Group: Polurado de Esperanto-tekstoj


En profunda korto (27) (verkis Qiong Yao, elĉinigis Vejdo)


vejdo
By vejdo
May 23, 2012 - 2 comments - 175 visits

27
Stulte sidante ĉe la fenestro, Ailin stupore rigardis la ĝardenon plenan je sunlumo. La tranokta postebrieco ankoraŭ tenis ŝian kapon konfuzita, kaj ĉio okazinta lastnokte aperis malklare antaŭ ŝiaj okuloj, sed ŝi sciis, ke okazis io, eĉ io grava. Kion al ŝi diris, Fang Siying, tiu unika guvernistino? Ŝi ankoraŭ memoris, ke Fang restis en ŝia ĉambro. Ŝi rakontis plorante. La larmomakuloj estas ankoraŭ freŝaj! Do, tiu guvernistino certe ekkonas la sekreton en ŝia korfundo! Kaj cetere, la guvernistino ankaŭ diris ion. Do kio estas tio, kion ŝi diris? Ŝi penis rememori kaj pripensi, sed nenio venis al ŝi menso.
Lasta nokto ŝajne sin kaŝis en densa nebulo tiel malklare kaj konfuzite. La ununura realo estis la sceno dum la momento, kiam ŝi eniris la salonon kaj ekŝaltis la lampon. Sur la kanapo, Fang kunŝoviĝis kiel katido kaj Bai firme ĉirkaŭprenis ŝin, kun la vizaĝo plena je profunda pasio! Kiel tio ja okazis? Ŝi ne povis veni al la ĝisfuunda kompreno. Kiel tio ja okazis? Eble tio estis ŝia halucino? Aŭ eble tute ne okazis la lastnokta sceno! Sed ne! Ŝi ankoraŭ memoris pri ŝia aspekto. Sen okulvitroj, jes, ŝi ne portis okulvitrojn ĉi tiujn tagojn. Kun longaj haroj pendantaj ĝis ŝultroj, ŝi surhavis helbuan kostumon por aŭtuno... Ŝi frostotremis. Nenegeble la guvernistino vere estas tre bela, sed, ĉu la beleco efikas al la blindulo?
Agitite ŝi stariĝis kaj paŝis tien kaj tien en la ĉambro. Poste ŝi fermis la pordon kaj plengorĝe kiris, “Yazhu! Yazhu! Yazhu!”
Yazhu hasteme alkuris el malantaŭe. Starante sur la ŝtuparo, ŝi laŭte respondis, “Jes, sinjorino?”
“Kie estas instruistino Fang?” Ailin demandis.
“Al la lernejo iris ŝi kune kun Tinting,” Yazhu respondis mirplene.
Oh, vere! Kiel malklarkapa! Kompreneble ili iris al la lernejo. Ailin ekmordetis sian lipon. Ĉiaokaze, ŝi devos bone interparoli kun tiu virino! Ŝi volas, ke ŝi foriru! Ŝi neniel permesas al iu ajn invadi ŝian terenon. Unu fantomo jam sufiĉas! Nun alia vivanto intervenas! Oh, ŝi ne povas toleri tion! Neniel!
“Sinjorino,” Yazhu demandis singardeme, “ĉu vi volas matenmanĝon?”
“Ne! Preparu glason da lakto kaj alportu ĝin al la supra etaĝo por mi!”
“Jes.”
Ferminte la pordon, ŝi sidigis sin ĉe la tablo por daŭrigi sian meditadon. Estis strange, ke, kiel ajn ŝi ordigis siajn pensojn, ŝi ĉiam sentis sin konfuzita en menso. Eble tion kaŭzis la alkoholaĵo, kiu igis ŝin molkora. Ŝi trovis, ke ŝi ne tiel malamas Fang-on kiel ŝi imagis. En ŝia korfundo troviĝis io, kio eĉ toleris Fang-n kontraŭ ŝia volo! Ŝi ekskuis sian kapon perplekse kaj konfuzite, nesciante, pri kio ŝi kaj Fang interparolis lastnokte.
Yazhu alportis lakton. Ailin tuj flaris fortan aromon el ŝia korpo, kaj diris kun malvarma rideto, “La bonodoro de rozoj. Ĉu vi denove aĉetis rozflorojn?”
“Jes, sinjorino. Plurajn dekduojn. La sinjoro ordonis al mi aĉeti ilin! Ĵus mi pretigis kelke da vazoj plenaj je rozoj. Ĉu vi volas unu vazon ĉi tie?”
”Ne! Foriru!” Yazhu retiris sin. Apogante sin ĉe la fenestro, Ailin ekhavis pli konfuzitan animstaton. La Ĉielo scias! Kio okazas al ĉi tiu familio! Rozoj! Rozoj! Ĉu ĉio ĉi rilatas al la guvernistino? Aŭdiĝis frapetado sur la pordo. Antaŭ ol ŝi respondis, la pordo puŝmalfermiĝis. Ekster ŝia atendo, Bai staris ekstere antaŭ ŝiaj okuloj! Li surhavis grizajn puloveron kaj okcident-stilan pantalonon en pureco kaj bona ordo, kun vigla mieno. Ailin surprizite rigardis lin. De kiam li jam elturniĝis el ĉagreniĝo kaj deprimiĝo? Li aspektis tute kiel alia homo. Kaj krome, Ailin trovis preskaŭ korpremite, ke, kvankam li jam superis la aĝon de kvardek jaroj kaj kvankam li estas blinda, li ankoraŭ sin montras rekt-statura, belaspekta, eleganta kaj ŝika! Li ankoraŭ estas la alloga viro! Ne mirinde! Ne estas mirinde, ke tiu Fang Siying korinklinas al li! Ŝi gapis al li. Ĉu tiu viro estas ŝia? Iam ŝi tre volus ĉirkaŭpreni lian kapon kun densaj haroj, glatigi la faltojn inter liaj brovoj kaj forkisi la ĉagrenon ĉe liaj lipoj, sed ŝi ne sukcesis fari tion! Sed nun? Kiu jam glatigis la faltojn inter liaj brovoj kaj forkisis la ĉagrenon ĉe liaj lipoj?
”Ĉu mi povus eniri?” li demandis kun ĝentileco kaj ceremonieco, kiujn ŝi jam ne vidis longatempe, kaj kiuj ne signifis intimecon, sed flegman fremdiĝon. Tion ŝi sciis, ke ŝi estas fremdulo en lia koro.
“Jes,” ŝi respondis seke.
Li eniris kaj fermis la pordon post li. Fakte li ne bone konis la aranĝojn de ĉi tiu ĉambro, ĉar li preskaŭ ne iris en la ĉambron. Ŝi intence ne helpis lin, sed lasis lin iri palpe. Trovinte la sofon, li sidiĝis kaj bruligis cigaredon,ŝajne preta por longa interparolo. “Lastnokte vi estis ebria,” li diris.
“Kiel pri tio?” ŝi demandis aŭtomate kun iom da defiemo. “Kvankam mi estis ebria, mi sufiĉe sobriĝis por spekti la bonan dramon per miaj propraj okuloj! Sciu pri tio!”
“Mi scias,” li diris kviete, aplombe kaj kun certeco, eliginte buŝplenon da fumo. “Ĝuste pri tio mi venas interparoli kun vi.”
“Ne diru al mi, ke vi tiam havis impulson...”
“Ne, ne,” li tuj transprenis la temon. “Mi ne havis impulson, tute ne.” Post paŭzeto, li malrapide aldonis, “Mi pensas, Ailin, ke, se nia kontaŭvola geedzeco treniĝos plu, tio estas nenio bona al ni ambaŭ. Tial mi petas divorcon.”
Ŝi ektremis kaj fikse rigardis lin. “Ĉu por tiu guvernistino?” ŝi senemocie demandis. “Mi pensas, ke vi vere enamiĝas al ŝi.”
“Jes,” li respondis simple kaj decideme.
Ŝi refoje ektremis. Ĉe la fenestro, kun glaso da lakto en la mano, ŝi tenis sin senparola longan tempon. Ŝiaj okuloj fiksiĝis al la glaso, el kiu varma vaporo eliĝis, supren leviĝis kaj disvastiĝis.
“Kiel do?” li demandis.
Kolero elŝprucis el ŝia brusto al ŝia kapo. Oh, tiu ĉi plej freneza enamiĝanto en la mondo! Unu guvernistino! Unu guvernistino! Lia antaŭa amplena vizaĝo estas ŝajnigita! “Jam ne estas la unua fojo, ke ni interparolas pri diverco!” ŝi diris flegme, “Ĉu vi ne scias pri miaj kondiĉoj?”
Li hezitis dum momento. “Ĉu vi celas la fabrikon?”
“Jes.”
“Vi scias, ke la fabriko kaj te-plantejoj ne povas esti apartigeblaj,” li diris malfacile, “Ĉu vi povuvs elmeti aliajn kondiĉojn, kiaj kontanta mono, domoj aŭ parto de te-plantejoj?”
“Ne.”
Li ekkunpremis siajn dentojn. Li dronis en cigared-fumo. Evidente li alfrontis la grandan alternativon. Poste forte ekskuinte sian kapon, li decideme kaj ĉionspite diris, “Bone! Mi donu ĝin al vi!”
Ailin ege surpriziĝis. Ŝi nefideme rigardis lin, apenaŭ kredante, kion ŝi aŭdis. La fabriko estas lia heredaĵo kaj la gravita parto de lia afero. Ŝi bone komprenis, kian pezon ĝi havas en lia koro, ne nur materiale sed ankaŭ spirite, kaj ke ĝi entenas liajn sangon kaj ŝviton. Kaj nun, li eĉ decideme pretas ĝin forlasi? Ĉu nur por tiu Fang Siying? Ĉu la forto de amo estas tiel potenca? Tio estas nekredebla! Ŝi kaptiĝis de ĵaluzeco kaj aflikto. Ŝi diris kun severa kaj malvarma tono, “Ĉu vi ne domaĝus forlasi vian fabrikon por tiu guvernistino? Ĉu ŝi tiel gravas al vi?”
“Por honeste diri, ŝi pli gravas ol cent fabrikoj.”
“Aĥ?” Lia malkaŝemo des pli pikis ŝin. Kion tiu virino faris ĉe li? Kiel ŝi povus tiagrade subigi viron? Ŝi envias ŝin! Ŝi malamas ŝin! “Post kiam vi eksedziĝos kun mi, ĉu vi edziĝos kun ŝi?”
Post kiam li iom enpensiĝis, stranga mieno naĝis al lia vizaĝo, kiu volviĝis per sonĝeca brilo. Li montris tenerecon kaj delikate mildan rideton ĉe siaj lipoj. “Jes,” li mallaŭte diris. Tiun vizaĝesprimon, tiun mienon kaj tiun senton ŝi soifis akiri, sed ne povis! Firme tenante la glason, en kiu lakto skuetis, ŝi spiregis, kun konfuzita kapo kaj bolanta sango. “Do, ni faru decidon pri tio,” li aldonis, “Ĉar ni jam vivas kiel geedzoj ses aŭ sep jarojn, mi esperas, ke ni havu bonan kuniĝon kaj bonan disiĝon. Hodiaŭ mi iros al Taibei renkontiĝi kun mia advokato. Kaj mi volas meti la finon al la afero kiel eble plei frue. Pri la fabriko,” li suspiris korŝiriĝe, “mi venigos maljunan Zhang. Vi povos igi, ke li montru la kontolibron por via kontrolo. Se vi ne havas malsaman opinion, ni traktu la aferon tiamaniere!”
“Momenton!” ŝi eligis tiun vorton nereteneble. “Ĉu vi volas eksedziĝi tiel senprokraste!”
“Kiel do?” li kuntiris siajn brovojn.
“Mi ne donas al vi konsenton!”
“Ailin!” li kriis suprizite. “Kion vi volas diri?”
“Mi volas diri, ke mi ne konsentas pri eksedziĝo!” ŝi martelis ĉiun vorton, fiksrigardante lin.
“Sed mi jam promesas, ke mi donos la fabrikon al vi!” li urĝeme diris. “La tutan fabrikon vi povos ricevi, kiam ajn vi volos!”
“Mi ŝanĝis mian ideon!” Metinte la glason de lakto sur la tablo, ŝi diris firme kaj decideme, “Mi ne volas vian fabrikon nek eksedziĝon! Se vi volas edzinigos tiun virinon laŭ via volo, tion vi ne povos efektivigi!”
“Kial vi tiel agas?” Li klinis sin antaŭen. Maltrankvileco paligis lian vizaĝon kaj liaj brovoj kuntiriĝis strikte. Li diris urĝeme kaj senpacience, “Diru malkaŝe! Kion alian vi ankoraŭ volas? Eldiru! Prenu ĉion, kion mi nur posedas! Ne starigu malfacilojn al mi, Ailin! Mi diru al vi, ke mi certe eksedziĝos kun vi! Ĉar mi amas tiun virinon, mi ĵuras akiri ŝin, eĉ je ĉiuj kostoj! Ĉu vi komprenas? Ĉiaokaze vi ne amas min. Vi havas vian koramaton, do vi lasu min for! Vi povos ricevi neelĉerpeblan kvanton da mono kaj vi ne suferos ajnan perdon. Kial vi ne volontas? Ailin, faru al mi bonaĵon, do!” Li preskaŭ humile petegis! Kiam ajn oni vidas lin tiel humile paroli? Ŝia koro kunpremiĝis. “Ĉiaokaze vi ne amas min. Vi havas vian koramaton...! Vi ne suferos ajnan perdon!” Aĥ, Bai Peiwen, Bai Peiwen! Vi blindulo! Blindulo! Blindulo! Ŝi rapide direktis sian koleran rigardon al li. Aŭdiĝis ŝia akuta kaj laŭta voĉo, “Ne! Mi ne volas eksedziniĝi! Kion ajn vi diras, mi ne volas eksedziniĝi. Mi ne volas viajn aĵojn nek havaĵojn! Mi nur ne eksedziniĝos!”
“Vi agas kontraŭ mi!” Stariĝinte, li iris rekte antaŭ ŝin. “Kial vi tiel penas fari tion, Ailin? Tio suferigas min, kaj ne alportas al vi ion bonan! Kion vi celas?”
“Mi abomenas tiun virinon!” ŝi kriis, “Ŝi lertas delogi vin, ĉu? Al ŝi, kiu kapablas alproprigi alies edzon, mi ankaŭ havas kontraŭrimedojn! Ĉiaokaze, mi estas la mastrino de la familio, ĉu ne? Mi ne nur ne eksedziniĝos kun vi, sed ankaŭ ŝin forpelas! Mi volas, ke ŝi forlasu la Domon Bai!”
“Ailin!” Elstariĝis la vejnoj sur lia frunto. Anhelante, li diris, “Mi jam travidas vin, Ailin! Vi estas pli malbona, malica kaj kruela ol mi imagas! Vi estas estaĵo kun malvarma sango! Vi havas nek fervoron nek varmon! Vi preferas profiti el farado de malutiloj al aliaj ol helpi al paro da geamantoj en mizero atingi ilian celon. Jes, mi travidas vin! Sed vi ne povas min malhelpi! Mi diru al vi, ke ĉifoje mi pretas riski mian vivon! Vi ne povas malhelpi min akiri ŝin. Kiajn ajn rimedojn mi uzas, mi penas ŝin akiri!”
Kun rondigitaj okuloj, ŝi gapis al li tiom surprizite, tiom ekscitite kaj tiom nekredeme! Ŝi neniam vidis lin tiel sentoplena kaj tiel decidema! Liaj vortoj ŝin pikvundis kaj pikdolorigis. Ŝi murmure diris, “Oh! Ŝi vere supervenkas la fantomon!”
“Fantomo?” li diris severe, “Ne menciu plu tiun vorton!”
“Vi eĉ ne volas mencii ĝin!” Ŝi balancis sian kapon, dirante, “Ŝi eĉ okupas la pozicion de Hanyan.”
“Ŝi ne povas okupi la pozicion de Hanyan,” li diris firme kaj trankvilanime. “Ĉar ŝi mem estas Hanyan!”
“Vi frenezas,” ŝi diris malestime.
”Mi ne frenezas. Oni ne plu povas teni ĉi tiun sekreton. Mi diru honeste al vi, ke ŝi ja estas Hanyan! Antaŭ dek jaroj, ŝi ne dronis en rivero, sed iris al Usono. Sed nun, ŝi revenas! Ĉu vi komprenas? Ŝi ne okupas vian pozicion, sed vi la ŝian!”
“Mi ne kredas!” Anhelante, ŝi forte skuadis sian kapon. Mi ne kredas eĉ unu vorton de vi! Tio estas mensogo! Senhonta mensogo! Tiun rakonton vi ŝpinis! Al Hanyan vi sopiras tiel freneze, ke vi fabrikis tiel absurdan rakonton! Mi kredas eĉ neniun vorton!”
“Sed tio estas vera!” li diris. “Ĉiu vorto ja veras! Tial ŝi tiel amas Tingting kaj volontas esti ties guvernistino! Ŝi sukcesis trompi min kaj ĉiujn aliajn. Ĝis antaŭ tri tagoj, Gao Lide, kiun mi telegrame venigis, malkaŝis ŝin! Ĉu vi komprenas nun? Ĉu vi komprenas, kial mi tiel arde ŝin amas kaj kiel freneze mi volas ŝin akiri? Ĉar ŝi estis mia edzino! Dek jarojn mi atendas kaj sopiras, kaj mi ne plu povas perdi ŝin! Ne plu!”
“Aĥ, la Ĉielo! Aĥ, la Ĉielo!” kriante mallaŭte, ŝi kontraŭvole retropaŝis ĝis la sofo kaj malforte falis en ĝin. Kovrante sian vizaĝon per manoj, ŝi fine fidis la verecon de la afero. Ŝi ekhavis konfuzitan penson kaj malklaran menson, kun sentoj dronantaj en plena malordo. La fakto donis al ŝi batojn, pezajn batojn.
“Ĉu vi komprenas, Ailin?” Li premis sin proksimen al ŝi. “Mi sentas bedaŭron, grandan bedaŭron pri vi. Tiam mi ne devus edziniĝi kun vi. Ĉu vi povas montri vian simpation al nia situacio nun? Ĉu vi estas klara pri niaj korsentoj? Se vi volontas eksedziniĝi kun mi, mi esprimas dankon al vi, tre grandan dankon al vi. Ailin, mi kompensos vin pro viaj perdoj, mi certe kompensos!”
Vi ne povas sufiĉe kompensi, Bai Peiwen! Kiom vi kompensos? Ŝi pensis konfuzite. Larmoj fontis en ŝiaj okuloj. Multe kaj multe da duboj nun interligiĝis kiel ĉenaro. Oh, tiu guvernistino estas eĉ la propra patrino de Tingting! Ne mirinde, ke ŝi protektas la infanon kiel kokino siajn idojn per flugiloj! Aĥ, la Ĉielo! Kial okazis tia afero? Kial? “Mi ne kredas,” ŝi ĝeme diris, “Mi neniel kredas.”
“Jen vidu ĝin.” Li elpoŝigis korforman skatoneton. “Malfermu ĝin kaj vidu la foton en ĝi!”
Preninte la korforman skatoneton, ŝi malfermis ĝin. Antaŭ ŝiaj okuloj prezentiĝis la foteto de li kaj junulino, kiu havis brilajn okulojn kaj blankajn dentojn, kun longaj haroj pendantaj ĝis la ŝultroj. Ŝi frape fermis la skatoneton. Jes, ŝi ŝanĝiĝis ne multe, tenante sin ankoraŭ bela kaj ĉarma! Redonante ĝin, ŝi mumure diris, “Jes, estas ŝi! Tiu spirito! Tiu fantomo! Ŝi alvenas en malluma nokta nebulo prirabi ĉion de la alia!”
Li ne komprenis ŝiajn tiujn vortojn, sed li ne volis kompreni tion. Repreninte la skatoneton, li haste diris, kun urĝema, sincera kaj preskaŭ petega tono, “Vi jam komprenas, Ailin? Ĉu vi komprenas, kial mi agas tiel freneze kaj manie? Bonvole promesu al mi nuligi nian geedzecon, tiel ke vi povos rekunigi la jam disigitan familion. Faru promeson, Ailin! Por mi, por Hanyan, por Tingting, kaj ankaŭ por vi mem.”
Ŝi stulte sidis tie, kaj ekhavis la impulson de ambaŭ plorado kaj ridado. Kiel absurda kaj komplika rakonto tio estas! La jam mortinta edzino de via edzo subite aperas kaj postulas de vi sian antaŭan pozicion! Kaj nun, kio pri ŝi? Kion ŝi faru? Ĉu ŝi cedu sian propran pozicion al tiu fantomo? Aĥ! Ŝi gapis al li. Tiu diradis senĉese, “Ĉu bone, Ailin? Se mi nur povas disponigi, kiom ajn da miaj havaĵoj vi postulas, mi donos tiom al vi! Faru al mi helpon, ĉu bone? Ailin?”
Ĉu bone, Ailin? Ĉu bone Ailin? Dum ĉi tiu momento, kiel tenera li sin montras! Vi povas postuli tiom da ĉiuj havaĵoj, tiom vi volas! Se nur vi redonu al mi liberecon! Ŝi subite stariĝis el la sofo kaj iris rekte al la fenestro. Ŝi laŭte diris, “Mi ne scias! Mi devas pripensi! Foriru! Lasu min pripensi! Kaj nun mi ne povas respondi al vi!”
“Ailin!”
“Donu al mi kelke da tagoj. Mi ne povas fari decidon nun! Mi volas interparoli kun tiu virino, tiu fantomo!”
“Ailin,” li montris streĉitan mienon, “bonvole ne vundu ŝin, bonvole ne incitu ŝin. Ŝi jam suferis tro multe, kion ŝi ne devus suferi!”
Turninte sian kapon, ŝi rekte direktis sian strangan rigardon al li. Aŭdiĝis ŝia kaverneca kaj mallaŭta voĉo, “Diru al mi, kiel profunde vi amas ŝin. Kiel profunde?”
Post momenta silento, li mallaŭte recitis versojn, kiuj troviĝis en la kanto, kiun Hanyan siatempe plej ŝatis kanti:
“Sekiĝus la mar’ kaj putriĝus la ŝtono,
neniam ŝanĝiĝos al vi la amsento.
La luno varias jen ronde jen arke,
sed mi ja vin amas sen pent’.”
Ŝi direktis sian rigardon eksteren de la fenestro, trans la montdeklivo kaj te-plantejoj. Ŝi ŝajne vidis la ruinon de Hanyan Bieno. Ĉu ĝi vere estas la ruino? Larmoj malrapide forglitis desur ŝiaj vangoj kaj malrapide gutadis sur la fenestrobreton.
Comments
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Jen la teksto kun miaj komentoj: www.ipernity.com/doc/tuurq/13163237
2 years ago.
vejdo
vejdo
dankegon,Vladimmir! mi jam ghin elshutis.
2 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Polurado de Esperanto-tekstoj