Comments on article Okazinta premio en Beninotag:ipernity.com,2024-03-29:comments/post-80866http://cdn.ipernity.com/p/101/46/A5/42310.buddy.jpgPREMIO-TAGO EN GIMNAZIO (BENINO),2008. En Lokossa (Benino) estas de kelkaj jaroj gimnazio en kiu oni instruas esperanton. Notindas tamen mencii,ke la efektivigo de la instruado okazas pro la kunlaborado de kelkaj lokaj esperantistoj. Estas laŭtradicie rimarkinda, ke je la fino de ĉiu lerneja jaro oni disdonas premiojn al diligentaj lernantoj. La premioj konsistas el ĉiuspecaj donacoj senditaj de esperantistoj el Eŭropo. La 23an de junio 2008,okazis la ĉi-jara premio-tago en la gimnazio « la Fontaine de Vie ». Multaj lernantoj ricevis kajerojn, skribilojn, sakon de la 39a ilei konferenco, liniilojn, krajonojn, frotgumojn, krajonpintigilojn, gazetojn Kontaktoj kaj revuon junaj amikoj kaj bildkartojn ĉefe senditaj de Madeleine Crepatte (Francio)-Vittorio e Luisa Oberrauch Madella (Italio)-Helga Farukuoyè (Aŭstrio) kaj Jocelyne Monneret kaj Guy Aumasson (Francio). Notindas mencii nian novan korespondon kun ia mezlernejo en Italio esperante. La instruistino, Anna Maria Colacicchi kontribuis la premio-tagon sed la sendo ne ankoraŭ atingis « Afrika Centro Mondcivitana (ACM) ». Tiuj donacoj iros al la elementa lernejo Agamè kie okazos baldaŭ la elementa premio-tago. La ceremonio ĉeestas ankaŭ Zinkpe kodjo Benoit, Mawuli Dossou. Por fini ni aparte deziras danki Madeleine Crepatte pro la senĉesa helpo al la infanoj. Tiun ĉi okazon ni kaptas por atentigi ĉiujn bonvolemulojn al la ideo,ke ĉiuspecaj donacoj daŭre restas bonvenas venontatjare. Por informoj aŭ donacoj vi bonvolu direkti vin al : Afrika Centro Mondcivitana BP 226 Lokossa-Mono Rép du Bénin. esperantoawc_benino@yahoo.fr ong.acm@gmail.com 2024-03-29T14:16:29+00:00ipernity.com