Group: Franclingvaj muzikoj tradukitaj al Esperanto


Milord' (Edith Piaf)


Andy Անդրանիկ
08 Sep 2010 - 509 visits- Permalink   |   Translate title into English

Tradukis: Andy Hernández

Ek, venu vi Milord'
sidu ĉe mia tabl'
tiom fridas ekster
ĉi tie komfortas pli
ne hontu vi, Milord'
sentu vin kiel en hejm'
via malĝoj' en mia kor'
kaj viaj piedoj sur seĝ'
Mi konas vin, Milord'
Vi neniam vidis min
Jen filin' de l' haven',
Jen ombro de la voj'...

Tamen, mi pas-gratis vin
Kiam hieraŭ pasis vi
Kaj orgojla estis vi
Dam'! la ĉiel' ĝojigis vin
Via fulard' el silk'
Flosante sur via ŝultr'
Belan rolon havis vi
Oni dirus: la reĝ'
Vi marŝis venkece
Ĉe l' brako de pucel'
Mia Di'! bela estis ŝi!
Mi frostas ĉe la kor'...

Ek, venu vi Milord'
sidu ĉe mia tabl'
tiom fridas ekster
ĉi tie komfortas pli
ne hontu vi, Milord'
sentu vin kiel en hejm'
via malĝoj' en mia kor'
kaj viaj piedoj sur seĝ'
Mi konas vin, Milord'
Vi neniam vidis min
Jen filin' de l' haven',
Jen ombro de la voj'...

Diri ke sufiĉas kelkfoje
Ke estus ŝip'
Por deŝiri ĉion
Kiam foriras la ŝip'
Ĝi foriras kun ŝi
La tenera kaj dolĉa
Kiu ne sciis kompreni,
Ŝi rompis vian vivon,
L'am' plorigas vin
Kiel la ekzistad'
kiu donas ĉiujn ŝancojn
por poste repreni ilin...

Ek, venu vi! Milord'
Vi ŝajnas kiel knab'
lasu vin porti, Milord'
Venu al mia reĝland'
rimorson kuracas mi
romancojn kantas mi
sinjorojn kantas mi
Kiuj ne konis pri ŝanc'
Rigardu min, Milord'
Vi neniam vidis min...
Sed ploras vi, Milord'
Tion neniam kredus mi.

Eh! ni vidu, Milord'
Ridu al mi, Milord'
Pli bone tio, iom da pen'...
Jes ja, jes ja!
Ekridu! Milord'
Ekkantu! Milord'
Ta da da da...
Jes, dancu, Milord'
Ta da da da...
Brave! Milord'...
Ankoraŭ, Milord'...
Ta da da da...

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)