Group: Polurado de Esperanto-tekstoj


En profunda korto (13) (verkis Qiong Yao, elĉinigis Vejdo)


vejdo
By vejdo
September  7, 2011 - 2 comments - 181 visits

13
Aŭtuno alvenis. Sidante ĉe la angulo de sofo, Bai Peiwen tenis ĵurnalon, kiu kaŝis lian vizaĝon, sed lia rigardo ne restis sur ĝi. Vidate trans la rando de la ĵurnalo, li sekrete kroĉis sian rigardon al Zhang Hanyan, kiu estis laboranta malantaŭ la tablo. Kun plumo en la mano, ŝi ellaboris manuskripton de letero. Ŝi iom klinis la kapon, kun haroj pendantaj ĉe orelo, duone kovrantaj la vizaĝon. Ŝi mordetis siajn lipojn per la blankaj dentetoj, kun iom mallevitaj okulharoj kaj duonfermitaj okuloj ... Ŝi absorbiĝis profunde kaj atenteme. Post longa tempo, ŝi demetis la plumon kaj levis sian rigardon tra la fenestro. Ĉu nubo flosanta sur la ĉielo aŭ florgrapolo sur fistulcasia arbo ekster la ĉirkaŭmuro, allogis ŝian atenton kaj ŝi subite falis en pensojn. Ŝiaj okuloj estis nebule vualita kaj brovoj iom levitaj, kaj evidente ŝiaj pensoj jam vagis en nekonata mondo. Ĉu la mondo estas ĉarma? Ĉu mistera? Ĉu nekonata? Demetinte la ĵurnalon, li abrupte stariĝis. Suprizite de lia movo, ŝi rapide retiris sian rigardon el ekster la fenestro kaj faligis ĝin sur lian vizaĝon, kaj donis al li hasteman rideton.
“Ne skribu, Hanyan. Forlasu vian laboron,” li diris.
“Pro kio?” ŝi levis siajn brovojn dubeme.
“Venu. Sidiĝu sur la sofon.”
“Mi ankoraŭ ne finskribis ĉi tiun leteron.”
“Ne skribu. Morgaŭ ĝin skribu!”
”Ĉu vi ordonas al mi?” ŝi demandis ridete.
“Jes.”
Ŝi aliris kaj ridete sidiĝis sur la sofon. Ŝi supren rigardis al li sen paroli, kun pridemanda mieno. La vangkaveto ĉe ŝia ridetanta buŝangulo jen aperis jen malaperis, kiam ŝi movetis siajn lipojn. Li aliris kaj staris antaŭ ŝi. Sin subtenate per la mano sur la apogbrako de la sofo, li kinis sin al ŝi kaj preme rigardis ŝian vizagon, dirante kun subpremita voĉo, “Ĝis kiam vi kaŝiludas kun mi?”
“Kaŝludi?” Ŝi flagrigis siajn palpebrojn kaj montris naivan perplekson. “Kion vi volas esprimi?”
“Vi komprenas tion, kion mi diris!” Liaj okuloj ŝprucis flamojn. “Ne ŝajnigu vin nekomprenema antaŭ mi!”
“Ho, sinjoro?” Ŝi pligrandigis siajn panikitajn okulojn. ”Ne estu tiel feroca! Vi timigas min.”
Li minace rigardis ŝin, kvazaŭ volante engluti ŝin. Post longa momento li subtenis per la mano ŝian mentonon kaj krozigis sian rigardon sur ŝia vizaĝo. Ŝiaj okuloj, larĝe malfermitaj, rivelis honestecon, surprizitecon kaj naivecon, vualitajn kvazaŭ per nebulo, la okuloj, kiuj estis plenŝarĝitaj je sonĝoj kaj poemoj. Kiajn okulojn ŝi havis, kiuj dolore kirlis lian koron kaj tiris liajn internaĵojn. Spiregante, li sentis, ke lia tuta sango bolas tra la korpo. Preme rigardante ŝin, li diris senpripense, “Ne kaŝu vin de mi, Hanyan, mi volas vin!”
Surprizite, ŝi kuntiriĝis en la sofo. En ŝiaj okuloj briletis lumo de preskaŭa teruro. ”Ne, sinjoro,” ŝi diris tremetante.
“Klarigu al mi, kion ‘Ne, sinjoro’ signifas.”
Ŝi tremete kuntiriĝis ankoraŭ pli, kvazaŭ ŝi volus sin kaŝi en la sofon. ”Mi ne volontas, sinjoro,” ŝi diris klare.
Li fikse rigardis ŝin. La peza spirado tremetigis liajn naz-alojn kaj en liaj okuloj brulis fajro, kiu per varmego minace direktiĝis al ŝi kaj igis ŝin nereteneble tremetadi. “Ĉu vi opinias, ke mi ludas infanece?” li demandis kun mallaŭta kaj forta voĉo. “Tio, kion mi jam diris, estas, ke vi edziniĝu al mi. Ĉu vi komprenas? Mi volas edzinigi vin. Ĉu vi komprenas?”
Gapante al li, ŝi skuis la kapon.
Li faligis sian manon sur ŝian ŝultron kaj premis ŝian feblan skapolon, kiu ne povis elteni tian premadon en lia manego. Li iom streĉis premadon sur ŝia skapolon, tiel ke ŝi eligis doloran ĝemon. Kuntiriĝante, ŝi direktis siajn grandajn okulojn al li sen ajna palpebrumo, kun firma kaj rezista forto.
“Kiu li estas?” li demandis.
“Kio?” ŝi ne komprenis.
“Kiu estas mia rivalo? La viro en via koro!”
Ŝi ekskuis la kapon. “Ne,” ŝi diris. “Neniu.”
“Do, kial vi rifuzas min? Ĉu mi ne estas sufiĉe bona? Ĉu mi ne taŭgas laŭ via idealo? Ĉu mi ne povas pariĝi kun vi?” li diris agreseme.
“Mi ne estas bona. Estas mi, kiu ne povas pariĝi kun vi,” ŝi diris mallaŭte, kun larmoj ŝvelantaj en siaj okuloj.
”Kion vi volas diri?”
”Indulgu min,” ŝi diris, deturnante sian kapon. ”Mi estas kaj sensignifa kaj humila, kaj vi renkontos la junulinon taŭgan por vi.”
”Mi jam renkontis ŝin,” li diris urĝeme, ”Krom vi mi volas neniun alian. Vi estas nek sensignifa nek humila. Vi estas la plej nobla kaj la plej korpura el la junulinoj, kiujn mi iam renkontis. Diru ‘Mi volontas edziniĝi al vi!’”
“Ne, sinjoro.” Ŝi mallevis la kapon kun larmoj falantaj el sur siaj vangoj. “Ne devigu min, sinjoro.”
Lia mano tenis ŝian ŝultron tiel forte, ke ŝi suferis doloron.
“Ĉu vi ŝatas min? Ĉu vi ne amas min? Ĉu jes?” Li demandis.
”Ne, sinjoro.”
”Krom ’Ne, sinjoro.’, ĉu vi ankoraŭ povas diri ion alian?”
”Ho, indulgu min!” Ŝi supren rigardis lin, kun senfina trista petemo en siaj larmantaj okuloj. Ŝi, kun pala kaj marasma vizaĝo, estis febla kaj malforta kiel eta herbo, kiu ne povis elteni iom da kaprico de vento kaj pluvo, sed en ŝia personeco troviĝis potenca forto.
Li sciis, ke, eĉ se ŝi estus dispremita, polvigita aŭ bruligita ĝis cindro, oni ne povus subigi ŝin. Malstreĉinte sian manon kaj rektiginte sian korpon, li kolere rigardis ŝin, dirante, “Mi ankoraŭ ne estas malnobla ĝis tia grado, ke mi akiras mian amon perforte, sed mi ne indulgas vin. Mi donas al vi kelke da tagoj por konsideri mian proponon. Mi admonas, ke vi konsideru serioze.”
Ŝi restis senparola, nur silenteme rigardante lin.
Turninte sin, li iris al la fenestro kaj bruligis cigaredon. Kutime li malofte fumis kaj escepte se li estis en malbona humoro aŭ en granda okupiteco, li fumis unu aŭ du cigaredojn. Elblovinte buŝplenon da fumo, li observis disvastiĝon de la fumo, sentante, ke lia ĉagreno okupanta la tutan koron estis pli densa kaj dika ol la fumnubo. Tamen ĉiu fibro en lia korfundo, ĉiu sangguto en liaj vejnoj kaj ĉiu ĉelo en lia korpo kriis pli forte ol iam antaŭe, “Mi volas ŝin! Mi volas ŝin! Mi volas ŝin!”
Tri tagoj fulme pasis, dum ŝi marasmiĝis rapide. Ĉiutage, kiam ŝi estis en oficejo, ŝi tenis sin tre silentema, apenaŭ ekparolanta, sed emis lin kaŝeme rigardis kun paro da akvecaj okuloj. Siaflanke li ne plu menciis la aferon okazintan antaŭ kelkaj tagoj. Li volis doni al ŝi sufiĉe da tempo por pripensi, tiel ke ŝi povis fari bonan konsideron pri la afero. Li bone sciis, ke, se li agos en hasto, li eble fuŝos la aferon, kaj ke, kvankam Hanyan aspektas feble kaj malforte, ŝi tamen estas malcedema kaj obstina en la koro. Sed tri tagoj jam pasis, ŝi ankoraŭ silentis, kio igis lin neretenebla. Ĉiutage fronte al ŝiaj pala vizaĝo, malklaraj okuloj kaj febla mieno, li eksentis, ke lia deziro avide akiri ŝin pli kaj pli fortiĝas. Nun la deziro jam fariĝis brulvunda sufero, kiu lin bruligis kaj turmentis. Pro tio, same kiel ŝi, li ankaŭ marasmiĝis kaj magriĝis, kaj krome li fariĝis flamiĝema kaj facile kolerema. Tiun tagon, kiam finiĝis la labortago, ŝi hastis foriri de la fabriko por elturniĝi el lia gvatema rigardo, sed li baris al ŝi la vojon ĉe la pordego de la fabriko.
“Mi veturigu vin al la hejmo!” li diris simple.
“Ho, ne sinjoro Bai...”
“Enaŭtiĝu!” li ordonis. Ŝi ĵetis ekrigardon al li, kies rigardo estis obstina, deviga kaj nerezistebla. Ŝi obeeme enaŭtiĝis kaj sidis silenteme, senhelpe tordante siajn manojn sur la plisita jupo. Li startigis la aŭton. Survoje li restis senvorta kaj ŝi ankaŭ silentis. La aŭto kuris en la direkto al ŝia loĝejo. Interne de la aŭto regis la aero rigida kaj kondensita.
Atinginte la enirejon de la strateto, li bremsis kaj malfunkciigis la aŭton. Elaŭtiĝinte, li ŝlosis la aŭtpordon. Ŝi ne kuraĝis rifuzi lian eskorton kaj ili iris en la strateton ĝis la pordo de ŝia loĝejo. Ŝi malfermis la pordon per ŝlosilo kaj returninte la kapon, diris, “Ĝis la revido, sinjoro Bai.”
Kaptinte ŝin je la manradiko, li donis ekpuŝon al ŝi kaj ŝi eniris la ĉambron. Sekvante ŝin, li riglis post si la pordon. Kaj antaŭ ol ŝi ekkomprenis, kion li intencis, li forte ĉirkaŭprenis ŝin per siaj brakoj. Surprizite, ŝi volis elturniĝi el lia brakumo, sed li firme ĉirkaŭprenis ŝin. Levante ŝian kapon per sia mano, li rapide klinis sian kapon. Liaj lipoj tuj premis la ŝiajn. Anhelante, ŝi penis repuŝi lin, sed en liaj fortaj kaj solidaj brakoj, ŝi eĉ ne povis moviĝi en lia sino. Li ŝin kisis tiel arde, tiel furioze, tiel ravite, tiel suĉadante foj-refoje... Ŝi perdis la povon de rezistado, perdis la konscion de rezistado, kaj ŝi senkonscie ĉirkaŭprenis lin. Kun paraliziĝanta korpo, ŝi nereteneble ĝemadis, fermis la okulojn kaj reagis al li. Same kiel li, ŝi dronis en fervoro kaj raviteco, kun bezono kaj soifo el sia korfundo.
“Hanyan,” aŭdiĝis lia retenita voĉo. Lia koro frapadis tamburante kontraŭ lia brusto. “Diru al mi, ke vi min amas! Diru, Hanyan!”
Ŝi ĝemadis. “Diru, Hanyan! Diru!” Liaj ardaj lipoj softe glitis de ŝiaj lipoj al ŝia vango, al ŝia orel-lobo, kaj plu malsupren al ŝiaj milda kaj delikata kolo. La spiroj el lia buŝo varme albloviĝis al ŝia brusto. “Diru, Hanyan! Diru!”
“Uf,” ŝi respondis malklarvoĉe, “mi ne scias...”
“Vi scias!” Li pli firme ĉirkaŭprenis ŝin. “Diru! Diru al mi, ke vi min amas! Diru!” Liaj lipoj moviĝis supren, frotante ŝiajn kolon kaj mentonon, ree sur ŝiajn lipojn. Post kelka tempo, li formovis siajn lipojn. “Nu, diru, Hanyan. Ĉu malfacile por vi eldiri tiujn vortojn? Diru! Hanyan, diru al mi, ke vi min amas! Diru!”
“Uf,” ŝi spiregis, kun ĥaosa menso, sentante sin leĝera kvazaŭ kuŝante en nuboj aŭ flosante en nebulo. Ĉirkaŭ ŝi ĉio ne plu ekzistis kaj eĉ kunfandiĝis en malpleneco. La nura realo estis lia ĉirkaŭbrakumo, lia kiso kaj liaj urĝemaj vortoj. ”Uf,” ŝi reagis instikte. ”Mi vin amas. Jes, mi vin amas. Mi ĉiam vin amas, ĉiam.”
”Ho,” li ektremis. Lia tuta animo vibradis kaj jubilis pro ŝiaj tiuj vortoj. “Ho, Hanyan! Hanyan! Hanyan!” kriante, li rekisis ŝin. “Mi jam atendis viajn tiujn vortojn longe, Hanyan! Vi lertulineto en turmentado, vi suferigis min multe! Ho, Hanyan!” Kun ŝia vizaĝo en siaj ambaŭ manoj, li gluis sian frunton al ŝiaj lipoj, fermante siajn okulojn. Liaj tutaj korpo kaj animo baniĝis en la tajdo de ekstazo kaj li lasis sin mergiĝi kaj puŝiĝi en ĝi laŭplaĉe. “Diru al mi, ke vi edziniĝu al mi, Hanyan! Diru!”
Ŝi surpriziĝis, kvazaŭ subite vekiĝinte el la rava sonĝo, kaj tuje liberiĝis el lia brakumo, laŭte dirante, “Ne!”
Tio estis obuso, kiu abrupte eksplodis inter ili. Li rektigis sian korpon kaj rigardis ŝin nekredeme. Ŝi retroiris du paŝojn kaj ŝia korpo kunpuŝiĝis kontraŭ la tablo. Apogante sin kontraŭ ĝi, ŝi staris tiamaniere, rigardante lin pasive. Li antaŭeniris du paŝojn, kun sia rigardo fiksita sur ŝi, kaj demandis raŭke, “Kion vi ĵus diris?”
“Mi ne volontas edziniĝi al vi, sinjoro,” ŝi diris tre klare.
Post kiam li silentis kelke da sekundoj, li pasis unu paŝon antaŭen kaj haltis antaŭ ŝi. Li etendis sian manon kaj malpeze fingrumis flanken ŝiajn harojn kovrantajn la vangon. Kun varmaj kaj mildaj okuloj, li demandis mallaŭte sed forte, ”Kial? Ĉu vi opinias, ke mia peto estas ne sincerea?”
”Mi scias vian sincerecon,” ekretiriĝinte, ŝi timide diris, “sed mi ne povas akcepti ĝin.”
Liaj fingroj rigidiĝis. “Bone! Kial?” li demandis pacience. Lia rigardo jam ne plu mildis, sed fariĝis iom feroca.
“Nia geedziĝo ne donos al vi feliĉon. Kaj vi ne devus edziĝi al laboristino en via fabriko. Mi ne volontas edziniĝi al vi, sinjoro. Mi sentas mian malsuperecon kaj malindecon.”
“Absurdaĵo!” li sakris. “Vi klare scias pri via pezo en mia koro kaj pri mia preskaŭa adorado al vi. Kial vi prezentis tiel fian pretekston? Senti malsuperecon kaj malindecon. Se vi servas kiel laboristino kelkajn tagojn kaj eĉ ekhavas tian senton, do vi estas naiva, absurda kaj senscia! Tiu, kiu vere sentas malsuperecon kaj malindecon, ne estas vi, sed mi! Vi estas delikata, purkora, nobla, pripensema, profunda, kapabla... pro kio vi sentas malsuperecon kaj malindecon?”
“Aĥ, ne, ne,” ŝi deturnis la kapon, kun larmoj en okuloj. ”Ne priskibu min tiel bona, neniel! Mi ne estas tia, ne! Ni ne babilu pri tio, ĉu bone? Mi petas!”
“Vi ripetas tion denove, ĉu?” Li deturnis ŝian vizaĝon al si mem. Lia brulanta rigardo restis sur ŝia vzaĝo kaj penetris en la fundon de ŝiaj okuloj, kvazaŭ li volus travidi kaj penetri ŝin. “Ne ĵonglu per tiuj vortoj! Hodiaŭ mi neniel forlasu vin!” aŭdiĝis lia voĉo basa sed forta, obstina sed arbitra. “Mi volas vin. Ĉu vi scias? Ekde kiam vi svenis sur la te-sunumejo, mi jam decidis! Mi scias, ke vi apartenas al mi, certe apartenas al mi. Vi ja estas la junulino, kiun mi serĉas multe da jaroj! Se mi ne estus tiel prudenta pri geedziĝo, mi ne edziĝus ankoraŭ en la aĝo de tri dek jaroj. Mi fidas mian juĝpovon, mi fidas mian vidpovon kaj mi fidas mian senton nefacile ŝanceleblan! Vi nepre edziniĝu al mi, nepre, Hanyan!”
Ŝi rigardis lin dolorplene, ĉagrene kaj peteme. Ŝia rigardo pikis lian koron, igante, ke lia brusto plene pufiĝis per avida kaj milda sento, kaj ke li volis senprokraste preni ŝin en sian sinon kaj volis ŝin posedi, okupi kaj protekti. ”Ne, sinjoro Bai...”
”Nomu min Peiwen!”
”Jes, Peiwen,” ŝi diris obeeme, ”Mi vin amas, sed mi ne volas edziniĝi al vi kaj vi ne povas edziĝi al mi, alie oni babilaĉos kaj klaĉos, kio damaĝos via reputacion!”
“Sensencaĵo!” li kriis, “Eĉ se oni faros tion, mi donos nenian atenton al ili!”
“Sed mi devas, Peiwen,” ŝi diris malĝoje.
“Mi ne scias, de kie tiom da skrupuloj venas ĉe vin!” li iom iritiĝis. “Hanyan, Hanyan, estu senĝena! Geedziĝo estas la afero por ni ambaŭ, sed ne por la tuta mondo, ĉu vi scias pri tio?”
“Mi...” Retiriĝema, ŝi peteme metis sian tremetantan manon sur lian brakon. “Pardonu al mi, Peiwen. Pardonu al mi, Peiwen. Mi ne povas edziniĝi al vi, mi ne povas.”
Rigardante ŝin, li ekdubis, ke la afero ne aspektas tiel simple kiel ekstere. Li puŝis ŝin al la lito kaj sidigis ŝin. Altirinte seĝon, li sidiĝis kontraŭ ŝi kaj firme prenis ŝiajn ambaŭ manojn. Kun regita ekscititeco, li pacience diris, “Ĉu vi agas laŭ via racio, Hanyan?”
“Jes,” ŝi respondis.
“Do, viaj tiuj motivoj por rifuzi min ne estas pravigeblaj, ĉu vi scias?” Ŝi mallevis la kapon. “Levu vian kapon kaj rigardu al mi!”
Ŝi vole nevole levis siajn okulharojn kaj larmoj rulfalis laŭ la vangoj palaj kiel marmoro. Ŝi komencis mallaŭte plorsingulti. Ŝiaj larmeroj perlis, falis kaj disrompiĝis sur la vestobasko. Li eksentis kirlantan doloron en la koro. Skuante ŝian manon konfuzite, li hasteme diris, “Ne ploru! Ne ploru, mi petas! Hanyan, mi ne devigas vin. Ĉu mi domaĝas devigi vin? Mi nur tre vin amas kaj ne toleras perdi vin. Ĉu vi komprenas? Hanyan, bona Hanyan, ne ploru! Mi petas. Se vi ploras plu, mia internaĵo kreviĝus.” Ŝi ploris pli forte. Li sidiĝis apud ŝin kaj alpremis ŝin al sia sino. Li konsole frapetis ŝian dorson, karesis ŝiajn harojn, kisis ŝiajn vangojn kaj murmuris konsolajn vortojn por ĉesigi ŝian ploradon.
Post longa tempo, ŝi sukcesis retenis siajn larmojn. Singultante, ŝi diris, “Se... se mi edziniĝos al vi, kaj estontece... vi ne plu amos min, mi eĉ... ne havos vizaĝon por plu vivteni min.”
“Kial vi pensas tiel?” li kriis, ”Ĉu mi ne amos vin? Mi jam amas vin manie, kial mi ne amos vin?”
“Ĉar... ĉar vi ne estas tiel bona kiel mi imagas, tiel... tiel...” ŝi balbutis, “tiel purkora.”
“Kial vi diris tion?”
”Vi ne konas mian pasintecon.”
Liaj brakoj ĉirkaŭprenantaj ŝin rigidiĝis.
“Daŭrigu!” li diris ordone.
“Ne devigu min eldiri! Ne devigu min eldiri!” ŝi kriis, kovrante sian vizaĝon per la mano. “Ne devigu min, mi petas!”
Li fortiris ŝian manon el ŝia vizaĝo kaj iom depuŝis ŝian korpon, tiel ke li povis rekte rigardi ŝin. Li diris, “Daŭrigu! Mi volas scii, kio okazis.”
Ŝi supren rigardis lin peteme.
“Eldiru!” li ordonis malmole, ne permesante reziston.
Ferminte siajn okulojn, ŝi faris decidon kaj diris, kvazaŭ recitante parkere el la libro, “Antaŭ ol mi venis al la fabriko, mi estis kundancistino en publika dancejo, kie mi servis kvin monatojn kaj perlaboris kvin dekmil dolarojn, kiun mi repagis al miaj adopt-gepatroj. Se io neatendita okazus, mi eble daŭrigus mian servadon tie.”
Malferminte la okulojn, ŝi direktis fiksrigardon al li. Nun ŝi jam trankviliĝis, kaj pro sia malkaŝita afero, ŝi decidis alfronti la realon kaj plue malkovri al li la plej privatan sekreton, kvankam ŝi bone komprenis, ke, se ŝi eldiros ĝin, ŝi tuj perdos lin, ĉar ŝi havis tre bonan komprenon pri li, kiu tiom fanatike adoras “perfektecon”.
“Daŭrigu!” li urĝis ŝin. Lia rigardo fariĝis makabra kaj liaj fingroj, kiuj tenis ŝiajn brakojn, jam fridiĝis.
“Iun nokton, kliento invitis min al nokta manĝeto. Li drinkigis al mi multe da alkoholaĵo kaj ebriigis min. Kiam mi sobriĝis, mi trovis, ke mi ne kuŝas en mia hejmo.” Ŝi triste rigardis al li. “Ĉu vi komprenas? Mi jam perdis mian purecon. En la sama tago, mi trovis, ke mi jam degeneris tiom profunde... kaj miaj personeco, digno kaj estonteco fariĝis vakaj. Pro tio mi ploradis la tutan tagon. Poste mi liberiĝis de tiu orgia mondo kaj translokiĝis al ĉi tiu simplaĉa ĉelo, decidinte, ke mi renovigos min. Tiel mi dungiĝis al via fabriko.”
Dum kelka tempo, li fikse rigardis ŝin. Ili ambaŭ sin tenis silentaj. La vespera lumo jam frue plenis en la ĉambro. Pro neŝaltado de lampo, la tuta ĉambro estis malluma. Ŝi ne povis legi lian vizaĝesprimon, sed en lia silento ŝia koro doloris, terure doloris. Ŝia koro fridiĝis, ŝia kapo turniĝis kaj ŝia tuta entuziasmo glaciiĝis.
Post kiam oni ne sciis kiom da tempo jam pasis, li fine stariĝis kaj iris al la fenestro. Per siaj tremetantaj manoj, li bruligis cigaredon. Vizaĝe al la fenestro, li elbuŝigis fumon buŝplenan jen kaj jen, ĉiam senparola. Kiam li finfumis la cigaredon, li abrupte turnis sin kaj aliri al ŝi. Starante tie, li rigardis ŝin kapmalleve kaj diris kun la voĉo mallaŭta, vundita kaj dolora, “Vi ne devus diri tion al mi, vi ne devus.”
Ŝi diris nenion. Ŝiaj okuloj jam sekiĝintaj denove inundiĝis per larmoj.
“Mi deziras, ke mi ne aŭskultus tiujn vortojn, mi deziras, ke ĝi nur estus inkubsonĝo,” li daŭrigis, dolore ekskuante la kapon. “Vi estas tre kruela, Hanyan.”
Findirinte, li iris al la tablo, prenis la aŭt-ŝlosilon sur ĝi kaj direktiĝis al la pordo. Sen diri adiaŭ aŭ aliajn ajnajn vortojn, li eliris. La sono de pordfermiĝo frakasis ŝiajn menson kaj konscion. Falinte surdorse sur la liton kun malplena menso, ŝi lasis larmojn disflui kiel senbrida inundo.
Comments
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Jen la teksto kun miaj komentoj: www.ipernity.com/doc/tuurq/12040599
5 years ago.
vejdo
vejdo
dankon, Vladimir! mi jam ĝin elŝutis.
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Polurado de Esperanto-tekstoj