En profunda korto (17) (verkis Qiong Yao, elĉinigis Vejdo)

vejdo
posted by vejdo
Posted on Tuesday November 15, 2011 at 14:54. 130 visits. ( permalink )
17
Forlasinte Hanyan en la salono, Bai suprenkuris laŭ la ŝtuparo ĝis la pordo de maljuna sinjorino Bai kaj haltis kelkajn sekundojn. Enspirinte kelkfoje, li fine eksvingis sian kapon kaj levinte la manon, frapis je la pordo. Elinterne aŭdiĝis ŝia tre dignoplena voĉo, “Eniru!” Puŝmalferminte la pordon, li eniris kaj vidis ŝin ĉe la larĝe malfermita fenestro, kiu alrigardis al la tuta ĝardeno, kie ĉio ne povis eskapi el ŝia superrigardo. Lia korbatado akceliĝis. Do, klarigo ne necesis, ĉar ŝi jam vidis la scenon de li kaj Hanyan tie. Li fikse rigardis ŝin, kies vizaĝo estis cindrokolora. “Ĉu vi volas diri ion?” ŝi demandis kun voĉo glacia kaj rigora.
Li fermis la pordon post si kaj antaŭeniris kelkajn paŝojn. Haltinte antaŭ ŝi, li mallevis la kapon kaj diris, “Mi venas por peti vian pardonon, kaj petas al vi akcepti vian bofilinon.”
“Vi finfine edziĝis al ŝi!” ŝi mallaŭte diris. “Eĉ sen sciigi vian patrinon pri tio.” Ekkunpreminte siajn dentojn, ŝi ektremetis de kolerego. “Vi ne venas por peti al mi akcepti ŝin, sed humile ricevi ŝian aŭdiencon!”
“Panjo!” Li timeme diris, “Mi scias, ke mi eraras, sed bonvole donu al mi pardonon!” Li levis sian kapon kaj direktis sian rigardon al sia patrino. Liaj profundaj okuloj brilis strange. Ektreminte, ŝi subite sentis, ke ŝi ne konas ĉi tiun filon, kaj ke li ne plu estis la knabo alkroĉiĝis ĉirkaŭ ŝiaj genuoj, sed jam plenkreskinta, kompleta kaj sendependa viro, en kiu montriĝas sendependa, vireca kaj agresiva forto. Kvankam lia tono estis milda kaj respktoplena, ĝi tamen entenis la forton nepermesantan refutadon. “Panjo, vi ne komprenas, ke nenio en la mondo estas pli grava ol ŝi por mi. Mi ne permesas ion ajn okazi, ĉar mi timas perdi ŝin. Tial mi faris tion! Mi preferas peti vian pardonon post mia edziniĝo ol riski vian rifuzadon antaŭtempan!”
La maljuna sinjorino gapis al li. Kiel malkaŝa deklaro! Sed evidente ĝi manifestas, ke li preferas perdi sian patrinon ol alian virinon! Ĉu tio estas la vojo, kiun la plenkreskinta filo devas preni? Iun tagon mia pozicio kiel patrino retiriĝos, retiriĝos ĝis angulo... kaj mi cedos ĉion mian al alia virino! En lia vivo, vi estos ne plu grava nek aŭtoritata, kaj vi jam perdos lin! Sed nun la filo rigardas vin per tiom honestaj okuloj, kio signifas lian ordonon, ke vi havas nenian elekton krom akcepti! “Ŝi estas pli grava ol ĉio en la mondo, eĉ ol via patrino!” ŝi murmuris, “vi jam ne konsideras plu la pozicion kaj memrespekton de via patrino! Vi estas vere bona filo!”
“Panjo!” li ekkris. “Se nur vi akceptos ŝin, vi ekŝatos ŝin. Vi trovos, ke vi ekhavos alian filinon!”
”Mi ne havas tian bonŝancon por ekhavi ĉi tian filinon!” ŝi flegme diris. “Aŭ mi devas translokiĝi el ĉi tie. Kio estas ŝia nomo?”
“Hanyan.”
“Jes, Hanyan Bieno! Vi starigis tiun lignotabulon, tiel ke ĉi loko jam fariĝis ŝia mondo. Mi translokiĝos de ĉi tie kiel eble plej frue por ne esti la obstaklo inter vi ambaŭ!”
Li faris paŝon antaŭen kaj firme premis la manojn de sia patrino. Liaj belaj okuloj montriĝis afablaj, mildaj kaj honestaj, kaj lia voĉo aŭdiĝis tiel ameme kaj serioze. “Panjo, vi ĉiam estas bona patrino. Mi ne kredas, ke vi ne havas tian grandanimecon akcepti la bofilinon! Post kiam la patro edziĝis al vi, vi estis traktata kiel centro de lia mondo, ĉu ne? Vi komprenas amon, panjo! Vi neniam estas rigida kaj obstina virino. Kial vi ne renkontiĝu kun ŝi unue? Kiam vi vidos ŝin, vi ekkomprenos min! Vi diris, ke vi volas translokiĝi, kion vi diris dum vi koleris. Ne koleru kontraŭ mi, panjo!”
”Mi ne koleris. Mi nur konsideras tion plorinda,” ŝi diris, rigardante lin. ”Mi neniam oponas al via edziĝo, male, mi konstante elektadas kaj prezentadas al vi la edzin-kandidatojn. Laŭ via diro, mi ŝajnas esti la tipo, kiu konkure inter mi kaj la bofilino akiras la filon. Ĉu mi estas tiu tipo?”
“Vi ne estas,” li diris, “Do, ĉu vi povas akcepti Hanyan? Kvankam ŝi ne estas elektita de vi, ŝi tamen estas profunde amata de mi.”
“Laboristino!” diris malestime la maljuna sinjorino.
“Laboristino!” li diris iom ekscitite, “Jes, ŝi estis laboristino. Kion pri tio? Malgraŭe nun ŝi estas mia edzino!”
“Finfine ŝi akiras la pozicion, eh?” Ŝi fiksis sian rigardon al li. “Ŝajnas, ke vi diris, ke ŝi ne tiom ŝatas la pozicion! Kial ŝi edziniĝis al vi?”
“Ŝi vere ne ŝatas ĝin, panjo!” Lia vizaĝo paliĝis. “Vi ne scias, kiom pene mi persvadis kaj konvinkis ŝin.”
“Jes, mi pensas, ke jes.” Rikano aperis ĉe ŝiaj lipoj. “Certe estas tre malfacile por vi akiri ŝin! Tio estas evidenta. Bone, ŝajnas, ke ni devas alfronti la realon. Venigu ŝin supren! Lasu min pririgardi, kia ulinaĉo ŝi estas!”
Li rigardis sian patrinon profunde, sed ne movis siajn paŝojn.
“Kial vi ankoraŭ ne foriris? Mi jam diris, ke vi venigu ŝin supren! Ĉu vi esperas, ke mi malsupreniru por peti aŭdiencon de ŝi?”
“Mi suprenirigos ŝin,” li diris mallaŭte sed forte, fiksrigardante ŝin. “Sed, panjo, mi petas, ke vi ne embarasigu ŝin. Ŝi estas tiel delikata kaj malforta, ke ŝi ne povas elteni ajnan ŝtormon. Ŝi jam multe suferis en sia vivo. Mi esperas, ke mi donu al ŝi havenon, kaj des pli, ke vi prezentu al ŝi la sinon de bonkora patrino! Ŝi estas tre gracila kaj timida. Bone traktu ŝin, panjo, konsiderante mian memrespekton! Mi ŝuldos mian dankemon al vi! Panjo, mi opinias, ke vi estas la plej granda patrino!”
Starante en stuporo tie, la maljuna sinjorino miris pri lia parolo. Ŝi neniam vidis tiel profundan kaj sinceran senton sur lia vizaĝo nek brilantan lumon en liaj okuloj. Ĝis kia grado li amas ŝin? Evidente li donis al ŝi la lastan sugeston: bone traktu ŝin, alie vi perdos tuttute vian filon! Ekkunpreminte la dentojn, ŝi rapide pesis la avantaĝon kaj malavantaĝon de la afero. Teninte sin silenta kelkan tempon, ŝi mallaŭte diris, “Konduku ŝin ĉi tien!”
Sin turninte, li eliris el la ĉambro kaj malsupreniris. Tiam starante en la salono, Hanyan atedis maltrankvile. Ankoraŭ kun blanka gaza vualo sur la kapo, ŝi estis volvata per neĝe blanka kostumo, bela kiel feino en plumaro. Vidinte lin, ŝi zorgoplene demandis, “Ĉu ŝi tre koleris?”
“Ne, trankviliĝu, Hanyan!” Kun rideto, li tenis ŝin ĉirkaŭ ŝia brako. “Ŝi ekŝatos vin. Ni supreniru. Ŝi volas renkonti vin!”
Ŝi ĵetis dubeman ekrigardon al li, kaj lia rideto iom trankviligis ŝin. Alpremante sin al li, ŝi malrapide supreniris laŭ la ŝtuparo kaj haltis antaŭ la pordo de la maljuna sinjorino. Frapinte je la pordo, sen respondo, li jam puŝmalfermis la pordon. Hanyan enrigardis. Maljuna sinjorino Bai sidis en brakseĝo el ruĝa santalligno kun sia dorso al la fenstro kaj sia vizaĝo al la pordo. La rigardoj de du virinoj renkontiĝis. Hanyan instinkte surpriziĝis. Kiel akra rigardo! Ankaŭ la maljuna sinjoro ektremis. Kiaj okuloj sonĝece animitaj kaj puraj kiel akvo!
“Tio estas Hanyan, panjo!” Ferminte la pordon, li kondukis ŝin antaŭ la maljunan sinjorinon. Starante kun manoj pendantaj ĉe la flankoj, Hanyan timide rigardis ŝin kaj mallaŭte vokis, “Panjo!” Tiu denove ektremis. Kiel delikatan kaj klaran voĉon ŝi havas kun iom da timemo, kvazaŭ birdo, kiu timas vundiĝon. Ŝi etendis sian manon kaj milde diris, “Venu! Mi pririgardu vin, infano!”
Hanyan faris paŝon antaŭen kaj etendis siajn ambaŭ manojn al ŝi. Tiu premis ŝiajn manojn. Tiuj manoj, delikataj kaj suplaj, ne apartenas al tiuj de laboristino, kaj ŝi nelonge laboris kiel laboristino! Penssante, ŝi zorgeme okule ekzamenis ŝin. La delikate gracia kaj maldika figuro volvata en blanka gazo, la fajna kaj milda vizaĝo kun hontemo kaj timideco... jes, ŝi estas bela junulino. Tamen krom beleco, ŝi posedas ion, ion specialan. Ŝia okulparo, saĝa kaj profunda, entenas sennombrajn vortojn ŝajne petemajn kaj ŝajne sonĝecajn, kaj sincere direktiĝis al ŝi. La maljuna sinjorino ekakiris iom da kompreno, kial la junulino povas firme regi lin. Ŝi ekhavas fortan rivalon! “Vi nomiĝas Hanyan, ĉu ne?” demandante, ŝi daŭre okule ekzamenis ŝin.
“Jes,” ŝi respondis respektoplene. Ŝi rigardis la maljunan sinjorinon: la akra rigardo, la firma vizaĝo kaj la neŝanceleblaj manoj premantajn la ŝiajn. Ŝi neniel estas ordinarulino! Hanyan fiksis sian rigardon al ŝiaj okuloj iom malhelaj kaj profunde nesondeblaj, kaj ŝi ne povis juĝi, ĉu ŝi estos ŝia amiko aŭ malamiko. Ŝi ne povis travidi nek prijuĝi nek esplori ŝin, dum tiu estis tute certa kiel trakti ŝin.
“Sciu, Hanyan,” ŝi diris, “ke via apero estas multe ekster mia atendo. Mi neniam atendis, ke mi subite akceptas bofilinon, tial vi devas doni al mi pardonon, ke mi havas nenian preparon en mia menso.”
La vizaĝo de Hanyan ruĝiĝis. Mallevinte sian kapon, ŝi mallaŭte diris, “Pardonon, panjo, indulgu nin.”
Indulgu “nin”? ŝi jam ekuzas pronomon “nin”! Ĉe ŝia liprando aŭtomate naĝis strio da rikano, sed ŝia voĉo aŭdiĝis ankoraŭ milde kaj afable. “Fakte vi nenecese geedziĝis malantaŭ mia dorso. Mi vere ne estas la tipo, kiu disponas mian filon ekskluzive! Se mi antaŭtempe sciiĝus, vi ne havus tiel mizeran geedziĝan ceremonion! Ne opiniu, ke ĉiuj bopatrinoj kondutas malgrandanime kiel tiuj en antikvaj rakontoj, kiuj apartigas edzon disde edzino. Ankaŭ mi avidas je bona bofilino!” Hanyan mallevis sian kapon pli malalten, sed ŝi ne senkulpigis sin.
“Nun, kiel ajn, vi fariĝis ano de nia familio.” La maljuna sinjorino daŭrigis, “Mi esperas, ke ni ambaŭ tenu bonan interrilaton. Vi trovos, ke mi ne estas tre malfacile akordiĝema.”
“Panjo!” Hanyan mallaŭte vokis refoje.
Panjo? Panjo? Kiel nature ŝi vokis! La maljuna sinjorino altrudis rideton malfacile rimarkeblan. “Bone. Nun foriru! Peiwen ordigis la ĉambron en sinsekvaj tagoj, kiaj ŝanĝado de tapiŝo kaj ŝanĝado de fenestrokurteno. Mi estas tro malklarkapa por scii, ke li ornamas la ĉambron por geedziĝo! Foriru, infanoj. Mi ne volas rabi vian tempon. Mi ne volas esti abomeninda kaj malhelpema maljunulino!”
“Dankon, panjo!” kriante, li per unu tiro prenis Hanjan je la mano kaj urĝeme diris, “Ni foriru!”
“Ĝis baldaŭ, panjo!” Hanyan milde diris kaj eliris el la ĉambro kune kun li. La maljuna sinjorino okule sekvis ilin eliri. Ŝiaj fingroj tenis la apogilon de la brakseĝo tiel firme, ke la gravuraĵo sur la seĝo profunde ŝoviĝis en ŝian karnon kaj dolore pikis ŝin. Ŝi ekhavis rigidan kaj profundan mienon.
Ferminte la pordon de la patrino, Bai diris hasteme al Hanyan, “Kiel do? Mia patrino ne estas tiel terura kiel vi imagis!”
Malforte ekridetinte, ŝi diris nenion. Li jam kondukis ŝin al la pordo de la litĉambro, kies klapoj estis fermitaj. Li diris, “Fermu viajn okulojn, Hanyan!” Kvankam ne sciante, kion li volas fari, ŝi tamen obeeme fermis siajn okulojn. Ŝi aŭdis la pordon malfermiĝi kaj tuj poste sentis sin levita en la aero en lia brakumo. Eliginte ekkrion pro surprizo, ŝi tuj malfermis siajn okulojn. Ĉe ŝia orelo aŭdiĝis lia voĉo de rido, “Mi volas preni mian novedzinon en mia brakumo en la ĉambron por geedziĝo!” Demetinte Hanyan el sia brakumo, li aldonis, “Rigardu, Hanyan! Pririgardu vian hejmon kaj vian litĉambron!”
Ŝi ĉirkaŭrigardis. Ondo de ĝojo atake sufokis ŝin. Profunde enspirante, ŝi nekredeme rigardis la ĉambron: pure blanka tapiŝo, fenestrokurtenoj kun oraj floroj sur nigra fono, blankaj mebloj ĉiuj kun orkoloraj randoj, la tuta ĉambro kun la tono miksita per blanka, nigra kaj ora koloroj krom ruĝa litkovrilo sur la lito, kiu montras sian belecon kaj luksecon. Cetere sur la malgranda littableto estis metita vazo da freŝaj flavaj rozoj, kaj sur la tualettablo staris marmora skulptaĵo — ĉirkaŭprenantaj geviroj.
“Tiuj estas figuroj en greka mito,” li diris, montrante la sulptaĵon, “Eŭridico kaj ŝia edzo Orfeo. Ili estas paro kiu ne timas zigzagojn de la vivo, kaj ni same.” Li kisis ŝin en sia brakumo. “Ĉu ĉi tiu ĉambro plaĉas al vi?”
“Jes, jes,” ŝi respondis anhelante. ”Kiel vi scias...”
”Ĉu vi forgesis? Vi jam diris al mi, ke vi esperas ornami la litĉambron per blanka, nigra kaj ora koloroj, kaj dekori la salonon per krema kaj kafa koloroj.”
Ŝi perplekse rigardis lin. ”Ĉu vi memoras tion?”
“Mi memoras ĉiun frazon kaj ĉiun vorton diritan de vi!” li diris. Prenante ŝian vizaĝon per ambaŭ manoj, li profunde kaj sincere rigardis ŝin, mallaŭte, am-stulte kaj tremete dirante, “Finfine, finfine, mi finfine akiris vin, kiun mi profunde amas, profunde amas, profunde amas!” Mallevinte la kapon, li fiksis sian kison sur ŝin. Ferminte siajn okulojn, ŝi sentis bulon en sia gorĝo. La ondo de ĝojo denove inundis ŝin. Ŝi dronis en raviteco, konfuziteco kaj ensorĉiteco. Du gutoj da larmo glitfalis de sur ŝiaj vangoj. Ŝi sekrete faris ĵuron en la koro, “Li estas la nura viro, kiun mi oferis miajn korpon kaj koron. Poste kia ajn ŝtormo trafos min, mi por ĉiam sekvos kaj ne perfidos lin!”
Ŝiaj brakoj ĉirkaŭprenis lin. La fenestrokurtenoj kun orkoloraj floroj sur nigra fono kviete pendis drapire kaj flavaj rozoj plenigis la ĉambron per delikata aromo.
Post la geedziĝo forpasis la komencaj tri tagoj, dum kiuj ambaŭ li kaj ŝi dronis en blindiga amsento, ekzalta konfuziteco kaj mensa malklareco. Li ne iris al la fabriko tiujn tri tagojn. Ĉiumatene, ili estis vekitaj de bird-pepado. Ŝi ŝatis promeni laŭ la vojo kovrita per matenaj roseroj, kaj fortranĉi faskon da rozfloroj kun roseroj. Starante apud ŝi, li helpis al ŝi teni trancilon aŭ florfaskon. Kelkfoje, kun rozo tenata en la mano, ŝi ridete demandis citante versojn, “Mi demandas al amato mia, kiu belas pli, la floro aŭ edzino via?”
Ŝiaj brilantaj pupiloj, ŝia hontema rideto kaj ŝia ĉarma parolmaniero ofte allogis lin, ke li tuj aliris al ŝi, ĉirkaŭprenis ŝin sub la matena sunlumo kaj perforte kisis ŝin, kiu baraktis ŝajnigante rifuzon... Poste, ŝi stamfis kaj ridete diris, kuntirinte la brovojn, “Vidu! Vidu!” Ili faligis multe da rozpetaloj sur la teron.
Post matenmanĝo, Gao Lide regule iris al te-plantejoj por inspektado kaj kelkfoje gvidis kamplaboristojn por sterki aŭ sarki. Kaj ili sekvis lin. Ŝi ofte elmetis serion da infanecaj demandoj kaj montris sian scivolemon pri tefolioj. Unufoje ŝi demandis, ”Kial vi produktas la teon nepre per aldono de jesmenfloroj? Kial ne per aldono de rozfloroj?” Bai kaj Gao mire rigardis unu al la alia. Tio estis bona propono. Poste ili vere kultivis specialajn rosfloretojn kaj elproduktis rozfloran nigran teon kaj rozfloran aroman teon, kiuj fariĝis unikaj produktoj de la te-plantejoj de Familio Bai. Sed pro la alta kosto de tia teo, troviĝis malmulte da aĉetantoj. Ĝi tamen servis kiel la ekskluziva teo, kiun nur Hanyan ĝuis. Tuttage ŝi trinkis la rozfloran teon, fortondis rozflorojn kaj eligis rozfloran aromon el sia korpo.
Inspektado al la te-plantejoj kune kun Gao estis nur ilia preteksto. Post momento, Gao tuj trovis ilin senspuraj. Trairinte la te-plantejon, ili, mano en mano kaj ŝultro ĉe ŝultro, malrapide iris mezen de bambuaro kaj pinaro sur la deklivo. Ŝi ofte kolektis junajn bambuŝosojn kaj pinbranĉojn por enŝovi ilin kun rozfloroj en la vazon, kion ŝi tre ŝatis fari. Delikata ĉarmeco de rozfloroj kaj majesta imponeco de bambuaj kaj pinaj branĉoj kune enŝovitaj en la vazo prezentis neordinaran guston. Alpremiĝante al li en la malhela ombro de bambuoj kaj pinarboj, ŝi ofte kantis kanteton, “Ni ambaŭ vivas jen komforte, ni ĵuras kuniĝi ĝismorte. Ni inter floroj restas glue, ĉe rojo ludas ni tre ĝue. Al mont’ ni ĝoje kantas ĥore, sub luno kveras ni elkore. Sekiĝus eble oceano, ne ŝanceliĝas nia amo. La luno fazas ja varie, sed firmas nia sento plie. Profundas nia amosento, ni ĵuras ligiĝi sen pento.”
Vidante, ke ŝi kantas melodie kun tiel milda voĉo, ŝiaj okuloj restas sur li kun profunda sento, kaj ŝia vizaĝeto radias brile..., li subite haltigis siajn paŝojn kaj forte ekpremis ŝiajn manojn, kriante, ”Oh, Hanyan! Mia amo, mia koro, mia edzino!”
En ĉirkaŭurbo, sub la sunlumo de aŭtuno, ili ofte promenadis tuttage. Rojo lirlis sub la ligna Bambu-Pina Ponto kun antikv-stila balustrado, kiun ĉirkaŭaj loĝantoj ofte proponis anstataŭi per la cementa aŭ ŝtona, timante, ke ĝi ne estas sufiĉe firma pro multjara uzado kaj ofta transkurado de aŭtoj. Tamen ŝi ĝuste ŝatis ĝian idilian guston. Sidante sur la balustrado, ili spektis sunsubiron ŝultro ĉe ŝultro. Sub la ponto ili, kiel infanoj, kolektis rulŝtonetojn, kiujn ŝi volis sterni sur la fundon de florpelvo por kultivi narcisojn. Ĉe akvofluo kreskis pecego kaj pecego da fragmitoj, kies floroj svingiĝis en vento, prezentante forlasitecon. Kun flirtantaj vestoj ŝi ridete navetis inter la fragmitfloroj, kvazaŭ senlaca feineto. Ili vizitis la Bambu-Pinan Templon, kie ili solene bruligis fasketon da incensiloj kaj faris multe da votoj. Ŝi klinis sian kapon, kunmetis ambaŭ manojn kaj kun longaj okulharoj pendantaj kviete, surgenuiĝis antaŭ Avalokiteŝavo, kaj ŝi mallaŭte preĝis kun emocia kaj klara voĉo, “Bonvole benu ĉiujn geamantojn en la mondo, ke ili ĝoju samkiel ni ambaŭ. Bonvole benu ĉiujn junulinojn en la mondo, ke ili ekhavu sian dolĉan amon! Bonvole benu nin, ke ni ambaŭ ne kverelu nek kontraŭstaru por eterne, kaj ke ni amu unu al la alia senlime longe!”
Ŝi stariĝis. Li prenis ŝian manon, dirante solene, ”Mi diru al vi, Hanyan. La Ĉielo kaj la Tero atestu antaŭ la dioj, ke, se mi vanigos vian volon, la Ĉielo punos min, kaj kondamnos min en la inferon!”
Kovrante lian buŝon per la mano, ŝi haste diris, “Mi fidas vin. Ne ĵuru plu!”
Avalokiteŝavo ilin rigardis de alte, kun afabla rideto. Ili ne estis adeptoj de religio, sed dum ĉi tiu momento ili ekhavis pian senton, ke iu diaĵo fikse rigardas ilin en mallumejo.
Vespero estis tempo por geamantoj. En ĝardeno illi kune kaptis la lunlumon, distretis la ombron de floroj, kaj sidis ŝultro ĉe ŝultro, dronante en senlima amsento. Ŝi stulte kalkulis la stelojn kaj kolektis noktajn roserojn. Li priridis ŝin kiel feinon vagantan en nokto. Poste li kaptis ŝin kaj lasis la lunlumon unuigi iliajn du ombrojn. Vidante la ombrojn kuniĝi unu kun la alia, li diris, “Vidu, mi jam englutis vin!”
“Vi dissolvis min,” ŝi mallaŭte diris, eligante kontentan suspiron. ”Mi disvolviĝas en vian amon, en vian senton kaj en vian koron.”
Nun li prenis ŝian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj profunde kisis ŝin. Ankaŭ li dissolviĝis en ŝian amon, en ŝian senton kaj ŝian koron.
Tiel forglitis tri tagoj, kiuj ne konis okazaĵojn de la mondo! Dum tiuj tri tagoj, ĉiuj intence malproksimiĝis de ili, kaj eĉ maljuna sinjorino Bai eviteme kaŝis sin en la ĉambro por ne ĝeni ilin, kio igis lin plezura kaj ŝin dankema. Ili ne plu havis kaŝitan ĉagrenon, kaj nur tutkore ĝuis la glason da vino de sia amo plena je densa aromo. Ĝi gustis tiel dolĉa, ke ŝi mirplene diris, ”Kiel stulta mi estis! Iam mi tre timis amon pro tio, ke ĝi vundos min!”
Por tio, kion ŝi diris, li verkis amuzan poemetaĉon: Amo estas pura vino speciale preparita, drinku ĝin! Ne sulkigu vian frunton ĉagrenita! Ĝi ne vundos vian langon nek buŝon! Ĝi nur igas vin enamiĝanta, ŝvebanta kaj flosanta, al vi ĉiam mankas vekiĝo spirita!” Post tiom dolĉaj kaj ebriigaj tri tagoj, li rekomencis trakti oficejajn aferojn, kiuj jam amasiĝis en pasintaj sinsekvaj tagoj kaj dronigis lin. Ja jam forpasis tiuj tri tagoj dolĉaj, ebriigaj kaj sensciaj pri la okazaĵoj de la ĉirkaŭa mondo.

2 Replies

Vladimír Türk*
Vladimír Türk* says:
Jen la teksto kun miaj komentoj: www.ipernity.com/doc/tuurq/12179578
16 months ago
vejdo
vejdo says:
dankon. mi jam elŝutis ĝin.
16 months ago

You must be logged on to post a reply. Sign in now?