapo ktp. Multe pli klara solvo, sed ne trovis sufiĉe da adeptoj. Anstataŭe oni sekvas la malklaran Pokrovskij-kaĉon.

Tiuepoke ekestis diskuteto, ĉu la 15a regulo estas la sola pordo, tra kiu rajtas eniri novaj vortoj, aŭ nur unu el pluraj (alia ekz-e estas akronimoj kiel Usono, Unesko, radaro, aidoso, tiepo (= tekst-identa ekran-prezento, WYSIWYG) ktp.
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
La koncernaj vorteroj miaopinie neniel apartenas al Esperanta regula vortfarado.
Ili simple estas radikeroj, kaj traktindaj kiel tiaj.
Mi konsentas, ke mia vidpunkto estas en plena malakordo kun la maniero, kiel
PIV 2005 traktas ilin.
Tio neniel signifas, ke mi kondamnas la esperantigitajn internaciajn vortojn
formitajn el tiuj eroj. Ili evidente estas akcepteblaj kaj laŭbezone
akceptindaj konforme al la 15-a regulo de FG. Mi nur kontestas, ke tiuj
radikeroj estus analizeblaj kiel memstaraj elementoj (t.e. same kiel -ad-, -id-,
-in-, -er-, ktp.) de regula esperantlingva vortfarado.
Ekzemple, mi neniam konsideris "-io" kiel sinonimon de "-ujo".
Mi ne analizas "Anglio", "Rusio", ktp. kiel "Angl'i'o", "Rus'i'o", ktp., sed
senprobleme akceptas kaj mem uzas ilin analizante ilin kiel "Angli'o",
"Rusi'o" ktp. Kompreneble, mi trovas sencdiferencon inter "Anglio" kaj
"Anglujo" kvankam verŝajne la plimulto el esperantistoj ne vidas inter
ambaŭ vortoj eĉ nur nuancon. Mi konscias, ke pri tio mi estas en malakordo
eĉ kun la Akademio.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Pierre Levy
Pierre, la grava afero estas ne, chu via vidpunkto estas en plena malakordo kun PIV 2005, sed chu via vidpunkto akordas kun la por Esperanto valida normaro. La rezolucioj de EFZ ne devas dependi de niaj personaj opinioj (Bulonja Deklaracio: "Esperanto havas neniun personan leghdonanton kaj dependas de neniu aparta homo"), sed sole de nia kiel eble plej trafa interpreto de la por Esperanto valida normaro. Alie EFZ estus nur grupo de alispecaj bonlingvistoj, kaj niaj rezolucioj ne estus fidindaj. La alia ekstremo estus ne prezenti starpunkton. Sed tiun chi taskon jam bonege plenumas la nuntempa Akademio.

Mi verkos novan malneton M02. Ghi bazighos sur la vidpunkto de Pierre, tamen kun la supozo, ke ghi akordas kun la por Esperanto normaro kaj kun mia provo ghin laue pravigi. Poste mi petos vin vochdoni au a) por M01 au b) por M02 au c) esprimi sindetenon.
6 years ago.
Bernardo has replied to Esperanto Forumo Z
Mi iom miras pri viaj proponoj por rezolucioj, Andreas.

1. Pri formaj aspektoj:

- Mi ne nomus ilin "rezolucio", sed eble "rekomendo".
- Ili estu en laŭeble senpeka Esperanto, do uzu diakritajn literojn kaj ne iun anstataŭan sistemon.
- Ili laŭeble evitu iun ĵargonon ("la por Esperanto validan normaron" -> la Fundamento kiel akceptita per la Bulonja Deklaracio)
- ili laŭeble uzu bonstilan Esperanton ("vortradikoparto" [kalkeo de Wortbestandteil] -> parto de la vortradiko).

2. Pri stilaj aspektoj:

- Tiaj rekomendoj de la Forumo Z estas kvazaŭ juĝoj aŭ verdiktoj en jur-afero, ĉar la Forumo ja akceptas la ideon, ke la tekstaro en la Fundamento estas kvazaŭ (baza) leĝo aŭ konstitucio (vd. la Antaŭparolon). El tio sekvu la formo de la rekomendoj (ekspertizoj), nome ili estu verkita sammaniere tiel, kiel oni kutime verkas juĝon aŭ verdikton. Ke - ekzemple - Kiselman aŭ iu alia menciis ion en tiu kunteksto estas malgrave kaj ne menciinde. Li donis al vi la ideon pri la ekspertizo, sed vi vortumu ĝeneraligi, sen rilato al tio (sufiĉas piednoto "kp. Kiselman ...").

- Nepra estas la klara elstarigo pri kiu demando precize la juĝo, opini-esprimo, rekomendo, ekspertizo de la Forumo temas. En la supra teksto tio ne estas tute klara. Ĉu temas nur pri la demando, ĉu oni nomu tiajn etnolingvajn afiksojn en Esperanto "afiksoj" (la opinio de la citita anonima sekciano), do pure termina demando, aŭ ĉu temas pri la demando, ĉu la Akademio povus oficialigi tiajn vort-elementojn, kiuj estas afiksoj en la fontolingvoj de Esperanto?

- Kiel modelo povas servi juĝoj de la Eŭropa Kortumo. Mi rekomendas legi kelkajn.

3. Pri enhavaj aspektoj:

- Mankas la konstato, ke la Fundamento ne eksplicite respondas la demandon.
- Mankas la referenco al "telegraf’ ― Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE 36.4, mankas en UV]. — DL 1888: Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj [DL 7]."
- Mankas diskuto, kiel la Fundamento cetere uzas la vorton "afikso" (-> tute ne, mankas en F-to), aŭ sufikso (sufikso - suffixe | suffix | Suffix | суффиксъ | przyrostek [FE 30, mankas en UV]. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42] kaj prefikso (prefikso - préfixe | prefix | Präfix | приставка | przybranka [FE 30, mankas en UV]. {GRAM} — Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30]).
- Mankas diskuto pri la specifa eco de esperantaj "afiksoj", nome ke ili kondutas kiel aliaj "vortoj" (malo, praa ktp.), kaj komparo, ĉu etnolingvaj afiksoj ("pseŭdoafiksoj") same kondutas (ĉu telea, ortoa, pana [panaj movadoj kiel panslavismo]).

4. Pri la kunlaboro en tiu Forumo

Kial malŝpari horon por verki tiun komenton, se vi ĉiukaze ignoras ĝin, eĉ ne reagas al antaŭaj? Vi ja same bone povas publikigi rezoluciojn sub via propra nomo, sed ne nome de iu FaFo (fantoma Forumo). Mi ankaŭ ne komprenas, kial vi ĉiam tiel urĝas. Tempo-premo ja tute ne ekzistas, neniu submetis proponon al Akademia decido oficialigi ekzemple "tele-". Mi ankaŭ ne komprenas, kial vi fermas malnovajn diskutojn. Se post jaro iu hazarde trovas ilin kaj esprimas ion interesan, kial ne?
6 years ago.
Pierre Levy has replied to Esperanto Forumo Z
La esenco de mia respondo estas: la koncernaj vorteroj neniel apartenas al
Esperanta regula vortfarado. Ili estas radikeroj, kaj traktindaj kiel tiaj.

Ili oportune havus lokon, en apartigita formo, en etimologia vortaro.

Iom aparte estas la hibridaj vortoj, ekzemple: tele'port'i. Tian vorton mi konsiderus
ne kiel kunmetitan vorton sed kiel apartan radikvorton, do ne "tele'port'i" sed
"teleport'i".

La Bulonja deklaracio kaj la Fundamento estas validaj nur laŭmezure, kiel
oni akceptas kaj interpretas ilin. Tio por neniu estas deviga.

Mia opinio relative gravas nur por mi.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Pierre Levy
Pierre, vi tute konfuzas min: Per via ekzemplo "tele'port'i" vi nun ja komprenigas, ke "tele" ne estas radikero de "teleport'", sed prefikso "tele'". Au kion mi miskomprenis? En kiaj okazoj temas pri "hibridaj vortoj"? Kaj en kiaj okazoj ne? Krome: Tio, ke vortoj estas "kondamnindaj", ne akordas kun nia provizora statuto § 1 (4): "EFZ nek preskribas nek altrudas nek mallaudas ian lingvostilon de Esperanto." (Kiel mi jam esprimis antaue: EFZ ne estu grupo de alispecaj bonlingvistoj.)
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Bernardo
Bernardo, dankon por viaj komentoj. Unue: Mi estas kontrau chia diskriminacio, do ankau kontrau tiu de la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u): Latin-3 estis, Unikodo estas, la h-skribo estos. Ghenerale mi petas ne diskuti pri skribsistemoj en tiu chi forumo, char pri chiaj tiurilataj gravaj demandoj estas jam respondoj en la por Esperanto valida normaro.

Vi plendas, ke malnovaj diskutoj estas fermitaj. Tio ne estas problemo, char vi kaj chiuj aliaj EFZ-membroj povas chiam estigi novan diskuton ("temfadenon") kaj en ghi ech prezenti de vi reviziitan malneton de jama rezolucio. (En tia nova malneto vi povas prezenti la de vi preferatajn vortigojn, skribsistemon, lingvostilon ktp.) Ni petas vin chiujn nepre fari ion tian laubezone, por ke niaj rezolucioj, rekomendoj k. c. farighu pli kaj pli altkvalitaj. Alivorte: Mi neniel volas esti daure la nura instruisto-gimnastikanto ("Vorturner").

Pri nia aktuala tasko: Bernardo, mi petas vin, ke vi bonvole prezentu konkrete vortigitan trian malneton (EFZ-2011-0004-M03), en kiu la lau vi trafaj respondoj ktp. estu efektivigitaj (kune kun la de vi preferataj skribsistemo, lingvostilo, vortigoj ktp.). Estas tro penige por mi, el viaj multaj komentoj konkrete vortigi novan malneton proponitan fakte ne de mi, sed de vi. En viaj "Pri enhavaj aspektoj" vi listigas multajn mankojn, sed kion vi konkludas el la decidaj normoj ktp.: Chu "tele'reg'il'o"? Au chu "telereg'il'o"? Au chu eble ambau ebloj eblas? (= mia sherca esperantigo de la germana "Oder gehen vielleicht beide Moeglichkeiten?").

Chu EFZ estas "fantoma forumo" au ne, tio sole dependas de tio, kiom kaj - ech pli grave: kiel efike - chiuj membroj kunlaboras.
6 years ago.
Pierre Levy has replied to Esperanto Forumo Z
Mi ne scias, ĉu "teleporti" estas en iu vortaro, sed ĝi ankoraŭ ne estas en PIV,
kvankam ĝia uzo en iu kunteksto estus nemirinda. Mi skribis ĝin kun streketo
inter "tele" kaj "port" ĝuste por indiki, kion mi komprenas per hibrida vorto:
ja "port" estas radiko, sed "tele" ne estas radiko. PIV nomas ĝin prefikso, sed
ĝi ne estas prefikso en la senco de la Fundamento, por kiu prefikso estas
radiko inter aliaj. Do en tiu vorto, "teleporti", kiu povus ekzisti, "tele" povas
esti radikero nur se "teleport" estas radiko distinginda de "port", kaj "port"
en "teleporto" estas ne radiko sed radikero. Oni nomu "tele" prefikso, se
oni volas, sed ĝi ne povas esti tia konforme al mia kompreno pri la
Fundamento. Tial mi nomas la rezultantan vorton hibrido.
Anstataŭ "kondamninda", komprenu "nerekomendinda" - kaj mi mem
korektas mian kontribuon dum mi ankoraŭ povas tion fari.
6 years ago.
Bernardo has replied to Esperanto Forumo Z
Por tio la demando ne sufiĉe interesas min, Andreas. Pierre diris ĉion necesan. Bv. forstreki mian nomon sub la "rezolucio".
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Bernardo
Bernardo, post
- la komentoj de Pierre kaj Cyril kaj krome
- mia denova trastudado de la Fundamento (sekve de unu el viaj komentoj) kaj de Zamenhofa lingva respondo
mi intencas ja mem verki kaj prezenti trian malneton. Do bonvole ne tro-anticipe pauzigu vian membrecon.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
"Ghenerale mi petas ne diskuti pri skribsistemoj en tiu chi forumo, char pri chiaj tiurilataj gravaj demandoj estas jam respondoj en la por Esperanto valida normaro."

If it be found impraticable to print works with the diacritical signs (^,˘), the letter h may be substituted for the sign (^), and the sign (˘), may be altogether omitted.

La Akademio malfermis la pordojn al pluaj sistemoj, kiel tiu iksa, la morsa, la braila, sed ĉiam kulinge kun la neebleco teĥnika rekte uzi la Fundamentajn literojn; en tiaj kazoj, tiuj sistemoj estas rigardataj kiel kodigo, necesa pro teĥnikaj kialoj.

Nu, en Ipernito tute sufiĉas elekti Esperanton kiel interfacan lingvon, por aŭtomate ekhavi (sen bezono de aldonaj apartaj programoj) la tutan Esperantan literostokon, per simpla uzo de la klavo "x".
Do, tutcerte tio ne estas tiel grava afero, sed fakte la uzo de la "h-sistemo" ĉi tie estas kontraŭFundamenta.
Nu, ni ĉi tie diskutas ofte tre harfendeme (kaj pri tiaj diskutoj mi estas tutcerte la plej malkompetenta) pri Fundamenteco aŭ kontraŭFundamenteco de iuj lingvouzoj. Do ŝajnas al mi iom mirige ke oni ĉi tie uzas h-sistemon kontraŭfundamente (ĝi estas uzebla nur If it be found impraticable to print works with the diacritical sign. Alie, tiu/tia sistemo estas kontraŭfundamenta)
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Anchjo, vi citis el la Fundamenta Gramatiko (angla versio) kaj grasigis la parton "If it be found impraticable". Mi estas ech pli harfendema, ol vi, kaj tial grasigas la tutan kondichon: "If it be found impraticable to print works with the diacritical signs (^, ˘), ..."; jen mia traduko en Esperanton: Se estas trovita ne-oportuna tio, presi verkojn kun la kromsignoj (^, ˘), ..."

Nu, fakte de mi estas trovita ne-oportuna tio, entute presi ian verkon (chu kun, chu sen supersignoj) el tio, kion mi elektronike prezentas chi-forume, char mi ne volas komisii presejon ... Sekve mi agas ech tute konforma al la Fundamenta instruo, uzante la h-sistemon. Kaj ne uzi ghin estus ech malrespekto al tiu Fundamenta instruo ;-)
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Vi harfendemas pri la angla vorto "print", tamen oni povas "to print" eĉ per sia propra "print-ilo", hejme, ĉu ne?
Sed, jes ja, la franca versio parolas pri presejoj (Les typographies qui n’ont pas les caractères ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, peuvent les remplacer par ch, gh, hh, jh, sh, u.).
Cetere vi ruze tradukas al "trovite ne oportuna", sed tio evidente estas [intenca, he he he he!] mistraduko. Tre pli taŭgas: "trovite ne ebla"
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Ech se vi anstatauigas "ne-oportuna" per "ne-ebla": Tio, ke mi devas trovi ne-ebla presi verkojn el miaj chi-forumaj mesaghoj, havas sian kialon en tio, ke mia presilo, presejo, printilo, printejo au kion ajn vi volas ne funkcias. Do: Vivu la ho!
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Nu, mi povus harfendi ke kiam la Fundamento estis verkita, ne ekzistis alispeca presado ol tiu fizika, sed nun eblas presado "nefizika": nome, publikigo interreta, kaj ke la "presejo" Ipernito tute havas la ĉapelitajn literojn.
Sed mi rezignas pluan diskutadon ĉi teme.
;-)
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Nu, lau la germana normo DIN 8730 "presado" estas la "redono de teksta au bilda prezentajho en ajna nombro per transigado de presfarboj au farbantaj substancoj sur la pripresota materialo pere de presformo" (tradukita citajho el
http://de.wikipedia.org/wiki/Druck_(Reproduktionstechnik) )

Do prezenti ion en Ipernity apenau estas "presado" lau la supra difino, chu ne?

Krome: Ech se Ipernity havas supersignajn literojn, ghi ne havas (pres-)tipojn: La germana regulversio tekstas: "Bei mangelnden Typen im Druck ersetzt man ch, gh, hh, jh, sh, u durch ch, gh, hh, jh, sh, u" = "Okaze de mankantaj tipoj en la presado oni anstatauigas ch, gh, hh, jh, sh, u per ch, gh, hh, jh, sh, u." Do: Neniuj tipoj, neniuj supersignoj. Vivu la ho!
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Jen do nova ismo en E-ujo: la "ho-ismo".
:-D
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Mi respondas al tiuj demandoj: "La demandoj repondendaj fare de EFZ estas: Chu aldona rigardmaniero, kiu neniel ekskluzivas la unuan kaj lau kiu temas pri apartaj afiksoj ("tele'skop'", "tele'vid'") estas kontraunorma? Kaj se jes, kiuj reguloj estas malobeataj?"

En la § 27 de la ekzercaro, mi legas: "Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de
vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni
povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo."

Tio ŝajnas al mi tute klara, kaj mia kompreno pri tio ne ŝanĝiĝis en almenaŭ la 60
pasintaj jaroj: kunmetita vorto estas kreata per kunligo de vortoj aŭ puraj radikoj.

Kia speco de lingvaj objektoj estas bio/ [...], eko/ [...], ekto- [...], -gen/ [...], homo/ [...],, infra/ [...],,
-it/ [...]-it/ [...], -iz/ [...], mikro/ [...], -oz/ [...], -skop/ [...], tele/ [...], ultra/ ... ktp (la listo ne estas
fermebla!)?

Ili certe ne estas vortoj, nek radikoj, sed ili estas, jes, elementoj de internaciaj t.n. fremdaj
vortoj, kaj laŭnormaj (art. 15 de F.G.) kiel tiaj en la korpo de la internaciaj vortoj, al kiuj
ili apartenas. Kontraŭe al la Esperantaj radikoj, ili ne povas esti memstaraj vortoj.

Apartan rigardon bezonas vortoj formitaj per kunmeto de tia objekto kun Esperanta
vorto: tele'vid'o (?), intest'o'skopo (?) ktp. Ne povas esti hezito: ili laŭnorme nur
povas esti komprenataj kiel "televid'o", "intestoskop'o", ktp.

Fakuloj, tio estas bone konata, bezonas proprajn ĵargonojn. Ĉar ili ne estas
nepre kompetentaj esperantistoj, kvankam kompetentaj en sia fako, ne estas
eviteble, ke ili kreas kaj uzas lingvajn monstrojn, kiujn neniam urĝas oficialigi.

Ŝajnas al mi, ke mi esence samopinias kiel Cyrille.Brosch.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Pierre Levy
Dankon, Pierre kaj Cyril, por via klarigoj. Mi estis verkanta rezoluci-malneton, kiu bazighas esence sur viaj konkludoj. En la fino mi estis skribonta, ke la koncernaj vortelementoj (ekzemple "tele") estas kombineblaj kun radikoj (ekzemple "objektiv'", "stir'") tiel, ke la nove estighinta radiko estas au radiko de internacia vorto, kiel ekzemple "teleobjektiv'o", au radiko de ne internacia vorto, ekzemple "telestir'i". Sed tiam mi faletis sur la Kiselman-a ekzemplo "biomalkombinado", kiu kondukis min al "biomalkomponado": El kiuj radikoj ghi konsistas ("biomal'kompon'ad'o" au "biomalkompon'ad'o")? ("bio'mal'kompon'ad'o" ja ne eblas lau viaj konkludoj.) Au chu la vorto estas entute malrekomendinda, kvankam ghi aperas en NPIV (kaj lau mi estas tute bona)?
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Pierre Levy
Mi ankau ne komprenas, kial oni ne simple povas vidi en "bio" la radikon de la internacia (au se vi volas: nova) vorto "bio'o"; signifo: "afero koncernanta la vivon au la vivulojn"; la tekstparto post "afero" estas citita el NPIV. Tiun chi vorton oni povas senprobleme kunmeti kun aliaj vortoj, ekzemple por formi "bio'mal'kompon'ad'o". Vidi en "bio" tamen nur parton de alia radiko igas la klarigon de "biomalkomponado" malfacila: Chu "biomal'kompon'ad'o"? Au chu "biomalkompon'ad'o"? Do ne koncepti "bio" kiel radikon de "bio'o" kondukas al absurdajhoj. Kaj malrekomendi "biomalkomponado" estas lau mi ne-pravigeble, char: Se hazarde estus oportuna unuradikajho anstatau "mal'kompon'", tiam antaumetita "bio" formus akcepteblan lauan unuradikajhon ("bio...'"). La uzebleco de "bio" k. t. p. do dependus de tio, chu la sekva vortelemento estas au ne oportuna unuradikajho ("mal'" ne estas tia).
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Pierre Levy
Mi komplete konsetas kun Pierre.
Eĉ tre surprizis min ĉi rezoluci-propono, pro tio ke la opinioj de Pierre (kaj Cyrille) ŝajnas al mi tute memevidentaj...
Koncepti "bi-" kiel radiko ŝajnas al mi evidente kontraŭFundamenta (aŭ kontraŭ la valida normaro, se vi preferas) ĝis la momento kiam "bi-" estos oficialigita, aŭ iĝos internacia IZOLITA vorto...
Eĉ paorli pri "kunmetaĵoj" kun "bi-" ŝajnas al mi same kontraŭ-fundamente.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Anchjo, bonvole atentu pri jenaj aferoj:
1) Temas ne pri "bi", sed pri "bio":
Memstara vorto do (teorie!) povus esti "bio'o" au "bio'a" ktp.
Kunmetajho do povus esti ekzemple "bio'gas'o".
2) Laumiainterprete Pierre modifis sian vidpunkton, vidu
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/119532/comment/15519238#comment15519238 .
3) Lau Akademia raporto "bio" estas rigardebla (ankau) kiel prefikso:
http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf .
4) La menciita Akademia dokumento igas prian rezolucion de EFZ ne plu bezonata.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Dankon pro viaj atentigoj.
6 years ago.
Pierre Levy has replied to Esperanto Forumo Z
Jes, vi povas diri, ke mi modifis mian vidpunkton, kvankam la esenco
restas sama. La esenco de mia vidpunkto estas, ke kunmetita vorto
konsistas el vortoj aŭ radikoj. Se "bio/ " ne estas radiko, sed estas
radikero, ĝi ne povas partopreni en regula Esperanta vortkunmetado.
Sed Andreas rimarkigis, ke, ĉar "bio' " povas esti radiko, do vorto kiel
"bio'mal'kompon'ad'o" estas regule formita. Andreas konvinkis min.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z
Esperanto Forumo Z
Tre multaj vortoj uzataj en Esperanto ne estas "klare difinitaj": Al ili apartenas ne nur ne-oficialaj novaj vortoj (kiel ekzemple "tajdo", "agnoski" [cetere: chu tial "ne-Esperantaj"?]), sed ankau kelkcent oficialaj vortoj - sen ia oficiala traduko kaj sen ia oficiala difino. Ilin oni tamen uzas kaj kunmetas kun aliaj vortoj. Kaj ankau kelkaj Fundamentaj kaj oficialaj vortoj ne nepre estas oficiale "klare difinitaj" - iafoje ech malgrau donitaj oficialaj tradukoj. Ordinare oni akceptas - en la granda plimulto de la okazoj - la klarigojn en NPIV kaj/au aliaj vortaroj.

La por Esperanto validan normaron ne kontrauas sinonimeco al Fundamenta au oficiala formo, se la formo nova estas internacia (t. e.uzebla lau Regulo 15) au aprobita de la Akademio (lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento).

Mi venis al la konkludo, ke la provo iel enklasigi vortelementojn, kiel "bio", "tele", "oz" ktp., en diversajn klasojn de "prefiksoj", "prefiksoidoj", "sufiksoj", "sufiksoidoj", "pseudosufiksoj", "pseudosufiksoidoj"(!) (PAG), "afiksoj", "veraj afiksoj", "veraj prefiksoj", "propraj radikoj" au partoj de la radiko ktp. estas vana, konfuzanta, ne kondukanta al la celo kaj ne bezonata. Ekzemple PMEG skribas pri "bio": "Plej multaj BIO-vortoj ankau povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. biodiverseco klare estas Esperanta kunmetajho"*), kaj pri "pseudo": "Zamenhof ofte uzis PSEUDO kiel veran prefikson."**) Oni bezonus kriterion por tio, esti au ne esti "vera prefikso" ktp. EFZ lasu tian taskon al lingvosciencistoj
;-)

*) http://h.bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/prefiksoj/bio.html
**) http://h.bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/prefiksoj/pseudo.html

EFZ devas enfokusigi la unu aferon, kiun lau la normaro oni nepre devas eviti en Esperanto: la uzon de formo nova sinonima al Fundamenta au oficiala formo, krom se la formo nova estas internacia au aprobita de la Akademio.

Mi provos verki lauan rezoluci-proponon. En ghi mi intencas prezenti jenan kernan respondon (al la Kiselman-a demando: "bio/, chu akceptebla kiel prefikso?"):

La por Esperanto validan normaron ne kontrauas la uzo de vortelemento, kiel "bio", "tele", "oz" ktp., krom se ghi estas formo nova sinonima al Fundamenta au oficiala formo sen tio, esti internacia (t. e. uzebla lau Regulo 15) au aprobita de la Akademio de Esperanto (lau la oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento). Se oni rigardas la koncernan vortelementon kiel parton de alia radiko (ekzemple "bio" kiel parton de "biogas'"), tiam validas la supra aserto analoge por tiu radiko.

Elma, Cyril, Pierre, Anchjo, Bernardo: Chu vi - lauenhave - konsentas?
6 years ago.
Pierre Levy has replied to Esperanto Forumo Z
Mia konsento aŭ malkonsento ne pli gravas pri tio ol pri sistema misuzo de la akuzativo.
La demando por mi estas, ĉu la koncerna vortero estas radiko aŭ ne. Se ne, la vorto
formita per kunmeto kun tia vortero ne povas esti kunmetita vorto en la senco de la
11-a regulo. Por esti internacia en la senco de la 15-a regulo, ĝi bezonus esti ...
internacia. Evidentas, ke "biomalkomponado" apartenas al neniu el tiuj du kategorioj.
Ĝi apartenas al esperantosimila ĵargono, kiun mi ne povas akcepti kiel Esperanton.
Oni tamen tre bone rajtas uzi ĝin sen mia konsento, same kiel oni rajtas uzi
volapukon aŭ lojbanon..
6 years ago. Edited 6 years ago.
Andreas Kueck has replied to Pierre Levy
Pierre, dankon por via komento. El ghi mi deduktas kelkajn esencajn demandojn (kaj donas respondojn al ili):

1) Chu "bio" estas radiko?
"bio" estas io nek Fundamenta nek oficiala. Ghi aperas en NPIV (kiu mem ne apartenas al la por Esperanto valida nornaro) kun la klarigo "Pref. kun la signifo 'koncernanta la vivon au la vivulojn'" ("Pref.": prefikso). Lau mia interpreto de la por Esperanto valida normaro oni rajtas uzi vorton nek Fundamentan nek oficialan, kies radiko estas "bio'", se ghi estas internacia (t. e. uzebla lau Regulo 15) au se ghi _ne_ estas sinonima al Fundamenta/oficiala radiko. Lau mi trafas almenau la dua kondicho (alie NPIV povus klarigi la signifon de "bio" per unuradikajho). Tial mia respondo al la supra demando estas: Oni rajtas vidi en "bio" radikon de vorto sen tio, peki kontrau la por Esperanto valida normaro, same kiel oni rajtas vidi en "mal'" radikon de vorto sen tio, peki kontrau la por Esperanto valida normaro; la chefa (sed ne principa) diferenco estas, ke "mal'" - hazarde! - estas Fundamenta.

2) Chu "biomalkomponado" (kiel tutajho) estas internacia vorto?
Lau mi ne.

3) Chu Regulo 15 determinas, kiel kondichon por sia apliko, ke la koncerna vorto estas memstara (t. e. ne-kunmetita) vorto en la fonto kaj/au la plimulto de la prenintaj lingvoj?
Lau mi ne.

4) Chu la esprimo "vorto" en la senco de la Fundamento inkluzivas ankau vortelementojn, kiel ekzemple "-in'", "mal'" k. s.?
Lau mi jes, char la teksto enkonduka al la Universala Vortaro nomas interalie la aferon "-in'" vorto: "Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto `frat'in'o`, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj chiun oni devas serchi aparte."
Alivorte: Se "-in'" estas vorto en la senco de la Fundamento, tiam en ties senco ankau "mal'", "bio'" ktp. estas vortoj. Tio, ke iuj el ili estas nek Fundamentaj nek oficialaj, ne forprenas disde ili la econ esti vorto.

5) Supoze ke "bio" estas rigardebla kiel radiko de vorto sen tio, peki kontrau la por Esperanto valida normaro: Chu tiu vorto estas internacia?
Lau mi jes (kun konsidero de 3 kaj 4).

6) Kiel kion oni do povas rigardi la esprimon "biomalkomponado"?
Analoge al la teksto enkonduka al la Universala Vortaro (kun "frat'in'o" kiel ekzemplo) oni povas rigardi la esprimon "biomalkomponado" kiel kunmeton el
a) "bio'", rigardebla kiel internacia vorto apartenanta al Esperanto _pro_ Regulo 15 kaj uzata en Esperanto _lau_ Regulo 15,
b) "mal'", rigardebla kiel Fundamenta vorto,
c) "kompon'", rigardebla kiel oficiala vorto,
ch) "ad'", rigardebla kiel Fundamenta vorto,
d) "-o", rigardebla kiel Fundamenta vorto.

7) Kiel kion oni povas alie rigardi la esprimon "biomalkomponado"?
a) Kiel unuradikajhon "biomalkomponad'". Sed tio chi estas absurda.
b) Kiel ion kontrau-regulan pro la komenca "bio", kiu estas "ne-Esperanta". Sed tiam oni devus malpermesi chiujn esprimojn, kiuj entenas ion nek Fundamentan nek oficialan kaj kiuj, kiel tutajhon, ne estas internaciaj, ekzemple "intertajda" (NPIV).

Kion mi pretervidas?
6 years ago.
Pierre Levy has replied to Esperanto Forumo Z
Plena Vortaro (1934) traktis "pseŭda" kiel adjektivan radikvorton.
Laŭ la 11-a regulo, ĉiu radiko fakte estas uzebla prefikse. Oni do povis
diri "pseŭd'a nom'o", "pseŭd'o'nomo" aŭ "pseŭdonim'o".
Tamen la ekzemploj donitaj kiel zamenhofaj estas: "pseŭdoinstruitaj
sofistoj", "senenhava pseŭdoscienca babilado", "pseŭdopatriotismo",
"pseŭdosufikso", "pseŭdoscienca". P.V. ne precizigis, ĉu oni devas
kompreni "pseŭd'o' " aŭ "pseŭdo' ". Mi devas konfesi, ke tio embarasas
min. Oni ja ne diras "dub'o'senc'a", sed "dub'a'senc'a".
6 years ago.
Andreas Kueck has replied to Pierre Levy
Pierre, interesa rimarko. Pri "pseudo" skribis Bertilo en PMEG:
"Iafoje oni vidas la A-vorton *pseuda*. A-vorta formo de PSEUDO estu tamen pseudoa. La 'o' estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi"
( http://h.bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/prefiksoj/pseudo.html ).

Mi aldonas, ke Zamenhof evidente skribis ekzemple "pseudo-laboro", do kun dividostreko. Tio chi lau mi estas klara indiko por tio, ke li ne rigardis "pseudolabor'" kiel unu radikon.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has added
La anoncita malneto (EFZ-2011-0004-M03) estas prezentata tie:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/119581 .

Bonvole vizitu http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/119582 kaj tie vochdonu por unu el la intertempe tri malnetoj.

Kompreneble vi povas prezenti chi-grupe propran malneton.
6 years ago.
Pierre Levy has replied to Andreas Kueck
La ĉefa demando estas: ĉu oni rajtas konsideri "bio' " kiel radikon?
Mi konsentas, ke jes kaj ankaŭ, ke ĝi estas internacia.
Duaranga kaj senefika estas la demando, ĉu ĝi estas oficiala aŭ ne.

Se "bio' " estas radiko, la cetero de la rezono de Andreas estas senpeke
logika kaj konvinka.

Tio pravigas vorton kiel "biomalkomponado". Restas la demando, ĉu
tiu rezono estas ĝeneraligebla al ĉiuj koncernaj vortoj. Ŝajnas al mi,
ke necesos provi por ĉiu koncerna afikso.

Ekzemple "pseŭdo' " : pseŭdo'sufiks'o ktp. - Tio funkcias!

Ekzemple "-gen' " apud "gen'o"? - hm!

Dankon Andreas.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Pierre Levy
Ne, Pierre. Tute ne.

15.
The so-called „foreign” words, i. e. words which
the greater number of languages have derived from
the same source, undergo no change in the international
language, beyond conforming to its system of
orthography. ― Such is the rule with regard to primary
words, derivatives are better formed (from the primary word)
according to the rules of the international
grammar, e. g. teatr'o,
„theatre”, but teatr'a,
„theatrical”, (not teatrical'a), etc.

Se vi ne kapablas pruvi (kaj nek vi, nek neniu alia en la mondo kapablos tion fari) ke ekzistas memstaraj tielnomeblaj "internaciaj" vortoj (rimarku: la 15a regulo parolas eksplicite pri enkondukebleco en EOn de tutaj vortoj; nek pri endkondukebleco nur de vortelementoj eltiritaj el internaciaj vortoj, nek pri enkondukebleco de afiksoj aperantaj ene de internaciaj vortoj, nek pri enkondukebleco de fonto-vortoj / "sources" fontigintaj fakajn internaciajn vortojn) kiuj rekte tute similas (krom rilate al la skriba formo) al "bio-o", vi NE povas uzi la regulon 15 por pravigi oficialecon de la radiko "bio-".
Tio estas kontraŭfundamenta, kaj cetere senutile komplikiga... Ekzemple: "tsunami", el la japana, ja iĝis tute sendube vorto internacia; surbaze de la regulo 15a, do, neniu povas malkonsenti rilate al la uzo de la vorto "Cunamo" en EO kiel vorto oficiala; tamen la problemo estas ke "tsunami" estas kunmetita vorto, kiu signifas "ondo en la haveno": se Andreas pravus rilate al sia interpretado de la regulo 15a, do oni devus ankaŭ akcepti en EOn la apartajn radikojn japanajn kiuj fontigas la kunmetitan vorton internacian "tsunami"... Ĉio ŝajne fontas el baza miskompreno: Andreas, kaj la aŭtoroj kiuj argumentas kiel li, nepravigeble konfuzas la koncepton (cetere iom nebulan) "internacian afikson" kun la koncepto (cetere ne tre pli klara) "internacia vorto"; ili, fakte, povus kontraŭbatali mian argumenton pri la internacia vorto "tsunami" (kaj ĝiaj du apartaj radikoj) NUR asertante ke en neniu alia lingvo krom la japana estas ALIAJ vortoj - krom la jam internacia "tsunami" - entenantaj la du apartajn radikojn japanajn, kiuj fontigas la vorton internacian "tsunami"; tamen tia ĉi kontraŭargumento tute egalas al diri: tiuj du partoj de la - ja internacia - vorto "tsunami" ne estas internaciaj afiksoj: tamen tio ĉi estas argumento tute ekstera al la Fundamento, kiu parolas nur pri enkondukebleco de tutaj vortoj - kvankam la Fundamento ja tute pov(int)us (sed tion ĝi ne faris...) paroli ankaŭ pri enkondukebleco de "fonto-vortoj" aŭ eĉ pri enkondukebleco de "internaciaj afiksoj", pro tio ke la koncepto "sources" tute klare aperas en la regulo 15, do ja estas prikonsiderata kaj konata ene de la Fundamento... Do - jen mia konkludo - la regulo 15 ja entenas klaran distingon inter la koncepto "internacia vorto" kaj la koncepto "fonto-vorto" - source - (do ankaŭ la koncepto "internacia scienca afikso", ĉar tie ĉi ni estas parolantaj pri pretendataj "internaciaj" afiksoj, kiuj estas transformiĝo de grek-latinaj fontovortoj); kaj malgraŭ tia konscia distingo, la Fundamento rajtigas la enkondukon NUR de la VORTOJ internaciaj, ne de la fontovortoj fontigintaj vortojn internaciajn, nek de la pretendataj internaciaj afiksoj... - cetere, eĉ se ni tute akceptas la koncepton "afikson internacian" kiel ion tute senprobleman, restas la fakto ke tio tute ne sufiĉas al agnosko - malrifuzo - de iu ajn aparta afikso "internacia" kiel AFIKSO ANKAŬ DE EO, pro tio ke en EO afiksoj estas vortoj iom apartaj kompare kun la aliaj vortoj pli "ordinaraj"...

Konklude mi diru, ke la unusola etna vorto kiu rekte similas al "bio-o" estas la greka "bios". Tio komplete malsufiĉas por uzo de la regulo 15. Necesus multaj vortoj, internacie, similaj al "bios", por pravigi la oficialecon en EO de iu radiko "bio-" surbaze de la regulo 15a...
Cetere, tute neniel estus pravigebla (krom per aldona - ege malkomplikiga - nova regulo al la lingvo, fare de la Akedemio) la pretendo ne miksi eventualan novan vorton/radikon/afikson fakan "bio-" kun vortoj de la ordinara lingvo, ene de ordinaraj parolaj kuntekstoj.

"Dum tuta mia bioo mi vivis en Italujo"...
"Mi metris la pezon de la spagetoj de mi kuiritaj: ĝi estis 400 gramoj"
"Ne iru tro telee, ĉar vi ne konas tiun ĉi lokon"
"Tiu problemo estas poli-faceta: ni analizu ĉiujn ĝiajn aspektojn"
"Venu tien ĉi, karulino, mal-telee al mi..."
"Mia patro mal-bio-int-is post rena transplanto"

Ah!!!
Tre aĉe!
6 years ago. Edited 6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Anchjo, por pravigi la uzon de memstara vorto "bio'o" kun la signifo "afero koncernanta la vivon au la vivulojn", oni bezonas nek Regulon 15 nek okazintan oficialigon de "bio'o": Sufichas la permeso "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ..." donitan en la Antauparolo al la Fundamento.

Analoge vi povas jam nun uzi vortojn kiel ekzemple la nek internacian nek oficialan "tajdo".

Cetere: La Akademia raporto entute ne pritraktas eventualan internaciecon au ne-internaciecon de "bio" ktp. nek skribas ion pri Regulo 15.

En la senco de la teksto enkonduka al la Universala Vortaro cetere ech "o" estas "vorto", kvankam ghi ne uzighas memstare en Esperanto.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Ne, Andreas, ne.

"Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam
nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas
rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante
pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj
ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj
; oni devas
ilin uzadi nur en la literaturo"

Du rimarkoj:

1
vortoj kiel "bio-o" ĝenerale NE enkondukas la plej aŭtoritataj homoj en nia lingvo, sed alifakuloj kiuj ofte mallaboremas lingve (en mia specifa kampo - filozofio - homoj kiuj sufiĉe malspertas pri EO sed deziras uzi la lingvon, tre ofte uzas ĝin nekompetente - mi estas redaktoro de scienca filozofia revuo de la Milana Universitato kiu uzas EOn. Ekzemple, amikoj kiujn mi tre estimas intelekte uzas, tamen, tre neoportune la vorton "lingvaĵo" anstataŭ "lingvo", ĉar ili emas pensi itale - linguaggio -, do falas en "falsa amiko". Ili malemas traduki anglajn esprimojn - mi penis konvinki ilin ke "peer review" DEVAS esti iel tradukita: ili lasis al mi la taskon elcerbumi ion, kaj mi inventis, helpe de VERAJ spertuloj pri la lingvo, kiel Carlo Minnaja, "samrangula kontrolado" -, kaj ili ĝenerale neprofitas - afero tre kritikebla kaj kritikinda - la vortkreopovon de la lingvo por ellabori novajn teoriojn filozofiajn)

2
Mi tute malkonsentas kun la fakto ke "bioo" rajtas esti vorto de la lingvo Esperanto.
La supre kopiita parto de la Antaŭparolo (de vi citita nur hakita) pravigas min, kaj malpravigas tiujn, kiuj volas altrudi ĝin al mi kiel vorto de EO

1 + 2
Sen oficialigo de la Akademio aŭ sen uzebleco de la 15 regulo, novaj vortoj povas esti nur proponataj, sed oni ne rajtas ilin altrudi kiel aŭtentaj kaj nemalhaveblaj eroj de la Esperantlingva vortostoko.
Se tiel ne estas, kial ni estas perdantaj nian tempon diskuti (sen peto de iu ajn) tiajn aferojn?
Se tiel estas, do, ni uzu la PIVon 2005 kaj... punkto fino. Ĝi estas verkita de kompetentuloj.
Se estas tiel, ni forbalaŭ Akademion, Oficilajn Aldonojn kaj la Fundamenton mem: se estas tiel, Ili estas komplete senutilaj (kaj eĉ ege pli senutila nia Forumo Z...).
6 years ago.
Andreas Kueck has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Anchjo, neniu volas altrudi al vi ian memstare uzendan vorton. Ekzemple mi neniam altrudus al vi uzi "ujo" en la signifo de "lando" au "kreskajho" - kvankam ech lau-Fundamente kaj pro analogo al "eco", "ino", "ajho", "aro" ktp. mi povus pravigi tian altrudon ;-)

Per tio chi mi volas diri: Ne chio, kio principe estas permesata, ankau efektivighas.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Andreas Kueck
Andreas,
se vi emas ekspluati la 15an regulon (kiel vi faris komence de la tuta diskutado) por pravigi la afikson "bio-" (aŭ la vorton "bioo") vi ja altrudas tiun vorton al mi, pro tio ke mi taksas la Fundamenton (kaj la Aktojn de la Akademio + la Oficialajn Aldonojn) kiel lingva "konstitucio".
Se vi volas tutsimple paroli pri tio, kio estas nemalpermesata, do eble tio ne koncernas la diskutokampon de nia forumo.
Cetere, aliflanke, oficialigo de vortoj aŭ de afiksoj estas tute ekster la celoj (kaj la pretendoj kaj la povo - kompreneble!) de nia grupo. Do, ankaŭ rilate al tio, la diskuto ne ŝajnas al mi kongrua kun la diskutokampo de la forumo.

PS:
al tiu, kiu malakceptas la signifon "landon" de la afikso "uj" (ĝenerale, pro tio ke li kredas ke ĝia ĉefa signifo nur estas "entenilo", dum tute klare la Fundamento montras ke ĝi havas 3 samrangajn signifojn: entenilon, arbon, landon), al tiu oni ja rajtas altrudi la akcepton de tiu signifo (se li malakceptus ĝin, tia malakcepto estus kontraŭ-Fundamenta). Kompreneble, al li ni povus altrudi nur al akcepton de tiu signifo, ne la praktikan uzon de la koncernaj vortoj (precipe, post la falo de la Akademia malpermeso uzi landnomojn finiĝantajn per la litero "i" - ĉu ĝi estas taksata kiel nova neoficiala sufikso aŭ kiel parto de landoradiko -, tiu malsimpatianto al la landnoma "uj" parolus nur pri "Francio", "Italio" kaj, ege bedaŭrinde, pri Vjetnamio").
6 years ago. Edited 6 years ago.
Esperanto Forumo Z
Esperanto Forumo Z
Grava informo:

Intertempe la Akademio publikigis "Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto" en http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf .

Mi petas vin chiujn studi tiun raporton. Ni eltrovu, chu la en ghi donitaj klarigoj pri prefiksoj ktp. igas estontan prian rezolucion de EFZ ne bezonata.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has added
Jen mia konkludo:

EFZ ne faru rezolucion pri tiu chi temo.

Kialo:

Tia rezolucio estus nuligita pro § 1 (3) de nia statut-malneto: "Rezolucio estas rigardata kiel automate nuligita tiam, kiam pri la koncerna afero estas oficiala decido au oficiala rekomendo au io simila fare de la Akademio de Esperanto."

La Akademia "Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto" prezentas ion similan al oficiala rekomendo fare de la Akademio de Esperanto pri tiu chi afero.

Kion vi opinias?
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has added
Interesa estas ankau la "Aparta opinio de Marc Bavant" (en la lasta pagho de
http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf ). En ghi estas skribita tio:

"Dum iu 'scienca afikso' ne estas ofic[i]ale agnoskita de la Akademio, ghi restas simpla parto de la radiko, kaj nenio pravigas malsaman analizon por, ekz-e, 'furioz-a' kaj 'shton-oz-a', 'mikrofono' kaj 'mikro-tom-o', au 'telefon-o' kaj 'tele-skop-o'."

Mi kontestas tiun chi aserton pro jeno:

1) Nenie en la por Esperanto valida normaro estas klarvorta malpermeso de afiksoj, prefiksoj, sufiksoj ktp. nek Fundamentaj nek oficialaj. Estas ech male:
Lau la terminaro de la Fundamento (pli precize: en la teksto enkonduka al la Universala Vortaro) ekzemple ankau la Fundamenta vortelemento "-in'" estas "vorto": "Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto `frat'in'o`, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj chiun oni devas serchi aparte."
Do: Se la Fundamento vidas en "-in'" "vorton", tiam ankau "-oz'" estas rigardebla kiel vorto.
La sepa alineo de la Antauparolo permesas: "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ...", kaj Regulo 15 instruas la uzadon de fremdaj vortoj.
Krome: La Akademio nomas en oficiala dokumento la ne-oficialan landnoman "-io" sufikso.

2) Jam en la stoko de Fundamentaj kaj oficialaj esprimoj trovighas ekzemploj de ne-unueca analizeblo:
La Fundamenta "degrad'" estas unuradikajho, kvankam ghi estas ankau klarigebla kiel "de'grad'". La Fundamenta "de'pag'" tamen ne aperas kiel unuradikajho. "Dekadenc'" estas oficialigita kiel unuradikajho, kvankam ghi ankau estas analizebla kiel "de'kadenc'" laumodele de "de'pag'".
Alivorte: Perhelpe de la Fundamento kaj cetero de la por Esperanto valida normaro oni neniel povas pravigi, ke estu nur unu analizeblo.
6 years ago.
Bernardo
Bernardo
Hontinde subnivela teksto de la Akademia sekcio: http://www.ipernity.com/blog/37943/342210.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Bernardo
Bernardo, dankon por la atentigo pri via recenzo. En ghi vi skribis: "Pri la kerna demando (bio-, eko-) neniu, ech ne unu, nul komo nul argumento el la Fundamento."

Kiel lau vi konkrete tekstas tiu "kerna demando"?

Kaj kion vi proponas kiel respondon al ghi, se "vi estus la Akademio"?
6 years ago.
Bernardo has replied to Esperanto Forumo Z
Pardonu, Andreas, sed Ipernity ne informas, ke estas novaj kontribuoj en diskut-grupo, kaj mi nur nun denove alklakis tie ĉi.

Partan respondon mi donis intertempe tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/37943/342753.

La unua demando estas, ĉu ĉe biogazo kaj ekoturismo (= PIV 2005) entute temas pri la problemo de pseŭdoprefiksoj aŭ ne simple pri mallongigoj de biologia gazo, ekologia turismo (mi komparas en mia teksteto kun aŭtobremso = aŭtomobila bremso). Pri tiu eblo: nenio en la "raporto" de la sep Akademianoj.

Nur se bio- kaj eko- tie ĉi estas fremdlingvaj prefiksoj kiel tele- aŭ pseŭdo- entute ekestas la demando, en kiu situacio oni rajtas uzi ilin, en kiu ne. En tiu kazo probable dependas, ĉu ekestas kolizio kun "pure" esperantaj radikoj aŭ ne. Sed por tio necesus pli detala studo.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Bernardo
Diable! Kio okazis?!
Ja veras: Ipernito ne (plu) informadas pri respondoj ene de diskutgrupoj.
Pasintece ĝi faris tion, Kial nun ne plu?
Tio malsimpligas niajn diskutadojn,,,
6 years ago.
Elma
Elma
Bio estas uzata kiel prefikso en chiuj landoj, kiuj uzas portugalan lingvon. Ankaû en latina-ameriko.
La biografisto. biógrafo, portugale) studas la biografian sistemon uzatan en la mondo. Oni ne devas kompliki tiun aferon. char ekzistas multaj vortoj malfacile por la lernantoj kaj studantoj, en Esperanto!
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Elma
Elma, dankon por viaj klarigoj. Mi samopinias kaj prezentas mian klarigan rezonadon:

Supoze ke estas malpermesate uzi "bio", "tele" ktp. kiel prefikson. Tiam konsekvence estus ankau malpermesate uzi "bio'o", "tele'a" ktp. kiel memstarajn vortojn, ekzemple "tele'a" kun la signifo: "aganta trans granda distanco sen substanca transportado, sed precipe per elektro au elektromagnetaj ondoj" (lau NPIV). Alie oni ja simple povus uzi la radikon de "tele'a", do "tele'", kiel prefikson, kio ja estas malpermesata lau la supra supozo. Sed tia malpermeso estus en kontraudiro al unu el la du jenaj Fundamentaj permesoj:
1) Regulo 15 (Fundamenta Gramatiko)
2) "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ..." (Antauparolo al la Fundamento).
(Tio, ke ghis nun neniu uzis kaj eble ankau neniam uzos vortojn, kiel ekzemple "bio'o" kaj "tele'a", neniel malvalidigas tiujn chi du permesojn.)

Alivorte: Ghuste la supre supozita malpermeso estas kontrau-Fundamenta (kaj krome draste komplikas Esperanton)!
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Anĉjo PacHorano (And…
"Sed tia malpermeso estus en kontraudiro al unu el la du jenaj Fundamentaj permesoj (...)"

Mi komplete malkonsentas!

Neniel ĉi tie oni povas uzi la regulon 15an ("bio-" estas memstara vorto nur en la greka lingvo - "bios"; punkto, fino. Ĝi ne estas memstara internacia vorto. Se vi asertas la malon, bv doni pruvojn...)

La Antaŭparolo permesus novan radikon "bio-" nur per oficialigo "instanca" (fare de la Akademio), aŭ "natura" (danke al la regulo 15).
Mi jam kontestis la uzeblecon tie ĉi de la regulo 15.
Ĝis oficialigo de "bio-", mi ĉiam malakceptos "bio" kiel apartan radikon, kaj nur akceptos radikojn kiel "biologi-"

PS
mi ankaŭ diru ke la lingva nelaboremo de fakuloj (spertaj en sia fako, sed foje ne en la lingvo EO) sufiĉe ĝenas min: kial diable oni ne uzas la vorton "viv-scienco" anstataŭ "bio-logio"?
Bah!
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Anchjo, ankau vortoj, kiuj estas nek oficialaj nek internaciaj, povas est uzataj en Esperanto, ekzemple "tajdo". Gravas nur, ke ne temas pri ne-aprobitaj formoj novaj sinonimaj al Fundamentaj/oficialaj formoj.

Velger: "La devigeco de la radikoj de la Universala Vortaro kaj de ghiaj oficialaj Aldonoj signifas, ke privataj sinonimaj radikoj estas malpermesataj. Radikoj internaciaj lau la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko ne estas privataj, do chiukaze permesataj. La malpermeso de sinonimoj koncernas nur la simplajn vortojn (radikojn), ne la kunmetitajn vortojn: Do 'liva' anstatau 'mal'dekstra' eblas (kvankam pro unueca lingvo-uzo ghi ne estas rekomendinda), dum 'navo' anstatau 'shipo' ne eblas."

Notindas, ke "liva" (same kiel "tajdo") estas nek internacia nek oficiala.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Kara Andreas,
el kiu teksto vi citas tiun aserton de Velger?

(cetere, notindas ke "liva" kauzas en mi teruran ventrodoloron...)
;-)
(simile, amiko mia, konante miajn politikajn elektojn, diris al mi ke mi estas "leftulo"; nu, li tre serioze riskis perdi mian amikecon!)
:-D
6 years ago. Edited 6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
La fonto estas:
Velger, Helmuto (1994): "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj". Marburg, info-servo r. a.

Elektronika prezento de la enhavo estas tie:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo ;
alklaku tie "Dateien herunterladen" ("elshuti dosierojn"), sed mi ne scias, chu tio funkcias che aliaj, ol mi.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Do, teksto tute ekstere de la por Esperanta valida normaro, ĉu ne?
Ŝajne do temas tutsimple pri opinio, kiu neniel argumentas surbaze de tiu normaro. Tustimple ĝi estas persona opinio pri akceptebleco aŭ ne de vortoj surbaze de tekstoj de la normaro; tamen tiu opino ne ŝajnas argumenti surbaze de la normaro mem.
Pro tio mi malakceptas ĝin, kaj tute rifuzas la hororan vorton "liva" (kiel legitiman vorton de la lingvo, surbaze de la normaro), ĝis ĝia eventuala estonta oficialigo.

MI varmege pardonpetas: tre bedaŭrinde mi vere nun ne havas la tempon pristudi la enhavon de tiu teksto per la de vi indikita ligilo. Se Velger ja argumentas sian opinion surbaze de la valida normaro, mi petas ke vi bonvolu resumi por mi lian argumenton.
Sed se liaj argumentoj ne baziĝas sur la normaro, mi apriore rifuzas ilin, pro tio ke devigiteco aŭ nedevigiteco de tio, kio enestas la normaron (Fundamento, Aldonoj, Aktoj), povas esti argumentata nur surbaze de la normaro mem. Ĉiu alia argumento estas por mi nevalida (ne estas hazarde ke vi mem, kara, parolas pri la normigaj tekstoj - kies kerno estas la Fundamento - kiel "por Esperanta valdia normaro": aliaj normoj estas laŭvorte nevalidaj, se ili ne baziĝas tute rekte sur tiuj tekstoj).
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Anchjo, jes, la teksto de Velger estas ekster la por Esperanto valida normaro, sed tiun chi bonege klarigas ghi. Al ghi estas resendite en nia statut-malneto*) § 6 (1):

"Kiel gvidlinio por la esplorado estas rigardata la verko menciita en § 3 (2), kio tamen ne nepre konsekvencigas, ke chiuj pri konkretaj demandoj faritaj konkludoj publikigitaj en la dirita verko estu automate transprenataj de EFZ."

§ 3 (2) Velger, Helmuto (1994): "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj". Marburg, info-servo r. a.

*) http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32420
6 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Ĉiuokaze, "vivoscienco" (aŭ "scienco pri vivo") restas nekontesteble ĝusta.
Multaj vortoj estas uzataj, kvankam ili ne estas oficialaj. Rimarkindas, ke
vorto povas esti oficialigita nur post certa tempo da uzo. Se oni nur rajtus
uzi fundamentajn aŭ oficialajn vortojn, neniu nova vorto estus uzebla nek
oficialigebla.

Neniu estas devigata uzi nebezonatan vorton.
6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Pierre Levy
Pierre, mi tute konsentas.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana)
Anĉjo PacHorano (And…
La punkto (2) estas kaj restas aserto tute neargumentita (cetere, ĝi estas tute malklare skribita: ŝajne ĝi celas aserti, ke la aplikebleco de la regulo 15a ne postulas, ke la Enesperanten enkondukebla "vorto" vere estu memstara internacia vorto, sed ke ĝi povas ankaŭ esti nur parto de internacia vorto - do, pli ĝuste dirite: vortoparto de internacia vorto).

Male mi kontraŭargumentis tiun punkton 2 (se mi bone komprenis ĝin malkgraŭ ĝia malklareco) per mia ekzemplo pri la internacia vorto "tsunami", kiu jam antaŭ jaroj iĝis, en EO, "cunamo" (tie ĉi mi nur aldonu, kiel fina klarigo, ke se la punkto 2 estus prava, do estus sendube tute oficialaj en EO, samrangaj kiel la vortoj de la Fundamento kaj de la Aldonoj, la du vortoj "cuo" kaj "namo", signifantaj respektive "havenon" kaj "ondon" - mi klarigas ke "cuo" estus pli taŭga ol "co", pro tio ke "co" jam estas liternomo...).

Pro tio kaj pro la supre de mi donitaj argumentoj (ĉefe - sed ne nur - ene de mia komento http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/119532/comment/15527990#comment15527990) Mi voĉdonas kontraŭ la rezolucio.

Do mia elekto estas "b": malaprobo.
.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Esperanto Forumo Z has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Anchjo, dankon por via vochdono. Ghi tamen ne plu estas bezonata, char entute rezolucio de EFZ ne plu estas bezonata pro la raporto*) publikigita de la Akademio de Esperanto, Sekcio pri faka lingvo. Eble vi ne legis mian mesaghon atentigantan pri tio en
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/119595 .

*) http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Esperanto Forumo Z
Pardonu. Jes, mi legis tiun atentigon, tamen - trenita de la posta diskutado - mi ne plu atentis ĝin.
Nu, mi atente pristudu la tekston de la Akademio, kaj rezignu pri plua diskutado de la problemo, konformiĝante al la laboro de la Akademianoj,
6 years ago.
Bernardo has replied to Anĉjo PacHorano (And…
Laŭ mi la temo neniel estas elĉerpita per la fuŝa teksteto de la sep Ak.: http://www.ipernity.com/blog/37943/342210/comment/15531494#comment15531494.
6 years ago.
Anĉjo PacHorano (And… has replied to Bernardo
Nu, fakte post rapidega legado de la teksto [kelk]Akademia[na], ankaŭ al mi ŝajnas ke ĝi ne elĉerpas la temon.

Cetere la komento de Bernardo http://www.ipernity.com/blog/37943/342210/comment/15531494#comment15531494 estas trafa.
6 years ago. Edited 6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Esperanto-Forumo Z