A Giridhar RAO said:Nu, vidu. Se unu el la celoj de la eduksistemo estas, ke lernantoj lernu la ĉefajn lingvojn (la naciajn kaj internaciajn) plenkapable, 'komuna saĝo' sugestus, ke ju pli frue oni komencus lerni tiujn lingvojn, kaj ju pli da studobjektoj oni lernus en tiuj naciaj kaj internaciaj lingvoj, des pli bone oni akirus tiujn duan kaj trian lingvojn. La analogio estas kun muziko (kaj eble ankaŭ aliaj aferoj kiel, ekz., 'bona konduto', civitaneco, ktp).
Ĝuste tie ĉi la rezultoj de esplorado pri gepatralingva edukado aspektas iom kontraŭ-intuiciaj. La esplorado tutmonda montras, ke en la afero de la lernado de negepatraj lingvoj, kaj la supozo pri frueco, kaj la supozo pri maksimumigo de la negepatraj lingvoj estas falsaĵoj. Oni efektive akiras la duan kaj trian lingvojn pli bone se oni jam bone regas la hejman lingvon.
Inter la taskoj de la esploristoj (kaj aliaj) estas disvastigi siajn esplor-rezultojn pli efike en la ĝenerala socio.
]]>