Comments on article Franz Hodjak: Tomboparolo (prozpoemtraduko)tag:ipernity.com,2024-03-28:comments/post-740171http://cdn.ipernity.com/p/101/3B/6F/28475.buddy.jpghttp://cezartradukoj.blogspot.de/2014/05/frans-hodjak-tomboparolo.html Franz Hodjak Tomboparolo nia generacio? unu afero almenaŭ estas certa: oni povas ŝpari grandajn vortojn al si ankaŭ laŭrokronojn aŭ honorsaluton la entuziasmo, karaj ĉeestantoj, estis granda, estis tiel, ke ĉio aspektis alia ol ĝi estis la tempo havis alian rapidecon Brecht marŝis antaŭe kun fulganta cigaro ĉio, kion oni faris aŭ ne faris, havis precizan celon eĉ la frizo estis politika nenio vekis la konfidan impreson, ke nenio ŝanĝeblus oni tostis reciproke, sobra kaj engaĝita, la leterpoŝtisto portis mondon en la kapojn la interparolaj fariĝis pli kaj pli longaj sed ĉiam, kiam la estonteco ŝajne kapteble proksimis estis la brakoj tro mallongaj oni iris iom malagrable tuŝite preter angulon la objektoj subite aspektis kvazaŭ ili estus rompitaj flugiloj la demandoj plimultiĝis la telefono de d-ro Marks estis ĉiam okupita oni sidis dum noktoj antaŭ la radioaparato oni komencis memori al kelkaj helpis simplaj kelnerinoj trans la seniluziiĝojn aliaj ĉiam kaj ĉie ĉeestis kaj tiuj estis niaj plej karaj klaŭnoj aliaj staris antaŭ la kinejoj aliaj antaŭ la pasportoficejo aliaj trovis tion tute en ordo aliaj fumis de tiam pipojn kaj tio, kio estis farenda, oni detale forparolis. Franz Hodjak Grabrede unsere generation? eins immerhin ist sicher: man kann sich große worte ersparen auch lorbeerkränze oder ehrensalut die begeisterung, liebe anwesende, war groß es war so, daß alles anders aussah die zeit hatte eine andre geschwindigkeit Brecht marschierte mit qualmender zigarre voran alles was man tat oder unterließ, hatte ein präzises ziel selbst der haarschnitt war polititsch nichts erweckte den vertrauten eindruck daß nichts zu verändern wär man trank sich zu, nüchtern und engagiert der postbote, er brachte welt in die köpfe die gespräche wurden immer länger doch immer wenn die zukunft greifbar nah schien war der arm zu kurz man bog etwas betreten um die ecke die gegenstände sahen plötzlich aus als wären es geknickte schwingen die fragen häuften sich das telefon von dr. Marx war stets besetzt man saß nächtelang vor dem radio man begann sich zu erinnern einigen halfen kleine kellnerinnen über die enttäuschungen hinweg andere waren immer und überall dabei und das waren auch unsre liebsten clowns andere standen vor den kinos andere vor dem paßamt andere hatten nichts dagegen andere stellten sich um auf pfeife und was zu tun war gründlich wurde es zerredet 2024-03-28T19:01:29+00:00ipernity.com