All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Lupoj hurlas, strigoj ululas, ŝafoj beas

    Bizara diskut-grupo estas " Tradukado ". Ĝi volas esti "forumo por profesiaj kaj neprofesiaj tradukistoj, kiuj uzas Esperanton kiel fontolingvon au cellingvon". Bona ideo, sed kion pri la realo? ...

  • GVEĈ - Hron: Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa 2006

    GVEĈ 2006 certe estas rimarkinda vortaro de Josef Hron . Laŭ sia enkonduko ĝi estas "nuntempe en la mondo la plej granda Esperanta traduka vortaro". Versio 7 enhavas "pli ol 210 mil vortojn", t.e. esperantaj radikoj kaj kunmetaĵoj tradukitaj al la ĉeĥa. Ĝi estas senkoste elŝutebla kiel Excel-dosiero de 49 megabajtoj. Ĝia esperanta parto povas servi - tiel la aŭtoro - ankaŭ kiel bazo de aliaj vortaroj de la tipo eo-xy, anstataŭigante la ĉeĥan per alia lingvo. Ni do iom rigardu ĝin ...

  • Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA!

    Ni kun ĝojo informas vin, ke en 2009 jam 102 personoj trapasis sukcese la novtipajn KER-ekzamenojn de UEA-ITK. Bv. vidi la laŭlandan statiskitokon ĉi-sube: http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423//#22780 La plej prokisma ekzamensesio okazos la 29an de decembro , en tri lokoj, dum NR, IF kaj JES en Germanio kaj Pollando. Ni nun pretigas la ekzamenkalendaron por la sekva jaro. Organizantoj de Esperanto-programoj bv. vidi la indikitajn datojn kaj kontakti Katalin Kováts se ili volas…

  • Muzikalo kaj koreografio

    John Wells hezitas , ĉu noti " musical muzikalo", ĉar li "renkontis fortan kontraŭopinion el diversaj flankoj, ĉar laŭaserte sufiĉus diri muzikteatraĵo ". Temas pri malbononkla miskompreno. Notu ĝin sinjoro profesoro, nur ĉiam kuraĝe antaŭen kaj ne flankiĝante. Ankaŭ pri "koreografio" vi pravas, pri "danc-arto, -aranĝo" tamen ne ...

  • Sukurado al Ak-prez

    Lastatempe John Wells miras pri sukuri (doni unuan helpon al vunditoj), kies malavantaĝo estus „ke ĝi ne apartenas al Esperanto kiel mi [Wells] ĝin konas“. Mondo de mirakloj: Ĉu li ne uzas la vortaron de Butler, pri kiu li iam skribis recenzon?

  • La Ak-prez peklas kaj pekas

    Per multaj ekzemploj mi jam montris, ke John Wells estas nur eta fiŝo de la esperanta leksikologio, al kiu mankas eĉ bazaj konoj pri la metio, ties iloj, metodoj kaj historio. La diligenta Pevaĉ’ tamen skribas tiom da diletantaĵoj, ke oni apenaŭ povas sekvi.