Group: Polurado de Esperanto-tekstoj


La ribelo de la ĉerokoj (1)


Michael Lennartz
January 19, 2013 - 2 comments - 296 visits

Jen mallonga rakonto el la "Sovaĝa Okcidento" de Usono. Mi petas vin trarigardi ĝin kaj atentigi min pri eraroj.

La tuta dokumento estas elŝutebla (google): docs.google.com/file/d/0B96KWnTRv3hRVlRENHNmWWRjck0/edit

kaj (ipernity): www.ipernity.com/doc/41683/14149409

I – Fortikaĵo Henri

Jam dum la lastaj jaroj de la brita regado en norda Ameriko komenciĝis la elmigrado al la malproksimaj okcidentaj regionoj. Ĉiuflanken dissemante mirigan abundon da kulturo, prospero kaj kreskado, ĝi penetris ĝis la bordoj de Pacifiko kaj la orplenaj valoj de la kalifornia montaro.

Tiam la nocio »Fora Okcidento« markis nur malvastan regionon, ĉar en la malnovaj provincoj sterniĝis multaj sovaĝejoj sub nenies regado kaj sufiĉe plenumis la bezonojn de la migrantoj, kiuj direktiĝis okcidenten. La Misisipo1–1 estis la limo, kaj neniu vaganta kaptilisto aŭ ĉasisto konsideris transiri la riveregon kaj perdiĝi en la vastegaj prerioj1–2, kiuj pasis ŝajne senfine ĝis la fabeleca Roka Montaro. La novaj setlantoj, la postregionanoj, kiuj venke forprenis de la praarbaro pecon da kampo por gajni lokon por trunkodomo kaj pluraj agroj da maizo, ekloĝis laŭ la fluo de la Ohio-rivero kaj ties flankaj riveroj. Vizitante la stratojn de la urboj Boston, Philadelphia aŭ New York, tiuj sovaĝaj kaj fortikaj geviroj estis mire rigardataj de la urbanoj same kiel hodiaŭ bienuloj el Minesoto aŭ Nebrasko.

La registaro de la kolonio ne havis intereson pri la sorto de la bravaj familioj, kiuj partoprenis la migradon al okcidento. Ĝi opiniis, ke tiuj formigrantoj estas malobeemaj filoj, kiuj libervole rezignis la aŭtoritaton kaj protekton de la patra domo, kaj ke tial ĝi ne estas respondeca pri ilia sorto. La malmultaj militaj postenoj, kiuj loĝigis malgrandajn armeajn taĉmentojn kaj gvatis la najbarajn tribojn, ne sterniĝis trans la Ohio-riveron kaj la bordojn de Erie-lago1–3. Multaj el ili estiĝis ruinaj kaj senhomaj dum la nordamerika sendependiga milito.

Nur la respubliko ekkonis la taskon de sia estonteco kaj komencis porti la stelar-flagon1–4 per firma mano en la malproksiman sovaĝejon por la protekto de siaj bravaj civitanoj kaj starigis ĝin sur la remparojn de multaj fortikaĵoj ĉe la malsupra Ohio-rivero, ĉe Cumberland-rivero kaj Tennessee-rivero.

Tiuj lim-postenoj de la civilizo ne estis konstruitaj laŭ la reguloj de la fortikaĵ-konstrua arto. La malamikoj, en kies ĉasejoj oni starigis la fortikaĵetojn, havis kuraĝajn militistojn kaj talentajn estrojn, sed neniujn kanonojn aŭ fosistajn kaj pionirajn batalionojn, kontraŭ kies atakoj oni bezonas rempar-ŝirmaĵojn kaj kontraŭbombajn subterajn volbaĵojn. Insulo en riverego, altaĵeto ĉe la kunfluo de du riveroj aŭ seka fosaĵo, malantaŭ kiu duobla vico de palisoj ĉirkaŭfermis kvarangulan korton kaj la lignajn loĝejojn de soldatoj, estis sufiĉa por defendi sin kontraŭ armeo da indianoj dum semajnoj, se ne mankis manĝaĵoj. Se la fortikaĵo posedis eĉ malnovan sesfundan kanonon, kies buŝo minacis elĵeti morton kaj pereon trans la palisaron, tiam la garnizono povis trankvile ĝisatendi la atakadon de la kuprokoloraj filoj de la sovaĝejo.

Inter la okcidentlimaj instalaĵoj la fortikaĵeto Henri estis rigardata kiel precipe forta kaj defendebla, kvankam ĝi distingiĝis de similaj instalaĵoj per nenio ol nur per la situo protektata de la naturo. Eĉ regulaj armeaj trupoj suferus pro grandaj malfacilaĵoj kaj perdoj en kazo de perforta atako.

Tie, kie la Harpeth-rivero unuigas sian fluon kun tiu de la Cumberland-rivero, tre krute leviĝis monteto el la disforkiĝo de la du riveroj. Ĝiaj blankaj kalkoŝtonaj muroj brilis malproksimen en la suno kaj elstaris cent futojn preskaŭ vertikale el la bruanta rapidfluejo, kiu formiĝis el akvo kunpremita de kontraŭflanka elstaraĵo. Laŭ la fluo de la Harpeth-rivero, do en okcidento, la altaĵo rapide kaj klipe neniiĝis. En orienta kaj suda direktoj ĝi malaltiĝis nur iom-post-iome en formo de longa dorso, kiu fine malaperis en marĉa herbejo duoncirkle ĉirkaŭanta la tutan areon.

La rivero, kies akvo estis retenata de la Cumberland-rivero, en kiun ĝi enfluis, ofte superakvis la tutan regionon, tiel ke la fortikaĵeto ŝajnis elstari meze de lago. El la arbaro kondukis apenaŭ rekonebla vojeto laŭ vastaj kurboj tra la marĉo. La grundo cedis ĉiun paŝon, ĉirkaŭ flaketoj kreskis arbustetoj kaj sekaj kanoj. Tiom, kiom la grundo leviĝis, la vojo estiĝis pli firma kaj eĉ pli danĝera por atakanta malamiko, ĉar sur la tuta altaĵo mankis arboj kaj arbustoj, kiuj donus ŝirmon kontraŭ la pafado de gvatema garnizono.

Ĉirkaŭ tridek futojn sub la pinto de la monteto staris la unua vico de palisoj. Pasinte mallarĝan, bone garditan pordeton, la vojo subite krute supreniĝis ĝis deklivo de profunda, seka kavo. Seso da trunkoj formis primitivan ponton rapide forigeblan en kazo de atako.

Super dua palisaro, kiu ĉirkaŭfermis la supran plataĵon, elrigardis respektinda sesfunta kanono sur fortika, radohava stablo kaj montris sian nigran buŝon estantan preta por ĵeti morton kaj pereon malsupren laŭ la monteto.

Pasinte tiun duan remparon, oni troviĝis sur la supro de la monteto kaj meze de la domoj, kiuj formis la fortikaĵon Henri. Estis kvar longaj barakoj laŭ la lateroj de paralelogramo. Tri el tiuj estis ordinaraj trunkodomoj laŭ la maniero de la postregionanoj, kaj ankaŭ la kvara, sur kies gablo staris alta flagostango, apenaŭ havis la pretendon pri la fiera nomo komandantejo, kiun oni vidis je grandaj, nigraj leteroj sur tabulo najlita super la pordo. Malantaŭ tiuj domoj staris turo, kiu parte pendis super la rivero. En ties interno oni levis la bezonatan akvon el la rivero. De tiu flanko la krute dekliva roko ne ebligis atakon, tial oni reduktis la remparon al trunkobaraĵo.

Notoj:
1–1 Misisipo – la dua plej longa rivero en Usono
1–2 prerio – stepo de Norda Ameriko
1–3 Erie-lago – unu el la kvin Grandaj Lagoj en Norda Ameriko inter Usono kaj Kanado (Erie-, Hurona, Miĉigana, Supra, Ontario-lagoj)
1–4 stelar-flago – nomo de la usona flago, en kiu ĉiu stelo indikas unu partoŝtaton

The topic of this discussion has been edited by Michael Lennartz 4 years ago.

Comments
ĵeromo
ĵeromo
- "prerioj, kiuj pasis ŝajne senfine"
iom surprizas, ke prerio "pasas". eble "etendiĝas", "sterniĝas"...?

- "sesfundan kanonon"
probable sesfun*t*an, kiel iom pli malsupre.

- "la altaĵo rapide kaj klipe neniiĝis"
ĉu kli*f*e?

- "montris sian nigran buŝon estantan preta por ĵeti"
bone, tamen ĉu ne eblas simple "sian nigran buŝon preta..."?
4 years ago.
V I Z I   László*
V I Z I László*
"ĉar en la malnovaj provincoj sterniĝis multaj sovaĝejoj sub nenies regado kaj sufiĉe plenumis la bezonojn de la migrantoj"

La frazo ne enhavas gramatikan eraron, tamen ĝi estas tro germaneska. Mi vortumus:

"ĉar en la malnovaj provincoj etendiĝis multaj sovaĝejoj sub nenies regado, kaj ili sufiĉe kontentigis la bezonojn de la migrantoj"

Por la flua klareco ankaŭ komo kaj subjekto "ili" estas konsilindaj elementoj.
4 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Polurado de Esperanto-tekstoj