All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 3A ĈAPITRO (2/3)

    Karaj fidelaj geamikoj kaj legantoj, jen la sekvo de la 3a ĉapitro de via felietono, "La Domo inter la Dunoj" - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" (1932), kiun skribis la norda verkisto Maxence Van der Meersch. Mi kore antaŭdankas vin pro viaj eventualaj rimarkoj. Bonan legadon... kaj ĝis baldaŭ! NB : Mi ĵus korektis plurajn erarojn dank'al la granda helpo de Noĉjo kaj Filip.

  • LA POLOJ EN LA NORDO DE FRANCIO / Les Polonais du Nord de la France

    Jen tre interesa libro, kiun mi ĵus legis pri "la Poloj de la Nordo". Fakte en la regiono, kie mi logxas enmigris multaj Poloj ĉefe ekde 1919. Multaj el ili laboris por agrikulturo. Sed ĉi tie, apud Thumeries, ministoj estis la plej multaj - kelkfoje pli ol 40% el la tuta logxantaro estis de polaj familioj. Post la dua Mondmilito, certaj el ili reiris Pollandon kun siaj infanoj, sed la plej multaj elektis la francan naciecon kaj restadis en Francio malgraŭ malfacilaj vivkondiĉoj kaj eĉ racismo…