Group: Polurado de Esperanto-tekstoj


En profunda korto (11) (verkis Qiong Yao, elĉinigis Vejdo)


vejdo
By vejdo
August 15, 2011 - 4 comments - 173 visits

11
La suno, kiel granda fajra pilko, minace ĵetis siajn radiojn sur la teron. Mez-somero de Taiwan ardis kapturnige. Parkinte sian aŭton ĉe la pordego de la fabriko, Bai Peiwen elaŭtiĝis. Varma ondo tuj lin atakis kaj la varmega suno blindige brilis super lia kapo. Kiam li eniris la fabrikon, lin renkontis la delikata aromo de tefolioj en la aero, miksita kun bonodoro de jasmenfloroj, pure dolĉa kaj freŝa, kiu ĉiam plaĉis al lia flarsenso. Profunde ensprinte, li sentis sin pli vigla, kvazaŭ la ardanta aero estus multe forpelita de la aromo de tefolioj. Preterlasante la prilaborejon, li aŭdis motononan kaj enuigan zuman bruadon eligitan de bakforno kaj frotmaŝino de tefolioj. La majstro ĉe la bakforno levis sian kapon kaj salute kapsignis al Bai. La fajro brulis sub la maŝino, igante la tutan prilaborejon bakkesto. La majstroj kaj laboristinoj abunde ŝvitis. Starinte momenton ĉe la pordo de la prilaborejo, li iris pluen. Sur la te-sunuma tereno, tri aŭ kvar laboristinoj kun bambua ĉapelo sur la kapo, kies manoj kaj piedoj estis vunditaj per tolo kontraŭ la arda suno, senĉese turnis la ĵus plukitajn tefoliojn per bambuaj rastiloj. Vidinte lin, ili ne ĉesis labori nek direktis sian atenton al li. Kiel mastro li malproksimis de ili en hierarkio, kaj ilin regis laborestro.
Trairinte la te-sunuman terenon, li eniris sian oficejon, kiu estis la nura ĉambro klimatizita en la tuta fabriko krom fridiga tenejo. Ĉiutage li laboris ses aŭ sep horojn tie. Kiam li forestis, tiu ĉi ĉambro servis kiel akceptejo. Najbare de lia ĉambro estis la oficejo por aliaj superaj oficistoj, kiaj direktoro Zhao kaj kontisto Zhang. Pli malproksimen staris ripozejo por laboristinoj, manĝejo kaj loĝejo. Tiu ĉi domo entenis kvin grandajn ĉambrojn, kiuj, kune kun prilaborejo, te-sekiga ĉambro kaj fridiga tenejo, konsistigis U-forman komplekson. En vaka loko de la komplekso troviĝis te-sunuma tereno. Laŭ la skalo, lia fabriko de te-prilaborejo estis la plej granda en Taibai. En aliaj fabrikoj, frotado kaj bakado de tefolioj ankoraŭ estis plenumitaj per manlaboro, dum Bai jam anstataŭigis manlaboradon per maŝinoj. Pro tio, en lastaj jaroj, la fabriko ekspansiis multe kaj negocado ankaŭ rapide pliiĝis. En entrepenado kaj kreivado, li montris sian unikajn konojn kaj kapablojn. Tial, kvankam la fabriko estis fondita de lia patro, la vera prospero tamen estiĝis nur post la morto de lia patro. Kontisto Zhang, kiu servis en la fabriko dekkelkajn jarojn, ofte diris al la novenomumita direktoro Zhao, “Kvankam nia juna mastro aspektas pedante kaj malforte, li tamen estas dekoble kapabla ol lia patro en entrepenado! Nur tri jarojn li transprenis la fabrikon, sed la negocado jam pliiĝis pli ol dekoble!:
La filozofio de Bai Peiwen estis senĉesa investado. Li reinvestis ĉiun sumon da mono, kiun la fabriko profitis, por aĉeti maŝinojn, konstruigi domojn kaj fridigan tenejon... Li altigis la kvaliton de la produktaĵoj, tial kelkaj grandaj vendejoj de te-produktaĵo en Taibei jam fariĝis liaj fiksitaj klientoj. Kaj poste eksterlandaj mendoj alvenis sinsekve, tiel ke lia te-plantejo jam ne povis liveri sufiĉan provizojn al aĉetantoj. Pro tio li aĉetis te-plantejojn kaj plibonigis la metodon de plantado. Oni ne sciis, kiel li faris tion: en alies te-plantejoj oni rikoltis tefoliojn maksimume kvinfoje ĉiujare, trifoje en printempo kaj dufoje en aŭtuno, dum en liaj propraj, oni oftechavis sep aŭ ok rikoltojn, ĉiufoje kun ne malbona kvalito de te-folioj. Tial la famo de “Tefolioj de Bai” estis tre konataj en la rondo.
Enirinte la oficejon, Bai apenaŭ sidiĝis, kiam direktoro Zhao eniris kun fasko da mendiloj en la mano. Tiu staris antaŭ Bai, dirante, “Alvenis la mendilo el Japanio, kiu postulas ‘Langon de Birdo’. Mi timas, ke ni ne povas produkti tiom. Te-vendejoj Xinxin kaj Qinĝiang ankaŭ mendas ‘Langon de Birdo’, kiu ŝajnas furora ĉijare.”
“Lango de Birdo” estas speco de verda teo, konata de te-ĝuantoj. Ĝi devas farita nur per ŝosoj eksklusive, sed ne toleras ajnan folion miksitan, tial oni per multe da ŝosoj povas produkti nur iom da “Lango de Birdo”, kaj sekve de tio, ĝi estas multkosta.
“Kiom Japanio mendas?” Bai demandis.
“Mil kestojn.”
“Ni akceptu!” diris Bai.
”Ĉu ni povas? Ili postulas, ke ni faru liveradon en tri monatoj, sed oni rikoltos aŭtunajn tefoliojn en oktobro. Se ni ne povos fari liveradon laŭ difinita dato, ili postulas monpunon.”
“Atendu. Mi telefonu por informo.”
Bai turnadis la telefonnumeron de la hejmo kaj la parolanto estis servistino Alan. Li demandis, “Ĉu estas sinjoro Gao ĉirkaŭe?”
“Li ĵus revenis el te-plantejo.”
“Petu al li paroli.” Gao alvenis. Bai demandis lakone, “Kiel statas la te-plantejo, Lide? Mi volas rikolti tefoliojn en unu monato, ĉu eble? Mi akceptis la mandilon el Japanio.”
“Kion la mendilo postulas?”
“Lango de Birdo.”
“Ha!” la parolanto ĉe alia fino ridete diris, “Do, mi nur staru en la te-plantejo kaj alvoku venton kaj pluvon. Kaj poste mi blovu al la te-arbetoj per fea elspiro kaj kriu, ‘Kresku! Kresku! Kresku! Mi volas vidi, ĉu ili povas kreskigi la foliojn.”
“Ne ŝercu! Donu al mi vorton, jes aŭ ne?”
“Jes!” asertis la parolanto decideme kaj simple.
“Tio estas via aserto, Lide. Se oni ne povos fari rikolton je difinita tempo, mi kulpigos vin!”
“Estu trankvila, Peiwen! Mi neniam malbonigas vian aferon, ĉu?”
“Do, ĝis vespere!”
“Momenton!”
“Kio?”
“Via patrino volas, ke vi revenu por vespermanĝo!”
“Ho.” Bai demetis la aŭdilon. Rigardante al direktoro Zhao, li ekbalancis la kapon, ridante, “Estu tiel. Ni akceptas.”
“Tiu sinjoro Gao vere havas rimedon por reagi,” nereteneble diris direktro Zhao. “Ŝajnas, ke te-arbetoj obeas lin.”
“Li ja estas fakulo!” diris Bai. “Ĉu vi havas aliajn aferojn?”
”Ĉi tiuj dokumentoj bezonas subskribadon. La mastro de Shengda Komerca Firmao invitis vin al sabata vespermanĝo, kaj li jam donis al vi sep aŭ ok telefonvokojn.”
“Shengda? Al kie ili vendos?”
“Al sudorienta Azio.”
“Ni antaŭe komisiis la tuton al Hongji, ĉu ne? Donu al mi la kontrakton kun Hongji kaj ni decidu post kiam mi ekamenos ĝin. Fakte Hongji agas ne malbone, escepte de ĝia hezitema pagado. Kiom-monatan kambion ĝi pagis al ni lastfoje?”
“Ses-monatan.”
“Kiel nedeca pago! Kiom da monatoj estas difinita laŭ la kontrakto?”
“Ŝajne tri monatojn.”
“Do donu al mi la kontrakton kaj mi ĝin ekzamenu unue.” Bai transprenis dokumentojn kaj ekzamenis ilin unu post alia. Sin turnante, direktoro volis foriri, kiam Bai voke haltigis lin. “Momenton, direktoro Zhao.”
“Sinjoro Bai?”
“Mi vidis, ke la laboristinoj en la bakfornegejo ŝajne suferas multe pro la alta temperaturo. Informu al kontisto Zhang, ke oni instalu klimatizilon tie, kaj listigu la elspezon en kont-artikolon por instalaĵoj. Tuj agu. Ju pli rapide, des pli bone.”
”Bone.” la direktoro ekridetis. ”Se tiel, oni konkuros por la laboro en la bakfornegejo.”
Post kiam li retiris sin el la oficejo, Bai, malantaŭen klininte sin en la seĝon, ekstudis la kontraktojn en la mano kaj substrekis kelkajn lokojn modifindajn. Kiam li volis telefone alvoki kontiston Zhang, li vidis grupon da laboristinoj streĉite kaj brue preterkuri la fenestron. Surprizite, li stariĝis kaj malfermis la pordon. Ĉiuj kuris en la direkto al la te-sunuma tereno. Laŭ la direkto, li vidis amason da homoj kunpuŝiĝantaj sur la tereno kaj pririgardantaj, kio okazis. Kaptinte direktoron Zhao, kiu ankaŭ alkuris tien, li demandis, “Kio? Kio okazas?”
”Laboristino svenis sur la tereno.”
”Sveni?” Kun ekmiro, li rapide paŝis al la tereno. La arda suno lumis fajre kaj eĉ varmegis la cementan plankon de la tereno. Elirinte al la klimatizita oficejo, li sentis la varman aeron ankoraŭ pli vaporumanta. Ne mire, en tia vetero, la laboristino svenis. Ili devus alternis la skipojn. Kiu povus elteni tian eksponiĝon sub la ardega suno? Li impetis al la grupo kaj kriis, “Flanken! Donu spacon al ŝi por enspiri pli da aero!”
Post kiam laboristinoj tiris sin flanken, li alpaŝis kaj vidis la laboristinon surdorse kuŝanta sur la tero, ankoraŭ kun bambua ĉapelo sur la kapo. Sub la ĉapelo ŝia tuta vizaĝo, krom okuloj kaj nazo, estis vindita per indiga tolo kaj ankaŭ ŝiaj manoj kaj piedoj volvitaj per indiga tolo. Laboristinoj, kiuj laboris sub la suno, kutime ekipis sin tiel por eviti sunum-vundiĝon de la haŭto. Kaŭriĝinte, Bai ekrigardis ŝin kaj, levinte la kapon, ĵetis rigardon al la suno radianta rekte malsupren. Li sciis, ke nun la plej grava afero estas movi ŝin al la ombra kaj malvarmeta loko kaj senigi tiujn vindaĵojn. Senpripense li levis ŝin en sia brakumo. Kun ŝi en sia sino li eksentis ŝian malpezan kaj sveltan korpon, kiu ekmirigis lin. Li transportis ŝin en sian oficejon kaj diris al sekvanta direktoro Zhao, “Pli malvarmigu la ĉambron! Rapide!”
La direktoro turnis la butonon al pli malalta temperaturo, dum li kuŝigis ŝin laŭlonge sur la sofon kaj forigis la bambuĉapelon kaj tolon kovrantan ŝian vizaĝon. Je senigo de la tolo, bela kaj gagatnigra hararo akvofale pendis malsupren, kaj samtempe montriĝis pala kaj belaspekta vizaĝo. La delikateco de la vizaĝo mirigis lin: la alta frunto, kurbaj brovoj, du vicoj da longaj okulharoj ĉe la fermitaj palpebroj, malgranda kaj iom kuspita nazo kaj firme fermitaj lipoj sensangaj kaj kompatindaj. Ŝtoniĝinte kelke da sekundoj, li tuj rapide forigis la tolon volvitan ĉirkaŭ ŝiaj pojnoj kaj malkunigis la butonon ĉe la kolumo de ŝia ĉemizo, demandante al la direktoro, “Kiel nomiĝas la laboistino?”
La direktoro ĵetis ekrigardon al ŝi. “Ŝi ŝajnas nove-veninto. Nur la laborestrino konas ŝian nomon.”
“Venigu la laborestrinon, kaj alportu alian malvarman lavtukon.”
La laborestrino, pli ol tri dek jarojn, nomiĝis Cai Jinhua, kiu jam laboris pli ol dek jarojn en la fabriko. Rigardante al Bai Peiwen, ŝi respektoplene diris, “Ŝia nomo estas Zhang Hanyan. Ŝi venis antaŭ tri tagoj. Ŝajnas al mi, ke ŝi ne estas en bona sano, sed ŝi insistis, ke ŝi povas...”
“Zhang Hanyan?” Bai interrompis ŝin. Kiel elegante la nomo sonas. “Ĉu ŝi loĝas en la amasloĝejo de nia fabriko?”
”Ne, mankas vaka lito. Ŝi deziras loĝi en amasloĝejo, sed nun ni povas fari nenion pri tio.”
“Kial vi ne lokis ŝin en laborpostenon en te-sekigejo?”
“Ho, sinjoro Bai,” Cai ekridetis kontraŭvole. Ĉielo scias, kiel malfacile servi kiel laborestro! Kiu ne konkuras por malpeza kaj komforta laboro? Kiu devas labori rekte sub la suno! “Se oni ĉiuj volas labori en te-sekigejo, kiu el ili laboru sur te-sunuma tereno? “Ĉar ŝi estas mallerta nove-veninto, mi ne kuraĝas loki ŝin sur aliajn postenojn.”
“Oh,” Bai ekbalancis sian kapon, rigardante Zhang Hanyan kuŝantan sur la sofo, kiu, maldika kaj malalta, surhavis la veston kun desegno de ruĝaj floretoj sur blanka fono, kaj kies haŭto estis blanka kaj delikata kaj kies fingroj maldikaj kaj longaj. Tiel delikata, ŝi ne estas destinita por labori. “Kie ŝi loĝas?”
“Mi ne scias,” Cai diris iom sinĝene. “Poste mi demandos al ŝi pri tio. Se mi scius pli frue, ke ŝi ne povas elteni...”
“Sufiĉe,” li eksvingis sian manon. “Foriru! Lasu ŝin ripozi momenton ĉi tie. Mi timas, ke ŝi ne povos daŭrigi sian laboron hodiaŭ. Kiam ŝi revenos al la konscio, donu unutagan forpermeson al ŝi por ripozi. Foriru do.” Cai foriris.
Kovrata per malvarma lavtuko sur la frunto kaj kuŝanta en klimatizita ĉambro duontage, ŝi fine revenis al konscio. Ŝi iom kuntiris la brovojn kaj levetis la longajn okulharojn, montrante paron da siaj kristale klaraj okuloj en malklara vualo. Post tio, ŝiaj okulharoj kuniĝis kaj ŝiaj brovoj kuntiriĝis pli strikte. Ŝi provis movi si, eligante mallaŭtan ĝemon.
“Ŝi sobriĝis,” diris la direktoro.
“Mi supozas, ke ŝin jam ĝenas nenio,” Bai trankviliĝis. “Ankaŭ vi foriru. Lasu ŝin kuŝi sur la sofo dum pli da tempo.” La direktoro eliris el la ĉambro.
Bai rekte paŝis al Zhang Hanyan kaj sidiĝis sur la malaltan tableton antaŭ la sofo. Kun krucitaj manoj antaŭ sia brusto, li kviete kaj zorgeme okule mezuris tiun junan vizaĝon: la pinta mentoneto, la bela kaj svelta konturo de la kolo, la malfortaj ŝultroj... La knabino ja similas fajnan kaj miniaturan artaĵon. Ŝiaj iom kuntiriĝantaj brovoj logas amemon, ŝiaj ventumile flagrantaj okulharoj kortuŝas kaj tiuj etaj lipoj, mallaŭte ĝemantaj lipetoj... Ŝi vere vekiĝis. Abrupte ŝiaj longaj okulharoj leviĝis kaj malfermiĝis paro da panikitaj okuloj grandaj, profundaj kaj nigraj kiel du malhelaj lagetoj. “Kio...okazas al mi?” ŝi demandis malpeze kaj malforte, provante sidiĝi.
“Ne moviĝu!” Bai premis ŝian ŝultron per la mano. “Vi pli bone kuŝu pli da tempo. Vi svenis dum kelka tempo.”
Ŝi pligrandigis siajn okulojn kaj dubeme rigardis lin. Post longa tempo, ŝi ohis kompreneme kaj mallevis siajn okulharojn malforte. Klinante sian kapon flanken, ŝi rigardis la teron kaj fingrumis subkonscie la baskon de la vesto, eligante tre longan suspiron.
“Mi vere estas sentaŭga,” ŝi parolis al si. “Mi povas fari nenion.”
Tiu softa kaj pentema monologo kurigis strion da miriga kaj kompatema sentimento tra lia koro. Kuŝante tie, pala kaj malforta, ŝi embarasiĝis en tiaj izoliteco kaj senhelpeco, ke li nereteneble ekhavis fortan impulson konsoli ŝin, eĉ protekti ŝin.
“Vi laboris longan tempon,” li diris rapide. “Tian veteron neniu povas elteni. Ne maltrankviliĝu. Mi povas ordoni, ke ili transpostenigu vin al te-sekigejo aŭ bakfornegejo.”
Ŝi rigardis lin kviete, kun esplorema mieno, ankoraŭ iom kuntiriĝante la brovojn. “Ne zorgu pri mi, sinjoro Bai,” ŝi diris mallaŭte kun hontemo kaj maltrankvileco. Tio, kio ŝin plej panikis, estis kuŝi en tia stato antaŭ viro. Pri Bai ŝi jam ekhavis plenan konon, ekde la unua tago, kiam ŝi eniris la fabrikon. Ŝi sciis, ke ĉiuj en la fabriko kaj respktas kaj kredeme adoras la junan mastron. En la okuloj de laboristinoj, li tute preskaŭ estis la kombinaĵo de homo kaj diaĵo: juna, belaspekta, decidema, entreprenema, plibonigema kaj zorgema pri geservistoj. Tiam ŝi ekkkomprenis, kial oni ŝatas lin, tiom afablan kaj tiom mildan.
”La laboro sur la te-sunuma tereno ne estas la plej peniga. Mi devas ellerni ĝin,” ŝi diris. “Ĉiuokaze, la laboro ĉiam bezonas laboristinon. Se mi ne laboras tie, oni devas.”
“Kiu rekomendis vin al ni?”
”laboristino de via fabriko, kun nomo Yan Lili. Vi ne konas ŝin, mi pensas. Ŝi estas mia najbarino.”
Li penetreme rigardis ŝin. Tiam ŝi jam sidiĝis, forpreninte la lavtukon de sur la frunto. Kun longaj haroj pendantaj ĝis la ŝultroj, ŝi havis pure blankajn dentojn kaj brilajn okulojn, iom retiriĝema, multe pli delikata kaj timida, kaj plej rimarkinde eleganta. Li nevole ekgapis al ŝi.
”Tiu laboro ne taŭgas al vi,” li diris instinkte.
“Mi esperas, ke vi ne volu maldungi min per tiuj vortoj,” dirante iom panikite, ŝi peteme rigardis lin, kun radio da ĉagreno en la okuloj.
“Ho, ne, mi ne volas fari tion,” li diris haste. “Mi nur sentas, ke tiu laboro estas plej peniga por vi. Vi ŝajnas tiom milda kaj malforta, ke vi ne povas elteni la penigan laboron, mi timas.”
Ŝiaj okulharoj malleviĝis, kaj post momento, kiam ili ree leviĝis, ŝiaj okuloj aspektis pli pure klare. Ŝi malstreĉis la kuntiriĝintajn brovojn kaj prezentis kompatindan rideton ĉe la buŝangulo. Tiu rideto eĉ pli kortuŝis lin ol ŝia brov-kuntiriĝo. Ridetante, ŝi diris kvazaŭ mokante sin mem, “Mi iam faris pli penigan laboron.”
“Kian laboron?”
Ŝi tenis sin silenta. Post longa tempo, ŝi ree rigardis en lian vizaĝon, ankoraŭ kun rideto ĉe la buŝangulo, sed kun nekompreniga kaj majesta mieno.
“Bonvole ne demandu al mi pri tio, sinjoro Bai. Vi devas kompreni, ke la sufero, kiu trafas min fizike, estas nenio al mi. Labori ĉi tie plezurigas min. Estas tre facile por mi trovi nepenigan laboron, sed mi ne volas, ke mi lasu mian vivon erodiĝi senlume en mia juna aĝo.”
Bai eksentis kortuŝiĝon. Ĉu tio estas parolo el la buŝo de laboristino? Rigardante ŝin fikse, li demandis, “Ĉu vi vizitadis lernejon?”
“Mi estas abituriento.”
Abituriento? Imagu! Ŝi estas eĉ lernantino diplomiĝinta el supera mezlernejo! Ŝi dungiĝis kiel laboristino en te-fabriko! Mirplene gapante al ŝi, li estis tute konfuzita de ŝi en sia menso. Kia junulino ŝi estas? Ĉu ŝi nur volas serĉi kelkajn travivaĵojn ĉi tie? Aŭ ĉu ŝi volas sperti alispecan vivon pro tio, ke ŝi legis tro multe da legendaj noveloj? “Ĉar vi estas abituriento, vi ŝajne nenecese prenas ĉi tiun laboron, kaj vi povas trovi pli bonan okupon!”
“Mi trovis kaj ankaŭ prenis ĝin, sinjoro Bai,” ŝi ridetis, tiom feble. “Mi ne povas trovi decan laboron, ĉar mi ne havas konatan dunganton nek garantiulon nek rekomendanton. Kaj krome, la diplomo de abituriento ne tiom valoras kiom vi imagas. Cetere, mi ankaŭ dungiĝis kiel komizo, skribisto, sekretario, kaj fine mi trovis, ke mi vendas ne laborforton nek intelekton, sed junecon. Mi eĉ prenis la malplej bonan... Fine, mi elektis vian fabrikon, kiu estas la plej bona el la lokoj, kie mi iam laboris.”
Li restis silentema momenton, rigardante en ŝian beletan vizaĝon. Li venis al la kompreno, kiel malfacile junulino serĉadas laboron en la socio, precipe tiuj belaj junulinoj, ĉar troviĝas ĉie kaptiloj, kiuj atendas ilian enfalon. Li suspiris en la korfundo kaj sentis bedaŭron pri ĉi tiu junulino kun eleganta nomo Zhang Hanyan.
“Ĉu la laboro estas necesa al vi?”
“Jes.”
“Kial?”
”Por pagi ŝuldon.”
”Pagi ŝuldon? Ĉu vi estas ŝulda? Kaj viaj gepatroj?”
”Mi ne havas gepatrojn.” Deprimiĝinte, ŝi apogis sian vangon per la mano, sidante tie. Ŝiaj okuloj pli kaj pli malheliĝis. “De mia infaneco miaj gepatroj mortis, kaj mi jam ne povas rememori, kiel ili aspektis. Mia malproksima parenco alportis min al Taiwan. La geedzoj havis nur idiotan filon. Ili min vartis kaj edukis ĝis kiam mi diplomiĝis el la supera mezlernejo. Kaj poste, ili subite diris al mi, ke mi edziniĝu al la idioto...” ŝi montris malpezan rideton, rigardante lin. “Jen estas mia rakonto. Mi ne volis, kaj rompiĝis la amsento inter ni. Mi transloĝiĝis eksteren kaj mi perlaboris monon por repagi al ili la ŝuldon, kiun mi akumulis dum dekkelkaj jaroj.”
“Tio ne pravigeblas!!” li diris iom indigne. “Kiom vi devas repagi al ili?”
“Du cent mil dolarojn.”
“Kiom vi perlaboras ĉi tie ĉiumonate?”
“Mil dolarojn.”
Ho ĉielo! Kiom longe ŝi devas laboradi por repagi la ŝuldon! Li direktis sian rigardon al ŝi, kiu evidente jam klinis sian kapon al sia sorto. Ŝia fordonema kaj obeema mieno igis, ke li volis elkore pravigi ŝin pro la maljusteco. “Vi povas ne repagi ilin, ĉar ili ne diris pli frue, ke la kondiĉo por varti vin estas edzinigi vin al la idioto! Laŭ leĝoj, ili ne povas sin pravigi. Nenecesas doni atenton al ili!”
“Laŭ leĝoj, ili ne povas sin pravigi, sed laŭ homaj sentoj, mi ŝuldas multe al ili!” Ŝi eligis eksuspiron kaj ree iom kuntiris siajn brovojn. “Vi ne komprenas. Mi ruinigis ilian dumvivan esperon. En iliaj okuloj, mi estas maldankema... Tial mi volontas repagi al ili la sumon da mono por moderigi la pezon sur mia konscienco.” Levinte siajn okulharojn, ŝi rigardis lin kviete kun pridemanda mieno. “La ŝuldo de la homa vivo estas malfacile kalkulebla, ĉu ne? Oni ofte ne povas juĝi, kiu ŝuldas al kiu.”
Li fiksrigardis ŝin. Li aprecis ŝin! Liaj ĉiuj konscioj kaj pensoj aprecis ŝin. Kaj krome, iom post iom, forta kaj mirplena sento elŝprucis el lia koro. Li neniel atendis, ke ekzistis tia figuro inter liaj laboristinoj! Kvazaŭ eltrovinte perlon en amaso da sablo, li ne povis kaŝi sian ravan kaj emocian senton. Stariĝinte, li abrupte diris decideme, “Vi devas tuj forlasi ĉi tiun laboron!”
“Ho, sinjoro?” ŝi surpriziĝis. Ŝia buŝo ĵus revivigita paliĝis. “Mi bedaŭras, ke mi svenis. Mi certigu al vi...”
“Vi ne povas certigi al mi ion,” li ridete interrompis ŝin, ĵetante sian mildan rigardon sur ŝian vizagon. “Se vi nun restus sub la suno pliajn du horojn, vi ankoraŭ svenus! Vi ne kapablas plenumi ĉi tiun taskon.”
”Ho, sinjoro?” Ŝi rigardis supren al li, pasive kaj senhelpe. Ŝiaj tremetantaj lipoj prezentis ŝin ankoraŭ pli kompatinda.
”Do, ekde morgaŭ, vi eklaboros en mia oficejo. Mi bezonas homon, kiu povas helpi al mi fari skriban laboron, ordigi kaj ellabori kontraktojn, subskribi kaj disdoni fakturojn. Momenton poste mi ordonis al maljuna Zhang almeti alian skribtablon ĉi tien. Ekde morgaŭ vi...”
Ĉe tio, ŝi eksaltis el la sofo, je lia neatenditeco. Sur ŝia vizaĝo videblis neniom da ĝojo, sed male paniko, timideco, retiriĝemo kaj kvazaŭa esprimo de vunditeco. “Ho, ne, ne, sinjoro,” ŝi haste diris. “Mi ne volas akcepti ĉi tiun taskon.”
“Kial?” li gapis al ŝi mirplene.
Ŝi fermis sian okulojn kaj mallevis sian kapon. Kiam ŝi relevis sian kapon, larmoj jam ŝveliĝis en ŝiaj okuloj kaj la pupiloj trempataj en larmoj sin montris tiom nigraj, tiom brilaj kaj tiom tristaj. Kun tremanta voĉo, ŝi diris, “Mi bedaŭras, sinjoro Bai. Vi povas aserti, ke mi ne konas vian favoron. Mi ne povas akcepti, mi ne volas akcepti, ĉar, ĉar...” Ŝi faris enspiron. Larmoj glitis malsupren de ŝiaj vangoj ĝis ŝiaj moviĝemaj lipoj. “Kvankam mi estas sensignifa, soleca kaj senhelpa... mi tamen ne bezonas kompaton nek simpation. Mi volas vivteni min per miaj propraj fortoj. Mi dankas vin pro via favoro, sinjoro Bai, sed bonvole estu komprenema al mi... Mi jam havas nenion krom porcio da memrespekto.” Findirinte, ŝi impetis al la pordo, sen rigardi al li. Antaŭ ol li vekiĝis el surprizo, ŝi jam malfermis la pordon kaj elkuris. Postkurinte ĝis la pordo, li rigardis ŝian rapide malaperintan dorsfigureton en la koridoro kaj nevole ŝtoniĝis tie. Li neniel atendis, ke lia propono eĉ vundis tiun delikatan kaj malfortan koron. Tamen en la profundo de sia koro li eksentis skuon unuafoje dum sia tuta vivo. Li estis skuita profunde, profunde, profunde.
Comments
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Jen la teksto kun miaj komentoj: www.ipernity.com/doc/tuurq/12004878
5 years ago.
vejdo
vejdo
dankegon, Vladimir! mi jam elŝutis ĝin.
5 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ĉar mi alŝutis la dosieron kun miaj komentoj dufoje, mi forigis unu. Jen la ligilo al tiu restanta: www.ipernity.com/doc/tuurq/12004605
5 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Ho ve, denove mi fuŝis la aferon. Jen la ĝusta (kaj espereble lasta) ligilo: www.ipernity.com/doc/tuurq/12054754
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Polurado de Esperanto-tekstoj