Group: Ubuntu-eo.org


Stabila versio de Ubuntuo


Kim Ribeiro
November 29, 2009 - 2 comments - 469 visits- Permalink

Mi ankoraŭ ne migris al nova versio ( 9.10 ) de Ubuntuo pro du kialoj:
- la versio kiun mi uzas ( 9.04 ) ne konektiĝas bone al reto kun aparato 3G (kvankam identigas la reton) kaj mi ankoraŭ ne sukcesis agordigi ĝin (sed mi scias ke tio ebliĝas).
- la proksima versio, kiun aperos en aprilo de 1910 estos stabila versio, kun plena subteno dum kvin jaroj.

Mi ne ŝatas ŝanĝi mian laborlokon konstante kaj mi estas sata je mian nunan Ubuntuon (mi uzas Ubuntu Studio, sed pretendas instali Muzix en la venonta ŝanĝo) do mi havas tiun sintenon. Ĉu mi ne profitas avantaĝojn de Ubuntu 9.10 pro banalaj rezonoj?
Ĉu Remastersys vere funkcias por rekonstrui mian instaladon?
Comments
 Kim Ribeiro
Kim Ribeiro
...post du monatoj sen opiniojn de aliuloj, mi daŭrigas kion povas esti specon de blogo pri la venonta versio, la stabila.
Certe - se ĝis nun mi uzadas UbuntuStudio 9.04 - mi atendos lanĉon de 10.04 en aprilo por sperti la version, kaj tiam povos paroli pri ĝi eble tie ĉi. Kaj tiam mi esperas intereson pri la temo kaj... verajn respopndojn.
10 years ago.
 Kim Ribeiro
Kim Ribeiro
Fine mi povas paroli praktike pri la temo, ĉar mi instalis UbuntuStudio (speco agordita por tiuj kiuj volas labori kun sono kaj imago, kiel mi) je
http://cdimage.ubuntu.com/ubuntustudio/releases/10.04/release
Tie mi selektis ubuntustudio-10.04-alternate-amd64.iso ĉar tio estas imago de lumdisko facile konvertebla, kaj mi uzas porteblan komputilon Acer kun procesoro Athlon Dual-Core.
Se vi volas instali la ĝeneralan version, kiun en-estigeblas en simpla KD (la mia necesis DVDn ĉar grandas 1,7 GB) serĉu en http://cdimage.ubuntu.com/daily-live/current

Kun la iso imago en via komputilo vi devas transformi ĝin en la lumdisko (mi uzas tiun terminon por la ĝenerala ilo) kaj tio estas simpla afero. Se vi uzas Ubuntu, alklaku la iso-dosieron kun la dekstra fingro kaj selektu la opcion sed en Windozo vi bezonos programeton kiel ImageBurn aŭ Nero.
Kiam vi havas la lumdiskon vi jam povas instali la sistemon en via disko, sed por tio vi bezonos subdiskon. Se vi ne havas iun en via disko vi devos dispartigi ĝin, sed la lumdiskon faras tion por vi. Estas delikata operacio sed ne malfacila. Por kompletigi ĝin vi devas indiki la sistemojn uzotajn kaj referenci ilin al radiko aŭ al "boot" (praŝargo), ĉar tiam la maŝino startiĝos nur kun la selektitaj sistemoj.
Sed por ke nia lumdisko funkciu bone necesiĝas eniri en ĝi, kaj se via komputilo ne startas tra la legilo de lumdiskoj tio estu agordita en Bios.

Nun, ke vi jam havas subdiskon por instali la sistemon necesiĝas nur ke vi estu ligata al reto (prefere, per bona konekto) kaj elektas en la lumdisko "Instali la sistemon".
Mia versio jam instalas la ĉefajn programojn (kiel Fajrovulpo, la sonaj kaj videaj programoj, ktp) sed vi havas facilecon por kompletigi la programaron per 2 vojoj:
- selekti en "Sistemo" > KPakageKit aŭ en "Administrado" > Synaptic kaj per ili serĉi kaj instali kion vi volas.
Mi estas tre feliĉa kun la nova Ubuntu kaj atendas demandojn por ekspliki pli precize la paŝojn.
10 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)