Comments on article Hans-Georg Kaiser: Banandelfenoj (rimpoemo)tag:ipernity.com,2024-03-28:comments/post-739151http://cdn.ipernity.com/p/101/3B/6F/28475.buddy.jpg Hans-Georg Kaiser Banandelfenoj Delfenoj inter vinberaro, do tute ne en iu maro! Mi laŭte ridas, tamen pensas: Ĉu tiu artverk' konsekvencas? Ĉu tiuj bestoj en ĉi horo nur korjubilas pro favoro? Ĉu ne la akvo tamen mankas? Mi verŝas ĝin - kaj ili dankas. Banandelfenoj pro amiko enakvas nun kun sia kliko. Delfenoj do en tia mondo sin plezurigas eĉ sen ondo. Mi ĝin rigardas kun envio. Mi celus saman, sen ebrio! Se homo estus homdelfeno, ĝi estus por la mondo beno. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/2024-03-28T11:33:55+00:00ipernity.com