|
|
posted by Benjameno KRAŬSPosted on Thursday April 12, 2012 at 18:25. 189 visits. ( permalink ) |
Matene diru al vi mem: “La homoj, kiujn mi hodiaŭ renkontos, estos nazoŝovemaj, sendankaj, impertinentaj, malsinceraj, enviemaj kaj malsociemaj: ĉiuj de tiuj malvirtoj venis al ili pro malscio pri bono kaj malbono. Sed mi vidis la bonon, ke ĝi estas vera, kaj la malbonon, ke ĝi estas malvera kaj, ke la pekulo estas mia parenco (ne pro sama sango aŭ semo, sed pro tio, ke ni ambaŭ havas menson kaj partoprenas en parteto de la dieco). Do neniu povas damaĝi min, ĉar neniu povas transdoni malbonon al mi. Mi nek povas koleri kontraŭ mia parenco, nek malami lin, ĉar ni naskiĝis en la sama mondo por ke unu helpu la alian kvazaŭ la piedoj, la manoj, la palpebroj kaj la supra kaj malsupra dentovicoj. Malpaciĝi kontraŭus naturon mem.”
Kio ajn mi finfine estas, mi konsistas de karno, la animeto kaj la animo ĉefa. Forĵetu viajn librojn. Ne distratu - tio ne permesatas; sed kiel vi jam mortas, abomenu la karnon: estas nenio sed sango, ostetoj kaj reto de nervoj, arterioj kaj vejnoj. Pripensi plu la animeton, kia ĝi estas: spiro, kiu ne ĉiam estas la sama, sed dum unu momento vomatas kaj inspiratas. Do la trian atentigu, la animon ĉefan: vi estas oldulo; nek plu allasu, ke via animo sklaviĝas, nek plu allasu, ke vi kaptiĝas de malsociemaj atakoj, nek plu suferu de via circumstancaro nek plu timu la estontecon.
Ĉio, kio devenas de la dioj, plenas je providenco. Ĉio, kio devenas de ŝanco, ne estas aparta de naturo, sed interteksatas kun tioj, kioj devenas de providenco. De providenco fluas ĉioj. Ĉioj ekzistas pro utileco kaj pro tio, ke ĝi estas plej bona por la universo, de kiu vi estas parto. Sed tio, kio estas bona por la tuta universo, kaj kio subtenas la naturon de la universo, estas bona por parto de la universo. Estu kontenta kun tiuj maksimoj. Sed ĉesu soifi por libroj por ke vi alvenu morton ne murmurante sed vere, trankvile kaj dankema al la dioj el via animo.
Memoru, kiom longe vi prokrastis, kaj kiom da fojoj, ke vi ricevis oportunon de la dioj kaj ne uzis ĝin. Ekvidu de kiu mondo vi estas parto, kaj kiu estras tiun mondon. Ekzistas limo je via tempo, kaj se vi ne uzas vian tempon por fari serenon, ĝi foriros kaj vi foriros, neniam denove reiri.
Ĉiuminute koncentru vin kiel Romo, kiel viro, kaj fari agojn tenere, vole, juste, precize kaj sincere. Liberu vin de aliaj destrantoj. Vi povas fari tion se vi faras ĉiun agon kvazaŭ la lasta ago de via vivo, kaj ĉesas esti sencela, ĉesas permesi vian modon superigi vian menson, kaj ĉesas esti hipokrita, memema, kaj incitebla. Vidu, ke vi nur bezonas fari kelkajn agojn por vivi kontente kaj humile. Se vi farus tiujn agojn, la dioj ne demandus plu.

This topic has been edited by Benjameno KRAŬS 12 months ago.
5 Replies
You must be logged on to post a reply. Sign in now?
Andreo Peetermans says:
Benjameno KRAŬS says:
Andreo Peetermans replies:
Benjameno KRAŬS says:
Benjameno KRAŬS says: