Group: Polurado de Esperanto-tekstoj


En profunda korto (18) (verkis Qiong Yao, elĉinigis Vejdo)


vejdo
By vejdo
December  5, 2011 - 2 comments - 111 visits

18
Jes, jam forpasis tiuj tri ebriigaj kaj senprudentaj tagoj.
En la mateno de la kvara tago, kiam Hanyan vekiĝis, jam ne troveblis Peiwen sur la lito. Mirplene sidiĝinte, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vokis mallaŭte, “Peiwen! Peiwen!” Ne respondo alvenis. Surŝultriginte matenan robon, ŝi iris de sur la lito kaj vidis paperslipon subpremitan sub la florvazo sur la littableto. Preninte ĝin, ŝi rekonis lian skribaĵon, kiu legiĝis:
“Hanyan,
Vi dormas tiel dolĉe, ke mi ne toleris veki vin. Direktoro Zhao telefonis al mi, dirante, ke multaj aferoj en la fabriko atendas min por trakti. Mi havos tre okupitan tagon. Mi ne revenos tagmeze. Mi rehejmeniros ĉirkaŭ je la kvina posttagmeze.
Kison al vi! Mi esperas, ke vi sonĝas pri mi!
Peiwen”

Ŝi nereteneble ekridetis. Altenante ĝin al siaj lipoj, ŝi kisetis lian signaturon. Ŝi dormis tiel peze, ke ŝi eĉ ne konsciiĝis pri lia foriro! Ŝi imagis, ke li foriris piedpinte kaj sensone. Kontente elspirinte, ŝi eketendis siajn membrojn langvore. Sen lia ĉeesto, ŝi ne sciis, kion ŝi devas fari en tiu tago, kaj ŝi eksopiris al li. Ĝis la kvina posttagmeze ŝi ne povis vidi lin. Kiom longe! Post tualetado, ŝi malsupreniris. Kun tondilo en la mano, ŝi iris en la ĝardenon por fortondi rozflorojn, per kiuj ŝi volis ŝanĝi la malfreŝajn en la ĉambro. Sunbrila tago denove. La ĵus leviĝantaj matensuno trairis la arbopintojn kaj disĵetis multe da lumaj makuloj sur la teron. Ŝi tre ŝatis tiujn maljunajn banjanarbojn kun granda dikeco en la ĝardeno. Iliaj prosperaj foliaroj donis baldakenan ombron, iliaj fortaj trunkoj staris firme kaj iliaj pendantaj aerradikoj svingiĝis en vento, kio aldonis multe da gusto al la ĝardeno. La salikarbon ĉe la pordo ŝi ankaŭ multe ŝatis. Ĉiufoje, kiam krepuskiĝis kaj la nokta vualo ekfalis, la buntaj floroj en la ĝardeno malklare duonkaŝiĝis en arbegaj ombroj kaj longaj salik-branĉoj, kio memorigis ŝin pri tiuj versoj de Ouyang Xiu ”Kiel profundas la korto grandioze? Jen poploj kaj salikoj en nebulo, kurtenoj pezaj multas morn-etose”, kaj kio sentigis ŝin troviĝi en poezieca kaj pentraĵeca medio. Tra salikarboj kaj floroj, ŝi iris laŭ la vojeto pavimita per gruzo. La matenasj roseroj sur petaloj ankoraŭ ne sekiĝis kaj herbejo restis humida. Ŝi surhavis broditajn tolŝuojn, kies flankoj jam malsekiĝis. Ŝi jam fortondis grandan faskon da flavaj rozfloroj. Fortondante, ŝi zumis la kanton “ni ambaŭ vivas jen komforte, ni ĵuras kuniĝi ĝismorte”. Poste, ŝi vidis Gao Lide, kiu parolis kun ĝardenisto maljuna Zhang sub maljuna banjanarbo. Vidinte ŝin, li ĵetis aprecan rigardon al ŝi, kiu, plena je juneco kaj kun feliĉa brilo sur la vizaĝo, surtretis roserojn, tenante florbukedon en la mano, kaj malrapide paŝis, kantante. Tio estis pentraĵo, kortuŝa pentraĵo.
“Bonan matenon, sinjorino Bai.” Li ridete ekbalancis la kapon al ŝi.
“Peiwen jam dirs al vi kelkfoje, ke vi nomu min Hanyan. Vi estas forgesema,” ŝi ridete diris. ”Kion vi faras?”
”Forigi afidojn!” dirante, li prenis roz-tigon el ŝia mano kaj pririgardis, kaj montris blankajn punktojn sur ĝi al ŝi. “Jen ili estas afidoj. Ili estas tre ĝenaj. Mi ĵus diris al maljuna Zhang, kiel forigi ilin. Ili estas alportitaj de formikoj.”
”Formikoj?” ŝi miris. ”Por kio ili alportis tiujn insektojn?”
”Afidoj povas sekrecias dolĉan likvaĵon, kiun formikoj manĝas, tial tiuj alportis ilin. Kaj cetere ili povas protekti afidojn. La insekta rondo estas mirinda, ĉu ne?”
Ŝi rondigis siajn okulojn, kun naiva miro sur la vizaĝo. Ŝia mieno estis kortuŝa kaj invita al amo kaj kompato.
“Peiwen troviĝas en okupiteco denove, ĉu ne?” li demandis.
“Jes,” ŝi subkonscie forigis dornojn sur la roz-tigo, kun iom da soleco. “Li ne revenos ĝis posttagmezo.”
“Se vi sentos enuon, kial vi ne venos por pririgardi nian plukado de te-folioj?” li diris varmkore. “Tio ankaŭ estas tre distra.”
“Ĉu vi jam komencis pluki te-foliojn?”
”Jes, ni devas multe okupiĝi pri tio dum tempdaŭro.”
”Ankaŭ mi partoprenu en plukado,” ŝi diris kun infaneca eksciteco. ”Instru al mi, kiel pluki, kaj mi bone faros tion.”
”Vi?” li ekridetis. ”Tio estas peniga kaj vi ne povas elporti.”
“Kiel vi scias, ke mi ne?” ŝi diris. “Ĉu vi komencas pluki jam hodiaŭ?”
”Jes,” li ĵetis ekrigardon al sia brakhorloĝo. “Mi tuj foriros.”
“Kiom da laboristinoj plukos?”
“Kelkdeko da ili.”
“Kiom da tagoj oni plukas?”
“Kvar aŭ kvin tagojn. Hodiaŭ ni unue faros plukadon en la loko antaŭ bambuaro. Se vi ekhavos intereson, venu kiam ajn!”
”Mi certe iros!” Ridetante, ŝi volis aldoni ion, kiam servknabino Alan aliris el la domo kaj diris, “Sinjorino, maljuna sinjorino petas vidi vin. Ŝi atendas vin en sia ĉambro.”
Ŝi tuj naskis dubon. Ĉu maljuna sinjorino petas vidi ŝin? Tio estas la unua fojo post la geedziĝo. Ĉu okazis io malprava? Ŝi sentis sin iom maltrankvila, sed tuj ŝi venis al kompreno. Memkompreneble nenio malprava okazis, kaj ŝia alvoko estas natura. Peiwen jam rekomencis sian laboron en oficejo, kaj ŝi devas kapti la okazon disvolvi intiman rilaton kun la maljuna sinjorino. Sekve ŝi faris hasteman rideton al Gao, dirante, “Ĝis baldaŭ!” Sin turninte, ŝi facilmove eniris la domon kaj supreniris. Unue ŝi alportis la rozflorojn en sian propran ĉambron, kaj post bonordigo de siaj vestoj, rekte iris al la pordo de la maljuna sinjorino. Frapinte je la pordo, ŝi aŭdis la voĉon de ŝia bopatrino, “Eniru!”
Kun milda rideto sur la vizaĝo, ŝi puŝmalfrmis la pordon kaj eniris. La maljuna sinjorino staris antaŭ la fenestropordo kun la vizaĝo al la ĝardeno kaj la dorso al ŝi. Aŭdinte ŝin eniri, ŝi ne turnis sian kapon kaj ankoraŭ restis rekte staranta tie. Hanyan eksentis maltrankviliĝon, kaj mallaŭte vokis, “Panjo!”
“Fermu la pordon!” la maljuna sinjorino ordonis flegme.
La koro de Hanyan sinkis kaj la rideto rapide malaperis el ŝia vizaĝo. Ferminte la pordon, ŝi timide rigardis la maljunulinon. Tiu sin turnis kaj direktis sian ponardecan rigardon al ŝi, kiu jam pikvundis ŝin. Altirinte seĝon, la maljunulino sidiĝis. Ŝia rigardo fiksiĝis fride kaj rigore sur ŝi.
“Mi pensas, ke ni ambaŭ devas interparoli malkaŝe,” ŝi diris. “Venu ĉi tien!”
Hanyan pasive alpaŝis, kun paliĝinta vizaĝo. Kun levitaj okulharoj, ŝi per grandaj okuloj rigardis senpalpebrume al la maljunulino, atakate de miksitaj sentoj de paniko kaj timego. “Panjo,” ŝi malforte vokis. “Ĉu mi faris ion eraran?”
“Jes,” la maljunulino rigardis en ŝian vizaĝon. “Vi eraras tuttute!”
“Panjo?” Ŝi iom sulkigis la frunton.
“Ne voku min per panjo! Memorigu tion! Vi povas voki min per panjo nur en ĉeesto de Peiwen, ĉar mi ne volas vundi lian koron. En aliaj okazoj, voku min per maljuna sinjoro. Ĉu vi aŭdis tion?”
La vizaĝo de Hanyan blankiĝis kiel paperfolio. “Vi... vi...vi volas diri...” ŝi balbutis.
”Kion mi volas diri?” la maljunulino eligis hm. “Mi ne ŝatas vin, Hanyan!” ŝi malkaŝe diris, fikse rigardante ŝin. “Mi jam klare informiĝis pri via pasinteco. Komence mi nur pensis, ke li edziĝis al laboristino. Mi ne atendas, ke vi estas malsupera al laboristino, kaj li edziĝis eĉ al virino de diboĉejo! Vi utiligis ĉiujn rimedojn por delogi lin, mi pensas.”
La okuloj de Hanyan larĝe rondiĝis kaj ŝiaj lipoj tremetis. Dum momento, ŝi ne povis respondi eĉ per unu vorto, nur sentante, ke la bela mondo, kiun ŝi ĵus konstruis, jam rapide frakasiĝis.
“Vi estas tiel saĝa,” la maljuna sinjorino daŭrigis, “ke vi eĉ obeigis lin. Sed vi ne volas ludi min en via mano. La momenton, kiam vi eniris nian domon, mi jam divenis, kia virino vi estas! Hanyan, vi ne taŭgas kiel edzino de Peiwen!” Ŝi rekte rigardis la maljunan sinjorinon, sed fakte li vidis nenion, ĉar larmeroj jam ŝlosis ŝian rigardon. Ŝi eksentis siajn membrojn malvarmaj kaj tremis tra la korpo. Ŝi jam estis ĵetita de ĝoja kulmino malsupren en profundegan abismon, kaj plie daŭre sinkis, sinkis, sinkis.
“Ne faligu larmojn!” La malvarma voĉo de la maljuna sinjorino eĥis inter la muroj de la abismo. “Faligu viajn larmojn antaŭ la viro! Nun vi devas diri al mi, ĉu vi estis pure virga antaŭ edziniĝo al Peiwen?”
Hanyan restis senparola. “Eldiru!” kriis akre la maljunulino. “Respondu al mi!”
“Ne.” Ŝi raŭke diris, “Peiwen scias pri ĉio mia.”
“Li scias! Hm! Li eĉ scias! Post milfoja elektado, li eĉ edzinigis tian virinon!” La maljunulino kolere rigardis ŝian palan vizaĝon kaj ŝiajn okulojn makulitaj de larmoj. Ŝi certe konkeras virojn per malforteco kaj larmoj! “Vi eraras,” ŝi fiksrigardis ŝin. “Vi ne devas eniri ĉi tiun familion! Vi malpurigas la tutan Familion Bai.
La korpo de Hanyan ekŝanceliĝis, ŝajne tuj falus je ĉiu momento.
“Vi...” Ŝi treme, vundite kaj malforte daŭrigis, “Kion... vi... volas, ke mi faru? Ĉu... mi... forlasu ĉi tien?”
“Ĉu vi volontas forlasi?” La maljunulino okule ekzamenis ŝin.
Gapante al ŝi, Hanyan eksentis malfortecon je kruroj kaj falis sur genuojn. Kun triste senkonsolaj okuloj, ŝi direktis sian peteman rigardon al ŝi. ”Bonvole ne forpelu min!” ŝi diris mizere. ”Mi scias, ke mi ne estas bona, mi estas humila, mi estas malpura... sed, sed, sed mi lin amas, kaj ankaŭ li min amas. Ne forpelu min, mi petas!”
“Hm, mi scias, ke vi ne volontas forlasi ĉi tien!” La maljunulino eklevis siajn brovojn. “Hanyan Bieno? Hanyan Bieno! Vi ja sukcesis akiri grandan riĉaĵon!”
“Panjo...” ŝi proteste kriis.
”Voku min per maljuna sinjoro!” kriis akre la maljunulino.
“Maljuna sinjorino!” treme vokis ŝi, kies larmoj tuj ŝprucis el la okuloj. Kovrante sian buŝon per la mano, ŝi penis reteni plorsingultadon. “Vi... vi miskomprenas. Mi... mi... neniam pensas pri... riĉaĵo... riĉaĵo,” ŝi ne povis eligi voĉon pro plorsingultado.
“Mi scias, ke vi povas diri tion!” La maljunulino rikanis. “Vi nenecese faru klarigojn. Mi bone konas vin! Sed, estu libera de zorgoj. Mi ne forpelos vin! Ĉar mi ne povas forpeli vin kune kun mia filo, kiu arde korinklinas al vi. Restu ĉi tie, sed ne ludu artifikon antaŭ mia vizaĝo! Ĉu vi aŭdis, kion mi diris? Se mi vivas unu tagon, mi gvatas vin unu tagon! Ne volu tuŝi lian riĉaĵon! Ne volu ŝovu vian nazon en lian aferon! Ne volu preni lian monon!”
“Maljuna sinjorino...” ŝi kriis mizere.
“Kaj krome,” la maljunulino interrompis ŝin, “mi pensas, ke vi jam tuj volas semi malpacon ĉe Peiwen.” Kovrante sian vizaĝon per manoj, Hanyan forte skuis sian kapon.
“Pli bone diru neniun vorton pri tio al Peiwen,” la maljunulino avertis, “se vi volas plue loĝi ĉi tie! Se vi subfosos la rilaton inter ni patrino kaj filo, mi donos punon al vi!” Hanyan energie skuis sian kapon. “Mi diros nenion,” plorante ŝi diris, “Mi ne diros eĉ unu vorton!”
La maljunulino turnis sian kapon flanken. “Nun foriru!” Ŝi rimarkigis, “Memoru, kion mi diris!”
Plorante, Hanyan stariĝis. Kovrante la buŝon per la mano, ŝi hasteme iris en la direkto de pordo. Ĵus atinginte la pordon, ŝi aŭdis la severan voĉon de la maljunulino, “Halt!” Ŝi haltis kaj returnis sian kapon. La maljunulino malvarme rigardis ŝin.
“Poste pli bone regu vin en konduto. Mi konas virinojn de diboĉejo kiel vi, kiuj ne kontentas pri familia vivo denaske. Mi diru al vi, ke Gao Lide estas juna kaj promesplena, ne delogu lin! Gardu vin mem! Mi ne permesas al vi kokri Peiwen-on!”
“Ho, maljuna sinjorino...” Hanyan kriis. Larmoj rulfalis de sur ŝiaj vangoj. Ŝi ne povis eldiri eĉ unu vorton. Sin turninte, ŝi malfermis la pordon kaj elkuris. Tuj poste ŝi enkuris sian ĉambron, fermis la pordon malantaŭ si kaj alvizaĝe falis sur la liton. Ŝi ŝovis sian kapon profunden en kapkusenon kaj komencis plorsingulti dolore, kolere kaj korŝire. Ĝis la tempo de tagmanĝo, ŝi eliris el sia ĉambro, kun pala vizaĝo kaj ŝvelintaj okuloj. Sidante ĉe manĝtablo, ŝi aspektis senspirite. Gao Lide, kiu ĵus revenis el te-plantejo, kun brunigita vizaĝo de sunlumo kaj kun klaraj okuloj, rigardis ŝin kaj diris senĝene kaj malkaŝeme, ”Ha, vi rompis vian promeson. Ĉu vi ne promesis pluki te-foliojn en te-plantejo? Kial vi ne faris tion? Vi timas bakadon de la sunlumo, ĉu ne?”
Ŝi nevole altruidis rideton, kiu fulme malaperis. Sen diri ion ajn, ŝi mallevis la kapon distriĝeme. Gao surpriziĝis. Kio okazas? Kio forportis la sunlumon de sur la vizaĝo de la virino? Ŝi ŝajnas ĵus eliri el la infero. Li subkonscie direktis sian rigardon al la maljuna sinjorino Bai, kies vizaĝesprimo estis nesondebla, krom kun kutimaj seriozeco kaj nobleco, nek kun mildeco nek kun ĝojo, nek kun varmo nek kun lumo. Ĉu la maljuna sinjorino embarasigas la virineton? Sensive pensante, li direktis sian rigardon ree al Hanyan, kies kapo kun nigraj haroj kliniĝis tre malalte, kaj kiu apenaŭ tuŝis la rizaĵon en sia bovlo.
Ĉe krepuskiĝo, Hanyan eliris el Hanyan Bieno. Laŭ la kota vojo, ŝi iris malantaŭen malrapide, peze kaj distriĝeme. En la te-plantejoj ambaŭflanke de la vojo, aroj da laboristinoj okupite plukis te-foliojn. Klinante sin, ili laboris energie kun korbo ĉirkaŭ la brako, kantante. Tiuj laboristinoj havis la saman aspekton kiel ŝi en pasintaj tagoj: kun bambua ĉapelo sur la kapo kaj protekte vinditaj membroj per mikskoloraj toloj. Tiuj diverskoloraj vestoj, kiuj laboristinoj surhavis, dissemiĝis en la junverda vasto de te-plantejoj, kio vere prezentis kortuŝan scenon. Ŝi nevole haltigis siajn paŝojn kaj stupore rigardis tiujn laboristinojn. Se... se ŝi tiam ne svenus sur la te-sunumejo, kio okazus al ŝi nun? Ankoraŭ ŝi restus laboristino? Karesante siajn vangojn per la manoj, ŝi tuj volis, ke ŝi preferus esti laboristino. Kiel senĝene ili aspektas! En ilia vivo certe ekzistas nek humiligo nek malestimo nek vundigo! Ĉu jes? Ŝi enpensiĝis. Aŭ tio eble ja ekzistas, kiu scias? Homoj, kiel kruelaj bestoj vi estas! La plej kruelaj bestoj! La aliaj bestoj vundas unuj al aliaj nur kiam ili batalas por ekzistado, dum vi, homoj mortigas unu la alian pro diversaj motivoj. Homoj! Kiel kruelaj vi estas!
Iu alkuris de la deklivo kaj ridete haltis antaŭ ŝi, krie dirante, “Fine vi alvenas. Ĉu vi aliĝu al ni? Sed vi malfruis. Ni tuj jam finos nian laboron.”
Ĵetinte retiriĝeman rigardon al Gao Lide, ŝi urĝeme skuis sian kapon, dirante, ”Ne! Ne! Mi ne venas por pluki te-foliojn, sed mi... mi iras al la Bambu-Pina Ponto por atendi Peiwen.”
Post okula ekzamenado, Gao retiris sian rideton kaj diris sincere, “Ĉu la maljuna sinjorino Bai embarasigas vin?”
Ŝi panike surpriziĝis kaj tuj levinte sian kapon, ripetade neis, “Ne, ne, tute ne! Ŝi estas bona patrino. Kiel ŝi povus embarasigi min? Tute ne! Ne babilaĉu! Tute ne!”
Gao ekbalancis sian kapon kaj diris, “Do, foriru!” Li ekridetis. “Peiwen ja estas bonŝanca! Kial neniu el miaj laboristinoj svenis!”
Sur ŝia vizaĝo naĝis ondo da embarasa ruĝiĝo. Gao tuj trovis, ke li diris ion nedecan. Tia ŝerco vere trois, ke evidente li ĵetis ŝin en malkvietecon. Li tuj riverence klinis sin kaj diris, “Pardonon, mi ne intencis...”
Ŝi ekridetis kaj skuis sian kapon, ŝajne dirante, ke tio ne gravas. Ŝia penso ankoraŭ troviĝis en malproksima loko, en malproksima profunda valo. Ŝia kvieta mieno sentigis triston kaj melankolion. Gao nereteneble ŝtoniĝis. Do, kie troviĝas la ĝojo fariĝi novedzino? Kie estas la gloro de feliĉo? Sur la korpo de ĉi tiu virineto certe pezas oblaj ŝarĝoj! Kio okazas al ŝi? Sin turninte, Hanyan daŭrigis paŝadon laŭ tiu vojo. Sub la sunsubira lumo, ŝia figuro aspektis kaj maldike kaj malforte, kvazaŭ ŝvebanta kaj nekaptebla fantomo. Gao eksentis frostotremon. Lin kaptis malbonaŭguro. Kaj li tute stuporiĝis.
Atinginte la ponton, ŝi sidiĝis sur la balustradon de la ponto, sin banante en la oblikvaj radioj de la aŭtuna suno. Sidante kviete, ŝi aŭskultis la lirladon de akvofluoj sub la ponto. La subira suno disverŝis mildan ruĝan lumon sur la akvan surfacon kaj fragmitfloroj svingiĝis en vento. Ŝi enpenseme rigardis la riverakvon, poste la subirantan sunon ĉe la horizonto kaj kolorriĉajn nubojn sur la ĉielo. Ŝi senĉese murmure demandis, “Ĉu me eraras? Ĉu mi faris ion eraran?”
Oni ne sciis, kiom longe ŝi sidadis tie. Fine konata hupado de la aŭto surprizis ŝin, tiel ke ŝi eksaltis. Peiwen tuj bremsis la aŭton kaj ŝi alkuris. Malferminte la pordon, li ridete demandis, “Kial vi sidas ĉi tie?”
“Mi atendas vin,” dirante, ŝi enŝovis sin en la aŭton.
“Ha, vi jam ne povas disiĝi de mi, mi pensas,” li iom fiere diris, sed la rideto tuj malaperis ĉe liaj lipoj. Li okule ekzamenis ŝin. “Kio okazis, Hanyan? Ĉu vi ploris?”
“Ne, ne,” ŝi energie skuis sian kapon, sed larmoj senbride svarmis en ŝiajn okulkavojn kaj tuj dronis ŝiajn nigrajn okulglobojn.
Lia vizaĝesprimo ŝanĝiĝis. Li parkis la aŭton ĉe apudvoja montpiedo kaj malfunkciigis ĝin. Altirinte ŝin en sian sinon, li levis ŝian mentonon per mano kaj profunde esploris ŝian palan vizaĝeton, serioze demandante, “Kio okazis? Diru al mi!”
Ŝi denove ekskuis sian kapon. Larmoj rulfalis el ŝiaj okuloj. ”Mi nur sopiras al vi, treege,” dirante, ŝi kaŝis sian vangon en lian veston ĉe la brusto kaj firme ĉirkaŭprenis lian talion.
“Ho, ĉu jes?” Li eligis faciligitan elspiron kaj nereteneble karesis ŝiajn harojn kun kompatemo. “Vi malsaĝuletino! Vi timigis min! Mi forestis nur kelke da horoj, vi ne devus fariĝi tiel pala! Nu, levu vian kapon kaj mi pririgardu vin!”
”Ne!” Ŝi ŝovis sian kapon pli profunden kaj ŝia korpo iomete tremetis. ”Poste, mi laboros kune kun vi en la fabriko, ĉu bone? Kiel antaŭe, mi helpos vin en oficejo.”
”Ne estu stulta, Hanyan! Nun vi estas mia edzino, sed ne sekretariino!” Li ekridetis. “Diru al mi, kion vi faris dum la tuta tago?”
“Mi sopiras al vi, multe sopiras al vi.”
Li levis ŝian kapon per mano kaj fiksis sian rigardon al ŝi. “Ankaŭ mi sopiras a vi,” li softe diris, “Mi tre multe sopiras al vi!”
Ŝi flagretis siajn palpebrojn. “Ĉu vi amas min, Peiwen?” ŝi malforte demandis.
”Ĉu ami vin?” Li eligis suspiron el la interno, “Mi amas vin manie, freneze kaj ĝismedole, Hanyan!”
Elspirinte, ŝi klinis sin malantaŭen sur la kusenon kaj fermis siajn okulojn. Al ŝia buŝangulo naĝis rideto tiom dolĉa, tiom milda kaj tiom kvieta. Ŝi ŝajne parolis al si mallaŭte, ”Sufiĉe! Pro tiuj vortoj, mi povas pagi je ĉiuj kostoj! Kion alian mi postulu? Pri kio alia mi plendu?” Ŝi apogis sian kapon sur lian ŝultron kaj vee diris, “Ankaŭ mi amas vin Peiwen! Mi multe, tre multe amas vin! Mi volontas, por vi, elteni ĉian ajn malfacilon kaj ĉian ajn suferon. Eĉ se mi devus grimpi la fajrantan monton aŭ trempi min en bolantan oleon, mi ne timus!”
“Malsaĝulino!” Li ridete diris, “Kiu devigus vin grimpi la fajrantan monton kaj trempi vin en bolantan oleon? Kian fantazion vi havas?” Prenante ŝin en sian sinon, li karesis, incitetis kaj tiklis ŝin, “Diru, ĉu vi estas malsaĝulineto aŭ ne! Ĉu jes aŭ ne? Ĉu?”
“Jes!” Ŝi ridis kun larmoj rulantaj en la okuloj. ”Jes! Jes! Mi estas malsaĝulineto! Malsaĝulineto!” Ŝi klinis sin kun rulfalantaj larmoj, sufokite pro ridego.
Comments
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Jen la teksto kun miaj komentoj: www.ipernity.com/doc/tuurq/12186298
2 years ago.
vejdo
vejdo
dankon. mi jam elŝutis ĝin.
2 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Polurado de Esperanto-tekstoj