Group: Ubuntu-eo.org


La grando de dosierujo /home


Kim Ribeiro
May 21, 2010 - 5 comments - 963 visits- Permalink

Mi dediĉis la plej granda spaco de mia disko al Ubuntu 10.04 intence por meti en la dosierujo /home ĉiujn imagojn kaj muzikojn kiujn mi havas kaj ordigi ilin, sed rapide aperis mesaĝon: "Via dosierujo /home estas preskaŭ plena. Forfiŝu ion."
Tio, kun pli ol 50 GB en la disko por uzo!
Mi serĉas solvon kaj ŝajnas al mi ke uzado de tuta subparto de la disko kiel dosierujo solvos la problemon, tial mi studas en forumoj la aferon ĉar mi jam malkovris ke agordoj estas necesaj. Se iu povos helpi, estos bonvena.
Comments
 Olivier Eliovir
Olivier Eliovir
kiel estas uzita via disko? Kion diras la komando "df -h"?
10 years ago.
 Kim Ribeiro
Kim Ribeiro
...dankon pro la intereso. Kiam mi aĉetis la porteblan Acer kun disko de 160 Gb, mi petis al vendisto subpartigi ĝin en 40 GB por Vindozo XP kaj en la restanta parto me metus mian unuan Ubuntuon. Kiam mi intalis la Ubuntu 8.04 mi konfuziĝis kaj subpartigis - kun ilo kiel GPart, mi skribas parkere do mi scias ke tion mi ne faris per la KDon de instalado - la diskon plue: el la 120 Gb restantaj mi instalis la Ubuntu en subparto de 40 Gb kaj simple ne uzis 60 Gb. Nun, dum subpartigo kiam mi volis instali la 10.04 en la granda subparto mi formatis la subparton je 4ext kaj jen kie mi estas.
La sistemo funkcias bone (mi ankoraŭ ne sukcesas kum retligo 3G) sed kiam ekiĝas ĝi montras tiun mesaĝon pri mia /home preskaŭ plena...
10 years ago.
 Kim Ribeiro
Kim Ribeiro
Bengil, la rubujo estas malplena > la sistemo estas nova, mi komencas instali la kromajn programojn.
Olivier, baldaŭ mi uzos la komandon kaj prenos respondon (kial mi ne sukcesis kontakti la reton per 3G tial mi estas en vindozo nun).
10 years ago.
 Kim Ribeiro
Kim Ribeiro
Olivier, jen la rezulto (mi miskalkulis la grando: la subparto estas pli ol 80 GB!!!)
kim@ubunk:~$ df -h
Sist. Arq. Tam Usad Disp Uso% Montado em
/dev/sda6 77G 6,5G 67G 9% /
none 1,4G 316K 1,4G 1% /dev
none 1,4G 880K 1,4G 1% /dev/shm
none 1,4G 188K 1,4G 1% /var/run
none 1,4G 0 1,4G 0% /var/lock
none 1,4G 0 1,4G 0% /lib/init/rw
/dev/sda1 40G 34G 5,2G 87% /windows
/dev/sda8 25G 23G 1,1G 96% /home

...kaj dauriĝas la mesaĝo pri pleniĝo de mia dosierujo /home (ĝi ja enhavas la fotojn kaj muzikarkivojn)
10 years ago.
 Kim Ribeiro
Kim Ribeiro
Solvo de la mistero trovita sed ankoraŭ daŭriĝas la problemo: Kiel oni vidas supren, kiam mi difinis la subpartojn de mia disko por instali la stabilan version de Ubuntu en /dev/sda6 mi metis la subparton /dev/sda8 kiel /home sed tie jam troviĝas mian Ubuntu 9.04 do ĝi estis jam preskaŭ plena.
La problemo tiel daŭriĝas sed ĝia solvo estas pligrandigi mian nunan "home"n aŭ per grandigo de tiu subparto (mi prenus parton de /dev/sda6) aŭ per forigado de mian malnovan Ubuntu en tiu subparto, kiun ŝajnas al mi kion mi faros...
10 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)