Group: Diraĵoj el la tuta mondo


Frazoj de Mário Quintana, brazila poeto


César Dorneles
September 13, 2010 - 307 visits

La bona afero de la vicoj estas tiu, ke ili konvinkas nin, ke fine tiu kompatinda vivo ne estas tiel mallonga kiel oni diras.

La plej terura afero pri la robotoj ne estas kiel ili similas al ni, sed kiel ni similas al ili.

Unu el la atingoj de la sonora kino estis la malkovro de la silento - la silento de kiam oni atendas aŭ imagas ion.


Mário Quintana, brazila poeto, naskiĝis en Alegrete, RS (1906) kaj mortis en Porto Alegre, RS (1994).

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Diraĵoj el la tuta mondo