Group: Mia vojo al Esperanto


pro la 10-voluma enciklopedio larus


ĵeromo
By ĵeromo
August 24, 2011 - 1 comment - 321 visits

mi lernis la lingvon internacian pro la 10-voluma enciklopedio larus el 1960-1964 (plus suplemento el 1970).

kiam mi estis dekkelkjara lernanto, mi preparadis lernejajn taksojn helpante min per la enciklopediaj volumoj, kiuj vicis en koridora mebleto de la hejmo. el ili mi ĉerpadis laŭbezone informojn.

ofte pro ia malklaraĵo mi reiris, prenis alian volumon, ĝin alportis kaj malfermis apud aŭ — se spaco ekmankis — super la antaŭa, kaj daŭrigis la esploron. dum foliumado jen kaj jen kurioza vorto aŭ ilustro haltigis min kaj mi eklegis senrilatan artikolon. ĝi povis siavice konduki min al alia volumo, tiel ke la libroj ĝis du- aŭ tri-tavole stapliĝis sur la labortablo. tiam mi rimarkis la devojiĝon, fermis la suprajn volumojn, reekzilis ilin al la bretaro, kaj revenis al la komenca demando. tio similis al la enciklopedimanio, pri kiu sándor szathmári amuze novelis en "enciclopeditis".

tiu familiara rilatado al enciklopedio eble klerigis min. se ĝi ne klerigis, ĝi almenaŭ fortigis la brakojn.

iam dum tia vort-al-vorta promeno mi hazarde haltis ĉe la artikolo "esperanto". mi ankoraŭ ne diris, ke tiu verko estas el miksa speco, tielnomata enciklopedia vortaro. ĝi provizas mallongajn vortarajn difinojn, kiujn sekvas eventuale pli ampleksaj enciklopediaj klarigoj.

post etimologia noto la vortara difino tekstis:

internacia lingvo publikigita la 26an de julio 1887 fare de juddevena rusa kuracisto, lazaro zamenhof.

la enciklopedia parto daŭrigis:

uzata en la tuta mondo de proksimume centmil homoj el ĉiaj nacioj, e-o funkciis kiel laborlingvo en la kvardekdu internaciaj kongresoj jare aranĝitaj ekde 1905. ĝia literaturo konsistas precipe el tradukoj (interalie de la biblio) kaj ampleksas proksimume 5000 verkojn.

e-o havas du bazajn principojn de plejebla praktika internacieco de radikoj kaj de senŝanĝeco de leksikaj elementoj.

la aboco enhavas 28 literojn: 5 vokalojn (a e i o u [ou]), 1 duonvokalon (ŭ) kaj 21 konsonantojn (b c [ts] d f g [gu] ĝ [dj] h [blova] h [laŭta ch germana] j [y en "yeŭ"] ĵ [j] k l m n p r s ŝ [ch] t v z). akcento ĉiam trafas la antaŭlastan silabon.

la parolelementoj distingiĝas per la fina vokalo: substantivo per -o, adjektivo per -a, adverbo per -e. komplementojn devige markas aŭ prepozicio aŭ finaĵo -n. ekzistas nur unu konjugacio kaj unu helpverbo: esti (esti). estas 9 prefiksoj kaj 38 sufiksoj. eblas senlima kombinado per apudmeto de simplaj vortoj, en kiu ĉefelemento lastas: vaporŝipo (vapora ŝipo), samideano (ano de la sama ideo), kaj tiel plu.

dejunaĝe la arbitraĵoj kaj lernejaj rigidaĵoj de la nacia lingvo incitis mian spontanean emon al logiko, eĉ se ili ne tro sukcesis erarigi min. aliflanke, ke laŭ enciklopedio 5 plus 1 plus 21 literoj egalas al 28 literoj, ne perturbis min — promeso de pli granda kohereco sufiĉe ravis min. mi decidis, ke mi lernos tiun lingvon, kiam mi trovos favoran cirkonstancon. mi pri tio interkonsiliĝis kun neniu kaj ankaŭ ne malpaciencis, nur konservis la intencon en duona memoro, duona forgeso.

konfesinde mi ankaŭ ĉiam pli volonte lernis tion, kion oni ne preskribis kiel lernobjekton, ol la laŭprogramajn aferojn. tio havis siajn bonajn kaj malbonajn sekvojn en mia vivo...

post kvino da pluaj jaroj mi iĝis studento en urbo. duona memoro venkis duonan forgeson. mi eltrovis la lokan e-an klubon kaj ekvizitis ĝian vesperan kurson

la 10-voluma enciklopedio larus — ĝustatitole "granda larus enciklopedia" — ricevis duan suplementon en 1975. la eldona societo ne daŭrigis ĝin transe, kaj ekde la sekvaj jaroj publikigis aliajn referencverkojn.

The topic of this discussion has been edited by ĵeromo 6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Mia vojo al Esperanto