Group: Polurado de Esperanto-tekstoj


La ribelo de la ĉerokoj (3)


Michael Lennartz
January 19, 2013 - 3 comments - 246 visits

III – Batalo kaj mizero

La tago pasis, sen ke la indianoj entreprenis ion kontraŭ la fortikaĵeto. Nekutime malhela nokto kuŝis super fortikaĵeto Henri kaj la silenta pejzaĝo. La ĉielo estis kovrita de nuboj, kaj malfortaj fulmoj iam kaj tiam lumigis la fortikaĵeton kaj la bajonetojn de la gardantoj irantaj tien kaj reen. En la monotonan muĝetadon de la Cumberland-rivero miksiĝis post longaj paŭzoj unuopaj ventopuŝoj, kaj nek en la fortikaĵeto nek en la tendaro briletis eĉ unu lumradio.

La komandanto, kiu estis enlitiĝinta nur je malfrua tempo, kuŝis ankoraŭ en duondormo, kiu kutime antaŭas la profundan dormon, kiam alarmo kaj timvoko »Fajro, fajro!« igis lin fulmrapide leviĝi de la soldata lito kaj impeti al la fenestro.

Unusola rigardo estis sufiĉa, kaj li ekkonis la grandecon de la malfeliĉaĵo, sed Morris ne estis viro, kiun konfuzis neatenditaj fatalaĵoj. Dum leŭtenanto haste eniris kaj faris raporton, ke la fajro bruliĝis en la tiel nomita farunejo supozeble per brulaj sagoj de la indianoj, la majoro trankvile vestis sin. Tiam li rapide iris kun Clarke sur la placon, kie tamburo bruis, komandoparoloj sonis, pafiloj kaj armiloj tintis, kaj la flamoj finis sian detruan agadon kun terura krakado.

La tondra voĉo de la komandanto venke supersonis la bruaĉon, kaj en kvin minutoj liaj klaraj ordonoj restarigis ordon tiom, ke oni povis komenci efikajn agadojn por la estingado de la fajro. Dum duono de la garnizono sub leŭtenanto Clarke garde starigis sin sur la remparon, la aliaj kuris kun siteloj al la brulejo. Malgranda taĉmento impetis al la akvoturo, por levi la savan akvon je sufiĉa kvanto el la rivero. La brava komandanto ŝajne dekobliĝis, li estis ĉie. Laŭte kaj bone kompreneble lia voĉo sonis tra la tumulto, konsilante, ordigante, kuraĝigante, ordonante. Lia sinteno estis tiel malekscita, lia rigardo tiel trankvila, kvazaŭ tio estus nur manovro por ekzerci la trupon.

Ĝis nun la batalo kontraŭ la flamoj okazis preskaŭ senparole, nur malofte interrompite de voko de reciproka vigligo. Kaj vere, tiu batalo meritus pli bonan sukceson, ol okazis. Pro la varmego de la somero la lignaĵo estis tiom sekiĝinta, ke la ĉevronaro bonege nutris la flamojn. Krom tio pli kaj pli forta ventego blovegis en la kraketantan ardaĵon kaj ĵetegis kirlaĵon de fajreroj kaj brulaĵoj en la aeron.

La majoro nun ĉesigis la estingadon de la brulanta, ne savebla barako kaj ordonis, ke la garnizono iru sur la tegmenton de la komandantejo kaj la alia barako. Kun grandaj penoj la soldatoj flankenpuŝis la falantajn brulaĵojn per hakiloj kaj nudaj manoj kaj superakvis la vaporantan kaj fumantan trabaron per ŝutegoj da akvo.

La majoro iris sur la remparon kaj rigardis serioze kaj senvorte en la flamojn. Lia koro doloris, kaj lia interno ne estis tiel trankvila kiel lia mieno. Ju pli sobre li juĝis la situacion, des pli certa estis li, ke fortikaĵeto Henri kaj ĝia anaro estos perditaj, se ne okazos liberigo de encirkligitaj trupoj de ekstere. Li bone sciis, ke liaj soldatoj estis tute elĉerpitaj. Kvankam li ordonis, ke la taĉmento, kiu okupis kaj gardis la remparon, anstataŭu la estingantojn, li devis ekkoni per unu rigardo kun teruro, ke la figuroj kun vizaĝoj nigraj de fumo kaj kun vestaĵoj ekbruliĝintaj, malsekaj pro ŝvito kaj kaj apenaŭ kapabla plu stari sur la piedoj falus en la manojn de la malamiko dum ties unua atako. Instinkte la majoro sin turnis kaj rigardis al la tendaro de la indianoj. Iliaj tendoj estis klare ekkoneblaj, kiam la flamo rompis tra la fumo kaj kirle strebis ĉielen.

En tiu momento leŭtenanto Clarke proksimiĝis al sia superulo. Sen diri iun vorton, li ekkaptis la majoron je la brako kaj kondukis lin al la flanko de la arbaro, kiu troviĝis plej proksime al la domo, en kiu estiĝis la brulo. Ne atentante la varmegon kaj la sufokigan fumon, la leŭtenanto antaŭeniĝis kun la majoro ĝis punkto, kie la remparo formis akran elstaran angulon kaj ebligis superrigardon super la tuta okcidenta flanko de la fortikaĵo. Ankoraŭ silentante li almontris malsupren al la rivero. Tie senfina vico kvazaŭ serpento ŝajnis eliri el la akvo. Laŭ longaj kurbiĝoj ĝi rampis antaŭen, kaj kiam nun la ventego disigis la fumon, centoj da batalhakiloj kaj lancopintoj brilis al la rigide starantaj observantoj, kaj koleraj, timige kolorigitaj vizaĝoj ŝajnis minaci ilin per morto kaj pereo.

»Je Dio, ili atakos.«, flustris la komandanto. »Tio estos la lasta horo de fortikaĵeto Henri.«

»Se ni povus rezisti, ĝis la tago komenciĝos«, provis ĝojigi la leŭtenanto. »Tiam ni esperus, ke ili ne molestos nin dum la sekvaj dek du horoj.«

»Ĉi tien, kaporalo Jiggins! La kanonon antaŭen!«, vokis la komandanto kaj svingis la spadon kun sinoferema entuziasmo. »Se la nesto brulos, Tenesio3–1 havos sufiĉon da arboj por restarigi ĝin je la nomo de Dio!«

La elĉerpitaj fortoj de la soldatoj ŝajnis revigliĝi pro la ekvido de la malamiko. Knarante kaj klakante la kanono moviĝis trans la angulon de la remparo, ŝovate de dudek manoj, tiam oni ĝin direktis al celo kaj pretigis por pafi. Kvankam la ardo estis apenaŭ eltenebla kaj la fumo sufokige ondis super ili, la soldatoj sin starigis laŭlonge de la minacita flanko je orda vico rapide kvazaŭ sur ekzercejo. Kiam nun la indianoj, al kiuj surpriza atako ne plu estis ebla, impetis al la unua palisaro kun akra kriado, la kanono brue elĵetis kontraŭ ili hajlon de mitrajloj3–2, sekvatan de mortiga fusila pafado. La atakanta ondo rompiĝinte reĵetiĝis, la deklivo estis kovrata de mortintoj kaj vunditoj.

»Bone vi faris tion«, vokis la majoro entuziasmiĝinte. »Staru ankoraŭ duonon horon. Vidu, ili jam revenas. Ŝargu! Estu pretaj!«

Vere la indianoj denove atakis. La espero, ke ilia terura kunbatalanto, la fajro, helpos transdoni al ilia venĝo la kuraĝajn defendantojn malgraŭ ĉiuj penoj, superis ilian timon kontraŭ paf-armiloj tiom, ke ili sentime supreniris la deklivon male al sia kutima batal-arto. La dense kunpremita, hurlanta amaso timigis eĉ la plej kuraĝan koron.

»Kuraĝe, kanonistoj!«, vokis la majoro. »Plenigu la kanontubon ĝis la buŝo per mitrajloj, kaj se ili tamen atingos la supron, repelu ilin malsupren per bajoneto kaj kolbo!«

»Pro la flugo de fajreroj ni ne povas ŝargi, sinjoro«, diris unu el la soldatoj regantaj la kanonon. »Malfermante la keston de la tirĉaro3–3, ni eksplodus kun ĝi.«

»Do reveturigu la kanonon, kaj Dio malbenu la indianojn, kies malico pereigis tiom da bonaj viroj. Celu bone, homoj, post kvin minutoj ili atingos la palisaron.«

»La plej danĝera malamiko minacos nin pli frue ol la indianoj«, diris kaporalo Jiggins. »Vidu, la palisaro jam brulas!«

Efektive brulanta trabo de la gablo jam falis eksteren, sen ke iu rimarkis tion, kaj bruligis la palisojn jam bruniĝintajn pro varmego. Flameto post flameto saltetis sur la palisoj, kaj post nemultaj minutoj fajrozono okupis la tutan flankon. La taĉmento dediĉata al morto estis ĉirkaŭe fermita de flamoj kaj senigita de la lasta ŝirmaĵo.

»Ankoraŭ unu salvon, kaj tiam retiriĝu!«, diris la majoro. »En oriento jam leviĝas la suno, kaj ni ne povos ne forlasi la fortikaĵeton. Estas pli bone kaj pli honorinde morti batalante kontraŭ sovaĝaj malamikoj ol povre forbruliĝi ĉi tie.«

Intertempe la indianoj, kiuj akravoĉe ĝojkriis, ekvidante la brulantajn palisojon, proksimiĝis sufiĉe por sendi lastan mortigan saluton, antaŭ ol la fortikaĵeto malokupiĝos. Malhelaj figuroj armitaj per hakiloj saltis antaŭen, por malstarigi la palisojn kaj fari breĉon en la remparon por la atakontoj.

»Pafu!«, nun komandis la majoro. »Ĉiu prenu sian najbaron kaj formarŝu maldekstren tra la pordeto.«

En la momento, kiam la musketoj pafkrakis, la trabaro de la komandantejo brue kunfalis, kaj kolono de flamoj kreskis kvindek futojn alten. La malpacienco de la indianoj opiniis, ke la malstarigado de la palisoj daŭras tro longe, tial ili saltis la la flamoj. Kiam nun la majoro ordonis malokupon de la remparo al siaj soldatoj kaj la defendantoj retiriĝis ŝancelire pro elĉerpiteco, sed bonorde, ŝajnis dubinde, ĉu ili havus sufiĉan tempon por forlasi la fortikaĵeton, aŭ ĉu ili mortus interne de la fajrozono per la batalhakiloj de la venkantaj indianoj.

La komandanto estis la lasta sur la remparo. Inter la unua kaj la dua palisaroj la atakantoj enpenetriĝis supren. Hajlo da sagoj kaj pafoj sekvis la forirantan garnizonon, alportante pereon pro la proksimeco kaj faligante dekon da homoj.

Tiam la majoro subite opiniis, ke la atako malrapidiĝas. La plej antaŭaj atakantoj ankoraŭ suprengrimpis la krutan deklivon kaj estis jam tiel proksime, ke oni povis klare distingi unu de la alia, sed la plejmulto hezitis dum unu minuto. Cent etenditaj brakoj kaj kapoj turnitaj reen al la rivero indikis, ke io ne estas en ordo.

La penso pri helpo fulmis tra la majoro kiel radio de ĉiela konsolo. Antaŭ ol li povis vere kompreni tion, sonis la akra krako de fusilo ŝajne devenanta el la dorso de la malamiko. Tio estis la voĉo de malnova fusilo el la metiejoj de Kentukio, kiun la sperta soldato ekkonis el inter mil pafil-sonoj. Sekvis dua, tria kaj kvara krakoj – kaj la maltrankvilo de la indianoj kreskis al panika teruro. Kiam krakis tuta salvo sekvata de longdaŭra hurao el fortaj soldataj gorĝoj, la indianoj senbride kaj transkape fuĝis malsupren laŭ la deklivo.

»Haltu, knaboj!«, vokis la majoro entuziasme kaj almontris per la blanka spado la retiriĝantan malamikon. »La milicoj estas proksime, denove pafu al la malamiko, kiu tiom torturis nin.«

La soldatoj havigis al si la ĝojon de sia komandanto. La ŝargostangoj rapide estis ŝtopataj en la musketojn, kaj la kugloj klakadis kiel hajlo en la densajn vicojn de la malamiko, kiuj nun disiris kiel ventumiĝantaj glumoj kaj kuris valen kun laŭta veado.

Denove salvo de la ankoraŭ ne videblaj savantoj krakis, tiam laŭta »Hura!« sonis jam de proksimeco kaj estis anstataŭigata de tondra »Ĉi tien, kamaradoj, ĉi tien!« fare de la komandanto. Post nemultaj minutoj de trans la roka angulo, kiu regas la enfluon de la Harpeth-rivero, aperis nombro da postregionanoj, kiuj refoje pafigis siajn fusilojn kaj tiam rapidkure impetis al la fortikaĵeto, kie oni plejĝoje salutis ilin.

Fortikaĵeto Henri estis tute forbruligita, sed post kelkaj monatoj ĝi restariĝis el la ruinoj pli impone kaj pli fortike ol antaŭe. Dum multaj jaroj ĝi restis kvazaŭ bastiono en la lando de la ĉerokoj.


Notoj:
3–1 Tenesio – partoŝtato de Usono
3–2 mitrajlo – artileria municio, kugletaĵo en kartoĉo
3–3 (artileria) tirĉaro – Tirĉaro estas bezonata por translokigi kanonon. Antaŭ la unuaksa tirĉaro oni jungas ĉevalojn, malantaŭ ĝi kanonon. Per la alligo de tirĉaro la nestabila unuaksa kanono estiĝas stabila transporta kompleto. (germane: Protze, angle: limber)
Comments
ĵeromo
ĵeromo
- "malsekaj pro ŝvito kaj kaj apenaŭ kapabla plu stari"
kapablaj

- "la fumo sufokige ondis"
sufoke?

- "la soldatoj sin starigis laŭlonge de la minacita flanko"
minacata?

- "duonon horon"
duon*a*n horon

- "palisojon"
palisojn

- "saltis la la flamoj"
al la

- "laŭta »Hura!« sonis jam de proksimeco kaj estis anstataŭigata de tondra »Ĉi tien, kamaradoj, ĉi tien!«"
anstataŭita?
4 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Jen elŝuteblas la teksto kun miaj komentoj (ĉiuj tri partoj kune): www.ipernity.com/doc/tuurq/14366697
4 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Koran dankon al ĵeromo kaj Vladimir. Mi korektos mian tekston, kiu estos publikigata kiel elektronika libro fine de Marto.
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Polurado de Esperanto-tekstoj