Comments on article Charles Bukowski: Iom da suno (prozpoemtraduko)tag:ipernity.com,2024-03-28:comments/post-79812http://cdn.ipernity.com/p/101/3B/6F/28475.buddy.jpghttp://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-iom-da-suno.html Charles Bukowski Iom da suno En la All-American Burger sidas la prostituitinoj ridantaj en la interna korto, estas duono post la tria posttagmeze, ili ĵus manĝis, du el ili trinkis kafon, la tria ŝmace sorbis kokakolaon tra trinktigo. Ne plu pluvis. La pluvo ĉie estis malbona por la negoco. Mi legas je la tablo en la angulo la gazeton "Herald Examiner", la suno brilas sur mian dorson, bona sento. Ambaŭ tiuj, kiuj trinkas kafon, surhavas pantalonon, la tria, kiu ŝmace sorbas per trinktigo kokakolaon sidanta kontraŭe al mi, surhavas minijupon. Larĝgambe ŝi sidas tie, Suno brilas sub la tablon kaj mi povas vidi ŝian subkalsoneton: Ĝi estas hele blua. Mi foliumas la gazeton, trovas nenion, retrofoliumas al la frontpaĝo: La veter- raporto informas, ke denove ŝtormo proksimiĝas al ni. Mi ekstaras kaj preteriras ilian tablon. Ili subridetas kiel knabinoj en lernejo. Ekstere sur la trotuaro mi vidas magran hundon kun pendanta dorso kaj longaj kunmetitaj tremantaj kruroj, ĝi kaptas duonon de seka bulko kaĵ provas manĝi ĝin, la bulko elpendas flanke de ĝia buŝo, dume ĝi maĉas kaj provas vori ĝin. Ni ĉiuj ne bone travenis la vintron. El la germana versio de Carl Weissner tradukis Cezar 2024-03-28T14:42:27+00:00ipernity.comHans-Georg Kaiser has added a comment:tag:ipernity.com,2014-04-14:comment-315555172014-04-14T08:07:19+00:002014-04-14T08:07:19+00:00Hans-Georg Kaiserhttp://www.ipernity.com/home/cezarHans-Georg Kaiser said:
Superban dankon!
]]>
Hans-Georg Kaiser has added a comment:tag:ipernity.com,2014-04-10:comment-314760772014-04-10T21:13:56+00:002014-04-10T21:13:56+00:00Hans-Georg Kaiserhttp://www.ipernity.com/home/cezarHans-Georg Kaiser said: