Group: Esperanto-Forumo Z


Terminologia Forumo kadre de la 96-a UK


Esperanto Forumo Z
August  9, 2011 - 1 comment - 384 visits

Mia pria blogajho estas en
http://www.ipernity.com/blog/55667/338821 .

Leginda respondo miaflanka al komento de leginto estas en
http://www.ipernity.com/blog/55667/338821/comment/15369599#comment15369599 .

En ghi mi metas du demandojn. Kion vi, karaj membroj de EFZ, respondus al ili?

La prezentajho (nepre leginda!) de la prelego de Christer Kiselman estas en
http://www2.math.uu.se/~kiselman/strecxiteco.pdf .

Mia impreso: La Akademio ne havas firman starpunkton pri tio, kion vidi en vortelementoj, kiel ekzemple "eko", "tele", "mikro" kaj "oz". Chu ne-oficialajn afiksojn? Chu partojn de la radiko?

En tiu prezentajho estas jena interesa informo:
"Grava principo estas, lau la opinio de la Sekcio pri faka lingvo, ke oni ne kunmetu sciencajn vortelementojn (tele, mikro k.t.p.) kun elementoj el la chiutaga lingvajho."

Nu, chu oni ne plu diru "teleregilo" kaj "mikroondilo"? Kaj kio estas "chiutaga lingvajho"?

Kiom la supre citita principo estas pravigebla au malpravigebla per la por Esperanto valida normaro?

Chu EFZ faru rezolucion kun sia starpunkto pri la menciitaj demandoj? Tia rezolucio povus esti helpa en la farado de terminoj.

Chiuokaze interesas min viaj respondoj, opinioj kaj komentoj.

Amike

Andreas

The topic of this discussion has been edited by Esperanto Forumo Z 6 years ago.

Comments
Esperanto Forumo Z
Esperanto Forumo Z
Atentindaj estas ankau la opinioj de fakuloj, ekzemple de Werner (2004: 73): "Grekaj kaj latinaj afiksoj [...] en esperantaj vortoj [...] ne apartenas al radikoj de la koncernaj vortoj. La samo validas pri la latinaj prepozicioj uzataj prefikse. Kaj afiksoj kaj prepozicioj estas apartaj morfemoj. Estas konsilinde, ke la afiksoj estu kombinataj prefere nur kun la internaciaj grek- kaj latin-devenaj vortoj ..."

Oni tamen devas aldoni, ke okaze de Fundamenta au oficiala radiko, kiel ekzemple "televid'", la vortparto "tele" estas rigardenda kiel apartenanta al la radiko (pro laua oficialigo). Sed lau mi tio chi principe ne malpermesas, vidi en "tele'" ankau afikson uzeblan ekzemple en "tele'reg'il'o".

Referenco:

Werner, Jan (2004): "Terminologiaj konsideroj". Dobřichovice, Kava-Pech.
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Esperanto-Forumo Z